Versiklo

parto de teksto (ofte sankta libro, ekz. Biblio aŭ Korano)

Versiklo estas la esprimo de certa tekst-unuo, delonge uzata por indiki citaĵojn, precipe en klasikaj tekstoj.

En Poezio aŭtomate estas relative simple, nemiskompreneble citi difinitan vorton: oni simple povas mencii la epopeon, la odon, la epigramon aŭ kiun ajn poemon - por poste indiki, (ĉe epopeo) en kiu librokanto, (aŭ ĉe malpli longa poemo) en kiu difinita poemo mem, kiun unuopan verson oni celas.

En frua filologio redakti

En filologio jam sufiĉe frue oni sentis la bezonon je klara metodo por indiki, ekzemple, kie oni trovis certan lingvan fenomenon, aŭ difinitan esprimon aŭ aserton. La unua metodo estis nur mencii la titolon de l' koncerna verko; pli precize oni ekreferencis, uzante dividadon de verko en librojn; ankoraŭ pli preciza tio fariĝis, kiam librojn oni subdividis en paragrafojn. Por pli facile citi el ekzemple la Biblio, oni ŝanĝis la kutiman formon de la libroj: anstataŭ la rulaĵoj oni ekuzis la kodekson. Tio en si mem jam plifaciligis la re-serĉadon kaj la re-trovadon de l' koncerna teksto...

Depost l' ekesto de la Presarto redakti

La unuaj presitaj libroj post la invento de l' presarto (inkunabloj oni nomas la librojn presitajn antaŭ 1501, post-inkunabloj la pli postajn fruajn eldonojn) ofte fariĝis referencaj verkoj ankaŭ por novaj metodoj de citado.

Ekzemple la kompleta verkaro de Platono (kaj - malpli konate - ankaŭ de Plutarĥo) aperis en 1578 ĉe famega eldonisto Henricus Stephanus (Henri Estienne), en bona redakto en tri grandegaj volumoj. Ankoraŭ nuntempe en preskaŭ ĉiu eldono aŭ traduko de Platono oni uzas ties paĝo-indikojn kiel referencilon. Kaj ĉar ties originaj paĝoj estis tiel grandaj, oni subdividis ilin laŭ marĝene aldonitaj literetoj a ĝis e: ekzemple Simpozio 172a estas la komenco de "Simpozio", je paĝo 172, subdivido a.

Uzante tian sistemon, ĉiu povas citi el Platono plej ekzakte. En Esperanto tiujn indikojn uzas ankaŭ la pli multaj tradukoj el Platono.

Por la Biblio redakti

Por la Biblio oni faris iom post iom la sistemon ankoraŭ pli preciza: oni dividis la tutan tekston en etajn tekstunuojn, kiuj nomiĝas versikloj. En poeziaj tekstoj unu tia versiklo ofte enhavas du versojn, foje pli.

En la Hebrea klasika poezio (same kiel en la klasika GrekaLatina) la versoj ne rimas. Sed en Hebrea poezio, la versoj kvazaŭ-rimas unuj je la aliaj per sia enhavo: ili ĉu alivorte diras ree la samon, ĉu kontrastigas ĝin kun alia diro, ĉu iom nuancigas ĝin k.s. Ekzemplo:

  • Ĉiu saĝo venas de la Sinjoro,
  • kaj estas kun Li ĝis eterne. (Saĝeco Siraĥ 1:1).

En prozo la versiklo varias sufiĉe forte laŭ longeco.

Preskaŭ ĉiu teksto en la Biblio estas dividita en versiklojn; nur ege malofte iuj vortoj restas ekster ĉi sistemo. La plej ampleksa ero sen versiklo-indikoj, kiun mi konas, estas en la Duakanona Libro La Saĝeco de Jesuo Siraĥ, kie la enkonduka atentigo malhavas versiklo-nombradon:

Multajn kaj grandajn donacojn ni ricevis de la leĝo, la profetoj kaj la ceteraj, kiuj venis post ili; pro ili Izrael estas laŭdinda koncerne instruadon kaj saĝecon. Ne nur estas necese, ke la legantoj de tiuj libroj fariĝas saĝaj, sed en sia instruiĝemo ankaŭ por eksteruloj ili devos esti utilaj, kaj buŝe kaj skribe. Mia avo Jesuo, kiu plej profunde okupiĝis pri la legado de la leĝo, la profetoj kaj la ceteraj libroj de niaj patroj, kaj kiu tre intimiĝis je ili, finfine ankaŭ mem ekverkis ion, kio kontribuas al instruo kaj saĝeco. Li esperis ke la instruiĝemaj homoj ekkonos ankaŭ tiun ĉi libron kaj daŭre progresos en la vivado laŭ la leĝo.

Vi do estas invitata legi bonvoleme kaj atente, kaj bonvolu pardoni, se foje malgraŭ la zorgo kiun mi donis al la traduko, mi ne bone sukcesis pri ĉiuj esprimoj. Ĉar ja ne estas same, ĉu ion oni legas en la Hebrea originalo aŭ en traduko en alia lingvo. Ne nur tiu ĉi libro, sed ankaŭ la leĝo, la profetoj kaj la ceteraj libroj montras ne malgrandan diferencon, se oni legas la originalon.

Kiam en la tridek-oka jaro de reĝo Eŭergetes mi venis en Egiptujon, dum mia restado mi tie trovis simile grandan instruitecon; tial mi opiniis necesa, ke ankaŭ mi ion kontribuu per diligenta kaj penema tradukado de tiu ĉi libro. Multan noktan laboron kaj multan scion dumlonge mi uzis por fini kaj aperigi la libron, precipe por tiuj, kiuj en fremdaj landoj volas instruiĝi kaj kiuj intencas vivi laŭ la leĝo.

Kaj tuj poste sekvas "Ĉapitro 1:1 Ĉiu saĝo venas de la Sinjoro..." k.t.p.

Traduko Gerrit Berveling


Vidu ankaŭ redakti