Viandindustrio estas tipo de nutrindustrio kiu okupiĝas pri produktado, procezado kaj distribuado de viando de animaloj al la konsumejoj.[1] Tiuj ejoj estas ĉefe grandaj merkatoj de urboj. La produktado restas sub respondeco de la bestobredado/ĉasado el kio buĉado de gregoj estas la unua paŝo de la produktoĉeno de la Viandindustrio.

Kadavraĵo pentrita de Rembrandt.

Karaktero redakti

 
La ŝinko de Guijuelo, BEHER "Bellota Oro" estis elektita "Plej bonkvalita ŝinko de la mondo" en la IFFA Delicat 2007 kaj 2010.

La Viandindustrio estas la nutrindustrio kiu plej grandan vendovolumon movas. Tiu tipo de nutrindustrio laboras kun la krudaĵoj de la viando devenaj el gregobuĉado por la homa konsumo de kokoj, porkoj, ŝafoj kaj bovoj ĉefe. En kelkaj okazoj ankaŭ oni parolu pri ĉevaloj kaj kameloj. La buĉejo estas la komenca elemento de la procezo de prilaborado kaj ties specifaj procezoj estas la buĉado kaj la senostigo; la laboristoj de tiu industrio, sendepende el la viandotipo, kutime estas tre specialigitaj en la dispecigo de la viandoj. Parton de la viando oni dediĉas rekte al la homa konsumo, kaj parton oni alportas al aliaj industrioj por procezado de diversaj kolbasoj, ĉu fumitaj, enladigita, bestomanĝo ktp. La viandindustrio kutime havas kiel finaj produktoj en la produktoprocezo la frostitan viandon, la viandhaketaĵo, la freŝa viando proponita laŭ diversaj tranĉomanieroj, kaj diversaj kolbasoj.

Referencoj redakti

  1. Carolina Amerling, (2003), Tecnología de la carne: antología, EUNED, paĝo 34