Viðoy
Viðoy (dane Viderø) estas plej norda insulo de Ferooj, ĝia nomo signifas Ligno-insulo, kiun ĝi ricevis pro la amaso de flosantaj arbotrunkoj en golfo. Tiuj estis pli frue gravaj konstrumaterialoj sur la insulo.
Viðoy | ||
---|---|---|
Marbordo ĉe Viðareiði | ||
insulo | ||
Akvejo | Atlantika oceano | |
Insularo | Ferooj | |
Geografia situo | 62° 19′ 53″ N, 6° 31′ 13″ U (mapo)62.331388888889-6.5202777777778841Koordinatoj: 62° 19′ 53″ N, 6° 31′ 13″ U (mapo) | |
Areo | 41 km² | |
Plej alta loko | Villingadalsfjall 841 m | |
Loĝantaro | 617 (31-a de decembro 2002) 15 loĝ./km² | |
Mapo de Vidoy | ||
Geografio redakti
Ĝi havas areon de 40,67 km², tiel ĝi estas la sepe plej granda insulo de Ferooj. Ĝi apartenas al regiono Norðoyar. Ĝia plej alta monto estas Villingadalsfjall, kiu estas la tria plej alta kun alto de 841 m sur la tuta insularo. La Enniberg-kabo – kiu estas la plej norda punkto de Ferooj – estas la plej alta marborda rokmuro de Eyuropo, kun alto de 750 m.
Populacio redakti
Sur la insulo troviĝas du vilaĝoj: Viðareiði nordoriente kaj Hvannasund sudoriente. La insulo havas ĉ. 600 loĝantojn.
Trafiko redakti
La du komunumojn interligas vojo sur la okcidenta bordo. Borðoy estas alveturebla sur digvojo, sur kiu ankaŭ trafikas aŭtobuso el Klaksvík. El Hvannasund trafikas pramo al Svínoy kaj Fugloy.