Veziro

pozicio de ministro en iuj ŝtatoj (ekz. Otomana Imperio, arabaj landoj, Irano, ktp.)

Veziro (el la mezpersa vesir, „juĝisto”, aŭ el la araba vorto vazir, „ŝarĝportisto” [„subreĝo”]), estis originale titolo de ĉefministro aŭ reprezentanto de la abasidaj kalifoj, pli poste en multaj islamaj landoj ofica altrango.

Ĝia ofico estiĝis en la 8-a jc., kiam la Barmakida-familio plenumis tiun oficon. La veziro de la Abasidoj staris inter la reganto kaj la popolo, kaj reprezentis la unuan en ĉiu afero de la lastaj (la popolo). La distanciĝo inter la popolo kaj la ŝtata reganto estis nekonata pli frue (sub regado de Umajadoj) kaj respegulas persan efikon.

Oni menciis la vezirejon dum la fruaj osmandaj turkaj sultanoj kiel pervane („konsilio”); tiu vortuzo estas heredo de la anatoliaj selĝukoj. Oni donis la veziran titolon al militara gvidanto ĉe la osmanidaj turkoj unuafoje ĉirkaŭ 1380. Ekde tiam ĝis okupo de Konstantinopolo (1453), la vezira titolo signifis la plej altan atingeblan rangon kaj ĝin rajtis porti pliaj homoj samtempe (ekz. ĉiu ministro de la ŝtato).

Dum regado de Mehmedo la 2-a (regis 1444–46, 1451–81), la osmanidaj turkoj transprenis la tradician musliman vortuzon kaj la veziran titolon ricevis la ĉefministro, sed antaŭ tio aperis la adjektivo „granda” (en PIV ĉefveziro). Oni nomumis ankaŭ kelkajn helpantajn vezirojn („veziroj de la kupolo”); ili anstataŭigis la grandan veziron, kiam li partopenis militiron. Ili gvidis kelkfoje la armeon. Pli poste la veziran titolon ricevis la guberniestroj kaj kelkaj altrangaj oficistoj, ekz „la ĉefo de la trezorejo”).

La granda veziro estis la plenpotenca reprezentanto de la sultano, kaj li gardis la sultanan sigelringon kiel simbolon de la ofico. Ĝia vera influo dependis de la regavido de la unuopaj sultanoj. En 1654, la ĉefveziro ricevis oficialan, memstaran rezidejon: tiu estis la Alta Domejo, kiu fakte transprenis la funkcion de la osman-turka administra centro plenumita de la sultana palaco. Ekde la 19-a jarcento, la ĉefveziro prezidis ĉe la ministera konsilio, nomumita de la sultano. En 1908, li akiris la rajton pri nomumo de la ministroj. Post kolapso de la Turka Imperio, la funkcio ĉesis en 1918.

Oni tradicie uzis la nomon "veziro" ankaŭ por la du ĉefoficistoj de la antikva Egipto, kiuj havis potencon de subreĝo. Tiu ofico ekzitis ekde la 4-a dinastio (ĉ.. 2570–2450 a.K.), sed gravis ekde regado de Sesostris la 3-a (1878–40 a.K.), kiam la veziro mem regis la tutan egiptan administradon.