Vicente García de la Huerta

Vicente Antonio GARCÍA de la Huerta (Zafra, provinco Badajoz, Hispanio, 19-a de marto de 1734 - Madrido, Hispanio, 12-a de marto de 1787) estis hispana poeto kaj dramaturgo, frato de la pastro kaj same verkisto Pedro García de la Huerta. Li suferis politikan persekutadon kiel ideologia membro de la movado de la Klerismo.

Vicente García de la Huerta
Persona informo
Vicente Antonio García de la Huerta
Naskiĝo 9-an de marto 1734 (1734-03-09)
en Zafra
Morto 12-an de marto 1787 (1787-03-12) (53-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Salamanko vd
Familio
Gefratoj Pedro García de la Huerta vd
Parencoj Serafín García de la Huerta vd
Profesio
Okupo historiistoverkistodramaturgo • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Vicente García de la Huerta.

Verkaro redakti

En Madrido elstaris pro eleganteco kaj fine de sia vivo direktoris la Nacian Bibliotekon de Hispanio, sed estis elpostenigita ĉar liaj malamikoj kontraŭis lin. La publikigo de lia kolekto de tatraĵoj de la Hispana Ora Jarcento Theatro Hespañol (1785-1786) okazigis kritikojn flanke de tiuj kiuj ne komprenis lian strangan neakcepton de la verkaro de Lope de Vega, fakte lia kreinto, kio tuŝis lian mensostaton. Li mortigis en Madrido, sen esti plenuminta sian klopodon revivigi la nacian teatron. Lia teatraĵo Agamemnon vengado (venĝita Agameno) devenas el Sofoklo, tradukita de Voltaire, kaj lia plej fama verko nome Raquel [rakEl] estas novklasika pri ĝia formo, sed ne tiom klasika laŭ la enhavo. Temas pri la amhistorio de la reĝo Alfonso la 8-a kun Rakel, nome judino el Toledo. Nobeloj protestas kontraŭ la stato de la ŝtato kaj finfine oni murdas la judinon.

Bibliografio redakti

  • Jesús CAÑAS MURILLO: «García de la Huerta y la tragedia neoclásica», en Javier HUERTA CALVO (dir.): Historia del teatro español. Madrid: Gredos, 2003, pp. 1577-1602.
  • Philip DEACON: 'García de la Huerta, Raquel y el motín de Madrid de 1766', Boletín de la Real Academia Española 56 (1976), pp. 369-387
  • Vicente GARCÍA DE LA HUERTA: Raquel. Edición de René Andioc. Madrid: Castalia, 1971.
  • Vicente GARCÍA DE LA HUERTA: Raquel. Edición de Juan A. Ríos. Madrid: Cátedra, 1998³.

Eksteraj ligiloj redakti