Victoria de los Ángeles

Victoria de los Ángeles LÓPEZ GARCÍA, konata per sia duobla baptonomo Victoria de los Ángeles (naskiĝis en Barcelono la 1-an de novembro 1923, mortis la 15-an de januaro 2005), estis hispana soprano.

Victoria de los Ángeles
Persona informo
Naskonomo Victoria de los Ángeles López García
Aliaj nomoj Victoria de los Ángeles
Naskiĝo 1-an de novembro 1923 (1923-11-01)
en Barcelono
Morto 15-an de januaro 2005 (2005-01-15) (81-jaraĝa)
en Barcelono
Mortokialo korinfarkto
Tombo Montjuïc Cemetery
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Conservatori Superior de Música del Liceu
Okupo
Okupo operkantisto • muzikisto
vdr

Antaŭ Teresa Berganza kaj Montserrat Caballé, Victoria de los Ángeles estis la unua hispana kantistino kun internacia kariero, post la intercivitana milito.

Filino de malriĉa laboristo, ŝi komencis sian karieron en la teatro Liceo de Barcelona, danke al amatora konkurso. Tamen, ŝia internacia kariero vere komenciĝis en 1947, danke al la gajno de premio en la Internacia Konkurso de Ĝenevo.

En 1948 la BBC taskas ŝin kanti la operon La mallonga vivo (hispane: "La vida breve") de Manuel de Falla. Inter ŝiaj plej ŝatataj roloj troviĝas la Marguerite de Fausto (de Charles Gounod), Madame Butterfly aŭ Mimi de La Bohème. Ŝi estis invitita partopreni la vagneran Festivalon de Bayreuth en 1961 kaj 1962, kie ŝi interpretis la rolon de Elisabeth de Tannhäuser.

En la lastaj jaroj ŝi dediĉis sin plejofte al la recitaloj de Lieder (germanaj kantoj), kun speciala pritrakto de la katalunaj komponistoj.