Viandomuelilo estas mekanika aŭ elektromekanika ilo por pecetigi viandon.

Partoj de mekanika viandomuelilo

Aranĝaĵo redakti

La klasika mekanika viandomuelilo ordinare fabrikiĝas el aluminiaj kaj ŝtalaj alojoj. Ĝi konsistas el metala korpo kun ŝraŭbokrampo por fiksi al tablo, viandoakceptilo, tenilo, ŝraŭba ŝafto (arkimeda ŝraŭbo), tranĉilo kaj alpremita al ĝi truhava ronda plato.

Pli postaj konstrukciaĵoj de la hejmaj viandomueliloj havas plastajn korpojn.

Elektraj viandomueliloj ne bezonas uzi muskolan forton kaj uziĝas tiel en la hejmaj kondiĉoj, kiel en la nutraĵaj entreprenoj. Elektroviandomueliloj ordinare fabrikiĝas kiel surtabla (sen ŝraŭbokrampo) kaj surplanka variantoj.

Viandomuelilo estas inventita de barono Karl Drais en la 19-a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti