La Verda fazano, Phasianus versicolor, konata ankaŭ kiel Japana fazano, estas birdo de la familio de Fazanedoj kaj de ties plej tipa genro nome Phasianus. Kelkaj fakuloj konsideras la Verdan fazanon kiel subspecio de la Komuna fazano, ĉefe ĉar ĝi estas tre simila al kelkaj el la mutacioj (nome la melanismaj variantoj) de la Komuna fazano (Phasianus colchicus).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verda fazano
Verda fazano, masklo
Verda fazano, masklo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Phasianus
Specio: Ph. versicolor
Phasianus versicolor
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Phasianus versicolor
Masklo (live) kaj ino.
Uniforma koloro de masklo (sen blanko en kolo) kaj punkteca subo de ino estas karakteraj.

Aspekto redakti

Ĝi estas birdo de malaltaj teroj. Proksime rilata al la Komuna fazano, la virbirdo distingeblas pro sia malhelverda plumaro en brusto (kun iom da makuleco en suba parto) kaj dorso kaj pugo (multe nuanca al oliveca aŭ bluecgriza). La masklo havas malhelverdan kronon, bluan gorĝon, irizecan purpurviolan kolon, ruĝan nudan vizaĝan haŭtaĵon (ŝvela kaj pligrandiĝanta por reprodukta sezono) kaj purpurverdan voston, kies vostoplumoj estas malhelolivecaj kun larĝaj, nigraj strioj kaj rozkolorecaj bordoj; skapularoj estas striecaj nigre kaj sablokolore kun bruna bordo kaj verda pinto; la flugilkovriloj estas helgrizaj nuance al bluverda, kun plej granda parto tre markata brune; flugilplumoj estas kiel ĉe aliaj Veraj fazanoj; subaj partoj estas malhelverdaj iom nuance al blua aŭ purpua. Temas pri malgranda fazano: flugilo: 215-243 mm; vosto: 270-425 mm; tarso: 64-78 mm; bekosupro: 29-38 mm.[1]

La ino estas pli malgranda ol la masklo, kaj havas sablokoloran brunecan plumaron kun malhelaj punktoj, plie ol ĉe la ino de colchicus; la malhela parto de la plumoj de la dorso estas nigra kaj etendas ĝis mallarĝa, palbruna bordo, kaj havas verdan nuancon ĉe la pinto; la subaj partoj estas pli makulecaj ol ĉe iu ajn alia formo de Veraj fazanoj. Flugilo: 195-220 mm; vosto 207-275 mm; tarso: 55-64; bekobordo: 25-33 mm.

Subspecioj kaj hibridoj redakti

Estas tri agnoskitaj subspecioj nome: la nomiga Suda verda fazano (P. versicolor versicolor), la Pacifika verda fazano (P. v. tamensis), kaj la Norda verda fazano (P. v. robustipes). La tri subspecioj varias iomete: versicolor estas la plej malhela; tanensis estas pli hela ol versicolor, kun pli da blua kaj purpura en ĝenerala plumaro; robustipes estas pli hela ol la aliaj du, la krono havas pli da bronzokoloro kaj same ĝenerale. La inoj estas ĉiuj tre similaj, sed sekvas la tendencon de la maskloj: pli malhelaj sude al pli helaj norde.

La melanismaj formoj de Phasianus colchicus estas ĝenerale pli malhelaj, la flugilkovriloj malhelolivecaj, ne bluecgrizaj kiel ĉe versicolor. Hibridoj inter versicolor kaj colchicus okazas en kaptiveco kaj en naturo ambaŭ specioj estis enmetitaj en apudaj teritorioj. La hibridoj varias laŭ plumaro, sed estas tre diferencaj el mutacioj.

Habitato redakti

Indiĝena kaj endemia de Japana insularo, la Verda fazano estas la nacia birdo de Japanio. Tiu specio estas komuna kaj disvastigata tra ties indiĝena teritorio. Ĝi oftas ĉe farmoj kaj ofte videblas proksime de homaj setlejoj. La preferata habitato estas nedensaj arbaraj areoj ĉe kultivataj teroj kaj herbejoj. La Verda fazano estas ankoraŭ komuna en Japanio kaj estas la plej populara ĉasbirdo en tiu lando. Leĝoj malpermesas liberigon de Phasianus colchicus en plej parto de areoj de Japanio. La Verda fazano rare kontaktas kun la alia japana endemia fazano, nome la Kuprofazano, sed estis kelkaj informoj pri hibridoj en naturo.

Ĝi estis enmetita ankaŭ en Havajo kaj en Usono kiel ĉasbirdo. La populacio de Havajo stabilas, sed kunhavas habitaton kaj teritorion kun Phasianus colchicus. Populacioj de okcidenta Eŭropo eble reproduktiĝis kun Phasianus colchicus kaj ne ekzistas plu puraj versicolor tie. Tiu specio kruciĝis kun Phasianus colchicus en kelkaj ĉasfarmoj de Nordameriko kaj estis liberigitaj, sed malprobablas ke estas iu ajn pura versicolor en naturo tie.

Fagiano Okayama, klubo de futbalo, kun sidejo en Okajamo, Gubernio Okajama, havas emblemon bazita sur la Verda fazano.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Delacour (PP 297-299, Pheasants of the World 1977)
  • Delacour (PP 297-299, Pheasants of the World 1977).