Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo

La Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo (anglalingve: Authorized Version (Unuiĝinta Reĝlando), King James Version (Usono)) estas la plej fama traduko de la Biblio en la anglan lingvon. La traduko estas laŭvorta kaj tre fidinda, sed nun la lingvo estas arkaika kaj ofte malklara. La traduko estis tre populara de 1700 ĝis 1900 kaj ankoraŭ estas rigardata kiel la tradicia traduko de la Biblio inter anglalingvanoj.

King James Version
traduko de la Biblio
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo frua moderna angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1611
Loko Londono
Ĝenro sankta libro
vdr

Fono redakti

En 1604, reĝo Jakobo la 1-a (en Skotlando li estas konsiderata Jakobo la 6-a) iniciatis la kreadon de oficiala traduko de la Malnova kaj la Nova Testamento en la anglan. Lia iniciato venis sur la fono de la amara lukto inter protestantoj kaj katolikoj en Anglio kaj Skotlando. Reĝo Jakobo proponis verki novan anglan tradukon, kiu akceptus same por protestantoj kaj katolikoj. Tiu traduko, farita el la hebrea kaj la greka de kvardek sep kleraj eklezianoj, estis publikigita en 1611. Ĝi estas ankoraŭ konsiderata la plej aŭtoritata (kaj plej bone) traduko de la Biblio en la anglan. Kiel tia, ĝi profunde influis literaturon en la lingvo.

 
La unua paĝo de la unua eldono de "La Biblio, Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo", eldonita dum la jaro 1611.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti