Vetero

metea stato

Vetero ĝenerale estas iaj variaj fenomenoj, kiu okazas en la atmosfero de planedo, en precizaj momento kaj loko.[1] Ĝi estas difinita per diversaj meteologiaj variabloj[2]​ kiel la temperaturo, la premo, la vento, la sunradiado, la humideco kaj la precipitado.[3][4] Ĉe Tero la esencaj veter-fenomenoj okazas en la malalta tavolo de nia atmosfero, nome la troposfero,[5] nome la tavolo sub la stratosfero, estante la malsupra tavolo de la atmosfero kiu estas en kontakto kun la tera surfaco. Ege gravas diferencigi la konceptojn de vetero kaj klimato, kiu referencas al la averaĝaj atmosferaj kondiĉoj kiuj estas karakteroj de prciza loko aŭ areo.[6]​ Tiujn averaĝojn oni ĉirkaŭkalkulas laŭ periodoj de kelkaj jardekoj. La scienco, kiu studas veteron kaj klimaton, estas konata kiel meteologio (aŭ meteorologio).[7]

Meteorologia atlaso (1887).
Profesia meteorologia mapo de Nordameriko.
Mapo de precipitaĵo dum la ŝtormo kaj forta neĝofalo je 2013.

Vetero estu ĉi tie la konstanta ŝanĝiĝanta stato de la tera atmosfero kaj ankaŭ de la tersupraĵo. Tiuj ŝanĝiĝoj estas kaŭzata de internaj dinamikaj fortoj kaj de la suna energio (alfluo de radiado modifikata de ŝanĝiĝanta nubaro). En malvasta senco temas pri loka vetero ampleksanta nur kelkajn sekundojn aŭ minutojn kaj nur la spacon ĉirkaŭ la determinatan lokon kaj ĝis la horizonto, sed en vaste ampleksa senco temas pri tutmonda (globala) vetero kaj povus ampleksi eĉ multajn jarojn. Plej ofte temas pri relative mallongaj tempospacoj ampleksantaj ĉirkaŭ dek minutojn kaj loka ĉirkaŭaĵo, speciale se temas pri sinoptika observado de meteorologiaj oficiaj servoj.

La vetero estas pelita de aerpremo, la temperaturo kaj la diferencoj de humideco inter unu loko kaj alia. Tiuj diferencoj povas okazi pro la angulo de la suno sur ajna preciza loko, kiu varias laŭ latitudo el la tropikoj.[8] La forta kontrasto de temperaturo inter la polusa aero kaj la tropika aero okazigas la atmosferan cirkuladon de plej granda skalo: la ĉelo de Hadley, la ĉelo de Ferrel, la ĉelo polusa kaj la ŝprucfluo.[8]​ Sistemojn de vetero en la mezaj latitudoj, kiel la ciklonoj ekstertropikaj, okazigas nestabilaĵoj de la ŝprucfluo. Ĉar la akso de la Tero estas klina rilate al la orbita ebeno, la sunlumo venas laŭ diferencaj anguloj en la diversaj monatoj de la jaro. Sur la surfaco de la Tero, la temperaturoj normale varias jare inter ±40 °C.[8] Laŭlonge de jarmiloj, ŝanĝoj en la orbito de la Tero povas rezulti en ŝanĝoj pri la kvanto kaj distribudo de la sunenergio ricevita de la Tero, tial influante la tutmondan klimaton, sed tio ne estus veteraj fenomenoj.

La diferencoj de temperaturo de la tera surfaco siavice okazigas premdiferencojn. La plej altaj altitudoj estas pli malvarmaj ol la malaltaj pro diferencoj en varmiĝo pro premo. La veterprognozo estas la aplikado de la scienco kaj de la teknologio por antaŭscii la staton de la atmosfero en la estonteco ĉe difinita loko. La sistemo ne estas preciza nek regula; malgrandaj ŝanĝoj en parto de la sistemo povas kreskiĝi kaj okazigi grandajn efikojn en la tuta sistemo; povas okazi ankaŭ neantaŭviditajn ŝanĝojn. Laŭlonge de la historio, ekzistis multaj homaj klopodoj por kontroli la veteron kaj ekzistas pruvaro, ke homaj aktivecoj kiel la agrikulturo kaj la industrio modifis la atmosferajn modelojn.

La vetero varias je tempo kaj loko kaj estas ege diverseca; ĝi havas eminentan rilaton por homa agado, vivado kaj laborado kaj planado. Ege esenca estas la ĉeesto aŭ neĉeesto de akvo kaj kondensignukleoj en la aero, ĉar ilia ĉeesto estas nepre necesa kondiĉo por kondensiĝ-procezoj. Kiel kondensignukleoj efikas ekzemple etaj substanceroj el fumojNaCl-saleroj el maro ĵetitaj de vento aŭ egaj marondoj en la aeron. Ĉar la kondensiĝ- kaj sublimaci-procezoj liveras varmenergion - antaue nur latente/malkaŝe ekzistantan, tiaj procezoj gravas por dinamikaj ekstarigoj (generaj procezoj). Do la sistemo suno-tero kune kun la movado de la tero ĉirkaŭ la suno ene de unu jaro (vd. ekliptiko) kaj la rotacio de la tero mem ĉirkaŭ sia akso ene de uno tago (vd. tera akso) kaj la dekliniĝangulo de la tera akso verso la ĉirkaŭsuna orbitebeno (ĉ. 23°) ege determinas la variadon de la meteorologikaj elementoj. Ili havas markantajn osciladojn (multajfrekventajn ondojn, ondegojn kaj ondetojn), speciale tiajn, kiuj rilatas al tagnokt- kaj jar-periodojn.

La studo pri kiel funkcias la vetero en aliaj planedoj estis utilaj por kompreni ĝian funkciadon en la Tero. Fama loko en la Sunsistemo, estas la Granda Ruĝa Makulo, estas kontraŭciklona ŝtormo, kiu ekzistas ekde almenaŭ 300 jaroj. Tamen, la vetero ne limiĝas al planedaj korpoj. La korono de stelo perdiĝas konstante en la spaco, kreante tion kio esence estas tre maldika atmosfero tra la Sunsistemo. La transporto de amaso elpelita el la Suno estas konata kiel suna vento.

Origino kaj fluo de la atmosfera energio redakti

 
Satelita bildo de NASA de la enfluejo de la rivero Amazono montras kelkajn energifluojn en la atmosfero: la sunradioj varmigas la teran surfacon, fakte la teron unuavice (pli rapide) kaj akvon poste (pli malrapide). La varmiĝo de la teroj varmigas siavice la surfacan aeron, kiu leviĝas, malvarmiĝas, pro kio kondensiĝas la atmosfera humideco kiu iĝas likva akvo kiu formas nubojn. Dume, la akvo de la grandaj amazonaj riveroj estas absorbante la sunradiadon pli malrapide pro kio ne okazas forvaporado de ties akvoj kaj tial ankaŭ ne estas varmiĝo de la aero en tiuj areoj, nek konvekcio nek kondensiĝo en ili.

La sunradia energio redakti

Preskaŭ la totalo de la sunenergio kiu generas ĉiujn atmosferajn ŝanĝojn devenas de la sunradiado, tio estas, de la sunradia energio. Sed la sunradioj ne varmigas rekte la atmosferan aeron pro la propreco de la aero pri la diatermancio kiu klarigas, ke la atmosfero permesas esti trapasata de la sunradioj praktike nevarmiĝante. Tiel la varmiĝo de la atmosfero pro la sunradiado estas nerekta: la sunradioj varmigas unue la litosferon (rapide) kaj la hidrosferon (pli malrapide ol la litosfero). Kiam kaj la litosfero kaj la hidrosfero estis varmiĝintaj, ili transigas tiun varmon al la atmosfero, la unua rapide kaj la dua pli lante, ĉio laŭ la procezo pri la varmiĝo de la litosfero kaj la hidrosfero nomita diatermancio. La foto de la delto de la rivero Amazono montrita tie dekstre estis farita dum la mateno. Se oni komparas ĝin kun simila bildo de la noktiĝo tiun saman tagon (tio eblas, ne per bildo de la videbla spektro, sed per bildo infraruĝa) oni vidas, ke la situacio ŝanĝiĝas, kaj aperas pli granda kondensiĝo sur la riveroj ol sur la tero.

 
2015 – 5a plej varama jaro en la tuta mondo en la registroj (ekde 1880) ĝis 2021 – La koloroj indikas la anomaliojn de temperaturo (NASA/NOAA; 20a de januaro 2016).[9]

Ĉar la akso de rotacio de la Tero estas klinita rilate al sia orbita ebenaĵo, la sunlumo venas laŭ diferencaj anguloj en diferencaj epokoj de la karo. En junio, la norda hemisfero estas klina al la Suno, pro kio en ajna latitudo de la norda hemisfero la sunlumo venas pli rekte en tiu loko ol en decembro.[10] Tiu efiko rezultas en la diferenco de sezonoj. Dum miloj ĝis centoj da miloj de jaroj, la ŝanĝoj en la orbitaj parametroj de la Tero ŝanĝas la kvanton kaj distribuadon de la sunenergio ricevita de la Tero kaj influas en la klimato post iom da tempo. (Vidu artikolon Milankoviĉ-cikloj).[11]

La neegala sunvarmiĝo (la formado de zonoj de gradaĵoj laŭ temperaturo kaj humideco aŭ frontogenezo) povas rilati ankaŭ al la vetero mem en formo de nubaro kaj precipitaĵo.[12] La plej altaj altitudoj estas tipe pli malvarmaj ol la pli malaltaj altitudoj, kio estas la rezulto de surfaca temperaturo pli alta kaj de sunradia varmiĝo, kio okazigas la falon de la adiabatia indico. [13][14] En kelkaj situacioj, la temperaturo pliiĝas laŭ la alteco. Tiun fenomenon oni konas kiel "renverso" kaj ĝi povas fari, ke la montopintoj estas pli varmaj ol la valoj kiuj estas tute apude. La renversoj povas konduki al la formado de nebulo kaj ofte ili agas kiel limo kiu malhelpas la disvolvon de elektraj ŝtormoj. Je lokaj skaloj, la diferencoj de temperaturo povas okazi ĉar diferencaj surfacoj (kiel oceanoj, arbaroj, tavoloj de frosto kaj artefaritaj konstruoj) havas diferencajn fizikajn trajtojn kiel reflektopovo, rugeco aŭ enhavo de humideco.

Aliaj fontoj de atmosfera energio redakti

 
Erupcio de la vulkano Mayón en la insulo Luzono, Filipinoj, en 1984. Videblas maldekstre nubo formita de akvovaporo tre varma pro la erupcio malvarmiĝanta je kontakto kun la media temperaturo.
 
Submara hidrotermika fonto, kies energio produktas la medio kiu ebligas la ekzistadon de profundmara faŭno ĉirkaŭe spite al la enorma premo ekzistanta pro la granda profundeco de la oceana fundo.

Krom la sunradiado ekzistas tri aliaj pli minoraj fontoj de termika energio kiuj povas varmigi la atmosfero; ili estas la jenaj:

  • La geoterma energio de la varmaj punktoj en la oceana fundo. Tiu energio pasas al la oceana akvo kiu varmiĝas aŭ eĉ bolas, kaj vaporiĝas ĉar absorbas varmon kiu, kondensita, pasas al la atmosfera aero (por ekzemplo, la lasta submara erupcio en la insulo El Hierro en la Kanariaj insuloj).
  • Ankaŭ la vulkanaj erupcioj povas eĉ varmigi la atmosferon je rekta maniero, sen interveno de la sunradiado.
  • La transpirado de plantoj kaj animaloj, same kiel spirado de la vivantaĵoj. Tiu lasta varmofonto esta tre grava, kiel pruvas la infraruĝaj fotografioj de la zonoj de vegetaĵaro ekzistantaj sur la tera surfaco.

Tamen, tiuj tri varmofontoj estas negravaj kompare kun la sunenergio ricevita en la tera surfaco. Tio gravas por klarigi la dekomencan ideon ke la preskaŭ totalo de la energio stokita en la atmosfero devenas de la sunradiado. Kaj el la tri varmofontoj disde la sunradiado, tiu formita per la transpirado de la vegetaĵaro estas la plej grava pro sia stabileco en la tempo kaj pro la uzado de CO2 kiel krudmaterialo, krom la liberigo de oksigeno, sen kio la vivo de la animaloj estus malebla.

Fenomenoj redakti

 
Disŝarĝoj de fulmo dum ŝtormo.

Fenomenoj, strukturoj, elementoj aŭ objekto de observado de la vetero (meteoroj) estas:

 
Pluvo, en Leono, Meksiko.

Fizikaj mezureblaj aŭ kvantifikeblaj elementoj, kiuj karakterizas la veteron, estas ekzemple:

  • aer-temperaturoj (ĝenerale en 2m alto),
  • grund-temperaturoj,
  • aer-humideco,
  • rosopunkto(-temperaturo),
  • atmosfera premo, aer-premo,
  • vapor-premo, vaporpremo de saturiĝo (de akvo),
  • nub-kvanto (en oktonoj) de la tuta nubaro,
  • nub-genroj je tavolo (etaĝo) (basa, mezalta, alta): cu, st, sc, ns, ac, as, ci, cc, cs, cb; specioj kaj subspecioj,
  • altitudo de la nubbazo en la basa tavolo
  • radiado: fluo de lumradiado, sunradiado, IR-radiado, varm-radiado
  • prisunado-daŭro (daŭro de plenforta sunlumo, tia estas la taga sumo de tempoperiodoj sen tempointervaloj kiam la sunlumo estis interrompita de nubo)
  • videblec-distanco (horizonta profundeco por rekoni difinitajn vidobjektojn)
  • precipitaĵ-kvanto je areo-unuo (ekz-e en l/m2mm kiel precipitaĵ-alto) kaj je tempo-unuo (intenseco)
  • neĝo-kovraĵ-diko

observeblaj kaj klasifikeblaj elementoj:

Veter-stato redakti

La nuna vetero estas observata perokule laŭ difinitaj kondiĉoj. La pli granda ŝtupo signifas la pli grava veter-okazo (ekz-e por aviado). Tiu ŝtupo respektive ĝia indeksnumero estas notata kaj raportata al centra oficejo. La kodoj laŭ SYNOP (FM12/FM13-kodo, tabelo Nr-o 4677) laŭ la Monda Organizaĵo pri Meteologio (MOM) estas jenaj:

Simbolo Ŝtupo Priskribaĵo (nur provaĵa - el germana - ne oficiala), kondiĉaro
 
00 nubo-disvolviĝo dum la lasta horo ne observita aŭ ne observebla
 
01 nubojforiĝo aŭ -malpliiĝo dum la lasta horo
 
02 samtipa nubaro dum la lasta horo
 
03 pliiĝanta nubaro dum la lasta horo
 
04 malpliigita vidodistanco per fumo
 
05 Seka brumo
 
06 polv-brumo (polveroj parte videbla)
 
07 polvo- aŭ sablo-drivado aŭ -blovado, sed neniu bone disvolvitaj trombetoj (diaboloj) kaj ne sabloŝtormo
 
08 trobeto (diabolo) videbla dum la lasta horo ..., sed ne sabloŝtormo
 
09 Polvo-ŝtormo aŭ sabloŝtormo dum observ-tempopunkto en vidodistanco aŭ dum la lasta horo ĉirkaŭ la veter-staciono
 
10 Malseka brumo
 
11 malalta nebulo kun malpli ol 2m alteco kiel singularaj pecoj aŭ pecaroj ĉirkaŭ la veter-staciono
 
12 Koneksa malalta nebul-tavolo kun malpli ol 2m alteco ĉirkaŭ la veter-staciono
 
13 distanca fulmo-lumado, sed neniu tondro aŭdebla
 
14 virgoj (precipitaĵ-rubandoj) en vidodistanco
 
15 precipitaĵo en vidodistanco, sed pli ol 5 km distance
 
16 precipitaĵo en vidodistanco, malpli ol 5 km distance, sed ne ĉirkaŭ la veter-stacio
 
17 fulmoj aŭ malproksimaj fulmoj ĉe la staciono kun aŭdebla tondro, sed ne precipitaĵo
 
18 Skualkolumo dum la pasinta horo, videbla aŭ apud la observstacio
 
19 Funela nubo aŭ tornado dum la pasinta horo apud la observstacio aŭ proksime de tie
 
20
 
21
 
22
 
23
 
24
 
25
 
26
 
27
 
28
 
29
 
30 malpli ol meznivela aŭ meznivela polvo- aŭ sablo-ŝtormo malkreskanta dum la ĵus pasinta horo
 
31 malpli ol meznivela aŭ meznivela polvo- aŭ sablo-ŝtormo neperceptebla (nekonserinda) ŝanĝo dum la ĵus pasinta horo
 
32 malpli ol meznivela aŭ meznivela polvo- aŭ sablo-ŝtormo komencinta aŭ kreskanta dum la ĵus pasinta horo
 
33 forta (pli ol meznivela) polvo- aŭ sablo-ŝtormo malkreskanta dum la ĵus pasinta horo
 
34 forta (pli ol meznivela) polvo- aŭ sablo-ŝtormo neperceptebla (nekonserinda) ŝanĝo dum la ĵus pasinta horo
 
35 forta (pli ol meznivela) polvo- aŭ sablo-ŝtormo komencinta aŭ kreskanta dum la ĵus pasinta horo
 
36
 
37
 
38
 
39
 
40
 
41
 
42
 
43 ĉielo kovrata - tiel, ke la nebulo iĝis malpli densa dum la pasinta horo
 
44 ĉielo videbla malgraŭ nebulo aŭ frostita nebulo - tiel, ke ne estis ŝanĝoj dum la pasinta horo
 
45 ĉielo kovrata per nebulo aŭ frostita nebulo - tiel, ke ne estis ŝanĝoj dum la pasinta horo
 
46 ĉielo videbla malgraŭ nebulo aŭ frostita nebulo - tiel, ke la nebulo iĝis pli densa dum la pasinta horo
 
47 ĉielo kovrata per nebulo aŭ frostita nebulo - tiel, ke la nebulo iĝis pli densa dum la pasinta horo
 
48
 
49
 
50
 
51
 
52
 
53
 
54
 
55
 
56
 
57
 
58
 
59
 
60
 
61
 
62
 
63
 
64
 
65
 
66
 
67
 
68
 
69
 
70
 
71
 
72
 
73
 
74
 
75
 
76
 
77
 
78
 
79
 
80
 
81
 
82
 
83
 
84
 
85
 
86
 
87
 
88
 
89
 
90
 
91
 
92
 
93
 
94
 
95
 
96 malintensa aŭ mezintensa fulmotondro kun grajlohajlo observtempe
 
97 Eg-intensa fulmotondro sen hajlo, sed kun falanta pluvoneĝo (precipitaĵo) observtempe
 
98 fulmotondro mit polvo- aŭ sabloŝtormo observtempe
 
99 Eg-intensa fulmotondro kun grajlohajlo observtempe

vd.: veteromapo (germane); (paĝo de la 28-a Aprilo 2008)

Vidu ankaŭ redakti

klimato, veterprognozo, veterobservado, klimatesplorado, klimatodiagramo, Centjara Kalendaro, atmosfera sorbo kaj difuzo, meteo, geofiziko, fazodiagramo, vaporpremo, kondensado, Monda Organizaĵo pri Meteologio

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri vetero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[15]:

  •  
     Aprila vetero — trompa aero. 
  •  
     Atendi bonan veteron kaj laman kurieron. 
  •  
     Post vetero malbela lumas suno plej hela. 

Referencoj redakti

  1. Servicio Nacional de Meteorología e Hidrología (SeNaMHi) (Septembro 2018). Un buen clima. Glosario de términos meteorológicos. Peruo. p. 8.
  2. Instituto de Hidrología, Meteorología y Estudios Ambientales (IDEAM) (Aŭgusto 2019). Glosario Meteorológico. Arkivigite je 2021-08-30 per la retarkivo Wayback Machine Kolombio. p. 286.
  3. Rodríguez Jiménez, Rosa María; Benito Capa, Águeda; Portela Lozano, Adelaida (2004). Meteorología y Climatología. Fundación Española para la Ciencia y la Tecnología (FECYT). p. 12 ĝis 33. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2020.
  4. Merriam-Webster Dictionary. Weather. Alirita la 27an de Junio 2008.
  5. Glossary of Meteorology. Hydrosphere. Arkivita la 15an de marto 2012 en Wayback Machine. Alirita la 27an de Junio 2008.
  6. «Diccionario y glosario en climatología». Laboratorio de Climatología - Universitato de Alikante. Lasta ĝisdatigo: 8a de Septembro 2016.
  7. Wragg, David W.. (1973) A Dictionary of Aviation. Osprey. ISBN 9780850451634.
  8. 8,0 8,1 8,2 L., Hartmann, Dennis (2016-01-02). Global physical climatology. Elsevier. pp. 165–76. ISBN 9780123285317
  9. NASA, NOAA Analyses Reveal Record-Shattering Global Warm Temperatures in 2015. NASA (2016-01-20). Alirita 21a de januaro 2016.
  10. Windows to the Universe. Earth's Tilt Is the Reason for the Seasons! (el Retarkivo 20070808022809) Alirita la 28an de Junio 2008.
  11. Milankovitch, Milutin. Canon of Insolation and the Ice Age Problem. Zavod za Udz̆benike i Nastavna Sredstva: Belgrado, 1941. (ISBN 86-17-06619-9).
  12. Ron W. Przybylinski. The Concept of Frontogenesis and its Application to Winter Weather Forecasting. Alirita la 28an de Junio 2008.
  13. Mark Zachary Jacobson. (2005) Fundamentals of Atmospheric Modeling, 2‑a eldono, Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-83970-9. OCLC 243560910.
  14. C. Donald Ahrens. (2006) Meteorology Today, 8‑a eldono, Brooks/Cole Publishing. ISBN 978-0-495-01162-0. OCLC 224863929.
  15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-23.

Bibliografio redakti

Alilingve redakti

  • Verena Burhenne, Monika Weyer, Rosa Rosinski (Eld.): Wetter: verhext, gedeutet, erforscht. Katalog zur gleichnamigen Wanderausstellung des Westfälischen Museumsamtes (LWL) in Zusammenarbeit mit dem Bauernhaus-Museum Bielefeld. Westfälisches Museumsamt, Münster 2006, ISBN 3-927204-64-1.
  • Sz. U. Goncsarenko: Meteorológiáról mindenkinek, Műszaki Könyvkiadó, Budapest, 1985, ISBN 963 10 6444 1
  • Ham, C.J. van der; Korevaar, C.G.; Moens, W.D.; Stijnman, P.C. (1998): Meteorologie en Oceanografie voor de zeevaart, De Boer Maritiem.
  • Marie-Luise Heckmann: Krieg und Wetter – in erzählenden Quellen Preußens und Livlands im 13. und 14. Jahrhundert. en: Piśmienność pragmatyczna, edytorstwo źródeł historycznych, archiwistika. Studia ofiarowane Profesorowi Januszowi Tandeckiemu w sześćdziesiąta oiąta rocznicę urodzin, hg. von Roman Czaja und Krzysztof Kopiński, Toruń 2015, S. 191–212.
  • Richard Hennig: Gut und schlecht Wetter. Verlag B. G. Teubner, Leipzig 1911.
  • Jörg Kachelmann, Siegfried Schöpfer: Wie wird das Wetter? Eine leicht verständliche Einführung für Jedermann. Rowohlt, Reinbek bei Hamburg 2004, ISBN 3-498-06377-4.
  • Jan Klage, Florian Mitgutsch (ilustraciisto): Wetter macht Geschichte. Der Einfluß des Wetters auf den Lauf der Geschichte. FAZ-Buch, Frankfurt am Main 2002, ISBN 3-89843-097-9.
  • Milankovitch, Milutin. Zavod za Udz̆benike i Nastavna Sredstva: Belgrado, 1941. ISBN 86-17-06619-9.
  • Péczely, 1979: Péczely György: Éghajlattan. Tankönyvkiadó, Budapest. 336 pp. ISBN 963 17 4411 6
  • Birgitta Raab kaj Haldo Vedin (1995). Märta Syrén. red. Sveriges Nationalatlas - Klimat, Sjöar och Vattendrag. Bra Böcker. ISBN 91-87760-31-2
  • Karl-Heinz Schirmer et al.: Wie funktioniert das? Wetter und Klima. Meyers Lexikonverlag, Mannheim / Wien / Zürich 1989, ISBN 3-411-02382-1.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tiempo atmosférico en la hispana Vikipedio.