Verda Partio en Nord-Irlando

La Verda Partio en Nord-Irlando - angle Green Party in Northern Ireland - ĝis la jaro 2005 estis sendependa nacia ekologia-alternativa politika partio en Nord-Irlando, la nordo de la irlanda insulo administrata de Britio. Dum la jarkunveno 2005, konfirmite en poŝta voĉdono de ĉiuj partianoj dum maro 2006, ĝi decidis iĝi regiona branĉo de la Verda Partio de Irlando, do simbole distanciĝis de Britio kaj alproksimiĝis al la najbara Respubliko Irlando.

sunfloro - internacia simbolo de la verda movado

Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco. Kaj antaŭ kaj post la decido iĝi regiona branĉo de la Verda Partio de Irlando, la partio havis kaj havas amikece kunlaborajn rilatojn kun la aliaj verdaj partioj de Britio - la Skota Verda Partio kaj la Verda Partio de Anglio kaj Kimrio .

La Verda Partio en Nord-Irlando laŭ la stato de decembro 2007 havas unu parlamentanon en la Asembleo de Nord-Irlando.

Eksteraj ligiloj redakti