Vicpreposta palaco (Eger)

La Vicpreposta palaco estas eklezia rokoka historia monumento en Eger.

Vicpreposta palaco en Eger

Historio redakti

La palaco estis konstruita en 1758. La mansardo neniiĝis pro incendio en 1827, poste oni konstruis pli simplan tegmenton. En 1908 oni renovigis la murpentraĵojn. La sekva plena renoviĝo okazis en 1980. En 2010 akvotubo rompiĝis, tial signifaj damaĝoj estiĝis. Nun en la konstruaĵo funkcias Komisiono pri Historiaj Urboj kaj kontoro pri defendado de la historiaj monumentoj, sed la posedanto estas diocezo de Eger.

La konstruaĵo redakti

 
Ornamaĵo en niĉo ĉe fasado de vicpreposta palaco en Eger

La unuetaĝa palaco situas laŭ la trotuaro kaj formas U-majusklon. La enireja parto estas rizalito (do reliefas), pli supre ornama balkono estas videbla, la ferajn partojn (ankaŭ kradojn de la fenestroj) kreis Henrik Fassola. La plej supre blazonoj de Eger kaj Heves estas videblaj. Apud la enirejo estas po 1 niĉoj, ene grandaj ŝtonaj ornamaĵoj. Malantaŭ la enirejo tuj maldekstre situas la ŝtuparejo. En la unua etaĝo funkcias la ornamĉambro, kies fresko estis pentrita en 1758.

Fontoj redakti