Vermokompoŝto estas ekskreciaĵo de vermoj. Ĝi estas tute natura organika fekundigilo de agronomia kvalito, kiu okazas per transformado de sterko aŭ hejmaj organikaj ruboj per kompoŝtvermoj. Vermokompoŝtado estas unu el la malsamaj metodoj por plivalorigi organikan materion, ĉe kampara agrikultura aŭ hejma urba skalo, uzante la saman specon de vermoj. Ĉi-tiu tekniko estas unu el la solvoj adoptitaj por solvi la problemojn de reciklado de la organikaj kuirejaj ruboj en urboj kaj de la sterko en la kamparo.

Vermokompoŝto uzas vermojn por malkomponi rubon kaj produkti nutrant-riĉan "vermosterkon".