Vera Rózsa [rOĵa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rózsa Vera estis hungara operokantisto (aldo), pedagogo pri kantado.

Vera Rózsa
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1917 (1917-05-16)
en Budapeŝto
Morto 15-an de oktobro 2010 (2010-10-15) (93-jaraĝa)
en Londono
Tombo Golders Green Jewish Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o László Weiner
Okupo
Okupo operkantisto • komponisto • voĉa instruisto
vdr

Vera Rózsa [1] naskiĝis la 16-an de majo 1917 en Budapeŝto, ŝi mortis la 15-an de oktobro 2010 en Londono.

Biografio redakti

Vera Rózsa devenis el juda familio. Ŝi komencis sian muzikedukadon en la aĝo de kvin. Ŝi studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en sia naskiĝurbo inter 1932-1938. Post siaj studoj ŝi kantadis ĉefe en la juda kultura asocio. Ŝi oficiale debutis en La geedziĝo de Figaro en rolo de Cherubino en 1943. Post nelonge komenciĝis la nazia erao, tiam ŝi kaŝiĝis sed ŝia edzo estis murdita. Post la 2-a mondmilito ŝi ricevis rolojn en Budapeŝta Ŝtata Operejo, inter 1946-1951 en Viena Ŝtata Operejo, sed ŝi havis rolojn ankaŭ en Romo kaj Bruselo. Tiutempe ŝi denove edziniĝis kaj ŝi vivis plej ofte en Londono. Depost 1951 pro malsano ŝi ne kantadis, tial ŝi private instruis kantadon plej ofte hejme, sed foje-foje en diversaj landoj. Ŝi naskis filon, en 1991 ŝi vidviniĝis. Ŝi ricevis valoran britan premion en 1991, hungaran en la sekva jaro.

Elektitaj repertuaroj redakti

Memorigiloj redakti

  • televizia filmo pri Vera Rózsa [2] (1997)

Fontoj redakti