Viborg

urbo en Rusio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Rusio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Viborg (apartigilo).

Viborg (ruse Выборг, finne Viipuri) estas urbo en Leningrada provinco en Rusio, la dua plej granda urbo de la provinco post Gatĉina. La urbo estas ĉe bordo de la Balta maro. La Viborga golfo aŭ Viipura golfo estas profunda golfeto nordoriente ĉe la orienta pinto de la Finna Golfo en la Balta maro. La urbo Viborg estas ĉe la pinto de la golfeto. Viborg antaŭ estis antaŭ la Dua Mondmilito unu el la plej belaj urboj de Finnlando.

Viborg
urbo • urba loĝloko en Rusio • eksa komunumo de Finnlando

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 188800–188811
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 71 772  (2023) [+]
Loĝdenso 446 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 43′ N, 28° 45′ O (mapo)60.71055555555628.749722222222Koordinatoj: 60° 43′ N, 28° 45′ O (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 160,847 km² (1 608 4.7 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Viborg (Leningrada provinco)
Viborg (Leningrada provinco)
DEC
Viborg
Viborg
Situo de Viborg
Viborg (Eŭropa Ruslando)
Viborg (Eŭropa Ruslando)
DEC
Viborg
Viborg
Situo de Viborg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vyborg [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 41417.

La interurba telefona kodo estas 81278, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2008).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo.

En la urbo estas fervoja stacio kaj mara haveno. Eblas veturi sen vizo se oni vojaĝas per ŝipo tra la Saimaa-kanalo kaj resti unu aŭ du tagojn se oni partoprenas al grupvojaĝo[1].

Demografio redakti

En la urbo loĝas 78349 personoj (datumoj de 2008), dum kelkaj sinsekvaj jaroj la loĝantaro malkreskas sur jara bazo je kelkcentoj da homoj. En jaro 2002 la urbo havis 79.000 loĝantojn. En jaro 1959 la urbo havis 51.000 loĝantojn.

Historio redakti

La kastelo de Viborg estis ekkonstruita en la jaro 1293. En la unua pactraktato inter la Sveda regno kaj la Novgoroda Respubliko en 1323 la regiono de Viborg oficiale iĝis parto de la Sveda regno. Iom post iom Viborgo iĝis unu el la plej signifaj urboj de Finnlando, kiu tiam estis parto de la Sveda regno. Viborg havas statuson de urbo ekde jaro 1493.

Post la Granda Norda milito en la jaro 1721 Viborg, alproprigita jam en 1710, kune kun pliaj regionoj oficiale transiris al Rusio laŭ la Traktato de Nystad. Rusia imperiestro Petro la Granda skribis pri tio: "Tiel per okupo de Viborg la fina sekureco por Sankt-Peterburgo estas akirita". En 1808 Rusio konkeris la tuton de Finnlando. En 1812 Viborgo kune kun la aliaj regionoj konkeritaj en 1721 estis administre reunuigita kun la cetero de Finnlando, kiu nun iĝis aŭtonoma princlando sub la regado de la imperiestro de Rusio. Aŭtonomio de la princlando estis tia, ke en ĝia teritorio uzado de la rusa lingvo ne estis nepra, la princlando uzis sian propran valuton (finnan markon) kaj havis propran leĝaron.

En la jaro 1812 44% el la loĝantoj de Viborg estis finnlingvanoj, 14% estis svedlingvanoj, 12% germanoj, kaj la restantaj 30% estis ruslingvanoj.

En la jaro 1917, lige kun la revolucio en Rusio, Finnlando sendependiĝis; la socialisma registaro de Rusio akceptis tiun sendependiĝon per speciala dekreto. Sekvis finnlanda interna milito, kaj Viborg kune kun la cetera suda parto de la lando estis tenata de la ruĝa flanko, ĝis la venkanta blanka flanko ĝin kaptis en aprilo 1918. Dum la intermilita periodo Viborgo estis la dua plej granda urbo de Finnlando kun proksimume 80 000 loĝantoj. Ĝi ankaŭ estis la ĉefurbo de la plej granda gubernio de Finnlando.

Dum la Vintra milito (1939—1940) la urbo estis grave difektita, sed la sovetia armeo ne sukcesis ĝin kapti. Laŭ la pactraktato ĝi tamen transiris al Sovetio, kune kun grandaj regionoj en la finnlanda Karelio. Dum la Daŭriga milito la finnlanda armeo rekaptis la urbon en 1941, kaj ĝi estis parte rekonstruita. Kiam la sovetia armeo rekaptis la urbon en 1944, ĉiuj finnaj loĝantoj estis evakuitaj.

Esperanto en Viborg redakti

En Viborg okazis jarkunveno de CDEL en 1943. Krome, finna esperantisto Hannes Koivu en la 1930-aj jaroj estis socialdemokrata membro de la urba konsilio de Viborg.

Vidindaĵoj redakti

Viborga kastelo, Horloĝa turo, Ronda turo, Hotelo Druĵba, Fervoja stacidomo, Parko Monrepos, Parko Esplanado, Fortikaĵo de Anna

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p. 642, De Geus, 2019, ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).