Veterano estas longe servinta kaj spertoriĉa soldato. Oni uzas la terminon ankaŭ por soldatoj, kiuj batalis antaŭ longa tempo en iu milito, eĉ se ilia soldata servo finiĝis kun la fino de tiu milito. Tiel oni parolas nuntempe ekzemple pri veteranoj de la Dua Mondmilito.

En figura senco, veterano estas homo, kiu dum multaj jardekoj ie servis aŭ spertiĝis, ekzemple pro longa deĵortempo en firmao, longtempa membreco en asocio aŭ multjara aktivado por iu celo.

Veterana Esperantista Klubo estas faka asocio kunlaboranta kun UEA. Ĝi uzas la sekvan difinon: "Veterano estas tiu, kiu lernis Esperanton antaŭ kvardek jaroj."

Vidu ankaŭ redakti