Veytaux

komunumo de Svislando

Veytaux estas svisa komunumo de la Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut en la Kantono Vaŭdo. Ĝi havis 823 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Veytaux
Blazono de Veytaux
Blazono de Veytaux
Blazono de Veytaux
Kastelo de Chillon
Kastelo de Chillon
Kastelo de Chillon
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut
Koordinatoj  46° 25′ 00″ N 06° 56′ 00″ O / 46.41667 °N, 6.93333 °O / 46.41667; 6.93333 (mapo)Koordinatoj: 46° 25′ 00″ N 06° 56′ 00″ O / 46.41667 °N, 6.93333 °O / 46.41667; 6.93333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 823
Areo 6,74 km²
Alteco 375 m super marnivelo
Poŝtkodo 1820
Komunumkodo 5891
Mapo de Veytaux
Mapo de Veytaux
Situa mapo de Veytaux
vdr

Geografio redakti

La komunumo situas sudoriente de Montreux, aliflanke de la rivero La Veraye, ĉe la orienta fino de Lago Lemano.

La komunuma teritorio formas maldikan terbendon kiu, de Lago Lemano, etendiĝas nordorienten. Ĝia plej alta punkto estas "Les Rochers de Naye" (2 042 m). De tie ĝi etendiĝas preter la "Valo de Naye", ĝis al la rivero Hongrin, kiu estas ĝia limo kun la komunumo Rossinière. Ĝi formas ponton inter la partoj okcidenta kaj orienta de Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Veytaux limas en nordokcidento al Montreux, en nordo al Haut-Intyamon (FR), en nordoriento al Rossinière, en sudoriento al Villeneuve, kaj en okcidento al la Lago Lemano.

Vidindaĵoj redakti

La kastelo de Chillon estas ĝia ĉefa vidindaĵo. Ĝi estis konstruita je la 10-a jarcento sur la loko de romia fortika kampo. Gustave Courbet prenis ĝin kiel modelon por pluraj el siaj pentraĵoj, la plej konata, "Le château de Chillon" (1874) estas en la Muzeo Courbet en Ornans.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti