Viana de Duero

municipo en Hispanio

Viana de Duero [Viana de Duero] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco.

Viana de Duero
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42218
Demografio
Loĝantaro 50  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 32′ N, 2° 28′ U (mapo)41.533611111111-2.4605555555556Koordinatoj: 41° 32′ N, 2° 28′ U (mapo) [+]
Alto 992 m [+]
Areo 56 km² (5 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Viana de Duero (Provinco Sorio)
Viana de Duero (Provinco Sorio)
DEC
Viana de Duero
Viana de Duero
Situo de Viana de Duero
Viana de Duero (Hispanio)
Viana de Duero (Hispanio)
DEC
Viana de Duero
Viana de Duero
Situo de Viana de Duero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Viana de Duero [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco Sorio.
 
Loko de Viana de Duero en la provinco Sorio.
 
Moñux.
 
Suda pordego de la preĝejo de Perdices.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 56,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 54 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 500 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.

Ĝi distas 37 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi enhavas la loĝlokojn Baniel, La Milana, Moñux, Perdices kaj Viana.

En ĝia teritorio inkludita en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 34 hektarojn.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Baniel, La Milana, Moñux kaj Perdices.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti