Vike la vikingo (japane: 小さなバイキングビッケ [Ĉiisana baikingu Bikke], laŭvorte: la eta vikingo Vike) estas animea televida serio kunproduktita en Germanio, Aŭstrio kaj Japanio baze de la origine svedlingva infanlibra serio "Vicke Viking" de Runer Jonsson.

Vike la vikingo
Tipa filma sceno
animea televida serio
Ankaŭ konata kiel 小さなバイキングビッケ
[Ĉiisana baikingu Bikke];
Wickie und die starken Männer
(Vicjo kaj la fortaj viroj)
Originala lingvo japana lingvo
Origina lando  Germanio,
 Aŭstrio,
 Japanio
Ĝenro porinfana, aventura
Kreita de Runer Jonsson
Muziko de Uno Sejiĉiro (japana versio), Karel Svoboda (germana versio)
Komenca muziko Kuri Joko — Vikke ŭa ĉiisana Bajkingu
Christian BruhnHey, hey, Wickie! Hey, Wickie, hey!
Lingvo(j) produktita japanlingve laŭ germania instigo baze de svedlingva libra originalo
Amplekso
Sezonoj 3
Epizodoj 78
Daŭro sen reklamoj 23
Elsendo
Unua elsendo 13-a de januaro 2004 en Germanio, 17-a de februaro 1974 en Aŭstrio, 3-a de aprilo 1974 en Japanio
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Enhavo redakti

Vike (svede: Vicke, ankaŭ: Viki de germana Wickie — Viĉjo) estas malgranda knabo kun ĝisŝultre longaj rufe blondaj haroj, kiu loĝas kun siaj gepatroj Ilva kaj Halvar. Lia patro estas vilaĝestro de la malgranda vikinga vilaĝo Flake. Vike ne estas tipa vikinga knabo, sed laŭ karaktero timema, pensema, sentema kaj neforta. Sed lia inteligenteco kompensas ĉi ĉion — laŭ vikinga vidpunkto — "mankojn": aparte en ŝajne seneliraj situacioj li havas brilajn, savajn ideojn, kiujn ekaprezas la infanaj kaj plenkreskaj vilaĝanoj.

Kune kun sia patro Halvar kaj kun ŝipanaro de la vilaĝo, konsistanta el pli aŭ malpli "fortaj viroj", Vike esploras sur vikinga ŝipo la bordojn de la Balta kaj Norda Maroj, kaj en ĉiu epizodo de la serio travivas novajn aventurojn — foje pli danĝerajn, foje pli amuzajn. Komence Vike devas barakti por atingi ioman respekton de la ŝipanaro, sed poste la viroj konvinkiĝas, ke sen lia partopreno vojaĝi malsaĝus kaj alportus malbonŝancon, do li iusence iĝas "maskoto" (persono-talismano) de la ŝipanaro.

La ideoj de Vike ofte ne respondas al la tradicia vikinga kulturo en ties flora epoko antaŭ iom malpli ol mil jaroj: foje li trovas ideojn paralelajn al historiaj eventoj (ekzemple la troja ĉevalo el la helena mitologio), sed foje ankaŭ povus esti konsiderata kiel matematikiston aŭ fizikiston de pli postaj jarcentoj. Per tiu idearo, facile komprenebla por infanoj de la 20-a kaj 21-a jarcentoj, la infanaj spektantoj povas aparte facile identiĝi kun la vikingeto. Lia ekzemplo montras, ke ankaŭ eblas esti heroo estante timema, malalta kaj malforta — simple per bonaj ideoj en decidaj momentoj.

Modelo kaj transformo al televida serio redakti

Literara modelo de la serio estis la en 1963 verkita infana libro "Vicke Viking" kaj ties ses sekvaj volumoj de la sveda verkisto Runer Jonsson, kiu por la libraro en 1965 ricevis la Germanan Premion pri Infana Literaturo (Deutscher Jugendbuchpreis).

Iniciinto de la televida serio konsideriĝas Josef Göhlen, la tiutempa gvidanto de la infana kaj adoleskula programo de la dua ŝtata televida kanalo de Germanio (ZDF). Ne realiĝis lia origina plano, transformi la libraron al 13-parta pupteatra televida serio. Por laŭeble malaltigi la kostojn por animacia televida serio, la germana kanalo ZDF kune kun la aŭstria kanalo ORF iniciatis internacian projektojn kaj taskigis la japanan studion "Zuijo" (nune: "Nippon Animation") pri realigo de la serio. La studio inter la jaroj 1972 kaj 1974 produktis animean televidan serion el 78 epizodoj. Reĝisoroj estis Kacui Ĉikao (epizodoj 1—26), Sajto Hiroŝi (epizodoj 27—52) kaj Kusuba Kozo (ekde epizodo 53). Pri la komputila dezajno de roluloj responsis Seki Ŝuiĉi.

La epizodoj estis dublitaj origine en la japana kaj tuj poste ankaŭ en la germana lingvoj.

Muziko redakti

La japantitola kanto "ビッケは小さなバイキング" [Bikke ŭa ĉiisana baikingu] (Vike la eta vikingo) estis kantata de la juna aktorino Kuri Joko, japana sejuo de Vike. La unua epizodofina kanto "チッチの歌" [Ĉiĉĉi no Uta] (kanto de Ilvi) estis kantata de Macukane Joneko, la dua epizodofina kanto "フラーケ族の歌" [Furāke-zoku no Uta] (kanto de la tribo Flake) — de Theatre Echo kaj la tria "ちっちゃなビッケと大きな父さん" [Ĉiĉĉa na Bikke to ōki na Tō-san] (kanto pri Bike kaj la granda paĉjo) denove de Kuri Joko. Ĉiuj muzikaĵoj estis komponitaj fare de Uno Sejiĉiro.

La muziko de la germanlingva versio komponiĝis fare de Christian Bruhn (titola kanto) kaj Karel Svoboda. La teksto de la titola kanto "Hey, hey, Wickie! Hey, Wickie, hey!" estas de Andrea Wagner, kaj kantiĝis de kolonja muzika grupo, kiu poste konatiĝis je la nomo Bläck Fööss (ripuare "nudaj piedoj" aŭ "nudpieduloj") — la kanto, kies unuaj ses vortoj ŝajnas literature relative senpretendaj, iĝis kulta muzikaĵo inter la germanlingvaj generacioj kiuj vidis la serion en sia infanaĝo ekde la jaro 1974, do duono de la lingva parolantaro, kaj daŭre ludiĝas malfruvespere ne diskotekoj aŭ privataj festoj, inter ceteraj modernaj dancaj muzikaĵoj.

Elsendoj redakti

El la germanlingva versio, la unuaj 26 epizodoj estis elsenditaj inter la 13-a de januaro kaj la 8-a de aŭgusto 1974 per la dua ŝtata televida kanalo (ZDF), la ceteraj 52 epizodoj sekvis ekde la 6-a de marto 1975. En la aŭstria televida kanalo ORF la serio aperis la 17-an de februaro 1974. La serio estis la unua animea televida serio komplete montrita en germanlingva televido.

En Japanio la serio estis montrata inter la 3-a de aprilo 1974 kaj la 24-a de septembro 1975 en la televida kanalo Fuĝi. Sekve ĝi ankaŭ montriĝis en televidaj kanaloj de Britio, Francio, Hispanio, Italio, Nederlando, Sud-Afriko kaj Tajvano.

Titolo en aliaj lingvoj redakti

lingvo titolo signifo
germane Wickie und die starken Männer Vicjo kaj la fortaj viroj
sveda Vicke Viking Viĉjo la vikingo
angle Vicky the Viking Viĉjo la vikingo
france Vic le Viking Viĉjo la vikingo
itale Viki il vichingo Viĉjo la vikingo
hispane Wickie el vikingo Viĉjo la vikingo
nederlande Wickie de Viking Viĉjo la vikingo

Pliaj adaptoj redakti

Kiel germanlingva sondramo, la libraro de Vicke Viking unuafoje jam estis adaptita en 1965 — la rolon de la vikingeto transprenis la tiam 16-jara Marius Müller-Westernhagen, kiu poste famiĝis kiel aktoro kaj rokmuzika kantisto.

La sonoj de la televida serio estis ankaŭ transformitaj al sondramaj adaptoj, kun originalaj seriaj dialogoj kaj iom pli da rakontaj partoj, por anstataŭigi la mankon de bildaj informoj.

Okaze de la 35-jara jubileo de la televida serio en 2009 germanlingve sondrame estis adaptita libro "Vike kaj la urbo de tiranoj" (origine svede: Vicke Viking störtar tyrannerna, germane: Wickie und die Stadt der Tyrannen), kiu estas ĝis nun filme ne adaptita. La sondramo estas registrita sur 4 kompaktdiskojn.

Aldoniĝis pluraj libroj kaj bildstriaj albumoj baze de la televida serio.

Neanimacia filma adapto redakti

En 2008 la historio de Vike estis adaptita al neanimacia kineja filmo kun la germanlingva titolo Wickie und die starken Männer,[1] kaj en septembro 2009 la filmo publike ekmontriĝis en la kinejoj de Germanlingvio. Daŭriga filmo nomata "Wickie auf großer Fahrt" ("Viki je granda veturo"), tridimensie produktita, en septembro 2011 publike ekmontriĝis en la kinejoj de Germanlingvio.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti