Verduloj de Serbio

La partio Verduloj de Serbio - serbe Зелени Србије (Zeleni Srbije) - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Serbio. Ĝi fondiĝis komence de aŭtuno de la jaro 2001 kaj oficiale registriĝis la 14-an de septembro 2001. Sur eŭropa nivelo, la partio estas observa membro de la transnacia Eŭropa Verda Partio.

Verduloj de Serbio
Зелени Србије
Zeleni Srbije
Emblemo de Verduloj de Serbio
Verda partio
Lando  Serbio
Fondiĝo 2001
Lingvo(j) Serba
Ĉefa sidejo Iriski put 44, 21208 Novi Sad ∙ ĉefurba oficejo: Zelena Omladina (verda junularo), Dr. Dragsslava Popovica 15,
11000 Belgrado
Ideologio Verda politiko
Retejo www.zelenisrbije.org
vdr

Historio redakti

La verda movado en la teritorio de la nuna Serbio komenciĝis tra forta movado kontraŭ nukleaj energicentraloj fine de la 1980-aj jaroj - tiam la ŝtata registaro havis la apenaŭ imageblan planon konstrui 23 nukleajn energicentralojn ene de pitoreska regiono de naciaj parkoj. La protesta movado gvidis al kreo de la verda partio dum 1990, kaj la nova partio partoprenis en la unuaj "liberaj" parlamentaj balotoj de Serbio post fino de la Dua Mondmilito. Depost la jaro 1994 ĉiu serba partio, kiu portis la adjektivon "verda" en sia nomo, estis iusence kontrolita fare de la ŝtata reĝimo - tiumaniere neniuj fortaj voĉoj kontraŭ la ŝtata politiko, kiu kaj malrespektis ekologion kaj plurajn homajn rajtojn, plu estis aŭdeblaj. Ekzakte tio estis la kialo por loka verda grupo en la urbeto Topola organiziĝi fine de la jaro 1996. Kun helpo de verda fondaĵo el Svedio la organizaj aktivecoj disvastiĝis tra la ŝtata teritorio, kaj dum 2000 ligo de multaj verdaj grupoj, la "Verda Unuiĝo" partoprenis la balotojn lokajn, provincajn kaj ŝtatajn en Serbio. La plejmultaj el la anoj komprenis sin anoj de la demokratia opozicio al la ŝtata reĝimo, sed iuj de interne sabotis la agadon, tial ke dum septembro 2001 fondiĝis nova verda partio kaj ĝi jam la 1-an kaj 2-an de decembro de la sama jaro en Budapeŝto akceptiĝis kiel observa membro de la transnacia Eŭropa Verda Partio.

Pliaj verdaj partioj redakti

Pliaj verdaj partioj en la najbaraj teritorioj Montenegro, kiu dum 2006 sendependiĝis el la antaŭe serbe dominica federacio Serbio kaj Montenegro, kaj Kosovo, kies teritorio formale ankoraŭ estas provinco de Serbio sed la plej multaj enloĝantoj pledas por sendependiĝo, estas la organizaĵoj Verduloj de Montenegro kaj Verda Partio de Kosovo.

Eksteraj ligiloj redakti