Vidakso estas nocio en arkitekturo, urbofasonado, ĝardenarkitekturo kaj pejzaĝarkitekturo. Ĝi indikas ke ekde certa starpunkto laŭlonge linio estas libera vido al bela aŭ karakteriza punkto. Tio povas esti: akvaĵo, konstruaĵo, laŭbo en ĝardeno, kaj eĉ televidomasto, kiel ĉe la Nederlanda ambasejo en Berlino.

La Avenuo de la Elizeaj Kampoj sur litografaĵo el la 19-a jarcento. En la mezo la Place de la Concorde, en la fono la Arc de Triomphe.
Alveturaleo al la baroka palaco de Rogalin, sude de la pola urbo Poznan.

Multaj alveturaleoj al kasteloj funkcias kiel vidakso, samkiel ankaŭ aleoj en francaj ĝardenoj kaj en parkoj el la baroko kaj la novbaroko. En ĉefurboj oni antaŭe forigis tutajn kvartalojn por krei vidaksojn.

Ĝardeno de la Plantoj (Parizo), en la fono la Granda galerio de l' evoluo.