Veturila muzeo en Suhl

muzeo en Germanio

La Veturila muzeo (germane: Fahrzeugmuseum Suhl) troviĝas ene de la kongresejo Congress Center (iam: Urbohalo de la amikeco) en Suhl, Germanujo, strato Meininger Straße 222. La tuto estas en intima konekso kun la pereinta loka firmao Simson.

Veturila muzeo en Suhl
muzeo • muzeo de aŭtomobilo
Lando Germanio vd
Adreso Friedrich-König-Straße 7, 98527 Suhl
Poŝtkodo 98527
Koordinatoj 50° 36′ 37″ N, 10° 41′ 14″ O (mapo)50.61019410.687262Koordinatoj: 50° 36′ 37″ N, 10° 41′ 14″ O (mapo)
Veturila muzeo en Suhl (Germanio)
Veturila muzeo en Suhl (Germanio)
DEC
Veturila muzeo en Suhl
Veturila muzeo en Suhl
Situo de Veturila muzeo en Suhl
Map
Veturila muzeo en Suhl
Retpaĝo http://www.fahrzeug-museum-suhl.de
vdr
Enirejo al la muzeo.
La veturilo Simson Supra V8.

Priskribo redakti

La veturila muzeo estas en la monumentprotektita klubejo de la iama fabriko de la entrepreno Simson. Ĝi estas specialigita pri la veturila produktado en la urbo Suhl kun ties pli ol 100 jarojn daŭrinta historio.

Pri tio informas amplekse la daŭraj ekspozicioj Motorcikloj el la tuta mondo kaj Aŭtomobiloj el Eisenach kaj Zwickau. La elmontra surfaco estas ĉ. 1030 kvadratmetrojn granda kaj etendiĝas je du etaĝoj. Sume videblas 170 objektoj, el kiuj 15 aŭtoj, 121 motorcikloj, 21 bicikloj kaj 13 specialaj modeloj.

Krome riceveblas informoj pri la unuopaj produktojaroj de veturiloj de la markoj Simson respektive AWO kaj pri teknikaj detaloj, pri ties lakado kaj aspektaj liniigoj. Ekster tio prezentas sin liverantoj de rezervaj partoj de diversaj historiaj markoj kaj por lernantoj ekzistas subtenado, se ili intencas skribi seminarfaklaboro pri tiu produktobranĉo.

Literaturo redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti