Videoludejo (kaj ankaŭ maŝinludejo) estas loko, kie eblas ludi vidilajn ludojn. Ĝi povas esti propra konstruaĵo, aŭ esti parto de alia konstruaĵo, kiel drinkejo, kinejo kaj amuzparko. Malsimile al kazinoj, homoj ne celas gajni monon per ludado, sed ĉefe amuziĝi. Kvankam la plimulto de la ludoj nun estas vidilaj ludoj, kelkfoje ankoraŭ eblas trovi ludojn senekranajn, senkomputilajn kaj pure elektromekanikajn.

Kelkaj videoludejaj ludoj.

Ludoj de videoludilejo ofte troviĝas en fortikaj altaj ludilaj maŝinoj, kiujn oni devas ludi stare. Ofte, ludanto devas enmeti moneron (aŭ butikan ĵetonon) por ludi dum kelkaj minutoj aŭ ĝis kiam tiu malvenkas en la ludo. Multaj malnovaj ludoj estis adaptitaj al ludilaj maŝinoj. Ekzistas vidilaj ludoj, kiel Mario Kart Arcade GP, kiuj estis kreitaj nur por vidila ludilejo. Multaj videoludejaj maŝinoj havas kromajn regilojn kiel pafilon, stirilon, muzikilon kaj dancan tapiŝon, kiuj donas al la ludanto ludsperton nefacile haveblan per hejmaj videoludiloj.

Por ludantoj, vidila videoludejo povas esti renkontiĝejo kun aliaj ludantoj. Ĝi ankaŭ povas esti loko por renkonti originalajn ludojn aŭ rememori malnovajn ludojn kaj etoson. Por la posedanto, vidila ludilejo povas esti aldona enspezo kaj ilo por altiri aŭ konservi klientojn.