La Verdialoj estas festo de kamparana deveno kaj naturo soci-muzika indiĝena de precizaj lokoj en la provinco de Malago (nome komarkoj de la Aharkio, Valo de Guadalhorce kaj Montoj de Malago), Andaluzio, Hispanio.

Dancante verdialojn.
Junaj ludistoj.

Priskribo kaj instrumentoj redakti

Temas pri fandango kantata kaj dancata per akompano de orkestreto komponita el violono, 2 al 4 gitaroj, 1 tamburino, 2 aŭ pliaj paroj de platillos (metala kastanjetoj), kelkaj palillos (kastanjetoj) kaj, en kelkaj de ties stiloj, 1 liutobandurria, (hispana mandolino). En ludado tiu ludistaro kompletiĝas per la figuroj de "urbestro", kiu svinge bastoneton elektas la kantiston kaj permesas komencon kaj finon de la kanto, kaj de la flagisto, kiu piediras ĉe la urbestro estre de la grupo svingante flagon ĉu nacian, ĉu regionan ĉu religian. Estis ankaŭ kutimo sonori maran bukcenon ornamatan per koloraj bendetoj por averti pri la grupa alveno al proksimaj kamparanoj dise tra la kamparo.

Kulture redakti

La ĉefa Festo de Verdiales celebriĝas tradicie la tagon de la 28-a de decembro, festo de la Sanktaj Senkulpuloj en la Katolika Eklezio.

Estas multaj kantoj kun diversaj vortumadoj ĉu religiaj ĉu amuzigaj.