Verbo Subjekto Objekto

vortordo kiel “manĝas mi pomon”; la 3-a plej ofta vortordo (post SVO kaj SOV); uzata kiel ordinara vortordo de kelkaj lingvoj keltaj (kimra, irlanda, kornvala, bretona, ktp.), afrikaziaj (egipta, biblia hebrea, klasika araba), majaa, ktp.

Laŭ lingva tipologio, VSO estas la tria plej komuna vortordo inter la lingvoj de la mondo.

Vort-
ordo
Esperanta
ekvivalento
Proporcio
de lingvoj
Ekzemplaj
lingvoj
SOV "Mi vin amas." 45%
 
hindia, japana, latina
SVO "Mi amas vin." 42%
 
angla, ĉina, rusa
VSO "Amas mi vin." 9%
 
hebrea, irlanda, zapoteka
VOS "Amas vin mi." 3%
 
baure, fiĝia, malagasa
OVS "Vin amas mi." 1%
 
apalai, hixkaryana, tamila
OSV "Vin mi amas." 0% jamamadí, warao, xavante

Ofteco de lingvaj vortordoj enketita fare de Russell S. Tomlin.[1][2]

Ekzemple:

Ĉasas la kato la muson.

El la araba lingvo:

"Fariha 'istadunâ bi tilmizihu"
Kontentas (f r h) nia instruisto ('istadu) pri siaj lernantoj.

Tiu vortordo estas plej ofte uzata en:

VSO lingvoj plej tipe havas prepoziciojn anstataŭ postpoziciojn.

Iuj lingvoj kiuj havas ĉefe SVO vortordo en ne-markitaj frazoj uzas ordon VSO por demandoj, ekzemple la nederlanda, la franca, kaj pli formala uzo en la angla lingvo.

 Formo: Subjekto - Verbo - Objekto

Komparu kun SOV, SVO, VOS, OSV, OVS.

Referencoj redakti

  1. Introducing English Linguistics International Student Edition by Charles F. Meyer en
  2. Russell Tomlin, "Basic Word Order: Functional Principles", Croom Helm, London, 1986, page 22 en