La Verduna Retablo (germane Verduner Altar), ankaŭ nomata retablo de Klosterneuburg (Klosterneuburger Altar), nomiĝas laŭ la devenurbo de sia kreinto Nikolao de Verduno, kiu ĝin faris en 1181. La emajlaĵo, kiun konservas la monaĥejo de Klosterneuburg, prezentas supron de mezepoka oraĵistoarto, havas komplikan bildprogramon kaj estas de altega arta graveco.

La Verduna Retablo en la Leopolda kapelo de la monaĥejo de Klosterneuburg.

Ekestohistorio redakti

Je la origina verko de Nikolao de Verduno supozeble ne temas pri retablo, sed pri tegaĵo de predikejo en la romanika abatopreĝejo de Klosterneuburg. Tiucele oni produktis – verŝajne trans tempospaco de proksimume dek jaroj (1171-1181) – 45 emajltabulojn (orumitajn kuproplatojn kun mallevaĵo-emajloj) kaj fiksis ilin sur lignan portilon. Ilin mendis preposto Wernher (1168-1185), kiel informas la omaĝenskribaĵo. Pri la enhava koncepto tamen verŝajne respondecis lia antaŭulo, preposto Rudiger (1167-1168).

Al retablo oni kunmetis la tabulojn nur en 1330/1331. Post brulego en 1330, kiu estis detruinta grandajn partojn de la abatejo Klosterneuburg, la tiama preposto, Stefano de Sierndorf (1317-1335), transportigis la tabulojn al Vieno, por translaborigi ilin al retablo. Por ebligi la fermon de la aloj, oni kompletigis la verkon per ses novaj, stile adaptitaj tabuloj, tiel ke la retablo nun entenas entute 51 tabulojn. La dorsflankoj de la retablo ricevis tamen kvar grandajn temperopentraĵojn.

Priskribo redakti

Tema programo redakti

 
Verduna Retablo, skolto kun la beraro

La programo havas strukturon de tri bildovicoj kaj montras scenojn el la Malnova kaj Nova Testamentoj. Kiel klarigas la omaĝenskribaĵo, la verko klarigu la grandan signifon de la Malnova Testamento por la kompreno de la Nova Testamento. Je tio ĝi subdividas la savohistorion en tri epokojn:

  • la antaŭleĝan (Ante legem, do antaŭ la transdono de la Dek Ordonoj al Moseo)
  • la subleĝan (Sub lege, post la transdono de la Dek Ordonoj al Moseo) kaj
  • la subgracan (Sub gratia, do sub la favoro de Kristo).

La plej frua epoko antaŭ la leĝo (t.e. scenoj el la Malnova Testamento ĝis Moseo), aperas en la plej supra vico. La tempon sub la leĝo prezentas la plej malsupra vico (t.e. scenoj el la Malnova Testamento post Moseo). Intere, en la meza vico, finfine troviĝas scenoj el la Nova Testamento, do el la subgraca epoko.

Al ĉiu sceno el la Nova Testamento estas supre kaj malsupre kontraŭmetataj scenoj el la Malnova Testamento, kiuj certamaniere jam montras sur la agado de Kristo. La supozo, ke la scenoj el la vivo de Jesuo havas precizan paralelaĵon en la okazintaĵoj de la Malnova Testamento, ankaŭ nomiĝas antaŭfigurado. Pro tio ĉiam tri tabuloj apartenas unu al la alia, pro kio formiĝas kolumno.

El la entute 17 kolumoj 15 sekvas ĉi tiun sistemaron – ankaŭ la tabuloj ekestintaj en la 14-a jarcento (8-a kaj 10-a kolumnoj). En la du lastaj kolumnoj de la dekstra alo (16-a kaj 17-a kolumnoj) oni jam en la 12-a jarcento malakceptis la programon. Anstataŭe oni prezentis la Lastan Juĝon. Maldekstra alo:

1-a kolumno 2-a kolumno 3-a kolumno 4-a kolumno
Profetado de Isaako Naskiĝo de Isaako Cirkumcido de Isaako Abrahamo kaj Melkizedek
Profetado de Kristo Naskiĝo de Kristo Cirkumcido de Kristo Adoro fare de la Tri Reĝoj
Profetado de Ŝimŝono Naskiĝo de Ŝimŝono Cirkumcido de Ŝimŝono Reĝino de Ŝeba ĉe reĝo Salomono

Mezparto:

5-a kolumno 6-a kolumno 7-a kolumno 8-a kolumno 9-a kolumno 10-a kolumno 11-a kolumno 12-a kolumno 13-a kolumno
Trapaso tra la Ruĝa Maro Enmarŝo de Moseo en Egiptujon Reĝo Melkizedek Kaino mortbatas Habelon Oferado de Isaako Adamo kaj Eva Jozefo en la puto Morto de la unuenaskitoj Jakoba beno
Baptiĝo de Kristo Eniro en Jerusalemo Lasta Verpermanĝo Judasa kiso Krucumiĝo de Kristo Dekrucigo Entombigo de Kristo Inferenveturo de Kristo Reviviĝo de Kristo
Fandita maro Agnus Dei La manao en la ora ujo Murdiĝo de Abner Skolto kun la vinberaro Depreno de la reĝo de Jeriĥo de la pendumilo Jonao en la korpo de la baleno Ŝimŝono kun la leono Ŝimŝono kun la pordegoj de Gazao

Dekstra alo:

 
Verduna retablo, 17-a kolumno "Infero"
14-a kolumno 15-a kolumno 16-a kolumno 17-a kolumno
Transmondigo de Ĥanoĥo Arkeo de Noao Kristo reganto de l' universo Himmlisches Jerusalem
Ĉieliro de Kristo Pentekostomiraklo Trombonanĝelo Kristo juĝisto
Elijao en la fajra ĉaro Transdono de la Dek Ordonoj al Moseo Revivigo de la mortintoj Infero

Stilo redakti

En arta kaj teĥnika rilato la Verduna Retablo estas absoluta majstraĵo. Stile la tabuloj ja estas influitaj ankoraŭ de bizanca arto, sed je la korpeco de la figuroj estas sentebla forta influo de antikvaj modeloj. La figuroj estas en movo kaj anatomie ĝuste bildigitaj. Krom tio okazas aludo de emociaj sentoj, nekutima por la 12-a jarcento. Ankaŭ Nikolao de Verduno realigis je altega nivelo la tre postuleman procedon de malleviĝo-emajlo. La fonoj ja plejparte estas bluaj, tamen la artisto uzis ĉion eblecon, por krei ĉarmajn kolorajn transirejojn kun pluroblaj ombrigoj. Laŭ artisma kvalito la verko estas pli komparebla kun la Tri-Reĝo-Relikvujo en Kolonjo.

Dorsflankoj de la Verduna Retablo redakti

 
Dorsflankoj de la Verduna Retablo, 1330/31

Iu "Majstro de la Dorsflanko de la Verduna Retablo" (provizora nomo de gotika pentristo) verkis en 1330/1331 la bildojn sur la dorsflanko de la retablo. Tiuj ĉi apartenas al la plej malnovaj konserviĝintaj ekzemploj de tabulpentrado norde de la Alpoj. Dum la transkonstruo al retablo oni kombinis ilin kun la emajltabuloj de Nikolao de Verduno. Nur en la 20-a jarcento oni reseparis ilin de tiuj ĉi pro konservokaŭzoj. La mezparto prezentas maldekstre la Morton de Maria kaj dekstre la Kronadon de Maria. Sur la maldekstra alo troviĝas la Krucumado de Kristo, sur kiun preposto Stefano de Sierndorf ankaŭ instaligis sian fondintoportreton. La dekstra alo montras la Reviviĝon de Kristo, je kio la prezentadoj de la Tri Mariaj ĉe la tombo same kiel la Ne-tuŝu-min-sceno estas kunigita en unu bildo. La stilo de la pentraĵoj montras kaj italajn (arĥitekturajn elemetojn, sanktulbildajn detalojn) kaj ankaŭ francajn influojn (figurokomponadon, faltosvingon).

Literaturo redakti

  • Arwed Arnulf, Studien zum Klosterneuburger Ambo und den theologischen Quellen bildlicher Typologien von der Spätantike bis 1200, en: Wiener Jahrbuch für Kunstgeschichte, vol. 48, Vieno-Kolonjo-Graz 1995, pj. 19-23.
  • Helmut Buschhausen, Der Verduner Altar. Das Emailwerk des Nikolaus von Verdun im Stift Klosterneuburg, Vieno 1980.
  • Friedrich Dahm, Studien zur Ikonographie des Klosterneuburger Emailwerks des Nicolaus von Verdun, Vieno 1989.
  • Erika Doberer, Die ehemalige Kanzelbrüstung des Nikolaus von Verdun im Augustiner Chorherrenstift Klosterneuburg, en: Jahrbuch des Stiftes Klosterneuburg, Bd. 12, Vieno-Graz-Kolonjo 1983, pj. 19-36.
  • Bernd Fäthke, Die Meister des Klosterneuburger Altares, Marburg Univ. Diss. 1972.
  • Martina Pippal, Inhalt und Form bei Nicolaus von Verdun. Bemerkungen zum Klosterneuburger Ambo, en: Studien zur Geschichte der europäischen Skulptur im 12./13. Jahrhundert, Frankfurto ĉe Majno 1994, pj. 367-380.
  • Martina Pippal, Beobachtungen zur "zweiten" Ostermorgenplatte am Klosterneuburger Ambo des Nicolaus von Verdun, en: Wiener Jahrbuch für Kunstgeschichte, Vieno-Kolonjo-Vajmaro 1982, pj. 107-119.
  • Floridus Röhrig, Der Verduner Altar und die Eschatologie, in: Jahrbuch des Stiftes Klosterneuburg, vol. 12, Vieno-Graz-Kolonjo 1983, pj. 7-17.
  • Floridus Röhrig, Der Verduner Altar, Klosterneuburg 2004.
  • Hans Rupprich, Das Klosterneuburger Tafelwerk des Nikolaus von Virdunensis und seine Komposition, Vieno 1931.

Eksteraj ligiloj redakti