Vidiadhar Surajprasad Naipaul

anglalingva verkisto

Vidiadhar Surajprasad NAIPAUL (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1932, mortis la 11-an de aŭgusto 2018) estis anglalingva verkisto.

Vidiadhar Surajprasad Naipaul
Nobel-premiito
Persona informo
Vidiadhar Surajprasad Naipaul
Naskonomo Vidiadhar Surajprasad Naipaul
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1932 (1932-08-17)
en Ĉaguanas
Morto 11-an de aŭgusto 2018 (2018-08-11) (85-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Trinidado kaj TobagoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitata Kolegio • Queen's Royal College vd
Familio
Dinastio Capildeo family vd
Patro Seepersad Naipaul vd
Gefratoj Shiva Naipaul vd
Edz(in)o Nadira Naipaul vd
Parencoj Shiva Naipaul vd
Profesio
Alia nomo V. S. Naipaul vd
Okupo verkisto • romanisto • ĵurnalisto • eseisto vd
Laborkampo literaturo vd
Aktiva en OksfordoLondono vd
Aktiva dum 1957–11-a de aŭgusto 2018 vd
Verkado
Verkoj A House for Mr Biswas ❦
In a Free State ❦
A Bend in the River ❦
The Enigma of Arrival ❦
The Mystic Masseur vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Chaguanas (Trinidado), kiel filo de hindaj enmigrintoj. La unuajn vivojarojn li pasigis en la familio de sia patrino. Nur kiel ses-jarulo li ekkonis sian patron, kiu laboris kiel ĵurnalisto en Port of Spain. Tie la patro sukcesas aĉeti domon kaj la familio reunuiĝis. La historion de sia infanaĝo kaj tiun de sia patro li redonis en sia romano A House for Mr. Biswas.

En la jaro 1950 li gajnis stipendion por studi en Oxford (Anglio) anglan literaturon. Post la ekzameno li laboris por la BBC, sed post mallonga tempo li decidis dediĉi sin plene al la verkado.

Krom pro siaj romanoj Naipaul estas konata pro siaj kritike analizaj raportoj pri vojaĝoj tra multaj landoj kun diversaj kulturoj. En la jaro 1971 li gajnis la Premion Booker kaj en 2001 la Premion Nobel de Literaturo. En 1990 li ricevis la nobeltitolon Sir.

Listo de verkoj redakti

  • The Mystic Masseur (romano, 1957)
  • The Suffrage of Elvira (romano, 1958)
  • Miguel Street (romano, 1959)
  • A House for Mr. Biswas (romano, 1961)
  • The Middle Passage (vojaĝraporto, 1962)
  • An Area of Darkness (vojaĝraporto, 1964)
  • A Flag on the Island (rakontoj, 1967)
  • The Mimic Men (romano, 1967)
  • In a Free State (novelaro, 1971)
  • Guerrillas (romano, 1975)
  • India. A Wounded Civilization (vojaĝraporto, 1977)
  • A Bend in the River (romano, 1979)
  • Among the Believers (raporto pri la islamo, 1981)
  • The Enigma of Arrival (romano, 1987)
  • A Turn in the South (vojaĝraporto, 1989)
  • India: A Million Mutinies Now (1990)
  • Homeless by Choice (1992), kun R. Jhabvala kaj Salman Rushdie