Verda vojo estas la nomo kiun ricevas la vojoj por piedirantoj kaj biciklistoj en natura medio rezulte de la rearanĝo de infrastrukturoj jam ne plu uzataj, ĉefe antikvaj fervojoj sen aktuala servo aŭ trenvojo laŭlonge

Viadukto super la rivero Guadiana, nome Verda Vojo de la Valo de Guadiana kaj Villuercas.

de riveroj. Tiaj vojoj ekzistas en multaj landoj de la mondo.

La verdaj vojoj havas specialajn trajtojn: maksimuma alireblo, facileco kaj sekureco. Ili estas taŭgaj lokoj por helpi la moveblon elteneblan kaj la praktikon de la promenado kaj la cikloturismo, speciale altiraj por personoj kun limigita moveblo (infanoj, maljunuloj, malplikapabluloj ktp). Tiuj infrastrukturoj iĝis tre konvenaj spacoj por la distrado kaj ĉeesto de ĉiaj civitanoj, kie oni povas praktiki sanigajn kutimojn kiuj plibonigu ties bonfarton kaj plialtigu ties vivkvaliton. Samtempe, ili havigas kroman profiton al la areoj trapasataj: helpas la teritorian kongruigon kaj la sociekonomian nivelon de la ruraj areoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Hispanio redakti