Vicente Gómez Martínez-Espinel (hispana prononco: [biˈθente espiˈnel]; 28a de decembro 1550 – 4a de februaro 1624) estis hispana verkisto kaj muzikisto de la Hispana ora epoko. Oni atribuas al li la kreadon de la moderna poezia formo de la decimo, nome komponaĵo de dek okmetroj, nomita "espinela" en hispana lingvo laŭ li.

Vicente Espinel
Persona informo
Vicente Espinel
Naskonomo Vicente Gómez Martínez-Espinel
Naskiĝo 28-an de decembro 1550 (1550-12-28)
en Ronda
Morto 4-an de februaro 1624 (1624-02-04) (73-jaraĝa)
en Madrido
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Salamanko vd
Profesio
Okupo poeto • gitaristokomponistoverkistotradukistopastro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Espinel naskiĝis en Arundo. Li studis en la Universitato de Salamanko, kie li adoptis la duan familian nomon de la patro, kaj poste studis en la universitatoj de Granado kaj Alcalá. Kiel latinisto, li tradukis al hispana la verkon de Horaco nome Epistola ad Pisones.

Lasinte universitaton, li havis aventureman vivon kiel soldato, servante en Flandrio[1] kaj aliloke. Li estis prizonulo de piratoj en Alĝerio kaj soldato en Italio post sia liberigo, kaj revenis al Hispanio ĉirkaŭ 1584. Poste, li translokiĝis al Madrido kaj ricevis ordinacion en 1589. Kvar jarojn poste li iĝis kapelano en Ronda, kaj poste korusestro en Plasencia.[1]

Liaj Diversas Rimas (Diversaj rimoj), produktitaj en 1591, montris akran ingenion.[1] Poste, en 1618, la presisto Juan de la Cuesta publikigis eble la plej faman verkon de Espinel nome la pikareska romano Relaciones de la vida del escudero Marcos de Obregón, pro kio li estas ĉefe konata. Tiu libro, kun kelkaj membiografiaj detaloj, estis presita en Francio la saman jaron kaj inspiris poste la verkon de Lesage nome Gil Blas de Santillana. Espinel ankaŭ revivigis la metrikon konatan kiel décimaespinela, konsistanta el strofo de dek oksilabaj versoj.[1] Ankaŭ oni atribuis al li la aldonon de kvina kordo al la tiama kvarkorda gitaro, sed tio estas pridisputata.[2]

Lope de Vega, kiu nomis Espinel sia instruisto, dediĉis al li El caballero de Illescas (1602). Espinel estis amiko ankaŭ de Cervantes, Góngora (kies poezion li helpis publikigi) kaj Quevedo. Kiel liaj amikoj, li estis membro de la religia asocio Esclavos del Santísimo Sacramento. Je la momento de sia morto, li havis la postenojn de kapelano en Madrido kaj de muzikinstruisto de la episkopo de Plasencia.

Busto lia estas en Ronda, lia naskurbo, en la malgranda Plaza de los Gigantes. Lia kapo estas ornamata per laŭrokrono.

Verkoj redakti

  • Relaciones de la vida del escudero Marcos de Obregón, Madrid: Juan de la Cuesta, 1618, Barcelona: Sebastián de Cormellas, 1618 kaj Barcelona: Gerónimo Margarit, 1618. En la 20a jarcento Ignacio Bauer (1901 kaj 1928); Samuel Gili Gaya (1922 kaj 1940), José Mallorquí Figuerola (1940) ktp.
  • Diversas Rimas de Vicente Espinel, beneficiado de las iglesias de Ronda, con el Arte poética y algunas Odas de Oracio, traduzidas en verso castellano, Madrid: Luis Sánchez, 1591.
  • Traduko de Horacio, Arte poética, inkludita en Diversas rimas (1591).
  • Égloga de Liseo, Silvio y Castor.
  • Canción a mi patria.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Espinel, Vicente Martinez". Encyclopædia Britannica. 9 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 774–775.
  2. ↑ Turnbull, Harvey (2006). The Guitar from the Renaissance to the Present Day. Bold Strummer. ISBN 9780933224575.