Vicencos Kornaros

VicencosVikentios KORNAROS (Greke: Βιτσέντζος aŭ Βικέντιος Κορνάρος) aŭ Vincenzo Cornaro (naskiĝis la 29-an de marto 1553, mortis en Kandia en 1613 aŭ 1614) estis kreta poeto, kiu verkis la romantikan epopeon Erotokritos. Li verkis en la nacia greka lingvo, kaj estis ĉefa figuro de la Kreta Renesanco.

Vicencos Kornaros
Persona informo
Βιτσέντζος Κορνάρος
Naskiĝo 26-an de marto 1553 (1553-03-26)
en Sitia
Morto 30-an de novembro 1612 (1612-11-30) (59-jaraĝa)
en Iraklio
Etno grekoj vd
Lingvoj moderna greka vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Familio
Dinastio House of Cornaro vd
Gefratoj Harsha Ramdas Bhatkal vd
Profesio
Okupo poeto vd
Verkado
Verkoj Erotokritos vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Malmultaj biografiaj fontoj ekzistas pri Kornaros krom la finaj versoj de Erotokritos. Oni kredas ke li naskiĝis en riĉa familio en Trapezonda apud Sitia en Kreto, en 1553, kaj vivis tie proksimume ĝis 1590. Li tiam transloĝiĝis al Kandia (nuna Iraklion), kie okazis lia edziĝo al Marietta Zeno. Kune ili havis du filinojn nomitajn Helena kaj Katerina.

En 1591 Kornaros fariĝis administranto, kaj dum la ekapero de plagoj de 1591 al 1593 li laboris kiel puriga kontrolisto. Li montris intereson pri literaturo kaj estis membro de literatura grupo nomita Accademia degli Stravaganti (Akademio de la Strangaj Verkistoj), kiu estis fondita de lia frato kaj de la verkisto Andrea Cornaro. Li mortis en Kandia, en 1613 (aŭ 1614), kaj estis entombigita ĉe la preĝejo de Sankta Francesko. La kaŭzo de lia morto restas nesciata. Sinsekvaj literumoj de lia antaŭnomo inkluzivas Vicenzo kaj Vitzentzos.

Lia verko Erotokritos estis fonto de inspiro por Dionisios Solomos kaj influis kelkajn poetojn kiel Kostis Palamas, Krystallis kaj Seferis. Estas ankaŭ pramŝipo nomita laŭ li, konektanta la grekajn insulojn Kiteroj kaj Kontraŭkiteroj kun Kreto, Peloponezo kaj Pireo.

Literaturo redakti

  • D. Holton, Λογοτεχνία και κοινωνία στην Κρήτη της Αναγέννησης "Literature and society in Renaissance Crete" (1991), p. 369
  • L. Politis, Ιστορία της Νεοελληνικής λογοτεχνίας "History of modern Greek literature", ed. Μ.Ι.Ε.Τ. (National Bank of Greece Cultural Foundation), Athens 1978, p. 78
  • K. Th. Dimaras, Ιστορία της νεοελληνικής λογοτεχνίας "History of modern Greek literature", ed. Ίκαρος, Athens 1975 (6η έκδοση), p. 81
  • St. Alexiou, «Εισαγωγή» "Introduction" of Βιτσέντζος Κορνάρος, Ερωτόκριτος, ed. Ερμής, Athens 1995, p. ιστ΄-ιζ΄

Monumento redakti

 
Monumento dediĉita al Sitia poeto Vitsentzos Kornaros

Monumento dediĉita al Sitia poeto Vitsentzos Kornaros, laboro de skulptisto Thomas Thomopoulos

Eksteraj ligiloj redakti