Veterverto (angle Weathertop, sindarine: Amon Sûl) estas monto en Mez-Tero, la fikcia universo kreita de J.R.R. Tolkien. Ĝi troviĝas oriente de Brio. Sur ĝi en la Dua Epoko Elendilo konstruis gvatturon, en kiu troviĝis unu el palantiroj. En la jaro 1409 de la Tria Erao la turo estis detruita kaj post ĝi restis nur ŝtona krono.

Veterverto
fictional hill
Verko La Hobito
La Mastro de l’ Ringoj
Silmariliono
Appendices of The Lord of the Rings
Informoj
vdr
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la libro La Mastro de l' Ringoj kvar hobitoj kaj Aragorno haltis en Veterverto por ripozi. Nokte atakis ilin nazguloj kaj Frodo Baginzo estis vundita per venena ponardo.