La Viduedoj (Viduidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Viduedoj

Vidua macroura
Vidua macroura
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Viduedoj Viduidae
Genro: Vidua
Cuvier, 1816
Specioj

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Vidua macroura

Viduedoj kiel kovoparazitoj de la Estrildedoj redakti

Ĉiuj specioj de la Viduedoj estas kovoparazitoj, kaj kiel kovgastiganton ili senescepte uzas speciojn de la Estrildedoj. La plej multaj specioj de la Viduedoj specialiĝis je certa specio de la Estrildedoj; nur malmultaj specioj de la Viduedoj uzas du aŭ tri tre parencajn Estrildedspeciojn kiel kovgastiganton.

La adaptiĝo estas konsiderinda. La ovoj de la Viduedoj similas al tiuj de la Estrildedoj; ili nur estas iom pli grandaj. Malsame ol la Kukolo la eloviĝinta Viduedo ne elĵetas la ovojn kaj idojn de siaj gastigfamilio, sed plenkreskiĝas kune kun la falsaj gefratoj. La junbirdoj de la Viduedoj havas la samajn gorĝodesegnaĵon, papilojn aŭ ŝvelaĵojn de la bekorando kiel la junaj Estrildedoj. Ankaŭ ilia plumaro kun ties petmoviĝoj kaj petvoĉoj similas al tiuj de la kovgastigantoj. El la kanto kaj voĉoj de plenkreskinta Viduedo-masklo oni povas ekscii, kiu specio de Estrildedoj bredas ilin. Nur la specio Vidua macroura, kiu uzas la Estrilda astrild kaj la Estrilda troglodytes kiel kovgastiganton, kaj la „Glanzwitwe“(germane)*, kies idojn bredas la „Elfenastrild“(germane)* kaj la "Feenastrild“(germane)*, havas specifan kanton, kiu ne similas al la kanto de la kovogastiganto.

  • Rimarko: Mi ne trovis, tradukante el la germana originalo, la sciencajn ekvivalentojn por la germanaj specio-nomoj: „Glanzwitwe“, „Elfenastrild“ kaj „Feenastrild“. Bonvolu anstataŭigi tiujn germanajn nomojn per la scienca, se vi havas taŭgan fakvortaron.

genroj kaj specioj redakti

  • Viduo (Vidua)
    • Ŝtalkolora viduo (Vidua chalybeata)
    • Vidua raricola)
    • Vidua larvaticola)
    • Vidua maryae)
    • Vidua nigeriae)
    • Vidua funerea)
    • Vidua codringtoni)
    • Vidua purpurascens)
    • Vidua wilsoni)
    • Vidua camerunensis)
    • Vidua hypocherina)
    • Vidua fischeri)
    • Vidua regia)
    • Vidua macroura)
    • Vidua togoensis)
    • Vidua interjecta)
    • Pintvosta viduo (Vidua paradisaea)
    • Sahela viduo (Vidua orientalis)
    • Vidua obtusa)
  • Hipokero (Hypochera)
  • Steganuro (Steganura)
  • Tetranuro (Tetranura)
  • Kukolfringo (Anomalospiza imberbis)