Vicente Yáñez Pinzón

Vicente YÁÑEZ PINZÓN (Palos de la Frontera, Onubo, ĉ. 1462 - 1514) estis hispana navigisto kaj esploristo, kunmalkovrinto de Ameriko kaj unua eŭropa navigisto kiu alvenis al Brazilo. Li navigis kun Kristoforo Kolumbo en lia unua vojaĝo al la Nova Mondo, en 1492, kiel kapitano de la karavelo La Niña (la infanino). Li malkovris la marbordojn de la norda pinto de Brazilo en Januaro de 1500, tri monatojn antaŭ la alveno de Pedro Álvares Cabral al Porto Seguro.[1]

Vicente Yáñez Pinzón
Persona informo
Naskonomo Vicente Yáñez Pinzón
Naskiĝo 30-an de novembro 1461 (1461-11-30)
en Palos de la Frontera,  Reĝlando de Kastilio
Morto 30-an de novembro 1599 (1599-11-30) (138-jaraĝa)
en Triano,  Reĝlando de Kastilio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio
Familio
Frat(in)oj Martín Alonso Pinzón • Francisco Martín Pinzón
Okupo
Okupo esploristo • maristo
vdr
Statuo de la fratoj Pinzón en Palos de la Frontera.

La junaĝo redakti

Vicente Yáñez naskiĝis ĉirkaŭ 1462 en Palos de la Frontera, pro kio li estis la plej juna, kun diferenco, de la fratoj Pinzón, kaj probable li ekhavis la kromnomon Yáñez [JAnjes] el Rodrigo Yáñez, nome jur-funkciulo de Palos kiu estis lia baptopatro, laŭ la loka kutimo. La tradicio en Palos indikas lian hejmlokon en la nuna strato de la Ribera. Ekdde tre frue li lernis la metion navigi el la plej aĝa frato, nome unu el plej elstaraj navigistoj de tiu epoko, kaj partoprenis ekde adolesko, nome milittempo, en luktoj kaj atakoj. Li edziĝis dufoje, unue kun María Teresa Rodríguez, kiu naskis du filinojn: Ana Rodríguez kaj Juana González. La duan fojon, post la reveno de sia lasta vojaĝo al Jukatano, en 1509, kun Ana Núñez de Trujillo, kun kiu li kunvivis en Triano ĝis sia morto.[2]

La unuaj dokumentitaj informoj pri Vicente Yáñez estas kelkaj denuncoj pri atakoj al katalunaj kaj aragonaj ŝipoj kiujn ki faris, ekde nur 15jaraĝa, inter 1477 kaj 1479, en epoko de milito kontraŭ Portugalio, en kiu Palos partoprenis aktive kio pliakrigis la oftan malabundon de greno (pano, nome tipa manĝo). La lokanoj plendis pro malsato, kaj la reĝaj ordonoj al diversaj lokoj ke oni permesu la liveradon de cerealoj al Palos estis malobeitaj. Tiele la Pinzón, surprenante siajn respondecojn kiel naturaj estroj de la komarko, atakis karavelojn kiuj transportis ĉefe tritikon.

Kapitano de la karavelo La Niña redakti

 
Rekonstruaĵo de la karavelo La Niña ĉe la "Kajo de la Karaveloj" de Palos.

Vicente Yáñez estis la unua kiu akceptis la inviton enŝipiĝi fare de sia frato kiam Martín Alonso decidis apogi la ekspedicion de Kristoforo Kolumbo. Kune ili vizitis, de hejmo en hejmon, parencojn, amikojn kaj konatulojn, kuraĝigante al enŝipiĝo la plej elstarajn maristojn de la zono. Ili malakceptis la ŝipojn konfiskitajn de Kolumbo, kaj kontraktis pli taŭgajn ŝipojn, kaj eĉ alportis el sia heredaĵo duon milionon da maravedoj.

Kiel kapitano de la Niña, liaj intervenoj estis ŝlosilaj dum la marveturado, kuraĝigante al pluigo de la ekspedicio kiam eĉ la propra Kolumbo volis reveni. Li nuligis la protestojn de la maristoj de la ŝipo Santa María, kaj alvenis al la savo de tiuj kiam ilia ŝipo vrakis kaj portis Kolumbon revene al Hispanio.

En 1495 li preparis du karavelojn, nome la Vicente Yáñez kaj la Fraila, por partopreni en la ŝiparo kiun Alonso de Aguilar, pli aĝa frato de la Granda Kapitano, estis direktonta kontraŭ Nordafrikon, sed ekokazis la militoj de Napolo kaj ili veturis al Italio, el kie ili ne revenis ĝis 1498, trairinte la marbordojn de Alĝero kaj Tunizio.

La malkovro de Brazilo redakti

Samjare, la Krono decidis permesi privatulojn fari malkovrajn veturojn. Post kontrakti en Sevilo kun la povega episkopo Fonseca nome de la Katolikaj Gereĝoj, la 19an de Novembro de 1499, eliris Yáñez de la Haveno de Palos per kvar malgrandaj karaveloj, propriniciate kaj proprakoste. Akompanis lin granda kvanto de parencoj kaj amikoj, inter kiuj, kiel skribisto, Garcí Fernández, la fama kuracisto de Palos kiu apogis Kolumbon kiam neniu faris tion, liaj nepoj kaj kapitanoj Arias Pérez kaj Diego Hernández Colmenero, pli aĝa filo kaj bofilo, respektive, de Martín Alonso, lia onklo Diego Martín Pinzón kun liaj kuzoj Juan, Francisco kaj Bartolomé, la prestiĝaj pilotoj Juan Quintero Príncipe, Juan de Umbría, Alonso Núñez kaj Juan de Jerez, same kiel la maristoj Cristóbal de Vega, García Alonso, Diego de Alfaro, Rodrigo Álvarez, Diego Prieto, Antón Fernández Colmenero, Juan Calvo, Juan de Palencia, Manuel Valdobinos, Pedro Ramírez, García Hernández kaj, kompreneble, lia frato Francisco Martín Pinzón.

Li estis nomumita kapitano kaj guberniestro de la teritorio kiun li mem nomigis kiel Santa María de la Mar Dulce (Sankta Maria de la Nesala Akvo), tio estas la rivero Amazono kiu igis la salajn akvojn de la maro nesalaj ĝis 40 leŭgojn marinterne. La rakonto de tiu veturo aperas en diversaj kronikoj. El ili, la Décadas del Nuevo Mundo, verkitaj en 1501 de la milanano Pietro Martire d'Anghiera (Anglería), estas la plej proksimaj en tempo kaj bazitaj sur informoj de ĉeestaj atestantoj, inter kiuj la propra Vicente Yáñez, sed, ĉefe, Diego de Lepe, la samurba kapitano kiu faris paralelan veturon al tiu de Pinzón, eliris de Palos monaton kaj duono poste kaj sekvis lian direkton ĝis preterpasi lin en la rivero Amazono. Estas tre interesa ankaŭ la versio de Gonzalo Fernández de Oviedo en sia Historia general y natural de las Indias, ĉar "li konis kaj traktis" Pinzón kiu havigis al li multon el la informo kiun li rakontas. Pri la respektivaj Kronikoj de la pastro Bartolomé de las Casas kaj de Antonio de Herrera, ili baziĝas sur tiuj de fray Bartolomé en Anglería kaj tiu de Herrera en tiu de la dominikano las Casas.

Per pekuliara kaj florenhava lingvaĵo, Anglería informas ke, pasinte la Kanariojn kaj la insulojn de Kaboverdo, la ŝipoj de Vicente Yáñez ekdirektis sudokcidenten ĝis perdi la vidon de la Polusa Stelo. Por la unua fojo, la hispanaj maristos pasis la Ekvatoron kaj eniris en la Sudan Hemisferon. Tio estis grava, ĉar logike ili ne sciis gvidiĝi laŭ la steloj de la Suda Hemisfero.

Oviedo ne rakontas la vojaĝon. Las Casas, sekvas esence Anglería, kvankam per pli senornama lingvaĵo, asertante ke "ili faris la vojon de la Kanarioj kaj de tie al la insuloj de Kaboverdo, kaj elirinta el tiu de Santiago, kiu estas unu el ili, la 13an de Januaro 1500, ili iris suden (aŭstre) kaj poste al oriento, kaj farinte 700 leŭgojn, ili perdis la Nordon kaj trapasis la linion ekvinoksan. Pasinte tion, ili suferis tiom teruran ŝtormon ke ili pensis sin mortontaj; iris tra tiu vojo Oriente aŭ Okcidente aliajn 240 leŭgojn". Herrera diras same, sed konstatigas, kiam li rakontas la pason de la ekvinoksa linio, ke Vicente Yáñez estis «la unua subulo de la Krono de Kastilio kaj de Leono kiu trapasis ĝin». Finfine, diras Anglería:

 
 (...) la 26an de januaro vidis teron ekde malproksime, kaj observante la malpurecon de la marakvo, ili lanĉis sondilon kaj trovis profundecon de 16 ulnoj, kiujn populare oni nomigas brakunuo. Alproksimiĝis kaj elŝipiĝis kaj, restinte tie du tagojn, ĉar ili ne trovis tiutempe homon kvankam ili vidis ties spuron sur la strando, gravuris en arboj kaj rokoj ĉe la marbordo la nomojn de la Gereĝoj kaj tiujn proprajn, kun informo de ilia alveno, kaj foriris. 
— Pedro Mártir de Anglería (Décadas del Nuevo Mundo, 1501)

Pri la sama faro diras Las Casas ke la "26an de januaro vidis teron tre malproksime; tiu estis la kabo kiu nun nomiĝas de Sankta Aŭgusteno, kaj la portugaloj la Tero de Brazilo: Vicente Yáñez nomigis ĝin tiam Kabo de Konsolo".

La sevila monaĥo enmetis en sia verko du asertojn tre gravajn: unue, ke la kabo al kiu alvenis Pinzón kaj nomigis kiel Konsolo estis la kabo konata kiel Cabo de Santo Agostinho. Due, ke Vicente Yáñez ekposedis la teron. Fray Bartolomé sekvas la rakonton de la milanano, sed li ne dubas kompletigi ĝin per la informoj kaj konvinkoj kiujn li estis kolektinta laŭlonge de la jaroj. Laŭ li ne estis eĉ la plej malgranda dubo: la kabo de Santa María de la Consolación estis tiu de San Agustín, nome unua tero malkovrita en Brazilo fare de eŭropanoj nome de Vicente Yáñez Pinzón, kiu ekposedis ĝin. Pro malamika sinteno de la indiĝenoj, ili decidis hisi la velojn kaj plunavigi ĝis ili alvenis al:

 
 (...) alia rivero, sed ne kun sufiĉa profundo por estis trairata per la karaveloj pro kio ili sendis al tero por esplori ĝin kvar helpoboatojn kun armitaj homoj. Tiuj vidis sur elstaraĵo proksima al la marbordo multnombrajn indiĝenojn, kiujn, sendinte antaŭe infanterian soldaton, ili invitis trakti. Ŝajnis ke ili klopodis kapti kaj kunporti nian homon, ĉar same kiel tiu estis ĵetinta al ili, por allogi ilin, tintilon, ili, el malproksime, faris same per oreca bastoneto unuulna; kaj kiam la hispano kliniĝis por kapti ĝin, ili rapide ĉirkaŭis lin cele al kapti lin; sed nia infanteriano, protektante sin per ŝildo kaj glavo el kiuj ili estis armita, defendis sin ĝis liaj kompanoj helpis lin el la boatoj. 

La trista rezulto de tiu unua armita konflikto estis, laŭ ĉiuj kronikistoj, ok hispanoj mortintaj kaj pli ol unu dekduo de vunditoj, dum inter la indiĝenoj estis pli nombraj la perdoj. La kronikistoj koincidas en la rakonto, kun nuanco de Oviedo, kiu diras ke estis «peco el oro prilaborita» tio kion uzis la indianoj kiel allogaĵo.

el tiu epizodo deduktas kelkaj fakuloj, eble tro kuraĝe, ke la indiĝenoj konis la avarecon pri oro el la eŭropanoj. Unue, la «oreca bastoneto» kiu, iom post iom, el kronikisto al kronikisto, pasis al «peco el oro prilaborita» ne estis havita de la hispanoj, pro kio neniam oni scios ĉu vere estis oro aŭ ne. Tamen, tiu ne tro fidinda fakto utilis kiel argumento por atribui la meriton de la malkovro de Brazilo al la portugalo Duarte Pacheco en 1498, kiu oni ne scias precize kien li estis, ĉar la politikaj cirkonstancoj konsilis teni ĝin sekrete.

Pli certe oni atribuis al Vicente Yáñez la titolon de eŭropa malkovrinto kaj unua esploristo de la rivero Amazono, kie okazis la menciita konflikto, en la elfluo de la rivero Parao, el kie ili foriris triste pro la mortintoj, ĝis alveni al tio kion ili kredis alia rivero ĉar estis je 40 leŭgoj. Reale, kiel asertas Oviedo en sia kroniko, temir pri la alia riverbordo, nome la alia elfluejo de la enorma Amazono. Gape ili konstatas ke la nesala akvo eniras 40 leŭgojn en la maron, kaj ili renovigas la tutan akvon el siaj ujoj. Deciditaj al esplorado de la sekreto de rivero tiom povega, ili iris al ĝi kaj, laŭ Anglería:

 
 malkovris ke el grandaj montoj enĵetis sin elanege riveroj de rapidaj fluegoj. Oni diras ke ene de tiu oceano estas nombraj fekundaj insuloj pro la riĉo de ties grundo kaj plenaj de vilaĝoj. Oni rakontas ke la indiĝenoj de tiu regiono estas pacemaj kaj sociemaj, sed malmulte utilaj por niaj homoj, ĉar ili akiris el ili nenian dezirindan profiton, kia oro aŭ juveloj; pro kio, ili kunportis el tie 30 kaptivojn. La indiĝenoj nomigas tiun regionon Mariatambal; sed, tiu situa oriente de la rivero estas nomata Kamamoro, kaj tiu okcidenta Parikora. La indiĝenoj indikis ke en la interno de tiu marbordo estis kvanto ne disdegninda el oro. 
— Pedro Mártir de Anglería (Décadas del Nuevo Mundo, 1501)
 
Antikva mapo de Brazilo.

Oviedo asertas certeme ke estis Vicente Yáñez Pinzón «la unua kristano kaj hispano kiu notis pri tiu granda rivero», kiun li jam nomigas Marañón, nomon kiu same uzas Las Casas, kvankam li asertas ke li ne scias kiu kaj kial nomigis ĝin tiel. Krome la dominikano aldonas la surprizon kiu okazigis al ili la fenomeno de la tajda kurondo, «ĉar estante en la rivero pro la granda elano kaj forto kaj de la nesala akvo kaj de la mara akvo kiu rezistis, ili faris teruran bruon kaj levis la ŝipojn kvar stadiojn alte, kie ili suferis ne malgrandan danĝeron».

Okupitaj en tiu esplorado de Amazono, ili estis preterpasitaj de la ekspedicio de Diego de Lepe, kiu sekvis ilin el Palos. Tiele, en Amazono finis la malkovroj, precize dirite, de Pinzón tra brazilaj teritorioj. El tie, diras Anglería, ke ili sekvis la marbordon kurse «okcidenten al Paria, en spaco de 300 leŭgoj, ĝis la terpinto kie oni perdas la arktan poluson».

Anglería plu informas pri la veturado de Pinzón, lia alveno al Marañón (nome la Orinoko, kvankam Las Casas nomigas tiele la Amazonon). El tie ili pluis ĝis la golfo Paria (aktuala Venezuelo), kie ili precize ŝarĝis tri mil funtojn el Brazil-ligno, unu el malmultaj produktoj kiuj estis profitaj en tiu voĵaĝo. Danke al vento nordokcidenta ili navigis inter diversaj insuloj, tre fekundaj sed malmulte loĝataj pro la krueleco de kanibaloj. Ili elŝipiĝis sur kelkaj el ili, kaj malkovris la insulon Majo, sed la indiĝenoj fuĝis. Ili trovis enormajn arbojn kaj, inter ili, surprizigan beston marsupian.

Ili estis trairintaj jam 600 leŭgojn, kaj preterpasis jam la insulon Hispaniolo, kiam en la monato julio ili suferis teruran ŝtormon, kiu vrakigis du el la kvar karaveloj kiujn ili havis en la sablaĵoj de Babueca, kaj forportis alian, elpreninte ĝin violente el ties ankroj kaj perdigante ĝin el vidkapablo. Ili estis malesperaj kiam, feliĉe, post la ĉeso de la ŝtormo revenis la karavelo kiun ili jam kredis perdita, navigita de 18 homoj. «Per tiuj du ŝipoj ili kursis al Hispanio. Malbone traktitaj de la ondoj kaj perdinte ne malmultajn kompanojn, ili revenis al la naskoloko de Palos, ĉe siaj edzinoj kaj gefiloj, la 30an de septembro».

Kavaliro kaj guberniestro redakti

Tiu vojaĝo, longa kaj grava pro ties geografiaj rezultoj, estis tamen ekonomia katastrofo.[3][1] Spite ĉion, la Katolikaj Gereĝoj montriĝis tre interesitaj pro la posedo de la enorma marbordo malkovrita de Pinzón, kaj tiele ili klopodis kuraĝigi lin por reveno al tiu, pro kio la 5an de septembro 1501 ili subskribis kun li kuntakton per kiu, inter aliaj aferoj, ili nomumis lin Kapitano kaj Guberniestro de «la dicha punta de Santa María de la Consolación y seguyendo la costa fasta Rostro Fermoso, e de allí toda la costa que se corre al Norueste hasta el dicho río que vos possisteis nonbre Santa María de la Mar Dulce, con las yslas questán a la boca del dicho río, que se nonbra Mariatanbalo» (pinto Konsolo, marbordo ĝis Bela Vizaĝo kaj marbordo nordokcidenta ĝis la rivero de li nomita Sankta Maria de la Nesala Akvo, kun la insuloj de ties elfluejo nome Mariatanbalo). Kaj krome oni promesis al li la sesonon el ĉiuj produktoj atingotaj el tiu tero, kondiĉe al la reveno en unu jaro.

Sendube, la Katolikaj Gereĝoj montris ke ili atribuis multan gravon al la malkovroj faritaj de Pinzón kaj ke ili fidas en sia kapablo por pluhavigi servojn. Pro tio, la 8an de oktobro 1501 li estis nomumita kavaliro fare de la reĝo Fernando la Katolika en la turo Komares de la Alhambra, nome la Reĝa Palaco de Granada.

Ĉio senutilis, Vicente Yáñez Pinzón ne povis aŭ ne volis realigi tiun proponitan novan vojaĝon. Ofte oni diris ke manko de rimedoj malebligis al la kapitano Yáñez realigi ĝin. Tre probable. Tamen, Yáñez povis akiri krediton se necese, kvankam je tre alta interezo. Pro tio, eble okazis ke jam frue li dubis, pro la veturoj de portugaloj al tiuj marbordoj, pri la suvereneco de la hispanaj gereĝoj sur tiu pro la Traktato de Tordesillas kaj, sekve, pri ilia rajto doni al li ties regadon.

Ekspedicio al Centrameriko redakti

Restis certe konstatita lia estado en Ameriko dum tiuj jaroj, probable por plenumi siajn devojn kiel Generala Kapitano kaj Guberniestro de Puerto Rico, la insulo kiun estis malkovrinta lia frato Martín Alonso Pinzón dum sia dua vojaĝo de 1493. Kontraste, ekde la printempo de 1505 li estas denove en Hispanio, precize en la Junta de Navegantes (navigista konsilio) de Toro, en kiu, per kontrakto subskribita la 24an de aprilo oni nomumis lin kapitano kaj koregidoro de la insulo de Sankta Johano aŭ Puerto Rico. Li partoprenis ankaŭ kiel fakulo kunvokita de la Krono en la Navigista Junto de Burgoso de 1508 por rehavi la aferon de la serĉado de trapasejo al la insuloj de la Spicoj (Sudorienta Azio). En sia lasta vojaĝo al la Okcidentaj Indioj (Ameriko) en 1508 la kapitano Pinzón kun Juan Díaz de Solís trairis la marbordojn de Paria, Darienio kaj Veragŭo, aktuale en Venezuelo, Kolombio, Panamo, Kostariko, Nikaragvo, Honduro kaj Gvatemalo. Netrovinte la serĉiran trapasejon, ili ĉirkaŭiris la Jukatanon kaj eniris en la Meksika Golfo ĝis 23,5º de norda latitudo, farante unu el la unuaj konataj kontaktoj de eŭropanoj kun la civilizo de Aztekoj.

Reveninte el tiu vojaĝo, Vicente Yáñez edziĝis duafoje kaj setlis en Triano, kaj atestis en 1513 en la Kolumbaj Procesoj kontraŭ Kolumbo per sia kutima modereco. En 1514 oni ordonis lin akompani Pedrarias Dávila al Darienio, sed Vicente Yáñez troviĝas malsana kaj petas senkulpigon. Tio okazis la 14an de marto 1514, kaj tiu estas la lasta dokumento kiu mencias lin. Laŭ lia amiko, la kronikito Gonzalo Fernández de Oviedo, Vicente Yáñez mortiĝis tiun saman jaron, probable fine de septembro, kaj oni ne scias kie li estis entombigita, eble en la tombejo de Triano.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Emilio Soler Pascual, Exploradores y viajeros por España: 1492, Vicente Yáñez Pinzón Arkivigite je 2016-07-11 per la retarkivo Wayback Machine, Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes.
  2. GIL, Juan (septiembre-diciembre 1987). «Sobre la Vida Familiar de Vicente Yáñez Pinzón». Revista de Indias. XLVII (181): 645:754. Referencia para matrimonios y hijas.
  3. GIL, Juan (septiembre-diciembre 1987). «Sobre la Vida Familiar de Vicente Yáñez Pinzón». Revista de Indias. XLVII (181): 645:754. pág. 754. Se refiere a su «muy serio quebranto experimentado en 1500».

Bibliografio redakti

  • GOULD, Alice Bache. Nueva lista documentada de los tripulantes de Colon en 1492, Madrid: Real Academia de la Historia, 1984.
  • ORTEGA, Fray Ángel, La Rábida. Historia documental y crítica. 4 vols. Sevilla, 1925.
  • IZQUIERDO LABRADO, Julio Palos de la Frontera en el Antiguo Régimen.(1380-1830 ). Instituto de Cooperación Iberoamericana y Ayuntamiento de Palos de la Frontera, Huelva, 1987.
  • MANZANO Y MANZANO, Juan; MANZANO FERNANDEZ-HEREDIA, Ana Maria, Los Pinzones y el Descubrimiento de América, 3 vol., Madrid: Ediciones de Cultura Hispanica, 1988.
  • HERNÁNDEZ-PINZÓN Y GANZINOTTO, José Luis, (descendiente directo de Martín Alonso Pinzón), Vicente Yáñez Pinzón: sus viajes y descubrimientos, USA: University of Michigan Library, 1920.
  • MAJÓ FRAMIS, Ricardo, Vidas de los navegantes y conquistadores del siglo XVI. Navegantes, 2 tomos, Madrid: Aguilar, 1950.
  • MAJÓ FRAMIS, Ricardo, Los Pinzones, Madrid: Editorial "Gran Capitan", 1947.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vicente Yáñez Pinzón en la hispana Vikipedio.