Vikipedio:Diskutejo/Administrejo

Latest comment: antaŭ 2 tagoj by Tlustulimu in topic Vikipedio:Vikidatumoj/Novaĵoj


Administrejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri administraj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. demandoj kaj petoj al administrantoj, raportoj pri vandalismo, redaktomilitoj, interrilataj problemoj, ktp.
Administrejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Listo de havendaj artikoloj redakti

Saluton. Oni ĵus alvenis al 300 artikoloj en la Kategorio:Havendaj artikoloj pli grandaj ol 30 kB, tio estas en la plej alta kategorio. Oni supreniris el 100 al 200 dum du jaroj, kaj el 200 al 300 dum du postaj jaroj, sed dum la du antaŭaj jaroj estas bone registritaj en la koncerna statistika paĝo, nenio aperas el januaro 2017. Tiel mankas la evoluo de la farita laboro kaj gravaj informoj kiel la averaĝa grando, la rango ktp. Mi ne scias fari tion, nek scias ĉu mi, kiu ne estas administranto, rajtus fari tion. Sed mi dezirus scii ĉu la esperanta Vikipedio estas kapabla meti sin en la nivelo postulita de la situacio.--kani (diskuto) 22:57, 6 nov. 2018 (UTC)Reply

Originala statistiko haveblas en m:List of Wikipedias by sample of articles - nur necesas malplenigi servilan kaŝmemoron por havi ĝisdatan statistikon (aldonante: ?action=purge post la url). --Dominik (diskuto) 05:38, 5 mar. 2019 (UTC)Reply
Mi ne komprenas kiel tio helpas. La tabelo fiksiĝis en januaro 2017.--kani (diskuto) 18:29, 31 maj. 2019 (UTC)Reply

Strangaj karakteroj ĉe referencoj redakti

Saluton, ĉu iu povas klarigi al mi kial aperas tiom da nekompreneblaj karakteroj en la referencoj de la propila izobutirato kaj aliaj artikoloj kun referencoj? Mi ne sukcesas kompreni, kial tio ne aperas en la antaŭaj artikoloj, sed aperas en la nunaj. Dankegon!!! Claudio Pistilli (diskuto) 10:39, 23 mar. 2019 (UTC)Reply

Sama problemo subite aperis (kaj poste malaperis) en multaj artikoloj. Vidu: Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo. - Moldur (diskuto) 17:18, 23 mar. 2019 (UTC)Reply

Kategorio:Romancaj filmoj redakti

Saluton, Kategorio:Romancaj filmoj havas tute neakcepteblan titolon, ankaŭ Romantikaj filmoj aŭ Romantismaj filmoj estus neakcepteblaj kiel malbonaj tradukoj de alilingvaj titoloj; ĝi devus esti Amaferaj filmoj aŭ Amhistoriaj filmoj. Sed mi ne scias ĉu simpla alinomigo sufiĉus. Mi supozas, ke ne.--kani (diskuto) 18:33, 31 maj. 2019 (UTC)Reply

Saluton, Kani. Mi konsentas ke «romanca» estas maltaŭga traduko. Ŝajne por plena alinomigo, oni devus ankaŭ en la apartenantaj artikoloj ŝanĝi ĉiujn ligilojn al tiu kategorio. Ĉu estas interkonsento ke «amafera» estas la plej preferinda traduko? Elkore, Aŭdrea 22:12, 14 jul. 2019 (UTC)Reply
Mi ankaŭ konsentas, ke indas alinomi tiun kategorion. ~nmaia d 02:22, 15 jul. 2019 (UTC)Reply
Bone. Ankaŭ indas rimarki, ke temas ne nur pri ŝanĝo de kategorio: ankaŭ la enhavo de la listigitaj artikoloj estas lingve misa. Do, mi iom post iom kontrolos. Elkore, Aŭdrea 02:38, 27 jul. 2019 (UTC)Reply

Kategorio:Homoj de permakulturo redakti

Bonsoir,
Je m'exprime en français car je ne maîtrise pas l'espéranto.
En modifiant les catégories relatives à la permaculture, j'ai vu qu'il y avait deux articles Kategorio:Homoj de permakulturo / Q19402588, et Kategorio:Permakulturistoj / Q8758057.
Pour moi, il s'agit des mêmes choses et donc je fusionnerais l'ensemble.
Qu'en pensez-vous ? Cela permettrait de lier l'article de la langue française à celui de la langue anglaise.
Cordialement
Nezdek (diskuto) 19:44, 15 dec. 2019 (UTC)Reply

Traduction courte à l'espéranto - Mallonga traduko al Esperanto:
Ĉu kunigi la du kategoriojn Kategorio:Homoj de permakulturo / Kategorio:Permakulturistoj ? Ili ŝajnas samsignifaj.
Sincere, Moldur (diskuto) 21:01, 15 dec. 2019 (UTC)Reply

Bot approval request redakti

Hello everyone, mw:Multilingual Templates and Modules was started by Yurik to help in centralisation of templates and modules. There's a mw:Special:CentralAuth/DiBabelYurikBot for the same which was approved on mrwiki some time back. Is it possible to get the approval for same in this wiki as well? Capankajsmilyo (diskuto) 13:34, 19 apr. 2020 (UTC)Reply

Esperanto: Jen peto pri aprobo de robota statuso por mw:Special:CentralAuth/DiBabelYurikBot, por helpo pri centraligo de ŝablonoj kaj moduloj. - Moldur (diskuto) 14:05, 19 apr. 2020 (UTC)Reply

Pagxoj volante fotojn redakti

Estos konkurso por aldoni fotojn al Vikipedioj pagxoj (jen la ligilo per Meta). Cxu iu ajn volas partopreni? Rachel Helps (BYU) (diskuto) 15:19, 13 maj. 2020 (UTC)Reply

Urgent Help redakti

Please help us translate the text (in bold) to your language Join WPWP Campaign to improve Wikipedia articles with photos and win a prize. Thanks for your help. T Cells (diskuto) 18:02, 7 jun. 2020 (UTC)Reply

Invitation to participate in the upcoming WPWP Campaign redakti

Hello Wikipedians,

This is to invite you to join the WPWP Campaign to help improve Wikipedia articles with photos and win prizes. The campaign will run from 1st July 2020 to 31st August 2020.

The campaign primarily aims at using images from Wikimedia Commons on Wikipedia articles that are lacking images. Participants will choose among Wikipedia pages without photo images, then add a suitable file from among the many thousands of photos in the Wikimedia Commons, especially those uploaded from thematic contests (Wiki Loves Africa, Wiki Loves Earth, Wiki Loves Folklore, etc.) over the years.

Please visit the campaign page to learn more about the WPWP Campaign.

With kind regards,

Thank you,

Deborah Schwartz Jacobs, Communities Liaison, On behalf of the Wikipedia Pages Wanting Photos Organizing Team - 21:32, 18 jun. 2020 (UTC)

Uzanto Alaudo redakti

Alaudo nuntempe ne estas aktiva kiel administranto kaj burokrato. Ĉu ekzistas reguloj pri nuliĝo de tiuj statusoj en Esperanta Vikipedio? --Fenikals (diskuto) 11:52, 19 jul. 2020 (UTC)Reply

Tio estas nur mia opinio. Origina regulo mankas pri tio. Mi jam plendis iam pri tio, mi sugestis, ke tiu administranto, kiu ne faras en jaro almenaŭ 12 vikipediajn agojn (7 artikolajn redaktojn kaj 5 admin.-ajn agojn), tiu estu forigita. Mia plano plaĉis al neniu, tamen estis konsento, ke tiu admin., kiu en jaro faras nenion, ricevu atentigon, se poste okazas nenio, la admin. rajto estu forprennita. Tiam kelkaj admin. estis forigitaj, sed nuntempe okazas nenio. Mi konjektas, ne li estas la sola, kiu faras nenion. Estas ebleco pri voĉdonado pri maladmininistriĝo. --Crosstor (diskuto) 12:23, 19 jul. 2020 (UTC)Reply
"Se iu administranto ne faris ajnan kontribuon al la Vikipedio ekde unu plena jaro, li estu aŭtomate maladministrantigita de stevardo. La maladministrantigo estu antaŭsciigata en la Diskutejo kaj en la diskutpaĝo de la koncernita uzanto. La posta re-administrantigo de la sama uzanto necesigu normalan baloton." (Vikipedio:Administrantoj#Maladministrantigo)
Mi ĉi tie petis maladministrantigon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:43, 19 jul. 2020 (UTC)Reply
Via peto estis tre rapide plenumita. Dankon al Alaudo pri lia longjara servado kiel administranto kaj burokrato! --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:39, 19 jul. 2020 (UTC)Reply

Mi petas al Tlustulimu (kiel la ununuran nuntempan interfacan administranton) ĝisdatigi MediaWiki:Gadget-markadmins.js forigante Alaudon de administrantoj kaj burokratoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:56, 19 jul. 2020 (UTC)Reply

  Farite Mi ĵus aktualigis la interfacan paĝon MediaWiki:Gadget-markadmins.js. --Tlustulimu (diskuto) 18:36, 19 jul. 2020 (UTC)Reply

konkurso redakti

Mi jam hieraŭ kreis artikolon por Azia monato, sed mankas anonca surfaco. Iu bonvolu krei ĝin! --Crosstor (diskuto) 05:51, 2 nov. 2020 (UTC)Reply

Okazis eta ŝanĝo en la maniero por aligi siajn artikoloj. Bonvolu sekvi Projekto:Azia_monato_2020#Partoprenu, specife necesas uzi la ilon, kiu estas ligita per la butono. Ĝuu la Azian monaton!  ] --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:59, 2 nov. 2020 (UTC)Reply

Global ban proposal for Kubura redakti

Please help translate to your language.

Hello. This is to notify the community that there is an ongoing global ban proposal for Kubura who has been active on this wiki. You are invited to participate at m:Request for comment/Global ban for Kubura. Thank you.

— regards, Revi, delivered by MediaWiki message delivery (diskuto) 16:39, 17 nov. 2020 (UTC)Reply

Resoneko redakti

Saluton. En la lasta semajno nova uzanto Resoneko faris multajn ŝanĝojn ĉefe de artikoltitoloj pro malkonsento kun la ĝistiama literumado. Dekomence kaj supraĵe mi opinias, ke li pravas en multaj el tiuj ŝanĝoj, sed mi ne certas, ĉar mi ne regas la japanan. Ankaŭ mi ne scias, ĉu li regas la japanan, ĉar lia uzantopaĝo estas volapukaĵo kun neniu informo pri li mem. Jam RG72 avertis lin pri la protokolo por alinomado, sed li konfuze respondis kaj plu faras la samon. Li nur korektas kaj tute ne kontribuas per kreado aŭ ampleksigo de artikoloj. Fakte li tuŝis nek artikolon Japanio nek artikolon Japana lingvo, ambaŭ el la mil havendaj artikloj, el kiuj la unua bezonas vikipediigon kaj la duan pliampleksigon el pli ol 10 000 bitokoj al pli ol 30 000 bitokoj. Ĝuste nun mi pretis fari la unuan taskon, sed mi panikas, ke li komencu ŝanĝu ĉion. Mi klopodos kontakti kun li, sed mi opinias, ke li estas kontrolenda.--kani (diskuto) 22:23, 24 nov. 2020 (UTC)Reply

Ankaŭ mi estas zorgita pri la redaktado tiom radikala, amasa kaj sen ajna interkonsento ene de la komunumo. Estus bone aranĝi diskuton prian aŭ konsulti fakulojn, ja tradicio de esperantigo de japanaj nomoj devas esti longa kaj evoluinta. RG72 (diskuto) 03:49, 25 nov. 2020 (UTC)Reply
Tiu sekvas sian aferon kaj ne respondis al avertoj kaj komunikklopodoj.--kani (diskuto) 02:16, 7 dec. 2020 (UTC)Reply
Eble ni priparolu tion en la ĝenerala diskutejo, se necese konsultante la Akademion de Esperanto pri reguloj rilate esperantigon de japanaj nomoj. Poste ni povos konfirmi aŭ nuligi ĉiujn redaktojn de tiu uzanto. RG72 (diskuto) 06:16, 7 dec. 2020 (UTC)Reply

Vandalo redakti

En la unua horo de la 7a de decembro vandalo ‎2804:d55:52e7:a700:c069:87f8:ddcc:6a50 vandalis kelkajn artikolojn, mi ne scias ĉu intence aŭ ne. Ĉiuokaze oni devos forbari tiun porĉiame.--kani (diskuto) 02:16, 7 dec. 2020 (UTC)Reply

Mi blokis la fuŝulon. RG72 (diskuto) 06:15, 7 dec. 2020 (UTC)Reply

Peto forigi historio de mia uzantpagxo redakti

Saluton, mi sxatus visxi cxio historio de la pagxo. Mi ne havas la rajton mem fari sxajnas.--Denizo (diskuto) 14:27, 7 jan. 2021 (UTC)Reply

Ĉu vi deziras forigi tiun ĉi paĝon? RG72 (diskuto) 03:44, 12 jan. 2021 (UTC)Reply
ne nur la historio de ĝi.--So9q (diskuto) 11:33, 12 jan. 2021 (UTC)Reply

Maladministrantiĝo redakti

Saluton! Mi petas forigi mian administrorajton. Mia espero helpi administre apenaŭ prosperis. Mia vivo ŝanĝiĝis tiel, ke mi finfine ne fariĝis tia merita administranto, kiel mi deziris. Dankon, ĉiuokaze. Mi restos patrolanto kaj ordinara vikipediisto. Vikiano (diskuto) 14:21, 11 jan. 2021 (UTC)Reply

Pardonon, mi ne sciis, ke necesas peti pri tio ĉe metavikio... Vikiano (diskuto) 17:08, 12 jan. 2021 (UTC)Reply
Nu, farite... ekde la 12-a de januaro mi estas denove neadministranto. Mi dankas al ĉiuj, kiuj iam min konsilis kaj helpis. Plej amike kaj vikiame Vikiano (diskuto) 22:23, 13 jan. 2021 (UTC)Reply

Forigi artikolon? redakti

Bonvolu atenti la paĝon Diskuto:Gérard Gertoux, Theodoxa (diskuto) 11:31, 1 feb. 2021 (UTC)Reply

Saluton, Theodoxa. Ĉar apenaŭ iu rigardas tiajn artikolajn diskutojn, mi proponas daŭrigi la diskuton sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Ĉu bone? Krome mi eĉ jam kreis proponon je forigo tie. Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:15, 1 feb. 2021 (UTC)Reply
Dankegon. Tio certe estas la taŭga procedo. Mi bedaŭras, ke mi ne sufiĉe konis ĝin kaj devis dependi de via bonkoreco. Bonvolu pardoni la ĝenon, kiun mi kaŭzis. Theodoxa (diskuto) 21:13, 1 feb. 2021 (UTC)Reply

Administranto redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke Castelobranco (diskuto | kontribuoj) – forigoj | protekto | forbaro lastfoje aktivis en nia Vikipedio antaŭ pli ol jaro, nome la 14-an de januaro 2020. Ĉu eble iu hazarde scias detalojn pri kialo? Laŭ nia regularo li devus jam perdi la statuson de administranto, ĉar li malaktivis ekde pli ol jaro. --Tlustulimu (diskuto) 17:19, 16 feb. 2021 (UTC)--Tlustulimu (diskuto) 17:19, 16 feb. 2021 (UTC)Reply

Mi perdis mian tekkomputilon! Mi ne ŝatas redakti per poŝtelefono, do mi esperis por aĉeti alian bonan ekipaĵo. CasteloBrancodiskuto 04:47, 9 mar. 2021 (UTC)Reply
Saluton, @Castelobranco:. Ho, terure. Ĉu vi intertempe sukcesis akiri novan teknikon? - Ankaŭ mi ne ŝatas vikipediumi per poŝtelefono aŭ tabula komputileto. Antaŭ kelkaj jaroj mi foje provis redakti per mia tabula komputileto. Sed tio tute ne plaĉis al mi pro la malgranda ekrano kaj la malrapida tekniko.
Rebonvenon ĉe ni. Mi ĝojas, ke vi nun denove estas aktiva.
Ĉu vi eble konas Lumass (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL)? Li estas el Brazilo kaj ial havas malfacilaĵojn vikipediumi. --Tlustulimu (diskuto) 09:44, 9 mar. 2021 (UTC)Reply
@Tlustulimu: Jes, mi jam akiris novan ekipaĵon. Tiu eta ekrano de poŝtelefono vere ne plaĉas al mi.
Ne, mi ne konas lin/ŝin. Sed mi legis viajn diskutojn kaj volas helpi. Dankon por la atentigo. CasteloBrancodiskuto 23:51, 11 mar. 2021 (UTC)Reply

Uzantonomo redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke novulo kun la sufiĉe malserioze sonanta uzantonomo Roma Kot el Urbo de Bovinoj (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) aperis en nia Vikipedio. Ĉu ni akceptu lian uzantonomon? --Tlustulimu (diskuto) 18:21, 24 feb. 2021 (UTC)Reply

Juĝante laŭ la redakto(komento)j, la uzanto estas sufiĉe serioza, bone sperta pri Esperanto, sed tre malsperta pri Vikipedio. Eble la uzantnomo havas tute seriozan fonon. - Moldur (diskuto) 07:40, 25 feb. 2021 (UTC)Reply

Vandalo redakti

Saluton. Mi ĵus forbaris la vandalon Puerto Rico 2008 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). La ulo kreis kelkajn alingvajn fuŝaĵojn. Post la forbaro mi forigis ĉion kaj protektis la uzantopaĝon. Krome mi vidis, ke la ulo estis eĉ forbarita en la Komunejo.

Ĉu ni eble havu apartan paĝon por tiaj mesaĝojn, ligebla al alilingvaj paĝoj per d:Q10817957? --Tlustulimu (diskuto) 16:23, 27 mar. 2021 (UTC)Reply

Nerespondema novulo redakti

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke la novulo Nenoniel (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) ial ĝis nun ne respondis al demandoj sur sia diskutopaĝo. Krome mi ĵus konstatis, ke oni eĉ forbaris la uzanton en kelkaj vikioj, nome anglaj Vikipedio kaj Vikivortaro kaj finnaj Vikipedio kaj Vikivortaroj. Do, ni estu gardemaj. --Tlustulimu (diskuto) 21:36, 29 mar. 2021 (UTC)Reply

Dankon pro la atentigo. RG72 (diskuto) 12:25, 1 apr. 2021 (UTC)Reply
Krome li ne metas intervikiajn ligilojn al siaj novaj kreaĵoj. Kion fari? Ĝis nun tion faras aliaj uzantoj, kiel ekz. mi. Ĝis nun mi ne trovis referencojn en liaj artikoloj. Mi dubas, ke tio estas akceptebla.   Se tamen nun estas referencoj, tiujn metis aliaj uzantoj, kiel ekz. mi. --Tlustulimu (diskuto) 18:27, 20 apr. 2021 (UTC)Reply
Nenoniel ja estas "nerespondema novulo", plej verŝajne ĉar li ne kapablas kontroli la sistemon interkomuniki, tamen li kreas validajn artikolojn pri Finnlando, kvankam tre tre mallongajn.--kani (diskuto) 00:27, 23 apr. 2021 (UTC)Reply

Saluton. Hodiaŭ Nenoniel (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) denove kreis multajn ĝermojn, kiujn li neniam ligis intervikie. Krome kelkaj el ili enhavis eĉ fuŝajn informojn. Ĉar la artikoloj estas neniam ligataj, ĉiam iu devus ligi ilin. Bonŝance por la kreinto, ke mi iomete interesiĝas pri la finna lingvo, kvankam mi ne parolas ĝin. Tamen tia labormaniero ne estas bona. Kion fari? Mi ankaŭ komentis en diskuto:Noormarkku, ĉar tiu artikolo supozeble ankaŭ estas de li, kvankam la redakta historio montras IP-adreson. Eble li eĉ ne rimarkis, ke la ensaluta kekso subite strikis. Ĉu tiaj mallertuloj estas helpuloj? Mi ege dubas. --Tlustulimu (diskuto) 20:14, 2 maj. 2021 (UTC)Reply

Saluton. Ĉar mi ne (plu) emas ripetadi, mi ĵus demandis lin, kial li ne metas intervikiojn. Krome mi ja rimarkis ĉe kelkaj artikoloj strangajn malsamecojn ĉe la lastaj ciferoj de areo resp. loĝantaro komparante kun la rilataj finnaj versioj. Mi demandis lin ankaŭ pri tio. Se li ne respondos konvene, mi emus fari same kiel niaj anglaj kaj finna kolegoj, eligi lin. Mi ne (plu) emas esti lia sklavo pri intervikiaj ligiloj kaj fuŝoj ĉe ciferoj ktp. Ĉu eble estas aliaj proponoj resp. rimarkoj pri tiu uzanto? --Tlustulimu (diskuto) 08:41, 13 maj. 2021 (UTC)Reply
Saluton. Ĉu mi eble demandu en la germana Vikipedio, ĉu eblas misuza filtrilo, kiu limigas la tagan nombron de redaktoj kaj ĉe trapaso blokas konservon de pliaj artikoloj? Li denove kreis kelkajn artikolojn kaj nenie metis intervikiojn. Mi ne plu emas ripeti admonojn. Bedaŭrinde nuntempe ne aktivas alia finnlingvano ĉe tie :-( Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 17:12, 31 maj. 2021 (UTC)Reply
Mi opinias, ke Nenoniel ne lernis ankoraŭ, ke gravas plie la kvalito ol lia kvanto de kreitaj artikoloj. Mi devis korekti multajn erarojn en liaj ĝermoj trifrazaj, kelkaj el kiuj sen intervikiaj ligiloj, kelkaj el kiuj pri komunumoj kiuj fakte apartenas al aliaj provincoj anstataŭ tiuj indikitaj de li. Mi opinias, ke oni devas forbari ekzemple por unu monato ĝis li akceptu respondi kaj reagi al necesaj postuloj kaj limigi sin al difinita kvanto de artikoloj: liaj eraroj pliiĝas kiam la lia kvanto de kreitaj artikoloj same pliiĝas.--kani (diskuto) 12:41, 21 jun. 2021 (UTC)Reply

Provejo redakti

Saluton. Mi jam ekde kelka tempo rimarkis, ke StekAFC (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) redaktas nur sian provejon. Kion fari? Krome la enhavo estas alilingva. Kaj hodiaŭ li eĉ redaktis provejon de "alia" uzanto, nome Uzanto:OFCStek/provejo. Supozeble estas lia gantopupo. Almenaŭ la uzantonomoj estas similaj. --Tlustulimu (diskuto) 20:05, 30 mar. 2021 (UTC)Reply

Eble li ankoraŭ ne finis verkadon kaj poste esperantigon de granda artikolo, ĉefe konsistanta el tabeloj aŭ li simple uzas eo-Vikipedion kiel konvenan por li redaktejon por poste publikigi artikolojn aliloke. RG72 (diskuto) 12:24, 1 apr. 2021 (UTC)Reply
Mi ĵus vidis, ke IPulo 79.6.227.81 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) lastatempe redaktis la du menciitajn provejojn. Mi dubas, ke io el la provejaj enhavoj estas utila kaj poste eble eĉ fariĝos taŭga por nia vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 13:02, 1 apr. 2021 (UTC)Reply
Mi ĵus vidis, ke IPulo 79.55.37.70 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois). Ĉar la komenco 79. samas al la IP-adreso de la unua de aprilo, mi supozas, ke eble temas pri la sama persono. Krome la uzanto ankoraŭ nenion tradukis esperanten, nek verkis laŭ niaj kutimoj. Kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 19:34, 4 apr. 2021 (UTC)Reply

Hm, mi ne scias. Eble tio (ankoraŭ) ne kreis damaĝon al nia vikio, do eblas atendi iun tempon. RG72 (diskuto) 12:10, 5 apr. 2021 (UTC)Reply

Ĝis nun ĉiuj redaktoj okazis nur en Uzanto:StekAFC/provejo kaj Uzanto:OFCStek/provejo. Krome neniu redakto rilatas al esperanto nek estas en esperanto. Ĉar Vikipedio celas krei enciklopedion, mi preferus akompani la uzanton eksteren. Mi ne emas atendi, ĝis iam eble subite la uzanto kreos ion ekster sia provejo kaj eĉ en esperanto. --Tlustulimu (diskuto) 18:47, 20 apr. 2021 (UTC)Reply
Pri StekAFC mi povas diri, ke li ankaŭ kreis strangan uzantopaĝon, nome Utente:StekAFC en la itala Vikipedio ne tiom longa, kaj same apenaŭ kontribuis tien. Pri la esperanta Uzanto:StekAFC/provejo kun 1 767 852 bitokoj!, konsiderinte, ke la plej longaj vikipediaj artikoloj havas ofte ĉirkaŭ 100 000 bitokoj, havi milfoje pli grandan kaj sen ŝajna rezulto, estas mistero sed tute neakceptebla. Mi supozas, ke li uzas tion por tute persona afero kaj ke li ne havas rajton elteni tian provejon, ĉar fakte ne estas provejo. Ĉar li nek registris sin nek atentas pri sia diskutejo nek provas en sia "provejo", mi proponas rekte demandi ĉu li intencas kontribui al la esperanta vikipedio: mi supozas, ke li eĉ ne parolas esperanton, ne taŭge respondos aŭ okazigos fuŝaĵon (tion li jam faras). Okaze de netaŭga respondo, sekve en malpli ol unu semajno oni forigu la monstran falsan "provejon".--kani (diskuto) 00:28, 23 apr. 2021 (UTC)Reply

Saluton, @Kani kaj RG72: Danke al alinomado de bildo mi ĵus malkovris pliajn tiajn uzantojn kun nuraj provejoj, en niaj "lastaj ŝanĝoj" nome

Saluton, @Tlustulimu:, vi tute ne "ĵus malkovris pliajn tiajn uzantojn", ĉar temas pri la sama stultulo, ĉar ĉiuj provejoj estas similaj, prenitaj el itallinga fonto kaj enhavantaj tabulojn pri futbalaj teamoj, ĉampionecoj ktp. Li ne volis esti malkovrita kaj pro tio uzas diversajn pseŭdonimojn. Mia opinio estas klare por nuligo de ĉiuj tiuj provejoj. Eble li kaŝis "siajn trezorojn", ankaŭ en alilingvaj vikipedioj. Li memorigas min pri garoloj, kiuj kaŝas siajn glanojn kaj forgesas kie, tamen tio estas profito por la arbaro, kaj ĉe ni tute por nenio.--kani (diskuto) 20:05, 10 maj. 2021 (UTC)Reply
Saluton, @Kani: Ankaŭ mi jam supozas, ke temas pri la sama uzanto. Ŝajne la uzantonomoj iel rilatas al futbalaj teamoj. Tamen lia agado ne estas utila nek enciklopedieca. Tial mi aldone al forigo de la provejoj emus eĉ forbari la uzantojn. Vikipedio ne estas loko por privataj kolektoj de neenciklopediecaj enhavoj. - Mi eĉ iomete jam rigardis, kie la uzantoj krome redaktis. Strangas nur, ke neniu el ili ĝis nun estis forbarita ie. Do, eble la kaŝa agado funkciis ĝis nun. --Tlustulimu (diskuto) 20:18, 10 maj. 2021 (UTC)Reply
Saluton, @Tlustulimu:, prave, forigo de la provejoj kaj forbari la uzantojn.--kani (diskuto) 20:26, 10 maj. 2021 (UTC)Reply

  Farite Mi forbaris ĉiujn kvin uzantojn, forigis la provejojn kaj protektis la plej aktualan provejon kontraŭ rekreo. Ĉu mi eble eĉ protektu ankaŭ la kvar iomete malnovajn provejojn kontraŭ rekreo? --Tlustulimu (diskuto) 20:58, 10 maj. 2021 (UTC)Reply

Saluton karaj! Ŝajnas ke vi pravas kaj temas pri nelaŭcela uzado de vikipedia spaco. Eble tiu ulo amuziĝas tiel aŭ intence lokas sian enhavon en Vikipedio, kies enhavo estas pli alte rangigata de serĉiloj, do pli videbla al eksteruloj. Ajnakaze tio malkongruas kun la celoj de la projekto, do tia enhavo estas forigenda kaj ĝia kreinto forbarenda. RG72 (diskuto) 06:49, 11 maj. 2021 (UTC)Reply

Saluton. Mi ĵus forbaris pliajn tiajn gantopupajn uzantojn, kiuj ĉiam kreis nur provejon, neniam kreis propran uzantopaĝon kaj ĉiam skribis en la itala lingvo, nome:
Mi ne mirus, se ankoraŭ kelkaj tiaj uzantoj ekzistas. Mi ne komprenas, kial vi ĉiam bonvenigis tiajn uzantojn , @RG72:, foje eĉ sen tempindiko. --Tlustulimu (diskuto) 10:08, 11 maj. 2021 (UTC)Reply
Mi klopodas bonvenigi ĉiujn uzantojn por ke en ilia diskutpaĝo aperu ligiloj al bazaj reguloj kaj ili povu kaze de bezono kontakti min. Ne eblas prognozi ilian konduton bedaŭrinde. RG72 (diskuto) 11:27, 11 maj. 2021 (UTC)Reply
Mi ĵus forbaris la due menciitan uzanton OFCStek (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Ial mi forgesis lin, eble pro preterrigardo. --Tlustulimu (diskuto) 12:15, 11 maj. 2021 (UTC)Reply

Dua rondo redakti

Saluton. Mi ĵus serĉis en la listo de la uzantoj provejojn, kiuj iel similas al la ĉisupraj "uzantoj". Mi jam trovis eble unu, sed lia provejo enhavas nur titolojn kaj li nur dufoje redaktis ĝin en 2017. Temas pri Ai Haibara 90 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kaj la provejo Uzanto:Ai Haibara 90/provejo. --Tlustulimu (diskuto) 12:35, 11 maj. 2021 (UTC)Reply

Aldono. La uzanto kreis ankaŭ provejon en la angla vikipedio: en:User:Ai Haibara 90/sandbox, laŭ la "kutima" skemo. Do, devus esti pli gantopupo. --Tlustulimu (diskuto) 12:38, 11 maj. 2021 (UTC)Reply
Mi jam povas daŭrigi la kolekton per Uzanto:BulgarianBrute (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL), kies provejo estas Uzanto:BulgarianBrute/provejo. Denove estas nur itallingva enhavo, neniu uzantopaĝo kaj nura kreo de provejo. --Tlustulimu (diskuto) 13:16, 11 maj. 2021 (UTC)Reply
Jen plia CAFStek (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL), kies provejo estas Uzanto:CAFStek/provejo. --Tlustulimu (diskuto) 13:21, 11 maj. 2021 (UTC)Reply
Jen duopo, kiun mi trovis kune, CONCACAFStek (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kun provejo Uzanto:CONCACAFStek/provejo, kaj CONMEBOLStek (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kaj provejo uzanto:CONMEBOLStek/provejo. --Tlustulimu (diskuto) 13:24, 11 maj. 2021 (UTC)Reply
Jen plia ColonnadErcole (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kun provejo Uzanto:ColonnadErcole/provejo. --Tlustulimu (diskuto) 13:35, 11 maj. 2021 (UTC)Reply
Jen plia Constructorul (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kun provejo Uzanto:Constructorul/provejo. --Tlustulimu (diskuto) 13:37, 11 maj. 2021 (UTC)Reply
Jen 2 kun C:
Mi ne scias, ĉu mi daŭrigu nun aŭ alifoje. --Tlustulimu (diskuto) 13:42, 11 maj. 2021 (UTC)Reply
Jen plia HlebFM (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kun provejo Uzanto:HlebFM/provejo. --Tlustulimu (diskuto) 14:55, 11 maj. 2021 (UTC)Reply
Jen plia JoveticJoJo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kun provejo Uzanto:JoveticJoJo/provejo. --Tlustulimu (diskuto) 15:12, 11 maj. 2021 (UTC)Reply
Jen plia Manchestek1717 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kun provejo Uzanto:Manchestek1717/provejo. --Tlustulimu (diskuto) 15:42, 11 maj. 2021 (UTC)Reply
Jen plia STCMRC (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kun provejo Uzanto:STCMRC/provejo. --Tlustulimu (diskuto) 16:36, 11 maj. 2021 (UTC)Reply
Jen plia StekUEFA (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kun provejo Uzanto:StekUEFA/provejo. --Tlustulimu (diskuto) 16:52, 11 maj. 2021 (UTC)Reply
Jen plia TitanusRSM (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kun provejo Uzanto:TitanusRSM/provejo. --Tlustulimu (diskuto) 17:02, 11 maj. 2021 (UTC)Reply
Jen plia UEFAStek (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kun provejo Uzanto:UEFAStek/provejo. --Tlustulimu (diskuto) 17:20, 11 maj. 2021 (UTC)Reply

Ŝajnas ke tio estas sufiĉe vaste uzata metodo. Ĉu ni forigu kaj forbaru ilin ĉiujn? RG72 (diskuto) 05:26, 12 maj. 2021 (UTC)Reply

  Por: forbaro de ĉiuj listigitaj uzantoj kaj forigo de la provejoj. Krome la forigita provejoj poste estu protektataj kontraŭ rekreo. --Tlustulimu (diskuto) 20:18, 14 maj. 2021 (UTC)Reply
  jen forigo de ĉiuj provejoj. Ĉu mi ankaŭ forbaru la rilatajn uzantojn? --Tlustulimu (diskuto) 09:26, 5 apr. 2022 (UTC)Reply

Novuloj redakti

Mi por la unua fojo vidis tiun paĝon tiel, ke nur administrantoj povas repondi, sed mi komprenas la aferon. Tial mi devis kunmeti miajn rimarkojn pri diversaj novuloj. Tamen hodiaŭ mi jam povas normale reagi. Strangaĵo okazis. Krome, mi volas atentigi pri alia novulo nome Sj1mor, plej verŝajne israela, kiu faras strangaĵojn kiel oni povas vidi en lia diskutejo. Mi jam korektis multajn el tiuj strangaĵoj. Lia specialaĵo estas ne ĝuste manipuli la rimedojn per kiu la dua parto de ligiloj povas esti ion proksima, ekzemple libro|librojn aŭ komerco|merkatigi ktp. Male ĉe li la dua parto povas esti absolute io ajn. Mi trafis la artikolon Simfonio n-ro 6a, patosa (Ĉajkovski) kie inter aliaj floroj aperas en instrumentado fagoto|sunaistoj, Korno (muzikinstrumento)|monrimedoj en la buŝo, Tubjo|favoro, Kontrabaso|duobla malaltaj kaj nekredeble Aldviolono|, vi seksperfortas! Mi povus simple korekti tion, sed eble tio ripetiĝos. Mi ne komprenas kio okazas. Fakte kelkaj liaj kontribuoj estas interesaj, sed li jam kreis kelkajn laborigojn por Alinomendaj artikoloj kaj mi ne scias kion li povas fari en nenovaj artikoloj. Krome ties historio estas kurioza, li faris nur du minimumajn farojn en dec 2008, DidiWeidmann bonvenigis lin la 7an Mar 2009, kaj li absolute ne revenis ĝis 15a de februaro 2021.--kani (diskuto) 00:31, 23 apr. 2021 (UTC)Reply

Ankaŭ mi kelkfoje miris pri liaj kontribuoj, foje korektis ilin. Mi ne estas fakulo pri botaniko, do preferis ne tuŝi la aferon, sed ĝenerale lia redaktado foje estas stranga. Evidente necesas atentigi lin pri tio. RG72 (diskuto) 06:51, 11 maj. 2021 (UTC)Reply
Saluton. Ĉar petoj en diversaj diskuto(paĝo)j al Lumass (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) nur prilabori ekzistantajn artikolon iom post iom, sed ne krei novajn fuŝaĵojn, ne efikis, mi ĵus aktivigis misuzan filtrilon, kiun mi proponis antaŭ ses tagoj en VP:AA, sub "Ruĝa franĉipano". Ni ja vidos, ĉu li finfine nur prilaboros artikolojn anstataŭ krei novajn. - Kiu havas ideon, kiel klarigi al li efike, kiel ĝuste krei referencojn. Li ial ne scias, kiel ĝuste fari tion. Li eĉ "sukcesas" duoble meti referencojn, kiuj sufiĉe fuŝe estas. Ĉu eble "kulpas" lia malkonvena uzado de Vida redakto? --Tlustulimu (diskuto) 16:22, 27 maj. 2021 (UTC)Reply

Piedo redakti

Saluton. Lastatempe diversaj IP-uloj tumultis pri uzenda bildo en Piedo. Kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 11:24, 22 apr. 2021 (UTC)Reply

Eble estas ludo meti sian piedon. Se ili ne damaĝas la artikolon...--kani (diskuto) 00:31, 23 apr. 2021 (UTC)Reply

Ĉu fuŝinto aŭ jam vandalo? redakti

Saluton. Mi ĵus malfaris redakton de Riismo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Ĝis nun li faris nur kvar redaktojn. Tamen ĉiuj devis esti malfarataj. Se tio okazus en la germana vikipedio, la uzanto jam perdus sian redaktorajton. Ĉu ni faru same? --Tlustulimu (diskuto) 08:07, 23 apr. 2021 (UTC)Reply

Lia insisto meti kitabo kiel sinonimo de libro montras lian stultecon: Forbaro.--kani (diskuto) 10:05, 23 apr. 2021 (UTC)Reply
Ĉar li hieraŭ denove fuŝis, mi forbaris lin por ĉiam. Tiajn uzantojn neniu bezonas, eĉ ne la relative tolerema esperanta Vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 10:14, 21 maj. 2021 (UTC)Reply
@Kani: Ĉu vi foje povus rigardi liajn ŝanĝojn en la hispana vikilibraro? Mi ĵus iomete anglalingve komentis tie, ĉe du artikoloj. Sed mi ne scias, ĉu iu konvene reagos. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:27, 21 maj. 2021 (UTC)Reply
Tiu estas stultulo kiu kredas, ke ŝanĝante ion tie ri plibonigas la lingvon. Mi supozas, ke anglalingvaj komentoj tie ne multe helpos. Mi pretas traduki ion ajn, sed mi eniris en la hispanlingva libraro por la unua fojo, kaj mi iomete malfaris farojn el tiu ulo. Fakte mi apenaŭ faras ion en la hispanlingva Vikipedio, ĉar tie estas nun problemoj, polemikoj kaj aĉuloj.--kani (diskuto) 11:18, 21 maj. 2021 (UTC)Reply

Reguloj pri birokratigo kaj malbirokratigo redakti

Nuntempe, en Esperanta Vikipedio ne ekzistas iuj reguloj pri birokratigo kaj malbirokratigo. Kiuj estas viaj proponoj pri ĝi? --Fenikals (diskuto) 12:13, 6 maj. 2021 (UTC)Reply

Burokrato redakti

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke nia burokrato DidiWeidmann (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) lastfoje redaktis antaŭ unu jaro, do la 14-an de majo 2020. Ĉu eble iu hazarde scias detalojn pri kialo? Laŭ nia regularo li devus perdi la statuson de administranto, ĉar li malaktivis ekde jaro. Ĉu ni eble ankoraŭ atendu kelkajn tagojn? Ĉu tiu daŭro de malaktiveco ankaŭ validas por burokrato? --Tlustulimu (diskuto) 20:37, 14 maj. 2021 (UTC)Reply

Jen pliaj informoj pri li per helpo de ŝablono DidiWeidmann (diskuto | kontribuoj) – forigoj | protekto | forbaro. --Tlustulimu (diskuto) 21:16, 14 maj. 2021 (UTC)Reply
Ekde pli ol monato nenio okazis ĉi tie, nek iu ajn reagis. Ĉu mi eble morgaŭ demandu lin retpoŝte aŭ ĉu mi jam petu pri forpreno de la statuso ĉe stevardo? Se ĝis la sekvonta semajnfino neniu reagos ĉi tie, mi faros la duan agon. Mi jam sufiĉe atendis ĉi tie je reago. --Tlustulimu (diskuto) 21:16, 22 jun. 2021 (UTC)Reply

Rajtoj de administranto redakti

Mi volas miajn administrantajn rajtojn reen post kiam mi forgesis mian malnovan konton pasvorton kaj retpoŝtan adreson. --Yekrats 2 (diskuto) 08:05, 25 maj. 2021 (UTC)Reply

Special:CentralAuth/Yekrats_2. -- Zzuuzz (diskuto) 16:27, 29 maj. 2021 (UTC)Reply
Atentu! Ĉi tiu Uzanto:Yekrats 2 ne estas mi. Li estas falsa imitanto. -- Yekrats (diskuto) 03:51, 18 jan. 2022 (UTC)Reply

Jen novulo redakti

Saluton. Hodiaŭ aperis la novulo Tokio mortas (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Mi ege dubas pri la taŭgeco de la uzantonomo. Krome li metis en tri artikolojn eĉ la saman tekston. Kion fari? Ĉu eble malfari? --Tlustulimu (diskuto) 12:14, 28 maj. 2021 (UTC)Reply

Ĉar la ripetado de la sama teksto en tri artikoloj pri eĉ aliaj temoj ne estas utila, mi ĵus malfaris la ŝanĝojn. - En kazo de ripeto mi proponas forbari la uzanton. --Tlustulimu (diskuto) 12:44, 28 maj. 2021 (UTC)Reply
Ĉar la uzanto ripetis sian vandalismon, mi ĵus forbaris lin por ĉiam. Tiajn uzantoj neniu bezonas. --Tlustulimu (diskuto) 14:34, 28 maj. 2021 (UTC)Reply

Resoneko redakti

Saluton kaj plue pri Japanio. Uzanto Resoneko novembre kaj decembre faris multajn dekojn de alinomigoj, eble centon, sen atenti pri la koncerna paĝo. Eble li estis forbarita, ĉar li malaperis dum monatoj. Nun en la lasta monato li denove faris dekojn da tiaj alimonigoj, eble pravaj, sed tute unuopeme. Kompare la utilaj kontribuoj estis miminumaj. Ŝajne li preferas ludi kun la laboro de aliuloj.--kani (diskuto) 17:43, 18 jun. 2021 (UTC)Reply

IPulo forbarita redakti

Saluton. Mi ĵus forbaris la uzanton 92.23.131.74 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) por unu monato. Mi jam antaŭ kelkaj tagoj forbaris lin pro alilingvaj fuŝaĵoj. Ĉar li hodiaŭ denove kreis sensencaĵon, mi do ripetis forbaron, sed ĉikaze plilongigis la daŭron. La hodiaŭan fuŝaĵon mi jam forigis. --Tlustulimu (diskuto) 18:51, 2 jul. 2021 (UTC)Reply

Uzanto:Namo pridavimas redakti

Saluton. Mi ĵus rimarkis strangan litovan redakton de Namo pridavimas (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Krome mi vidis per Specialaĵo:Centra_aŭtentigo/Namo_pridavimas, ke la uzanto jam estas forbarita en kelkaj alilingvaj vikioj. Ĉu ni eble faru same? --Tlustulimu (diskuto) 19:03, 2 jul. 2021 (UTC)Reply

La persona diskutpaĝo estas plene sensenca, kopiaĵo de iu ajn oficiala aŭ pseŭdooficiala tekstero litovlingva, plene maltaŭga en la esperantlingvaj paĝoj kaj despli netaŭga por diskutpaĝa memprezento de persona vikipediano. Sed se ne aldoniĝas pliaj tiom sensencaj paĝoj, aŭ pliaj "novaj vikipedianoj" kies kontribuoj estas nenio krom tiaj idiotecaj "diskutpaĝoj", sufiĉas esperantlingve admoni la homon krei iom da teksto pri si mem en Esperanto, kaj forbari lin/ŝin se li/ŝi ne sukcesas pri tio en, ni diru, tri tagoj. Certe ne necesas nun ekdiskuti pri la ulo en iu ajn alia lingvo, nek peni komprenigi sin en la litova nek en la rusa aŭ angla... Ĉu? ThomasPusch (diskuto) 23:28, 2 jul. 2021 (UTC)Reply
  Por: --Salatonbv (diskuto) 01:40, 3 jul. 2021 (UTC)Reply
  jen forigo de lia uzantopaĝo, ĉar tutvikie forbarita uzanto tutcerte nenie havu uzantopaĝon. --Tlustulimu (diskuto) 09:40, 5 apr. 2022 (UTC)Reply

Fuŝema novulo redakti

Saluton. Pro lingve fuŝema agado mi ĵus forbaris Joujyuze (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL), por unu tago. En kazo de ripeto mi proponas plilongigi tion. Kion opinias aliaj uzantoj pri lia agado? - Mi simple ne emas malŝpari mian tempon riparante liajn lingvajn fuŝojn. --Tlustulimu (diskuto) 12:36, 9 jul. 2021 (UTC)Reply

Tute prave. Fuŝemulo kun troa memfido kaj maltroa lingvokapablo. - Moldur (diskuto) 14:27, 9 jul. 2021 (UTC)Reply

Possible spam crosswiki redakti

Hi, sorry for writting in English, but I can't speak the language.
Some days ago, a global sysop, Billinghurst due to some suspects from global spam around Patxi Xabier Lezama Perier
The IP 85.84.0.104, who has been related with the same process has been deleting several times the request across several wikis saying it's vandalism or "ethnic cleansing".

Some of the wikis have already erased their articles due to the spam (and some kept it), but at least so you can get informed of the information.
Thanks for your time and sorry for not using the right language.--Lost in subtitles (diskuto) 00:10, 18 jul. 2021 (UTC)Reply

ABCDEAN redakti

Novulo ABCDEAN faris ŝanĝojn en Vikipedio:Legindaj artikoloj kaj Vikipedio:Elstaraj artikoloj. Mi malfaris unu evidentan, sed en la kaoso mi ne vidas klare pri aliaj.--kani (diskuto) 12:18, 27 jul. 2021 (UTC)Reply

Uzanto:Nenoniel redakti

Mi lacas korekti tradukerarojn kaj vikierarojn de liaj artikoletoj (kaj mi ne estas la nura). Hodiaŭ strandoj anstataŭ rojoj, kirko estis perdita anstataŭ estis konstruita. Mi opinias, ke oni devas bremsi lin kaj eviti la enorman amasegon de fuŝaĵoj. Ekzemple nur unu artikolon tage, nur unu artikolo sen eraroj ktp.--kani (diskuto) 14:08, 27 jul. 2021 (UTC)Reply

Nenoniel estas forbarita almenaŭ en la Finna kaj Angla Vikipedioj pro malkonstrua kontribuado. Li antaŭe uzis la nomon Haistakaa!, kiu sugestas ion malbonmoran aŭ maldecan. Ne nur la lingva nivelo estas mankohava, ankaŭ lia konstanta aldonado de sensignifaj faktetoj en hazardajn lokojn igas la artikolojn malbonstilaj. Bedaŭrinde, lia aktiveco trafis plurajn artikolojn pri Finnlando. --Surfo 15:31, 27 jul. 2021 (UTC)Reply

Uzanto:WikiTechBN redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke WikiTechBN (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kaŭzis aktivecon de misuza filtrilo. Ĉar li jam en aliaj Vikipedioj pro la sama kialo "varborubo" estas forbarita, mi proponas, ke ni faru same. --Tlustulimu (diskuto) 17:47, 13 aŭg. 2021 (UTC)Reply

Mi ĵus vidis, ke oni forbaris lin tutvikie: https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:CentralAuth/WikiTechBN --Tlustulimu (diskuto) 19:41, 20 aŭg. 2021 (UTC)Reply

Forbaro de uzanto:Nenoniel redakti

Mi proponas forbaron de uzanto:Nenoniel, kiu kontribuas senĉese ĝermajn paĝojn kaj tiel li laborigas ceterajn vikipediistojn. Estas pluraj plendoj en lia diskutpaĝo pro liaj aldonaĵoj. Li unue lernu plu Eperanton kaj ankaŭ kiel redakti kaj krei neĝermajn paĝojn en Vikipedio. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:40, 15 okt. 2021 (UTC)Reply

Bv legi ankaŭ iom pli supre - Nerespondema novulo kaj Uzanto:Nenoniel. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:01, 15 okt. 2021 (UTC)Reply

  Por: Petr Tomasovsky (diskuto) 12:13, 15 okt. 2021 (UTC)Reply

  Komento: Mi ne voĉdonas, sed miaj pensoj:

  • se iu verkas ĝermojn, tiu estas ofta kaj permesata, eĉ elstaraj administrantoj verkis ĝermojn
  • finnaj artikoloj estas tre mankas ĉi tie, iu diris, jam ero estas pli bona, ol nenio

--Crosstor (diskuto) 07:48, 16 okt. 2021 (UTC)Reply

  Komento: Mi nun ne voĉdonas, sed mi rimarkigas ke Uzanto:Nenoniel ja reagis al pluraj plendoj kaj jam plibonigis sin super la unuaj plej gravaj misoj. - Moldur (diskuto) 17:47, 16 okt. 2021 (UTC)Reply

Nu bone, se tiel estas kaj restos. Mi forprenas mian poron, sed povos reveni al la afero.--Surfo 19:00, 16 okt. 2021 (UTC)Reply
Pri kiuj plibonigoj vi skribas? Vidu ekz. unu el liaj pluaj kreitaĵoj - Matilda Ernkrans. Tiu homo ignoras ĉion. Li ne aldonas bazajn kategoriojn (almenaŭ kategoriojn pri naskiĝo), intervikiajn ligilojn, bazajn ŝablonojn pri homoj kaj Vikipedia stilo estas por li verŝajne hispana vilaĝo. Mi diras, ke redakti en Vikipedio estas por li tro komplika laboro. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:32, 17 okt. 2021 (UTC)Reply
Ĉi tie mi devas protesti. Aldoni kategoriojn kaj intervikiajn ligilojn kaj uzi ŝablonojn ne estas gravaj kriterioj. Bona artikolo bezonas unuavice adekvatan tekston, kun bonaj, esencaj kernaj informoj pri la temo. La alio estas teknikaĵoj, kaj tian garnaĵon ĉiam povas aldoni iu, kiu konas la komplikan redaktoaparaton de Vikipedio. Precipe la uzo de ŝablonoj estas pli esoteraĵo ol redakta rutinaĵo, pri ĝi oni nenie trovas facile atingeblajn konsilojn. Pro tiaj mankoj oni ne forbaru uzanton. Cetere, ŝajnas al mi, ke ekzemple la pliigo de ŝablonoj estas speciale kreita por malhelpi al normalaj aferspertuloj krei kaj redakti artikolojn en Vikipedio. Surfo 11:29, 18 okt. 2021 (UTC)Reply

Jen estas io de Nenoniel: Juha Lind (n. 1972) estas finna glacihokeisto. Li ludis en Finnlando en teamo Jokerit kaj poste en NHL. Lia patro Arvi Lind estas eksa longtempa moderatoro de finna radia kaj televida entrepreno YLE. En publikeco ili performas neniam kune. Mi eĉ ne scias nomigi dece tiun ĉi paĝon. Pri Juha Lind ni eksciis, ke li estas glacihokeisto kaj kiel li ludis. Plua lia frazo estas: En publikeco ili performas neniam kune. Kion ili ne performas kune? Pardonu, sed tio estas skribaĵo de malsana homo, kiel Nenoniel mem skribis pri si en sia diskuto. Unue li resaniĝu kaj poste li revenu. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:13, 18 okt. 2021 (UTC)Reply

Mi sekvis zorge kaj delonge la evoluon de tiu vikipediisto. Estas vero, kiel iu ĵus diris, ke li iomete plibonigis siajn produktojn, sed laŭ mia opinio tute ne kontentige, precize nek laŭ vikipediaj postuloj nek laŭ la indikitaj konsiloj fare de diversaj vikipediistoj. Li scias kion li devas fari, sed li prifajfas, ĉar li interesiĝas nur pri la nombro de kreitaj artikoloj. Pro tio li faras mallongajn artikolojn, normale sub 1000 bitokoj, sed plej ofte sub 500, kaj tre ofte nur ĉirkaŭ 100 (du linioj). Kaj ju pli mallonga estas la artikolo, des pli da mankoj ĝi havas, ĉar li volas rapide pli kaj pli krei. Jam venos sklavoj riparante la fuŝojn. Li lasas proprajn nomojn minuskle, lingvajn erarojn, ligendajn vortojn senlige, artikolojn neligitajn al aliaj lingvoj: feliĉe ĉiuj ekzistas en finna. Diable, kial mi devas ligi liajn artikolojn? Mi proponas, ke iu administranto kontaktu lin kun precizaj postuloj antaŭ forbari lin dum almenaŭ du semajnoj kaj eĉ ĝis unu monato. Se li ne resaniĝas de siaj menciitaj problemoj, almenaŭ ni povos dediĉi niajn tempojn kaj energiojn al propraj aferoj kaj ne al liaj.--kani (diskuto) 18:46, 18 okt. 2021 (UTC)Reply

Mi rigardis la tutvikian uzantokonton de Nenoniel. Li jam estas forbarita en kvar vikioj: Vikipedio en la angla, Vikipedio en la finna, Vikivortaro en la angla kaj Vikivortaro en la finna. Estimata kolego RG72, antaŭ ok monatoj vi faris lin mempatrolato; ĉu vi ĝis nun opinias, ke li estas senproblema sperta uzanto? Gamliel Fiŝkin 20:17, 18 okt. 2021 (UTC)Reply

Kutime mi aldonas tiun statuson al uzantoj, kiuj kontribuas eĉ se etskale, do almenaŭ senprobleme. Evidente ĉi-foje ne estas tiel. Mi forbaris lin por unu jaro, kio certe sufiĉos por lerni Esperanton kaj regulojn de Vikipedio. Sed se vere temas pri problemoj pli profundaj, pri kiuj plendis la uzanto mem en sia diskutpaĝo ("mi havas mentalajn problemojn"), do apenaŭ io ŝanĝiĝos eĉ post tiu periodo. Ajnakaze Vikipedio ne plu pleniĝos per rubaĵoj forigendaj aŭ grave plibonigendaj. Dankon al ĉiuj kiuj atentigis pri tio.RG72 (diskuto) 04:58, 19 okt. 2021 (UTC)Reply
Estas bone legi kelkajn gvidliniojn kaj komentojn por Vikipedio, kiujn oni povas trovi (en la angla kaj pluraj aliaj lingvoj, bedaŭrinde ne ĉiuj en Esperanto) ĉi tie:
Sincere, Moldur (diskuto) 05:02, 19 okt. 2021 (UTC)Reply

Ŝajnas, ke Nenoniel trovis alian vojon por redakti plu. Li aldonis paĝon pri Tapion alttari. Tio estas nebona tradukitaĵo de fi:Tapion alttari, kiun aldonis en la finna vikipedio ĝuste Nenoniel. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:41, 19 okt. 2021 (UTC)Reply

Li ekzemple plue metas fuŝajn artikolojn (mallongaj, sen internaj aŭ eksteraj ligiloj, ktp.), senregistre per komputilo ‎93.106.171.120. Ĉu eblas ankaŭ forbari tion? --kani (diskuto) 10:19, 30 okt. 2021 (UTC)Reply
Li ŝanĝas lokojn de sia redaktado, ĉar li alŝutas siajn fuŝaĵojn el pluraj komputiloj. Liaj paĝoj estas ekz. Arto Kytöhonka, Pargas, Kampara komunumo de Seinäjoki... Mi proponas forigu ĉiun tian paĝon kaj forbari la adreson, el kiu li redaktis. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:31, 30 okt. 2021 (UTC)Reply

Mi faras humurajn sed ankaŭ aliajn, utilajn redaktojn. Kiom aferecajn redaktojn oni povas fari por ke oni rajtas fari unu malaferecan kontribuon? 109.240.102.75 04:14, 10 mar. 2022 (UTC)Reply

Mi Nenoniel skribas: permesu min redakti oktobre, se mi ne redaktos antauxe. Donu al mi la lasta eventualeco. 93.106.179.193 00:04, 11 jun. 2022 (UTC)Reply
Mi estas mentale malsana. 93.106.179.193 00:07, 11 jun. 2022 (UTC)Reply

Budho redakti

Bovolu disigi Budhon de Budao por estu Budao alia artikolo. --Crosstor (diskuto) 10:29, 10 nov. 2021 (UTC)Reply

Mi faris apartigilon. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:21, 10 nov. 2021 (UTC)Reply

Cross wiki LTA redakti

Hi, Javad R should be deleted. It's en:Category:Suspected Wikipedia sockpuppets of جواد رمضانی شوراب (and many more socks). Ladsgroup (diskuto) 08:41, 20 nov. 2021 (UTC)Reply

Block request redakti

Apologize in English. Please block special:contribs/185.197.244.113, vandalism in Sebastian Kurz. Stang (diskuto) 10:42, 20 dec. 2021 (UTC)Reply

Forbari vandalon redakti

Ĉu iu povas forbari vandalon? Vidu jen: [1]. Antaŭdankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 11:35, 20 dec. 2021 (UTC)Reply

Saluton, Moldur. Bedaŭrinde mi nur nun trovis vian atentigon. Bonŝance iu tutvikie forbaris la IP-an vandalon. Sed mi ĵus kaŝis ĉiujn versiojn de la koncerna ĉefa artikolo, kiuj enhavis maldecan vandalaĵon. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 11:15, 4 feb. 2022 (UTC)Reply
Dankon! - Amike, Moldur (diskuto) 15:44, 4 feb. 2022 (UTC)Reply

Jen alia vandalulo de hodiaŭ: [2] - Moldur (diskuto) 15:58, 4 feb. 2022 (UTC)Reply

Global ban proposal for Musée Annam redakti

Apologies for writing in English. Please help translate to your language There is an on-going discussion about a proposal that Musée Annam be globally banned from editing all Wikimedia projects. You are invited to participate at Requests for comment/Global ban for Musée Annam on Meta-Wiki. Dankon! NguoiDungKhongDinhDanh (diskuto) 14:22, 27 dec. 2021 (UTC)Reply

Alinomado de artikolo redakti

Mi petas ke iu administranto alinomu la artikolon «Geronto (matematikisto)» al «Herono de Aleksandrio».

La propono jam estas diskutita kaj konsentita en VP:AA ([3]), sed efektivigi ĝin povas nur administrantoj, ĉar la celpaĝo «Herono de Aleksandrio» jam ekzistas.

Koran dankon! Moldur (diskuto) 21:24, 17 jan. 2022 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 21:40, 17 jan. 2022 (UTC)Reply

Vandalo kreas kategoriojn kaj alion – ĉu nenio estas farebla? redakti

Ĉu nenio estaa farebla pri la uzanto 86.115.113.86 (kaj aliaj ip-numeroj), kiu fantomas ĉi tie fuŝante artikolojn precipe pri Finnlando, sed ankaŭ aliajn? Estas verŝajne la sama homo, kiu uzis la nomojn Haistakaa! kaj Nenoniel (forbarita).

Mi ne povis spuri ĉiujn liajn kontribuojn, sed jen ekzemploj: Lastatempe, li kreis ĉi tiajn kategoriojn: Kategorio:Kalvuloj, Kategorio:Britaj kalvuloj, Kategorio:Finnaj kalvuloj, Kategorio:Fikciaj kalvuloj kaj Kalvaj prezidantoj (inter tiuj, ekzemple, Dwight D. Eisenhower kaj Risto Ryti). Krome, li aldonadas enciklopedie sensignifajn (preskaŭ)faktojn en artikolojn.

Almenaŭ la kalvo-kategorioj estu tuj forigitaj. Aŭ ĉu iu volas vidi en enciklopedio kategoriojn kiel "Malaltstaturaj prezidantoj", "Nekombitaj ĉefministroj", "Longabarbaj reĝoj", "Grandmamulinoj", "Brunhaŭtuloj" ktp.? --Surfo 10:19, 4 feb. 2022 (UTC)Reply

Mi aldonis al rilataj kategorioj pri "kalvuloj" ŝablonon por forigo. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:24, 5 feb. 2022 (UTC)Reply
Min iomete amuzis tio, specife Kategorio:Fikciaj kalvuloj, al kiu mi mem aldonis kelkajn membrojn. (Mi ankaŭ scias kiun mi volus aldoni al "Nekombitaj ĉefministroj" se tiu kategorio iam kreiĝos.) Tamen mi ne havas iujn seriozajn argumentojn por ke tiuj kategorioj restu. - Moldur (diskuto) 16:03, 5 feb. 2022 (UTC)Reply
Mi proponas kompromison: estu unu kategorio kalvuloj sed ne aliaj kalvo-kategorioj. 86.115.81.108 10:35, 22 mar. 2022 (UTC)Reply

Mi blokis la fuŝulon por unu jaro. Dankon pro la atentigo. RG72 (diskuto) 04:53, 14 feb. 2022 (UTC)Reply

Ĝis nun li uzis ĉi tiujn ip-numerojn: 86.115.113.86, ‎109.240.81.79, ‎109.240.77.48, 176.72.81.208, 176.72.81.100, 86.115.105.92, 86.114.229.189, 109.240.21.197, 109.240.65.147 kaj verŝajne aliajn. Mi ĵus rimarkis, ke li kreis por si novan uzantonomon Säännöt on tehty rikottaviksi (tio signifas proksimume: reguloj ekzistas por ke oni rompu ilin). Ĉio ĉi konfirmas mian supozon, ke nenio estas farebla por malhelpi tian uzanton, kies konscia celo estas malutili al Vikipedio. La insistado pri la kalvulo-kategorioj montras, ke li evidente konsideras sin elstare granda humuristo. --Surfo 10:50, 26 feb. 2022 (UTC)Reply
Pli prezica traduko: La reguloj estas farita por ke oni rompu ilin. Cxu vi parolas finnan? 86.114.205.153 02:22, 1 mar. 2022 (UTC)Reply
Via traduko ne estas "pli preciza". Oni traduku la sencon, ne unuopajn vortojn. Krome, via "farita" estas gramatika eraro anstataŭ "faritaj", kaj la artikolo ĉe "La reguloj" estas dubinda aldonaĵo. Eble mi ankaŭ diru, ke la uzanto Säännöt on tehty rikottaviksi subite komencis vandali ankaŭ en la Finna Vikipedio, sed estis tie forbarita kelkdek minutojn post sia unua ago. Kiel mi diris, li verŝajne konsideras sin granda humuristo kaj la Vikipedio-vandalado per kaŝnomoj estas lia infana ludo. Surfo 08:38, 1 mar. 2022 (UTC)Reply
Saluton, @Surfo: Dankon pro via atentigo. Mi jam forbaris la uzanton Säännöt on tehty rikottaviksi (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) por ĉiam. Espereble tio iomete bremsos lian agadon. Ĉar li krome agas sub sufiĉe ŝanĝantaj IP-adresoj, ni eble devus ion fari ruze kontraŭ lia fuŝemo. Ĉu eble iu havas ideon aŭ vi, Surfo? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:08, 26 feb. 2022 (UTC)Reply

Saluton. La vandalo kiel IPulo 109.240.47.46 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) reaperis hodiaŭ por krei denove neutilajn kategoriojn pri kalvuloj. Mi ĵus forigis ĉiujn kategorioj, protektis ĉiujn kontraŭ rekreo, pro lia altrudo de kategorioj. Krome mi forbaris la ulon por unu semajno. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:55, 4 mar. 2022 (UTC)Reply

Notu ankaŭ jenajn novajn kontojn:
  • Konto de uzanto Ilkivalta diskuto kontribuoj estis kreita
  • Konto de uzanto Säännöt on tehty ainoastaan rikottaviksi diskuto kontribuoj estis kreita
  • Konto de uzanto Säännöt on tehty vain rikottaviksi diskuto kontribuoj estis kreita
Amike, Moldur (diskuto) 09:07, 4 mar. 2022 (UTC)Reply
Saluton, @Moldur: Dankon pro via atentigo. - La IPulo 109.240.93.234 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) same provis altrudi la saman neutilan specon de kategorioj. Mi ĵus forbaris lin por unu semajno. - Ĉu mi eble demandu en la germana Vikipedio, kiel aranĝi misuzan filtrilon kontraŭ tiaj altrudoj? - La uzanton Säännöt on tehty rikottaviksi (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) mi jam forbaris antaŭ kelkaj tagoj, nome por ĉiam. - Sed kiel ni traktu Säännöt on tehty ainoastaan rikottaviksi (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kaj Säännöt on tehty vain rikottaviksi (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL)? Ĝis nun tiuj du uloj nenion faris. Tre verŝajne temas pri gantopupoj de la forbarita Nenoniel (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). --Tlustulimu (diskuto) 09:27, 4 mar. 2022 (UTC)Reply
Saluton. Hodiaŭ aperis 109.240.25.215 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) aldonante frazon pri kalvulo, kiun jam iu alia uzanto forigis denove. --Tlustulimu (diskuto) 19:34, 4 mar. 2022 (UTC)Reply

Bonvolu noti ankaŭ: Specialaĵo:Kontribuoj/46.132.55.206. - Dankon! Moldur (diskuto) 13:07, 6 mar. 2022 (UTC)Reply

Saluton, @Moldur: Dankon pro via atentigo. Mi jam forigis la sensencan kategorion kaj forbaris la IPulon por tri tagoj. Krome mi protektis la titolon kontraŭ rekreo, ĉar la uzanto estas sufiĉe altrudema. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:12, 6 mar. 2022 (UTC)Reply
Saluton @Tlustulimu, tre bone, dankon! - Amike, Moldur (diskuto) 13:14, 6 mar. 2022 (UTC)Reply

Kaj jen: Specialaĵo:Kontribuoj/86.115.121.92 - kalvaj prezidantoj denove. - Moldur (diskuto) 01:40, 9 mar. 2022 (UTC)Reply

Kial estas vandalismo, ke oni kreas kalvokategoriojn? 109.240.35.159 02:19, 23 mar. 2022 (UTC)Reply

Cxu mi Nenoniel nun rajtas redakti? Jaakkoil (diskuto) 18:32, 29 maj. 2022 (UTC)Reply

Help-krio redakti

Oni kiu diris "Mi estas Valia Tamvaki" demandis en la en.wikipedia, ke ni elstriu tiun artikulon. "Estas pri mi; mi ne deziras ke ĝi aperis." [4] --Orangemike (diskuto) 14:57, 15 feb. 2022 (UTC)Reply

Strangaj redaktoj redakti

Saluton, kolegoj. Mi ĵus vidis, ke Sonnywikihow (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) ĝis nun faris nur sufiĉe sensencajn redaktojn de siaj uzantopaĝoj en diversaj Vikipedioj. La bavara Vikipedio eĉ jam forbaris la uzanton. Kion ni faru? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:45, 20 feb. 2022 (UTC)Reply

Resaluton, kolegoj. Ĉar neniu reagis ĉi tie, mi jam antaŭ kelkaj tagoj skajpe demandis stivardon pri tutvika forbaro. Bonŝance li jam faris tion, tiel ke nun unu fuŝulo estas malpli ĉi tie. Espereble li ne revenos. --Tlustulimu (diskuto) 13:09, 26 feb. 2022 (UTC)Reply

Saluton, kolegoj. Hodiaŭ mi rimarkis sufiĉe sensencan redakton de Sonnyyg659 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL), sur lia uzantopaĝo. Tiu uzanto same agis kiel la antaŭe menciita, do plejparte kreis uzantopaĝojn kun sensenca teksto. Tial mi supozas, ke temas pri gantopupo. Krome mi jam forbaris lin, kiel la germana Vikipedio. - Do, ni estu atentaj pri tiaj uloj. --Tlustulimu (diskuto) 16:10, 26 mar. 2022 (UTC)Reply

Kontrolenda uzanto redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la novulo Augusto M Pilla (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) foje redaktis artikolon, por kio estas propono je forigo. Tio per si mem ankoraŭ ne estas problemo. Sed la uzanto jam estas forbarita en la Komunejo pro alŝuto de neliberaj dosieroj. Krome multaj liaj redaktoj en la hispana Vikipedio devis esti malfarataj. Do, mi proponas, ke ni estu atentemaj pri lia farado. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 13:34, 6 mar. 2022 (UTC)Reply

MOD redakti

Mi tute ne komprenas la sencon de tiu redakto. Ĉu bona? Ĉu malbona? Ĉu vandalismo, malfarenda? - Sincere, Moldur (diskuto) 15:26, 20 mar. 2022 (UTC)Reply

Saluton, @Moldur:. Ankaŭ mi ĵus vidis tiun strangan ligilon kaj jam malfaris la aldonon. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:25, 20 mar. 2022 (UTC)Reply

Problema uzantonomo redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke WorldWarIIIIIIII (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) ion redaktis hodiaŭ. Mi dubas, ke tia uzantonomo estas utila en Vikipedio. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 20:33, 20 mar. 2022 (UTC)Reply

Malneŭtraj ŝanĝoj redakti

Saluton. Mi ĵus malfaris la malneŭtrajn ŝanĝojn de 178.141.20.224 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) en la artikoloj Donecka provinco kaj Mariupolo. Krome mi protektis ambaŭ artikolojn kontraŭ redakto de IPuloj. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:04, 1 apr. 2022 (UTC)Reply

Peto forbari redakti

La konata vandalo kiu uzadis la nomojn Haistakaa! kaj Nenoniel kaj amason da ip-numeroj, sukcesis krei por si novan konton kun la nomo Uusikonto. Bonvolu forbari lin kaj, se eble, forigi ĉiujn ŝanĝojn kaj novajn artikolojn kreitajn de li. --Surfo 07:28, 2 apr. 2022 (UTC)Reply

Saluton, @Surfo: Dankon pro via atentigo. Mi ĵus forbaris Uusikonto (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) por ĉiam. Krome mi malfaris ĉiujn aldonojn de nedezirataj kategorioj. - Ĉu vere ĉiuj de li kreitaj novaj artikoloj estu forigataj? - Ĉu eble iu havas proponon kiel ni povus eble eĉ sukcese forpeli la ĝenulon? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:36, 2 apr. 2022 (UTC)Reply
Jes, mi opinias ke oni nepre forigu ĉion kreitan de li. Li ja estis forbarita, kaj forbaro ja signifas interalie malpermeson kontribui al Vikipedio. Forbaro havas nenian signifon, se eblas simpla malobeo per utiligo de ip-numeroj kaj nove kreitaj uzantonomoj. Lia agado estis haltigita ankaŭ en la Finna Vikipedio, kie li infanludis per similaj kalvulaj aferoj. Ŝajnas ke li ne plu eĉ provas aperi tie, ĉar nur kelkajn minutojn post nova provo ĉio lia estas forviŝata,, nun li provas utiligi la Esperantan Vikipedion. Estas nepre plej facile nuligi kaj forigi liajn redaktojn TUJ, antaŭ ol iu komencas modifi la tekstojn. Tio, ke li provas ĉirkaŭire eviti la sekvojn de forbariteco, estas sufiĉa kialo por tuja forigo. Surfo 19:30, 4 apr. 2022 (UTC)Reply
@Surfo: Mi pensas, ke vi pravas. Intertempe Kani ŝanĝis du el la kreitaĵoj de Uusikonto al alidirektiloj. Ĉu mi tamen ankaŭ tiujn forigu? --Tlustulimu (diskuto) 08:13, 5 apr. 2022 (UTC)Reply
Kial gxi estis infanludo? Vi estas kalva kaj mi nun kalvigxas. Mia patro ne estas kalva, sed mia patrfamilia onklo kaj patrinfamilia onklo estas. Ni fondu societon de kalvaj esperantistoj. Ni memoru, ke ankaŭ Zamenhof estis kalvulo. Jaakkoil (diskuto) 21:46, 30 maj. 2022 (UTC)Reply

Saluton, @Surfo:, Kion vi pensas pri mia propono, kiun mi ĵus skribis sur Vikipedio:Problemaj uzantoj? - Bonvolu respondi en la ligita paĝo. Dankon. Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:38, 12 apr. 2022 (UTC)Reply

(+) Alternative vi povus doni poron al mia propono je forigo sur VP:FA, se vi preferas tion. Dankon   --Tlustulimu (diskuto) 13:46, 12 apr. 2022 (UTC)Reply
  Farite Mi ĵus plejparte plenumis la proponon de Surfo pri amasforigo de la kreaĵo de Uusikonto. Nur du kreaĵojn mi ne forigis, ĉar ili nun estas alidirektiloj. --Tlustulimu (diskuto) 08:14, 16 apr. 2022 (UTC)Reply

Kontribuoj de IPuloj kaj ĝenaj gantopupoj redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke 86.115.73.56 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) kaj 86.114.207.245 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) kreis artikolojn, kiuj iel rilatas Finnlandon kaj supozigas min, ke la uloj fakte estas Nenionel, Uusikonto ktp. Ĉu mi tuj amasforigu ĉion, kiel fakte proponis Surfo ĉe la antaŭa diskuto? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:17, 5 apr. 2022 (UTC)Reply

Cxu iuj asertas, ke miaj artikoloj estu forigita, ĉar ilin kreis mi? Liukas piha (diskuto) 12:13, 10 apr. 2022 (UTC)Reply
Jen respondo rekte al vi: Jes, tiel estas. Vi estas forbarita en Vikipedio. La kialojn por via forbaro oni supozeble sufiĉe detale klarigis al vi, do mi ne ripetos ilin. Tio signifas ke vi ne rajtas kontribui al Vikipedio - nek stultaĵojn, nek seriozaĵojn. Do viaj artikoloj estos forigitaj, ĉar ilin kreis vi kiu estas forbarita. Se vi iam en la estonteco estos preta serioze kaj fidinde kontribui, vi supozeble estos iam bonvena reveni. - Sincere, Moldur (diskuto) 14:31, 12 apr. 2022 (UTC)Reply
Kial gxi utiligas, ke mi ne rajtas tajpi seriozajxojn? 109.240.103.191 02:02, 22 apr. 2022 (UTC)Reply
Estas tre utile al la Esperanta Vikipedio, ke vi ne rajtas verki ion ajn en ĝi kaj ke viaj kontribuoj estas tuj forviŝataj.
Unue, viaj ideoj pri "serioza" estas plene maltaŭgaj por enciklopedia teksto. Vi simple ne kapablas distingi seriozan tekston disde malserioza. Kiel ree montras viaj ĵusaj kontribuoj, via "humuro" similas tiun de dekkelkjaraj duonkreskuloj, kiuj ridaĉas inter si kiam ili fieras pri io maldeca, kion ili sukcesis skribi sur muro de sia lernejo kaj poste, starante malantaŭ angulo, atendas la reagon de sia instruisto.
Due. la nivelo de via Esperanta lingvoscio ne sufiĉas por bona verkado kaj vi do ege laborigas aliajn Vikipedianojn per korektado-taskoj pri malgravaj novaj artikoloj.
Trie, nun vi ŝajnas ĉefe esti fiera pri tio, ke vi sukcesis preteriri la barojn metitajn de viaj forblokintoj, kaj tamen ion skribi. Sed ni ne admiras vin pri tio, estas tro facilaj trukoj.
Mi rekomendas, ke vi nun silentu ĉi tie minimume unu jaron. Se post tiu punperiodo (aŭ ''jäähy'', se vi pli bone komprenas tion) vi ankoraŭ sentas Vikipedion interesa, provu rekrei novan konton, prefere kun serioza nomo, nenio simila al "Haistakaa!" aŭ "Säännöt on tehty rikottaviksi", kaj rekomencu treege singarde. Intertempe vi provu ekzemple la diskutejon vauva.fi. Surfo 15:10, 22 apr. 2022 (UTC)Reply
Mi, Nenoniel, komentas. Cxu vi povas konservi tion komenton, kvankam forbaris min? Mi volas rakonti miajn pensojn.
Estis humuro kaj ne korekta teksto por Vikipedio, ke la plej bona kuiristo havas longan dorson kaj mallongajn brakojn. Estis bone, ke gxi estis forigita. Sed kial oni ne povus tajpi, ke Juice Leskinen estis longharara sed kalva? Pri Juice Leskinen estas dirita, ke li estis longharara kaj kalva. Li havis june antauxe kaj malantauxe longan hararon. Poste antauxa parto de lia kapo kalvigxis, sed li permesis sian malantauxan (kaj eble flankan) hararon kreski ankaoraux longa. Gxi atingis iam ecx mezlokon de lia dorso, kvankam li estis kalva.
Mi volas rakonti, ke al mia patrino kuracisto diris, ke sxi naskis 26-a de novembro, sed mi naskigxis 3--an de decembro. Umbilika ŝnuro premis mian kolon. Mi ricevis oksigenan mankon kaj gxi difektis cerbon. Eble estis malbone, ke sxi naskis min kiel unua infano. Se mia patrino estus naskita infanojn pre, sxi eble estus kompreninta pli bone, la akuŝigistino NE faris cxiun eventualan por malfortigi mian oksidenan mankon. 86.115.123.247 14:53, 23 apr. 2022 (UTC)Reply
Mi eksciis, ke ankaŭ Surfo estas kalva. Ĉu surfo parolas finnan? 86.115.123.247 14:57, 23 apr. 2022 (UTC)Reply

Post peto de Surfo sur mia diskutopaĝo mi realigis la unumonatan forbaron de la jenaj uzantoj:

Ĉe 193.208.0.0/14 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) ial "strikas" nia vikia programaro aŭ eble la informo de whois-servilo ne ĝustis. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 11:05, 29 apr. 2022 (UTC)Reply

Post apero de pliaj gantojpupoj mi proponas redaŭrigi la forbaron de la ĉiantaŭaj IPularoj al ĉiama. Temas pri la jenaj uloj:

Ĉu eble estas alia propono? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:15, 10 jun. 2022 (UTC)Reply

Jen plia aldono de uzantoj Reguloj ekzistas nur por ke oni rompu ilin (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kaj Wikipedian säännöt on tehty rikottaviksi (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Mi pensas, ke la uloj finfine meritas ne nur limigitan, sed eĉ senfinan forbaron. Ĉu eble estas aliaj opinioj? --Tlustulimu (diskuto) 20:23, 26 jun. 2022 (UTC)Reply
Aliĝis plia gantopupo al la aro, nome kalvulo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Lia nomo eĉ jam aperis trifoje en la protokolo de la misuza filtrilo 5. Tial mi proponas ankaŭ forbari lin. Ĉu aliaj uzantoj eble ne interesiĝas pri la problemulo?
Mi ĵus vidis, ke 86.114.191.80 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) dufoje provis ion aldoni al artikolo, malhelpata de la misuza filtrilo 5. Tial mi proponas reaktivigi la forbaron por tiu IPularo. --Tlustulimu (diskuto) 17:36, 3 jul. 2022 (UTC)Reply
Uzanto Leinonen estas forbarita, kaj mi komprenas tiel ke li estu do forbarita kun ĉiuj siaj kontoj, ĉu "Nenoniel", ĉu "Haistakaa", ĉu "K a l v u l o", ĉu aliaj, aŭ anonimaj kontoj (IPuloj). Jes, forbaro estas aktivigenda. Por ĉiuj kontoj de la sama uzanto. - Sincere, Moldur (diskuto) 19:23, 3 jul. 2022 (UTC)Reply
testo: ĉu ekzistas iu speciala regulo pri la vorto "kalvulo"?
Ekzistas misuza filtrilo 5 kontraŭ tiu vorto, kiun la temulo altrude provis aldoni al diversaj artikoloj. - Sed mi ĵus korektis la filtrilon iomete, ĉar ĝi iel malĝuste "digestis" la varianton "Kalvulo". --Tlustulimu (diskuto) 19:49, 3 jul. 2022 (UTC)Reply

Mi ĵus forbaris Kalvulo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) post lia plia provo enmunti sian "nomon" en artikolon pri afrika politikisto. Krome li skribis ion en sian uzantopaĝon, kion la gugla tradukilo senprobleme komprenas. Do, lia vivocelo estas petolo. - Krome li skribis ion pri vandalismo en sian uzantopaĝon ankaŭ finnlingve por malhelpi komprenon. Tamen Guglo helpis al mi. Do, mi proponas forbari liajn aliajn ankoraŭ dormantajn gantopupojn kaj la rilatajn IParon. Ĉu estas aliaj proponoj? --Tlustulimu (diskuto) 14:12, 21 jul. 2022 (UTC)Reply

Mi ĵus vidis, ke la forbarita uzanto redaktis paĝon, kiu tre verŝajne estas uzantopaĝo de plia gantopupo, nome Ilkivallan tekijä (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). La "nomo" signifas laŭ la gugla tradukilo "vandalo". Do, ĝi meritas rapidan forbaron. --Tlustulimu (diskuto) 14:22, 21 jul. 2022 (UTC)Reply
Tre bone. Ankaŭ indas forigi la uzantopaĝon de tiu gantopupo kun ties finnnlingva vandalisma enhavo. - Sincere, Moldur (diskuto) 18:43, 24 jul. 2022 (UTC)Reply
Mi forigis. - Moldur (diskuto) 18:12, 25 jul. 2022 (UTC)Reply

Saluton. Mi ĵus forbaris iun IPulon el unu el la supre menciitaj IParoj, pro ripeta provo altrudi ne utilan kategorion. Temas pri 193.210.183.58 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois). - Krome mi forbaris la uzanton Rikkokaa Wikipedian sääntöjä (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL), kies nomo laŭ gugla tradukilo signifas "Malobservas la regulojn de Vikipedio". Do, evidente gantopupo de Nenioniel. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:02, 24 jul. 2022 (UTC)Reply

Saluton. Mi ĵus rimarkis kreon de la nova uzanto J. Leinonen (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL), kiu supozeble estas plia gantopupo. Do, ni estu atentemaj. --Tlustulimu (diskuto) 11:04, 26 jul. 2022 (UTC)Reply
Aperis plia uzanto kun finnlingva nomo, nome Kuiskaaja Rajala pani rahaa likoon, jotta Pekka saisi linnun (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). La stilo aspektas kiel tiu de la supre menciitaj forbaritaj uzantoj. --Tlustulimu (diskuto) 05:13, 9 sep. 2022 (UTC)Reply
La finna Vikipedio jam forbaris lin, metante la jenan kialon "Sopimaton käyttäjätunnus: ja sotkeminen". Ĝia traduko laŭ Guglo estas "Nekonvena uzantnomo: kaj fuŝado". Ĉar la uzanto jam faris fuŝon ĉi tie, mi forbaris lin. Krome mi markis lian uzantopaĝon per la ŝablono {{porĉiame forbarita}}. Tlustulimu (diskuto) 05:21, 9 sep. 2022 (UTC)Reply

Jen novaj gantopupoj aperintaj hodiaŭ: Neekerin kulli teki kusilakon (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kaj Kuukerin Nelli teki lasikukon (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Forbarendaj pro maltaŭgaj uzantonomoj. --Tlustulimu (diskuto) 04:45, 12 sep. 2022 (UTC)Reply

Ties kontribuoj, ĉu ŝanĝoj ĉu novaj artikoloj, estas tuj forigendaj sendiskute, ĉar kreitaj de forbarita uzanto. Surfo 08:56, 12 sep. 2022 (UTC)Reply

Jen nova gantopupo Outo peelo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL), kies uzantonomo signifas laŭ gugla tradukilo "stranga petolo". --Tlustulimu (diskuto) 05:11, 28 sep. 2022 (UTC)Reply

Jen plia gantopupo Nettihäirikkö (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL), kies uzantonomo laŭ la gugla tradukilo signifas "interreta malordo". Ĉar la ulo ŝatas malordon, mi proponas ordigon per elĵeto. Ĉu iu kontraŭas? --Tlustulimu (diskuto) 17:30, 3 okt. 2022 (UTC)Reply
Tute en ordo. - Moldur (diskuto) 18:32, 3 okt. 2022 (UTC)Reply
Dankon, Moldur pro via subteno. Aliaj ŝajne ne tre interesi̍ĝas pri ĉi tiu petolema ĝenulo. Mi ĵus forbaris la du laste nomitajn gantopupojn. La ulo serĉu alian ludejon. --Tlustulimu (diskuto) 19:14, 3 okt. 2022 (UTC)Reply

Notindas pliaj gantopupoj, nome Tämä tunnus on Nenonielin sukkanukke (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kaj Wikipedian sääntöjä noudattava käyttäjä (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). --Tlustulimu (diskuto) 17:01, 8 okt. 2022 (UTC)Reply

Mi opinias, ke administranto ĉiam tuj forbaru uzanton, kiu montras eĉ etan similecon al Nenoniel. La plej facila rekonilo ja estas lia amo al kalvuloj kaj kelkaj tipoj de uzantonomoj, sed ankaŭ aliaj detaloj sufiĉas. Same administranto forbaru ĉiujn IP-numerojn, kun vasta gamo da ĉiuj ĉirkaŭaj numeroj, kaj por longa tempo. Ne necesas ĉi tie diskuti pri la forbaroj. Lastatempe, mi facile trovis, li uzis almenaŭ ĉi tiujn numerojn 217.140.201.241, 109.240.98.249, 109.240.7.174, 217.140.211.198. Liaj kontribuoj ofte temas pri sensignifaĵoj, iam oni povas konsideri la kontribuojn ĝermoj, sed ĉar lia evidenta intenco estas ĝeni kaj krei ĥaoson, plej bone estas simple forigi ĉion kreitan de li. Mi supozas, ke forbari sufiĉan gamon da IP-numeroj ankaŭ malebligos aŭ almenaŭ malfaciligos al li krei novajn kontojn por si. --Surfo 16:47, 10 okt. 2022 (UTC)Reply
Mi ĵus forbaris ĉiujn supre ie menciitajn gantopupojn kaj por 1 jaro ankaŭ IParojn laŭ via propono. Se li subite reaktiviĝos sub alia supre menciita IParo, mi proponas ankaŭ forbari tiujn. --Tlustulimu (diskuto) 17:44, 10 okt. 2022 (UTC)Reply
Li senhonte ignoras forbarojn kaj simple plu redaktas per nova IP-numero, nun jen: 86.114.207.187 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois). - Moldur (diskuto) 20:11, 8 dec. 2022 (UTC)Reply
Jen plia gantopupo, evidente de la sama ulo: 193.210.162.206. - Moldur (diskuto) 07:44, 14 dec. 2022 (UTC)Reply
Bonvolu atenti pri 193.210.165.206 - eble jen nova gantopupo de la sama uzanto? - Moldur (diskuto) 20:30, 7 sep. 2023 (UTC)Reply
P.S. Kara ThomasPusch, aŭ iu alia administranto, mi petas protekti la koncernan artikolon Svedlingvaj finnlandanoj kaj ĝian diskutpaĝon kontraŭ redaktoj de ne-ensalutintoj. Dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 20:30, 7 sep. 2023 (UTC)Reply
Bv daŭrigu nur tie: Vikipedio:Problemaj_uzantoj#"LTA_pakkoruotsi"_+_kalvuloj. Taylor 49 (diskuto) 21:31, 7 sep. 2023 (UTC)Reply
  Farite Mi protektis la artikolon Svedlingvaj finnlandanoj kaj ĝian diskutpaĝon kontraŭ redaktoj de ne-ensalutintoj, kaj miras ke ni antaŭe forgesis protekti ĝin. Kaj (ankaŭ) mi atentos pri la IP-adreso. Plu vere ĉe " Vikipedio:Problemaj uzantoj..." ThomasPusch (diskuto) 09:02, 8 sep. 2023 (UTC)Reply

Forpasinta uzanto redakti

Saluton. Mi ĵus trovis uzantopaĝon de forpasinta esperantisto. Temas pri Uzanto:Wolfgang Bohr. Do, kion ni faru pri ĝi? - Mi proponas, ke ni lasu ĝin kiel ĝi nun estas pro memoro. Ĉu bone? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:20, 10 apr. 2022 (UTC)Reply

Mi kredas ke la kutimo estas lasi li uzantopaĝon tia kia ĝi estas, kun nura aldono de {{forpasinta vikipediisto}}. - Sincere, Moldur (diskuto) 14:35, 12 apr. 2022 (UTC)Reply
  Farite aldono de la menciita ŝablono. Krome mi protektis lian paĝon, ĉar ĝi restu tia, kia ĝi nun estas. - Sincere kaj malĝoje :-( --Tlustulimu (diskuto) 14:44, 12 apr. 2022 (UTC)Reply

Ĉu eble gantopupoj? redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke kreiĝis sinsekve kelkaj simile nomataj uzantoj. Temas pri

Do, kion fari? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 20:23, 11 maj. 2022 (UTC)Reply

Mi subtenas la forigon, feliĉe jam okazintan. RG72 (diskuto) 10:01, 12 maj. 2022 (UTC)Reply
@RG72: Pri kia forigo temas? --Tlustulimu (diskuto) 12:52, 12 maj. 2022 (UTC)Reply
De tiuj ĉi gantopupoj. RG72 (diskuto) 12:58, 12 maj. 2022 (UTC)Reply
Ĉu? Kie vi legis pri ilia forigo? --Tlustulimu (diskuto) 13:00, 12 maj. 2022 (UTC)Reply
Ah jes, mi vidis la ruĝajn ligilojn kaj miskomprenis ilin. RG72 (diskuto) 13:07, 12 maj. 2022 (UTC)Reply

Hm. Laŭ la lasta ligilo de ĉiuj supre listigitaj uzantoj neniu ĝis nun ie redaktis nek kreis artikolojn. Eble iu kreis la uzantojn por iam poste fari ion. Strangas nur, ke la uzantonomoj estas tre similaj kaj ĝis nun fakte neniu ion faris en la Vikipedioj. --Tlustulimu (diskuto) 13:10, 12 maj. 2022 (UTC)Reply

Mi ĵus vidis, ke ĉiuj supre menciitaj "uzantoj" intertempe tutvikie estis forbaritaj. --Tlustulimu (diskuto) 18:48, 18 maj. 2022 (UTC)Reply
Permesu min redakti oktobre! 93.106.179.193 23:20, 10 jun. 2022 (UTC)Reply

Ĉu spamaĵo? redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke Heinrichdeutsch (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) aldonis turklingvajn ligilojn al kelkaj artikoloj. Sed mi dubas pri la utilo kaj tial jam malfaris la du lastajn aldonojn. Ĉu eble hazarde ĉeestas iu, kiu komprenas la turkan kaj povas kontroli la aldonojn. - Strangas krome, ke la uzanto havas germanan uzantonomon, sed la hejma Vikipedio estas la turka. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:25, 2 jun. 2022 (UTC)Reply

Hello, unfortunately I do not know your language. I just wanted to add a source about a Turkish writer. This can be useful for researchers. Heinrichdeutsch (diskuto) 10:31, 2 jun. 2022 (UTC)Reply
This Turkish resource that I have added includes the thoughts of the Turkish author about teaching Arabic. I would be glad if you could help me with this. Thank you so much. Heinrichdeutsch (diskuto) 10:35, 2 jun. 2022 (UTC)Reply
By the way, the source I added about Evelyn Baring Cromer is about a poem by an Arab poet named Ahmed Shawqi. Shawqi's poem is about Evelyn Baring Cromer. Sorry again for having to write in English. Kind regards. Heinrichdeutsch (diskuto) 11:00, 2 jun. 2022 (UTC)Reply

Jen spamulo jam forbarita aliloke redakti

Saluton. Mi ĵus malfaris aldonon de IP-a ligilo aldonita de WINMAX378 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Enkaze de ripeto mi proponas forbaron. Ĉu bone? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:28, 2 jun. 2022 (UTC)Reply

Loka forbaro ne plu necesas, ĉar WINMAX378 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) estas tutvikie forbarita. --Tlustulimu (diskuto) 09:44, 9 jun. 2022 (UTC)Reply

Stranga agado en sia nomspaco redakti

Saluton. Mi jam ekde kelkaj tagoj rimarkis parte iomete strangan agadon de Everybuckwheat (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). La uzanto kreadas artikolojn en subpaĝoj de sia uzantopaĝo (kiu mem ne ekzistas), sed ial ne interagas kun aliaj uzantoj. Kion fari? - Amike Tlustulimu (diskuto) 10:38, 16 jun. 2022 (UTC)Reply

Estas ne nur kreadoj sed ankaŭ rekopioj de ekzistantaj artikoloj, ekz. Uzanto:Everybuckwheat/maizo. --Dominik (diskuto) 12:02, 16 jun. 2022 (UTC)Reply

Rimarko pri du similaj uzantoj redakti

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke la japana Vikipedio forbaris kaj とちテレ党 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kaj 群馬テレビ党 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). La dua tie iel reagigis unu el la tieaj misuzaj filtriloj. Krome la forbarkialo por ambaŭ "uzantoj" aludis al gantopupumado. Do, kion fari? Tlustulimu (diskuto) 21:57, 17 jun. 2022 (UTC)Reply

Forpasinta uzanto 2 redakti

Saluton. Mi ĵus trovis la uzanton KlausLeith (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Laŭ la aktuala eldono de "esperanto aktuell", li forpasis la 3-an de aprilo 2022. Mi proponas, ke ni pro memoro konservu la uzantopaĝon kaj aldonu al ĝi {{forpasinta vikipediisto}}. Ĉu bone? - Amike Tlustulimu (diskuto) 16:03, 25 jun. 2022 (UTC)Reply

Tre bone. Mi trovis en vikipedio la jenan bildon de li el 2021, kaj en la jena paĝo de majo 2021 du filmajn impresojn pri iuj de liaj prelegoj. Ĉu en la nekrologo de "esperanto aktuell" estis iuj biografiaj informoj pri li? Se jes, eblus pripensi ĉu ankoraŭ havus sencon fari normalan artikolon pri li. ThomasPusch (diskuto) 20:02, 6 jul. 2022 (UTC)Reply
Mi ĵus aldonis {{forpasinta vikipediisto}} al la uzantopaĝo kaj protektis ĝin. - Intertempe eĉ aperis artikolo pri la forpasinta esperantisto-uzanto en "esperanto revuo" de UEA. Kiu povas kaj emas skribi artikolon pri la temulo? --Tlustulimu (diskuto) 14:27, 21 jul. 2022 (UTC)Reply

IPuloj kun sensencaj artikoloj redakti

Saluton. Mi ĵus forbaris 2601:300:4201:2310:4199:7FCB:81E7:1A13 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois), kiu nur kreis sensencaĵojn kun strangaj titoloj. - Eble estas eĉ la sama ulo kiel 2601:300:4201:2310:9c16:a05a:2ba6:b325 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois), 2601:300:4201:2310:8d48:61a:1229:6699 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois), 2601:300:4201:2310:8935:3667:5b56:54cb (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois). Kion fari? Tlustulimu (diskuto) 17:14, 25 jun. 2022 (UTC)Reply

Denove uloj el la sama IP-bloko kreis ion. Temas pri 2601:300:4201:2310:7DBF:19CD:3FAE:FDF2 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) kaj 2601:300:4201:2310:D1A6:5E:BF5B:B385 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois). Tre verŝajne ni devos forbari la tutan IP-grupon. --Tlustulimu (diskuto) 04:45, 27 jun. 2022 (UTC)Reply
Whois-servilo ial montras ion pri 2601::/20. Sed tio ŝajnas al mi iomete tro vasta aro. Ĉu iu havas ideon? --Tlustulimu (diskuto) 04:50, 27 jun. 2022 (UTC)Reply
Ĵus mi denove rimarkis IPulon el la sama aro, nome 2601:300:4201:2310:7DCE:E61C:CD5A:3AE4 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois). Ankaŭ tie la whois-servilo mencias ion pri 2601::/20. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 20:35, 28 jun. 2022 (UTC)Reply

Ŝajnas al mi, ke 2601:151:4600:9990:0:0:0:9CDA (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) aliĝis nokte al tiu aro, kreante la artikolon Panĝantamo sen iu ajn fonto, referencoj kaj intervikaj ligiloj. Mi tuj proponos ĝian forigon. --Tlustulimu (diskuto) 04:41, 28 jun. 2022 (UTC)Reply

Denove aktivis IPulo, nome 2601:300:4201:2310:F866:E492:BDD2:5D (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois), kiu kreis unu sensencan artikolon. Mi ĵus forigis ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 05:00, 18 jul. 2022 (UTC)Reply

Fotoĵurnalisto redakti

Bonvolu disigi aldirekton pri ĵurnalisto kaj fotoĵurnalisto! Fotoĵurnalisto apartenas al Fotoĵurnalismo aŭ tute aparte. Crosstor (diskuto) 06:27, 29 jun. 2022 (UTC)Reply

Direktigi fotoĵurnalisto al fotoĵurnalismo simplas - farite. Sed problemo en la teksto fotoĵurnalismo tuj venas en la unua bildo, kiu uzas iun terminon "reta prestekniko" sen klarigo, kio estus tio - temas pri la koncepto de vikidatumo Q1110021, en la vikidatuma ero por tio proponatas la vorto "duontono", je unua rigardo ankaŭ ne pli klara vortumo ol "reta prestekniko": tono unua-, dua- kaj triavice rilatas al sonoj, al aŭdado, kaj nur en kvara kromsignifo al koloroj, kio pli-malpli ĝustus ĉi-tie, sed "reta" misgvidas, ĉar ne temas pri retoj sed pri punktoj. Tiu paĝo kreenda estus bona tasko por lingve kreema redaktanto, kiu ankaŭ devus cerbumi pri pli trafa titolo! ThomasPusch (diskuto) 17:40, 6 jul. 2022 (UTC)Reply

Uzanto Marta987M redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke Marta987M (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) metis reklaman eksteran ligilon en du diskutopaĝojn. Sed mi jam forigis ilin. Krome la uzanto spamis en pliaj vikipedioj kaj en kelkaj estas jam forbarita. Mi proponas, ke ni faru same. Ĉu bone? - Amike Tlustulimu (diskuto) 16:02, 29 jul. 2022 (UTC)Reply

Altrudema IPulo redakti

Saluton. Mi ĵus malfaris ĉiujn ŝanĝojn de 2001:9E8:36D1:2200:B446:C77:599F:D9F2 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois). La IPulo nenie diskutis ion pri la malplenigo de paĝoj. Tial mi ĉion malfaris traktante tion kiel vandalismon. Tlustulimu (diskuto) 18:11, 10 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Saluton. Hodiaŭ alia IPulo 87.123.241.133 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois), sed ĉe la sama provizanto kiel la hieraŭ aperinta, forigis sendiskute kaj senkomente ligilojn al certa portalo. Ĉu ni vere bezonas la portalon "Pedofilio"? Jam foje okazis diskuto pri ĝi kaj oni decidis konservi ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 05:08, 11 aŭg. 2022 (UTC)Reply

WikiData redakti

Mi kreis artikolon pri Pálné Molnár C., poste kiel unua kreis en WikiData. Mi ne scias kial, ĝi malaperis. La ligon ĝi ne permesas kun eo. Tamen, se mi serĉas la titolon en serĉilo de WikiData, ĝi estas komplete videbla. Kio okazis????? Crosstor (diskuto) 07:11, 26 aŭg. 2022 (UTC)Reply

  Farite - Vi devas aldoni la artikolon precipe en keston Wikipedia en dekstran superan angulon. LiMr (diskuto) 07:20, 26 aŭg. 2022 (UTC)Reply
Dankon! Crosstor (diskuto) 07:30, 26 aŭg. 2022 (UTC)Reply

forigoj redakti

Bonvolu forigi Mária Czikle, ĉar ŝi estas identa kun Valéria Czikle, ankaŭ forigi WikiDaton de Mária Czikle. Ili estas superfluaj kaj lingvan ligilon havas nur Valéria Czikle en ordo (la alia ne). Crosstor (diskuto) 07:31, 28 aŭg. 2022 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 09:35, 29 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Praxidicae redakti

Saluton. Tiu uzantino dum 2019 kaj iomete dum 2020 ĝuste laboris por forigi vandalaĵojn kaj plej verŝajne neĝustajn eksterajn ligilojn kaj referencojn, ŝajne por forigi spamaĵojn tutvikie. En 2021 ŝi ne aperis. En 2022 ŝi aperis la 1an de Septembro kun ŝarĝita pafilo kaj laŭ mia impreso en la intenco forigi celitajn referencojn ŝi forigis ankaŭ grandan kvanton de teksto, eble nek forigenda nek foriginda. Ĉu iu bonvolos trarigardi tion? kani (diskuto) 00:00, 2 sep. 2022 (UTC)Reply

Plej verŝajne ŝi ne regas Esperanton, laŭ sia uzantopaĝo, kaj tial ŝi eĉ ne scias kion ŝi forigas. kani (diskuto) 10:32, 2 sep. 2022 (UTC)Reply
Praxidicae (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) aktiva kaj sperta globala administranto
Merrylynns (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) spamisto

Bedaŭrinde "Praxidicae" pravas kaj "Merrylynns" spamas, sed temas pri precipe ruza maniero spami. La aldonitaj fontoj aspektas utile, sed tamen temas pri kaŝita reklamo. "Praxidicae" bone faris (almenaŭ plejparte, mi ĝisnune ne trovis iun fuŝon aŭ vandalismon), kvankam ri ne komprenas Esperanton. Taylor 49 (diskuto) 17:24, 25 okt. 2022 (UTC)Reply

Ĉu uzanto sen kontribuoj? redakti

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke Dieter DUNGERT (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) ial maldekstre ne havas la kutiman ligilon al kontribuoj. Ĉu eble temas pri ne ekzistanta uzanto, laŭ la imago de la Vikia programaro? - Ĉe klako sur "kontribuoj" aperas la mesaĝo "Uzanto-konto "Dieter DUNGERT" ne estas registrita.". Do, kion fari? Amike Tlustulimu (diskuto) 17:02, 25 sep. 2022 (UTC)Reply

Ŝajne oni alinomis la uzanton, eble eĉ dufoje, frue eble jam antaŭ jaro 2006.
Ne necesas fari ion grandan, eble movi rian uzantopaĝon al Uzanto:Diddi~eowiki, aŭ kunigi ambaŭ diskutpaĝojn. Taylor 49 (diskuto) 17:08, 25 okt. 2022 (UTC)Reply
@Taylor 49: Ĉu vi havas konkretajn pruvojn, ke la kontribuanto Dieter Dungert ne havas gramatikan aŭ biologian sekson, aŭ konsideras sin gramatike neduuma?? Se jes, mi petas pri referencoj. Alikaze uzado de la ne-esperanta literkombino "ria" ekster konteksto konsiderindas simpla provoko. ThomasPusch (diskuto) 11:39, 9 nov. 2022 (UTC)Reply
La ŝablonoj {{GENDER:Dieter DUNGERT|vira|virina|sen indiko}}, {{GENDER:Diddi|vira|virina|sen indiko}}, {{GENDER:Diddi~eowiki|vira|virina|sen indiko}} indikas ke por neniu el la kontoj la uzanto en siaj teknikaj preferoj indikis indikon per kiu sekso la socio konsideru lin. Sed tio tamen nur signifas ke la homo de naskiĝjaro 1943 ne atente faris ĉiujn eblajn elektojn en siaj vikipediaj teknikaj preferoj. Ankaŭ aliaj elstaraj esperantistoj kiel ekzemple Martin Haase en sia konto {{GENDER:MartinHaase|vira|virina|sen indiko}} ne elektis indikon, aŭ Jorge Camacho en sia konto {{GENDER:Jorge CAMACHO|vira|virina|sen indiko}} ne elektis, kaj tamen mi persone konas ambaŭ kaj sendube certas ke ambaŭ estas biologie viraj (kion ankaŭ konsideras la vikipediaj biografioj). Kaj tio por preskaŭ ĉiuj vikipedianoj validos: nur la plej fervoraj sufiĉe atente studis siajn vikipediajn teknikajn preferojn. Tial dubindas la vikipedia starpunkto "sen kreo de unuigita vikipedia salutnomo kaj konscia persona elekto de socia sekso ĉiuj uzantoj konsideratas sen socia sekso", kaj tiu teknika aranĝo, se mankas indiko, informas nenion pri efektiva biologia aŭ socia sekso. Bonus havi tri elektojn "vira|virina|sen socia sekso" kaj kvaran indikon "sen indiko", se mankas indiko! ThomasPusch (diskuto) 09:42, 8 sep. 2023 (UTC)Reply

Nova formato redakti

Subite mi gapis pro nova aspekto de paĝoj. Kiu decidis tion? Ĉu mi maltrafis gravan baloton kiu estis proponita al aktivaj vikipediistoj aŭ iu burokrato decidis, ke tiu aspekto pli bonas. Kial? Ĉiuokaze aliro al aliaj lingvoj estos pli malutila, inter aliaj aferoj: troa marĝeno, fuŝigo de iama aspekto ekzemple de bildostrukturo ktp. Nu, se tio ne estis nur pruvo kaj oni ne revenos al ĝisnuna aspekto sen demokrata procedo, mi sentas, ke mi forlasos Vikipedion, kio fakte estos neniu katastrofo por Esperantujo, ĉar neniu estas malhavebla. Ne pro malkonsento kun la decido, sed kun la maldemokrata decido: kiuj ne laboras, tiuj decidas. Por la momento mi finos miajn entreprenitajn taskojn kaj se tio definitiviĝos, mi publikigos liston de kelkaj el miaj taskoj. Eble iu kiu decidis pri la ŝanĝo entreprenos miajn ĝistiamjna taskojn. Mi supozas, ke ne temas pri teknika neceso, dum angla-, german- hispan-lingvaj vikipedioj pluas en ĝisnuna formato. kani (diskuto) 20:42, 24 okt. 2022 (UTC)Reply

Mi supozas ke la stabo de Wikipedia mem decidis pri tiu ŝanĝo - ne iuj burokratoj de esperanta Vikipedio. Sed ekzistas facila solvo por tiuj kiuj deziras reveni al la antaŭa aspekto: iru al preferoj/aspekto, elektu 'vektoro' kaj alklaku 'konservi preferojn'. Dominik (diskuto) 07:35, 25 okt. 2022 (UTC)Reply
Kara Kani! Mi estis same surprizita de la ŝanĝo kiel vi, sed mi neniel forte reagis al tio. Estas ja granda kunlabora projekto, jen kaj jen iuj teknikaĵoj ŝanĝiĝas, foje io iom pli malboniĝas, pli ofte iom pli boniĝas. La nova aspekto tre probable funkcias prokismume same bone kiel la antaŭa, eble eĉ iom pli bone. Nu jen, ne indas multe cerbumi pri tio - por mi certe neniu kaŭzo por indigni aŭ rezigni. Mi tre forte esperas ke ankaŭ por vi tio ne estos vere kaŭzo por rezigni pri Vikipedio, ĉar vi faras gravajn valorajn kontribuojn ĉi tie, kaj via foriro vere estus perdo por Vikipedio! (Eble "neniu katastrofo" kiel vi diras, sed definitive ja perdo!)
Nun Dominik ja informas ke la nova stilo neniel estas deviga, sed simple estas plia elektebleco, kiun oni povas ekuzi se oni volas sed ankaŭ tute simple malelekti se oni preferas la antaŭan, aŭ iun alian stilon. Do vere neniel estas iu ajn malavantaĝo kun tiu ŝanĝo! La sola plendo kiun mi eble povus prezenti estis la maniero kiel la ŝanĝo venis - tute subite kaj (por mi) ne-anoncite. Sed tamen pri tio mi ja eble kulpas mem, ĉar certe iuj informoj abundis en iuj aliaj informkanaloj, kaj mi mem elektis ignori la multajn teknikajn mesaĝojn kiuj venas tie kaj jene kaj kiuj eble eble iam enhavas ion sciindan sed plej ofte ne. Do, de mia flanko neniu problemo, kaj mi esperas kaj ankaŭ vi retrovos vin hejme ĉi tie - ĉu nov-stile, ĉu malnov-stile. - Amike, Moldur (diskuto) 10:14, 25 okt. 2022 (UTC)Reply
Dankon pro la utila informo. Ja, mi klopodis dekomence reveni laŭ tiu vojo, sed trovis nur strangaĵojn kaj mi tute ne sciis kio estas tiuj vektoroj. Mi supozas, ke ankaŭ aliaj uzantoj gapos pri ŝanĝoj en la haŭto ktp. Nun ĉio estas en ordo. Mi tute konsentas kun Moldur kaj ankaŭ ĉe mi la indigno estis la maniero fari tiun ŝanĝon. Estus estinta pli konvena, ke tiuj kiuj deziras ŝanĝi ŝanĝu. Nun ĉio estas en ordo. Dankon pro viaj vortoj. kani (diskuto) 10:44, 25 okt. 2022 (UTC)Reply
Bonŝance eblas reaperigi la malnovan varianton de "Vector" en siaj preferoj, kiel jam skribis Dominik. Sed ŝajnas al mi, ke tion oni devus fari aparte ĉe la unuopaj Vikioj, kie oni emas kunlabori :-( Bedaŭrinde kelkfoje okazas decidoj senatente al la loka komunumo. Ĉu eble eĉ ĉikaze? - Amike Tlustulimu (diskuto) 13:55, 25 okt. 2022 (UTC)Reply
Uzu Specialaĵo:GlobalPreferences por malŝalti ĝin en ĉiuj lingvoj! Tie ĉi oni ankaŭ povas ŝalti vector-2022 por ĉiuj lingvoj, mi jam faris tion ekde aŭgusto. Stefangrotz (diskuto) 17:06, 25 okt. 2022 (UTC)Reply
Vikimedio anoncis la novan stilon en Diskuto: Diversejo, tie ĉi: Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#The Vector 2022 skin as the default in two weeks?
La ŝanĝo estis ankaŭ menciita en la diskuto pri la nova ĉefpaĝo: Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Uzi_la_stilon_de_la_ĉefpaĝo_de_la_franca_vikipedio,_kiu_ankaŭ_estas_bone_uzebla_en_poŝtelefonoj
La "custom CSS" de la esperanta Vikipedio ne tute funkcias kun la nova stilo. Jen kelkaj ekzemploj:
1. "[kontroli kontrolendajn ŝanĝojn]" kaŝas parton de la menuo:
 
Jen raporto pri ĝi ĉe phabricator [6]https://phabricator.wikimedia.org/T320680
2. La simbolo por legindaj artikoloj ankaŭ kaŝas la menuon:
 
Stefangrotz (diskuto) 15:42, 25 okt. 2022 (UTC)Reply
La nova aspekto estas rekte malutila kaj sencerba. Certaj vikioj enkondukis ĝin jam antaŭ kelkaj monatoj. Sed la malnovan aspekton registriĝintaj uzantoj povas revenigi (nunteme, ne necese porĉiam) per siaj lokaj aŭ globalaj preferoj. Alia agresema sencerba fuŝo estas la "vida redaktilo" kiu ĝenas precipe tiujn kiuj ne uzas ĝin. Taylor 49 (diskuto) 17:08, 25 okt. 2022 (UTC)Reply
Mi fakte tre ŝatas la novan aspekton, mi precipe ŝatas ke la linioj ne plu estas tiel longegaj en grandaj ekranoj. Estas tre malfacile legi artikolon kun longegaj linioj. Mi ankaŭ ŝatas ambaŭ, la "vida redaktilo" kaj la klasika redaktilo. Stefangrotz (diskuto) 17:16, 25 okt. 2022 (UTC)Reply

La tiel nomata "nova defaŭlta sistemo vector 2022" vere estas dubinda "progreso", sed precipe ĝi daŭre estas nur puŝaĵo anglalingva de iu laborgrupo de "wikimedia foundation" kiu volas unuecigon de ĉiuj vikipediaj branĉoj. Kaj la ne jam adaptoj al Esperanto ne finiĝas per la ekzemploj nomitaj supre: sur mia ekrano en multaj esperantlingvaj paĝoj nun estas arbitre iuj vortoj en plene fremda lingvo - ekzemple mia diskutpaĝo maldekstre komenciĝas per vortoj Çontents hǐde begĩnnīng kaj supre dekstre estas imperativo ađđ langŭages (diakritaj signoj aldonitaj por substreki la strangecon, fremdecon, nekoherecon). Cetere ne nur en esperantaj paĝoj estas tiel, sed ankaŭ ekzemple en la franca estas same fuŝe. Almenaŭ la nova propono ankoraŭ ne estas matura, kaj ne bone adaptita al tiu ĉi branĉo de vikipedio. Sed aparte de postulo ke la nova propono estu tute en la lingvo de la vikipedia branĉo: Se iu laborgrupo de la "wikimedia foundation" maldemokratie devigis unuecigon de ĉiuj vikipediaj branĉoj, kial tiam la angla, hispana kaj germana vikipedioj ankoraŭ aspektas praktikaj kiel ĉiam, nur kelkaj inkluzive de la esperanta, litova kaj franca nun devige aspektas laŭ la nova laborgrupe elpensita sistemo?? Mi mem ne konvinkatas pri "vector 2022" kaj forte pledus pri retroiro de la defaŭlta aspekto de la esperantlingva branĉo al la "normala" sistemo en la angla, hispana, germana kaj plej multaj aliaj vikipedioj! Uzu tiu kiu mem decidas la novan sistemon... Sed tio kompreneble nur havas ŝancon se tiel faras ankaŭ la plej grandaj vikipediaj branĉoj, kaj se inter la esperantlingvaj uzantoj estas klara prefero ne devigi novan enpaĝigon laŭ la noveca sistemo "vector 2022". ThomasPusch (diskuto) 12:52, 2 nov. 2022 (UTC)Reply

Nu, la projekto jam ekzistas ekde 2020 kaj ili ofte publike parolis pri ĝi kaj faris alvokojn ke homoj traduku la vikiojn. Ni ankaŭ havis ŝancon haltigi la novan stilon, sed mi estis la nura persono kiu respondis. (sed mi ŝatas la novan stilon)
Ŝajne eblas traduki la sistemon tie ĉi: https://translatewiki.net/w/i.php?title=Special:Translate&group=mediawiki&language=eo&filter=%21translated
En la momento nur 39% de la vikimedia softvaro estas tradukita al esperanto, mi komencos traduki ĝin iomete pli, ĉu iu volas helpi min? (uzu https://komputeko.net por teknikaj vortoj) Stefangrotz (diskuto) 13:09, 2 nov. 2022 (UTC)Reply
Mi klopodis kontribui tradukojn al translatewiki.net, sed estas tiom granda monto da ne jam tradukitaj eroj, ke eĉ per pena laboro la monto apenaŭ malgrandiĝas. Kaj mi ne sukcesas trovi tiujn erojn, kies netradukeco aparte ĝenas. Ekzemple, ke tie kie antaŭe estis la aliaj lingvoversioj nun estas noto "en nov-esperanto" "Languages: On this Vikipedio the language links are at the top of the page across from the article title. Go to top." Traduki la anglan vorton "Wikipedia" al Vikipedio kompreneble ankoraŭ ne signifas skribi en ĝusta lingvo!
Sed aparte de la ĝenaj fremdlingvaj strangaĵoj, kiuj nun abundas, mi daŭre renkontas multe pli da malavantaĝoj ol da avantaĝoj de la nova sistemo. Mi substrekas ke ne ĝustas la aserto ke nun ĉiuj lingvoversioj de Vikipeido devas uzi la novecan sistemon "vector 2022": mi ĉiam ĝojas, kiam mi ekzemple povas ĝustigi iun detalon en la angla, hispana, sveda, finna, germana aŭ pola, kie daŭre la "normala sistemo" estas uzata, kaj mi ne vidis anoncojn ke tio morgaŭ ŝanĝiĝos. Do ŝajnas ke facile eblas reveni al la "normala sistemo" ankaŭ por Esperanto! ThomasPusch (diskuto) 11:07, 9 nov. 2022 (UTC)Reply
PS: Mi kompreneble konscias pri la ebleco individue reveni al la malnova dezajno, pri kio en "nov-esperanto" ankaŭ varbas la butono "Switch to old look" [sŭiĉ tu: oŭld łuk] maldekstre de ĉiuj paĝoj. Tamen mi opinias ke malsaĝas se aktiva redaktanto simple individue redaktas en malnova dezajno, ĉar kutimaj uzantoj vidos la paĝojn en nova dezajno, kaj ĉar la du versioj de la paĝo malsamas, estas la danĝero ke oni kreas malbonajn enpaĝigojn, kun grandaj truoj dekstre aŭ maldekstre, aŭ ekestas aliaj redaktaj miskomprenoj. Mi pledas pro reveno al la antaŭa sistemo, samkiel laŭŝajne sukcesis la redaktantoj de la angla, hispana, sveda, finna, germana, pola kaj probable multaj aliaj lingvoversioj. ThomasPusch (diskuto) 11:18, 9 nov. 2022 (UTC)Reply
Bone, hodiaŭ tute ne eblas kontribui pliajn tradukojn al la anglalingva translatewiki.net, ĉar "translation memory is expected to have disruptions on Wednesday and Thursday due to maintenance". Do ankaŭ morgaŭ nenio funkcios... Perfekte. ThomasPusch (diskuto) 11:30, 9 nov. 2022 (UTC)Reply
Ŝajnas ke la frazoj estas organizitaj en grupoj, tiel nomataj "extract groups". Jen ĉiuj frazoj kiuj rilatas al vector:
https://translatewiki.net/w/i.php?title=Special:Translate&group=mediawiki-skin-vector&filter=&action=translate&language=eo
Mi jam tradukis kelkajn antaŭ iom da tempo, mi ne scias kiam ili estos parto de la retejo aŭ ĉu iu devas kontroli ilin. Stefangrotz (diskuto) 21:32, 11 nov. 2022 (UTC)Reply

Jaakkolei redakti

Mi bezonas forbaron, eble je du monatoj sed ne je jaro Jaakkolei (diskuto) 17:34, 30 okt. 2022 (UTC)Reply

Al Taylor:
Ĝi estis ŝoko por mi, ke vi mispensis, ke sveda estis en Finnlando por ĉiuj devlernejmaterialo jam longe pre 1970-aj jaroj. Jaakkolei (diskuto) 18:26, 30 okt. 2022 (UTC)Reply
Mi petas forbaron du monatoj kaj unu semajnon. Jaakkolei (diskuto) 18:28, 30 okt. 2022 (UTC)Reply
Vi estas forbarita globale kaj porĉiam. Bonvole ĉesu redaktadi mian diskutpaĝon pere de IP-adresoj. Taylor 49 (diskuto) 21:09, 11 nov. 2022 (UTC)Reply

Camila Samara de Souza redakti

Hi, can an admin take a look at Camila Samara de Souza? It's cross-wiki spam and the creator is removing the deletion tag. ~Styyx (tc) 07:54, 4 nov. 2022 (UTC)Reply

Nova fuŝulo redakti

Jena anonimulo vandalas la artikolon Pär Sundberg: [7]. Ĉu bloki? - Moldur (diskuto) 12:40, 4 nov. 2022 (UTC)Reply

Solvita je 21:36, 4 nov. 2022: Schniggendiller (meta.wikimedia.org) ĝenerale forbaris uzanton 90.230.246.228 por jaro (senvalidiĝas je 4 nov. 2023 21:36).

Plia fuŝulo redakti

[8] Indas bloki la ulon kaj malfari la stultaĵojn. - Moldur (diskuto) 14:00, 18 nov. 2022 (UTC)Reply

Dankon ke vi, laŭ tio kion mi ĵus vidis, malfaris la detruemajn stultaĵojn de la homo. Nun ŝajnas ke li neniel pluaktivis post la 18-a de novembro. Tial mi ne certas ĉu necesas komplete forbari la IP-adreson. Eblus atendi ĉu li ankoraŭ iam faros iun tian agon, kaj tiam senprocedure forbari lin. Sed ĉar li, kiel aspektas, tiom videble volis detrui paĝojn, mi tamen laŭ via propono tuj forbaras la IP-adreson, por daŭro de jaro. [Kialo: Detrueme kaj sensence forviŝis entenon el paĝoj ekzemple de Dua libro de Makabeoj, Makabea dinastio, po nur nomi iujn.] ThomasPusch (diskuto) 16:32, 23 nov. 2022 (UTC)Reply
Koran dankon! - Moldur (diskuto) 18:52, 23 nov. 2022 (UTC)Reply

Ĉu rezigni? redakti

Reveninte al la Esperanta Vikipedio kaj iom pli vaste studinte ĝin, mi ree notas problemon, kiu estis neniel traktita. Estas laboro unuavice farota de la administrantoj.

Ĉi-supre kaj ankaŭ aliloke, ekzemple en la paĝo pri problemaj uzantoj estis longe pritraktata la malica vandalado de la uzanto, kies nomo ŝanĝiĝadas de jaro al jaro kaj de tago al tago.

Iam li estis konata, interalie, kiel "Nenoniel", "Haistakaa!" (la vorto signifas proksimume mi levas la mezfingron), "Jaakkolei", "Kalvulo", "Kummallinen tyyppi" (stranga ulo), "Outo suomalaisukko" (kurioza Finna maljunulo), "Wikipedian säännöt on tehty rikottaviksi" (la reguloj de Vikipedio ekzistas por ke oni rompu ilin) kaj arego da IP-numeroj. Li estis antaŭe konata kiel vanta "humuristo", kiun aparte interesis kalveco, sed nun li jam utiligas la Esperantan Vikipedion kiel medion por politika blogado. Nian Vikipedion rapide plenigas liaj pamfletoj, precipe en artikoloj pri Finnlando, sed ankaŭ aliteme li aktivas.

En ĉiuj Vikipedioj, kie li provis ion fari, li estis rapide forbarita, plej ofte tut-Vikipedie. Nur la Esperanta Vikipedio toleras lin. Kial? Estas notinde, ke ĉi tie aktivas eĉ homoj, kiuj komencas "plibonigi" liajn dekomence nebonigeblajn enskribojn, kaj tiel iĝas liaj komplicoj. Ĉu niaj "administrantoj" okupiĝas nur pri etaj teknikaĵoj kaj havas nenian komprenon pri la kvalito de la artikoloj?

Mi jam antaŭe sugestis kelkajn agojn, sed sen videblaj rezultoj:

  • Ĉiam tuj forbaru uzanton, kiu montras eĉ etan similecon al Nenoniel. La plej facila rekonilo ja estas lia amo al kalvuloj, lastatempe iom velkinta, kaj kelkaj tipoj de uzantonomoj, sed ankaŭ aliaj detaloj sufiĉas.
  • Forbaru ĉiujn IP-numerojn uzatajn de li, kun vasta gamo da ĉiuj ĉirkaŭaj numeroj, kaj por longa tempo. Ne necesas ĉi tie diskuti pri la forbaroj.
  • Tuj malfaru ĈIUJN kontribuaĵojn de la ĝenulo. Ne indas okupiĝi pri plibonigado aŭ aldonoj, tio signifus nur vanan malŝparon de energio.
  • Protektu, por sufiĉe longa tempo, liajn amatajn artikolojn kontraŭ redaktado fare de anonimuloj.

Per tia rapida kaj drasta reagado oni sukcesis silentigi lin en aliaj Vikipedioj, precipe en la Finna. Nur en la Esperanta la administrantoj ne komprenis la profundan malutilecon de lia redaktado.

La unua rapide farebla plibonigo estu ree forigi tute la artikolon Deviga instruo de sveda lingvo en Finnlando. --Surfo 09:47, 9 dec. 2022 (UTC)Reply

Mi ĵus hieraŭ malfaris kelkajn liajn redaktojn, sed li simple mal-malfaris kaj daŭrigis senĝene (per IP-numero). Treege ĝena obstinado. - Jes, mi konsentas kun Surfo: Forbaru liajn IP-numerojn, malfaru liajn fuŝojn, *protektu kontraŭ redakto fare de anonimuloj* liaj favoratajn artikolojn, ktp. Kiu povas fari tion? - Sincere, Moldur (diskuto) 10:09, 9 dec. 2022 (UTC)Reply

  Komento: Mi nun antaŭ du tagoj trarigardis la longan liston en Vikipedio:Problemaj_uzantoj#"LTA pakkoruotsi" + kalvuloj kaj porĉiam forbaris ĉiujn restajn IP-kontojn en kiuj mi trovis spuron de miskonduto. Sed restas unu konto, en kiuj mi trovis nenion riproĉindan, mi notis ĝin per verdaj literoj, kaj kompreneble ankoraŭ restas multegaj ankoraŭ neniam uzitaj IP-numeroj, el kiu homo kiu jam uzis 40 IP-numerojn supozeble senĝene povos ekaktivi. Tiun lastan konton mi tial ankoraŭ ne buĉis, kompreneble tuj pretas fari tion por ĉiam, kiam tie aperas plej eta signo de miskonduto. Mi komprenas kaj ankaŭ subtenas la pli vastan peton de Moldur, komplete bloki ĉiujn novajn IP-numerojn, kiuj ekverkas en iuj paĝoj kiuj havas ian rilaton kun Finnlando, kaj kiuj laŭ stilo ekaspektas similaj al tiuj el kiuj iu homo ankaŭ faris ĝene malseriozajn kontribuojn. Kaj mi komprenas ke kolego Surfo ofende akuzas min esti amiko kaj protektanto de la kontribuinto, nur ĉar mi komence ne konsciis pri la multaj ĝenaj kontribuoj kaj ĉar mi ne teknike ne scias kiel tuj anticipe bloki ĉiujn kanalojn de IP-adresoj el norda Eŭropo, kiun la problema uzanto povos iam estonte ekuzi. Sed mi malcertas, ĉu mi havas la legitimon nur pro propra konvinko kaj pro peto de ni diru tri aliaj uzantoj, Moldur, Taylor 49 kaj Surfo (pri la lastaj du el ili mi tute ne scias kiuj estas la homoj malantaŭ la salutonomoj, tio ne estas problemo, sed estas tiel), eterne bloki la restintan IP-kanalon kun komento "mi persone suspektas ke la redaktoj ĉi tie, kiuj mem ne estis kontraŭregulaj, povus esti farita de homo kiu je aliaj nomoj aŭ IP-adresoj miskondutis, tial mi por ĉiam blokas ankaŭ tiun ĉi IP-adreson". Mi sentus ke mi memfide iom trouzus miajn rajtojn, se mi simple persone tiel decidas poreterne glui iun IP-kanalon, kun iom dubinda kialo kaj sen ajna demokrata legitimo (krom tio ke oni iam nomumis min administranto, eĉ malgraŭ mia hezito). Kaj mi samopinias kun la ofenda kolego Surfo ke bloki tiun momente lastan kanalon ankaŭ ne komplete solvos la deziron porĉiam elŝlosi la parte tre probleman uzanton, kiu tamen en aliaj paĝoj sence kaj kun altiĝanta lingvonivelo kontribuis, eble per kapricaj propraj konvinkoj, sed havo de propraj konvinkoj permeseblas en demokratio. Do mi alvokas ke aŭ iu alia el la 15 administrantoj kun malpli da skrupuloj ol mi buĉus tiun restintan IP-kanalon aŭ iujn novajn malforte suspektatajn esti en ligo kun la malnova historio, aŭ ke oni ĉi tie faru voĉdonon kiu legitimigus iun ajn administranton tiel fari. Kun tia voĉdono de pli ol 3 homoj ankaŭ mi pretus finforbloki la lastajn spurojn de tio kio suspektinde probable estis pliaj esprimoj de homo, kiu insiste malatentis alvokojn de ne plu meti notojn al certaj diskutpaĝoj kaj en pluraj paĝoj faris simple stultajn kaj mislokigitajn aldonojn. Kaj krome mi alvokas ke personaj ofendoj de administrantoj nur pro ilia administranteco devas ĉesi. Alikaze mi ankaŭ pretas oferti mian kompletan foriron el Vikipedio.

Fine mi metu citaĵon de antaŭ pli ol 19 jaroj fare de uzanto Unukorno el Vikipedia diskuto:Administrantoj de septembro 2003 "Forbari IP-adresojn laŭ mi apenaŭ havas sencon. La plejmulto de la vandaloj foriras jam post du aŭ tri provoj. Kiu vere havas malicajn intencojn, ridegas pri niaj minacoj de forbarado." Tiuj frazoj ankoraŭ ĝustas, kaj montras ke la temo tute ne estas nova. ThomasPusch (diskuto) 09:33, 27 jan. 2023 (UTC)Reply

PS: Taylor 49 ankoraŭ plendis pri ĝenaj trudoj de la problema kontribuanto en la esperanta vikivortaro. Pri tio neniu el la vikipediaj administrantoj povas fari ion, ĉar en la esperanta vikivortaro nun tute ne estas administrantoj. Ŝajne funkcias solvi problemojn per eksteraj neesperantistaj stevardoj. Taylor 49 mem ŝajne dumtempe tie estis administranto, sed ne plu estas, do li scias pli ol mi. Ĉiukaze: vikipediaj administrantoj plene ne kulpas pri ĉio kio okazas en la esperanta vikivortaro. ThomasPusch (diskuto) 11:18, 27 jan. 2023 (UTC)Reply
Mi certe ne kulpigas la administrantojn de vikipedio pri tio. Mi nur atentigas pri la fakto ke LTA Pakkoruotsi ankaŭ aktivas en la vikivortaro. Taylor 49 (diskuto) 22:28, 29 jan. 2023 (UTC)Reply
Jes, klare, mi komprenas ke vi kulpigis neniun pri tio, kaj ja ĝustas atentigi ke li ankaŭ aktivas tie. Sed mi mem ne konsciis ke vikivortaro nun tute ne havas esperantlingvan administranton, kaj volis nur unufoje mencii tion kaj klarigi la verdire memkompreneblan fakton ke el apuda projekto oni tute ne povas helpi al vikivortaro. ThomasPusch (diskuto) 23:16, 29 jan. 2023 (UTC)Reply

Bedaŭrinde ŝanĝi IP-adreson ne estas malfacile, do al ni restas nur denove kaj denove bloki tiujn de vandaloj. Mi faradis tion plurfoje rilate humuristo-kalvulan vandalon kaj faros pli se mi trovos liajn fuŝojn aŭ se iu atentigos pri ili. Administrado plejparte estas teda rutina laboro, kaj ne nur en Vikipedio, sed tamen farenda. RG72 (diskuto) 15:41, 29 jan. 2023 (UTC)Reply

Disigo redakti

Bonvolu disigi la muzikiston kaj instrumentiston, laŭ kialo estas legebla en Lingvejo, kie ĝis tiam neniu respondis. --Crosstor (diskuto) 05:23, 10 dec. 2022 (UTC)Reply

Kial ne eblas uzi la vidan redaktilon ĉe nomspacoj kiel "Vikipedio:..."? redakti

Ekzemple ne eblas redakti la paĝon Vikipedio:Nekutimaj artikoloj kun la vida redaktilo, nur per vikikodo. Ĉu estas teknika kialo por tio?

Malkiel la nomspaco Helpo:Enhavo kiu funkcias kun la nova redaktilo. Stefangrotz (diskuto) 09:48, 10 dec. 2022 (UTC)Reply

Request block for User:Tokio estas tiel stulta redakti

Tokio estas tiel stulta (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) - Reason: w:ja:LTA:SLIME. This user's edit is copyvio. (source) Syunsyunminmin (diskuto) 15:04, 13 dec. 2022 (UTC)Reply

Tokio estas tiel stulta 1 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) sockpuppet of above. Syunsyunminmin (diskuto) 15:21, 13 dec. 2022 (UTC)Reply
  Farite Forbaro de ambaŭ kontoj sukcesis, nun nur por daŭro de monato. I don't know if the user's edit is copyvio, but certainly it's nonsence, a random japanese phrase inserted in random articles without any relation. / Mi ne certas ĉu la redakto de la uzanto estas rompo de kopirajtaj leĝoj, sed certe ĝi estas sensencaĵo, hazarda japana frazo enmetita en hazardaj artikoloj sen ia rilato. ThomasPusch (diskuto) 15:38, 13 dec. 2022 (UTC)Reply
Both accounts (and a new one) now globally locked. 1234qwer1234qwer4 (diskuto) 15:41, 13 dec. 2022 (UTC)Reply

Diskutero en Diskuto:Lvivo, kiu koncernas multe pli ol tiun unuopan tekston redakti

Mi antaŭ duonhoro metis frustritan proponon en la diskutpaĝon pri la artikolo pri Lvivo:

En majo 2007 la anonimulo 83.23.101.225 metis ĉi tien longan liston de gravaj eksaj urbanoj, kiuj laŭ la anonimulo nepre bezonas esperantlingvajn artikolojn:
Tio estis antaŭ multe pli ol 15 jaroj. Ekde tiam nenio okazis, kaj mi preskaŭ garantias, ke kiam estos plenaj 16 jaroj en majo 2023, ankaŭ nenio okazos. Do mi proponas forigi ĉiujn nomojn de la listo, kiuj ĝis majo 2023 ne havos almenaŭ ĝerman artikolon (nur tri plenajn frazojn, kategoriojn kaj ligon al vikidatumoj, se iel eblas informkeston kaj eksteran ligilon, bone se ankaŭ unu referencon kaj unu foton, kaj tre bone se ne "orfa teksto", do ligita de iu alia paĝo). Vere nur la minimumon! Se anonimuloj al ĉiu teksto pri urbego, urbo, urbeto kaj vilaĝo en la esperantlingva vikipedio (ni diru al 100 000 tekstoj) aldonas po 50-70 nomojn (facile eblas aldoni tiajn listojn ankaŭ al tekstoj pri profesioj, altlernejoj, teatroj, politikaj partioj, sociaj movadoj ktp ktp), tiam necesos verki almenaŭ 5 ĝis 7 milionojn (!) da novaj tekstoj, kaj ĉiam ekzistos multoble pli da anonimuloj eble tute ne parolantaj eĉ unu vorton da Esperanto kiuj diktos "kion oni devas fari" ol vikipediaj redaktantoj kapablaj senerare verki, kiuj povos kaj pretos plenumi tiujn postulojn. Principe mi dirus ke ĉiun ruĝan ligilon al postulata biografio kiu restis ruĝa dum 2 jaroj eblas forstreki. Pri plantoj, bestoj, urbegoj de pli ol 100 000 loĝantoj estas aliel, tie laŭ mi oni ankaŭ povas atendi 10 jarojn ĉu iam iu kompatos verki artikolojn. Sed se nun loĝas 8 miliardoj da homoj sur la tero, kaj multope pli da jam mortis dum la pasintaj jardekoj, jarcentoj kaj jarmiloj, estos senfinaj eblecoj postuli krei esperantlingvajn artikolojn. Pri tio eĉ la angla vikipedio aŭ la lingvoj de la Filipinoj kie robotoj aŭtomate faras "artikolojn" nur povas revi (aŭ koŝmari). En la angla aŭ hispana vikipedio oni senkompare buĉas bone faritajn novajn artikolojn "pro manko de mencindeco", sed en la esperanta vikipedio? Kiel eblus eĉ scii ĉu iu Wacław Kuchar estos menciinda, se tie nur estas 12 ruĝaj literoj??
Do mi postulas limdaton al tiaj evidente nerealismaj listoj, kiuj sekiĝas atendante dum pli ol dek jaroj. Mi tute ne volas diri ke tiu Wacław Kuchar ne estus menciinda, sed ne ĉiu menciinda el la momentaj 8 miliardoj da homoj povos ricevi artikolon (kaj tio signifus ekde nun nenion plu verki pri jam mortintoj, nenion pri plantoj, bestoj, malsanoj aŭ sociaj fenomenoj, gravaj filmoj, libroj, lingvoj, muziko ktp ktp). Eble 4 monatoj estas tro longa tempo por limdato, eble 4 semajnoj aŭ 2 semajnoj sufiĉus. Sed mi ne volas esti radikala. Kio nun atendis 188 monatojn, povas ankoraŭ atendi pliajn 4 monatojn. Sed iam la atendado devas finiĝi. :ThomasPusch (diskuto) 16:54, 17 dec. 2022 (UTC)Reply

Temas pri multe pli ĝenerala temo, ne nur pri tiu unuopa teksto: Kiom longe principe rajtus resti longaj listoj de ruĝaj ligiloj, faritaj de iuj, kiuj eble tute ne parolas Esperanton kaj simple enkopias listojn el iu nacilingva vikipedio, se neniel tiuj listoj iĝas bluaj ligiloj? Tial mi metas mian iom provokan proponon ankaŭ ĉi-tien, por ke eblas atenti pri ĝi. Tamen mi proponas lasi notojn en la konkreta diskutpaĝo, kaj volas eviti diskuteton en du lokoj. Ĉu konsentite? ThomasPusch (diskuto) 17:00, 17 dec. 2022 (UTC)Reply

[El diskuto:Lvivo] Mi konsentas kaj subtenas vian proponon. -- Sj1mor (diskuto) 17:15, 17 dec. 2022 (UTC)Reply
Mi subtenas la forigon. Por listigi ĉiujn famulojn ekzistas respektivaj kategorioj kaj en la artikolo mem menciindas nur plej elstaraj, kies listo sendube estu oble pli konciza. RG72 (diskuto) 11:44, 25 jan. 2023 (UTC)Reply
Mia kompromisa sugesto estas forigi la ruĝojn kaj lasi la bluojn. Mi kelkfoje faris tion, tamen iom singarda ĉe hungaroj. La ruĝojn unue mi ekzamenis per serĉilo, tiam mi vidis, se estas blua nomvarianto.--Crosstor (diskuto) 12:37, 25 jan. 2023 (UTC)Reply
Jes, kompreneble mia propono koncernis nur la ruĝajn ligilojn, kaj koncernis la demandon kiom longe oni devus atendi (kaj ĉu entute atendi) ĉu ligilo bluiĝos. Se homo faras aŭ vastigas artikolon pri urbo aŭ ni diru difinita altlernejo aŭ difinita speciala profesio, tien metas ruĝajn ligilojn pri kelkaj kreindaj biografioj kun firma volo en la venontaj tagoj pri tiuj homoj fari artikolojn, tiam mi ne protestus ke tie ligiloj estus ruĝaj dum ni diru monato. Sed krome mi kiel dirite tre dubas pri tiaj listoj. Kaj por subteno de Crosstor nepre lasi la bluajn ligilojn: kompreneble ĉiu biografio principe devas aŭ laŭeble devu plenumi la postulon ne esti "orfa", do devas esti trovebla ekde aliaj artikoloj. Por tio mencio en la teksto de la urbo de naskiĝo kaj morto estas plej simplaj vojoj (se tiu artikolo estas), mencio en teksto pri eksa universitato (se tiu artikolo estas) kaj eventuale en la listo pri unuopaj tagoj de la naskiĝo- kaj mortodato ankaŭ. Jam pro tio tekstoj ekzistantaj subteniĝu per "malorfigaj mencioj". Do mi proponas ke ĝenerale estu en ordo forpreni ruĝajn ligilojn el listo, kiam li restis tie ruĝaj dum monato. Ĉiukaze ĉiam eblas fari novajn artikolojn kaj tuj post tio meti la koncernan titolon en bluaj literoj al trafaj listoj. Ŝajnas ke por tiu eĉ pli kompromisa sugesto RG72 kaj Crosstor certe konsentus. Do mi jam sentas subtenon. Se neniu ĉi tie aperos, kiu draste defendos longegajn listojn de ruĝaj ligiloj, mi konsideras decidita, ke kun subteno de aliaj redaktantoj ĉiu ekde nun prave rajtas forigi ruĝajn ligilojn, se ili restis ruĝaj dum pli ol monato. ThomasPusch (diskuto) 07:49, 27 jan. 2023 (UTC)Reply
  Por: RG72 (diskuto) 09:25, 27 jan. 2023 (UTC)Reply
  Por: Moldur (diskuto) 02:13, 1 feb. 2023 (UTC)Reply

User:INeverCry redakti

Sorry for writing on English. Please help translate to your language. Please remove all rights from globally banned user. Thanks. Tryvix1509 (diskuto) 11:17, 4 jan. 2023 (UTC)Reply

Elangligo: Bonvolu forpreni ĉiujn rajtojn de tiu tutglobe forbarita uzanto. - Moldur (diskuto) 13:03, 4 jan. 2023 (UTC)Reply
Vidu la kontribuojn. Tie ekde jaroj ne okazis io suspektinda, kaj ankaŭ la kontribuoj de 2017 ŝajnas tute saĝaj. Mi ne scius kiel forigi ankoraŭ iujn rajtojn de la homo, ĉar kie mi rigardas mi vidas "This account is globally locked." aŭ "La konto INeverCry jam estas ŝlosita ĝenerale." Laŭ mia impreso estas nenio farenda.
See the contributions here. Nothing suspicious has happened there for years, and the contributions of 2017 also seem completely sane. I would not know how to remove some of the rights of the person, because where I look I see "This account is globally locked." or "The account INeverCry is already locked in general." In my opinion there is nothing to be done. ThomasPusch (diskuto) 11:02, 17 jan. 2023 (UTC)Reply

Report 49.237.6.219 redakti

Vandalism/Disruptive editing. Tryvix1509 (diskuto) 08:41, 25 jan. 2023 (UTC)Reply

Blokita. Dankon! RG72 (diskuto) 11:38, 25 jan. 2023 (UTC)Reply

Amasa fuŝa alinomado redakti

Saluton. Uzanto:Smjg apenaŭ aktiva ekde el 2004 subite reaperis kaj faris amasan alinomadon de artikoloj kiuj ekas Listo de al Listo da. Tio okazis la 24an de decembro kaj la 24an de januaro. En PIV aperas "listo de" en ĉiuj ekzemploj. La uzanto agnoskas nur "bazan nivelon". Ĉu eblas admono kaj robota reennomado?--kani (diskuto) 23:46, 25 jan. 2023 (UTC)Reply

Mi avertis lin kaj alinomis reen ĉiujn artikolojn kaj nuligis redaktojn. Necesas ankaŭ forigi ĉiujn menciojn "listo da" en Vikipedio por ke ili ne konfuzigu malspertulojn. Mi komencis tion fari, sed ankoraŭ ne finis pro tempomanko. RG72 (diskuto) 16:44, 26 jan. 2023 (UTC)Reply
Bonege. Dankon.--kani (diskuto) 19:26, 26 jan. 2023 (UTC)Reply

Necesus adapti la liston de administrantoj al la nun aktivaj redakti

En Vikipedio:Administrantoj notiĝas

Se iu administranto ne faris ajnan kontribuon al la Vikipedio ekde unu plena jaro, li estu aŭtomate maladministrantigita de stevardo. La maladministrantigo estu antaŭsciigata en la Diskutejo kaj en la diskutpaĝo de la koncernita uzanto. La posta re-administrantigo de la sama uzanto necesigu normalan baloton.

Tio nun koncernus la administrantojn

Castelobranco, kiu lastfoje faris ajnan kontribuon je la 21-a de marto 2021, do nenion je la plena jaro 2022,
Chuck SMITH, kiu lastfoje faris ajnan kontribuon je la 20-a de aŭgusto 2019, do nenion je tri plenaj jaroj (mi nun vidas ke Fenikals jam avertis lin en 2021, sed tamen oni fine ne jam forprenis la rajtojn),
DidiWeidmann, kiu lastfoje faris ajnan kontribuon je la 14-a de majo 2020, do nenion je la plenaj jaroj 2021 kaj 2022 (mi nun vidas ke Tlustulimu same jam avertis lin en 2021, sed tamen oni fine ne jam forprenis la rajtojn).

Mi kompreneble tre bedaŭras la malaktiviĝon de tiuj tri kolegoj, sed sencas ke la listo de administrantoj pli-malpli estu aktuala, ĉar aliflanke iu kolera simpla uzanto povus laŭte protesti pri malaktiveco de "ĉiuj administrantoj". La nuna kompromisa solvo, ke administranto ne plu havu tiun nomon nur post plena neaktiveco de minimume unu jaro, fakte plej ofte post pli longa tempo, ja estas senca limigo kontraŭ tro rapida forigo. Mi jam kontaktas la tri kolegojn per iliaj diskutpaĝoj, tial ke ekde la 11-a de februaro eblas peti stevardon laŭplane forpreni la rajtojn, se ne unu el la tri subite revekiĝas kaj reaktivas, kio kompreneble plej bonvenus.

ThomasPusch (diskuto) 10:15, 27 jan. 2023 (UTC)Reply

PS: Se vere DidiWeidmann foriros de la listo, ni nur havus unu burokraton (Tlustulimu; ĝis julio 2020 ankoraŭ estis tri, kun Alaudo). Pripensindas ĉu sensas havi iun duan - mi opinius tiel. ThomasPusch (diskuto) 10:28, 27 jan. 2023 (UTC)Reply
PPS: En Vikipedio:Kontrolantoj skribiĝas "Kontrolanto (CheckUser) estas uzanto kiu povas kontroli IP-on de uzantoj post forta interkonsento. Unu Vikipedio povas havi almenaŭ du kontrolantojn aŭ neniun: ĝi ne povas havi nur unu kontrolanton por eviti misuzon de la rajto. La Esperanta Vikipedio nuntempe ne havas kontrolant(ar)on." Bedaŭrinde tio ne estas vero. La Esperanta Vikipedio havas ekzakte unu kontrolanton (Yekrats) kvankam mi ne scias ĉu la rajtoj de burokrato inkluzivas rajtojn de kontrolantoj (tiam ni ĝis nun havintus tri kontrolantojn, sed mi supozas ke ne). Bonos adapti la realon al la supra klarigo, do aŭ tute ne havi kontrolanton aŭ havi almenaŭ du. Hm: kontrola funkcio aperigas la noton "No active checkusers on this wiki", do eble la noto ke Yekrats estus ankoraŭ kontrolanto jam malaktualas, sed en la supre ligita fenestro pri liaj rajtoj klare montratas hoko. ThomasPusch (diskuto) 10:28, 27 jan. 2023 (UTC)Reply
La nuna stato estas terura. Ĉiuj, kiuj kontribuas nuntempe, resume estas kelkaj.--Crosstor (diskuto) 10:47, 27 jan. 2023 (UTC)Reply
Nu, "terura" estas forta vorto. Jes, estas nur kelkaj kiuj kontribuas, kaj niaj listoj ne ŝajnigu esti pli longaj ol ili efektive estas. Sed tiel simple estas. -- ThomasPusch (diskuto) 11:21, 27 jan. 2023 (UTC)Reply
Rajtoj de burokratoj NE inkluzivas rajtojn de kontrolantoj. Taylor 49 (diskuto) 22:18, 29 jan. 2023 (UTC)Reply
Ĝuste. Tion mi ankaŭ konstatis tuj post kiam mi metis la supran frazon antaŭ du tagoj. Sed iel mi forgesis forstreki la duonfrazon... tro da temoj samtempe en la kapo. ThomasPusch (diskuto) 22:41, 29 jan. 2023 (UTC)Reply
Mi trovas 3 kontrolantojn, sed oni forigu la rajton (+ ceterajn rajtojn) de unu el ili (Arno) tuj. Taylor 49 (diskuto) 23:05, 29 jan. 2023 (UTC)Reply
Ŝajne la interfaco estas iomete mistradukita. group=checkuser Ne estas iuj IP-kontrolantoj ajn.
  • patrolanto = editor (fuŝa angla termino)
  • kontrolanto = reviewer
  • kontrola uzanto = checkuser (esperanta termino ŝanĝenda) tio estas la spiono
Taylor 49 (diskuto) 23:41, 29 jan. 2023 (UTC)Reply
Taylor 49 (diskuto) 10:44, 14 feb. 2023 (UTC)Reply

Novulo redakti

Saluton. Iu novulo estas kreante dekojn (eble jam centon) da artikoloj malplenaj kun nur Informkesto verkisto. Sed manko de administranto ne haltigas tion. Oni povas vidi prie ĉe Vikipedio:Forigendaj artikoloj.--kani (diskuto) 00:57, 10 mar. 2023 (UTC)Reply

Jam solvita dum la 10-a de marto. Ĉu ne? ThomasPusch (diskuto) 16:28, 12 mar. 2023 (UTC)Reply

Petante duonprotekton por Bui Quoc Huy redakti

This page, which the community has decided to keep, has been subject to non-stop disruption by a globally locked LTA along with well meaning editors mistakenly applying speedy delete tags. I believe semi-protection would resolve both of these issues.

Ĉi tiu paĝo, kiun la komunumo decidis konservi, estis submetata al senhalta interrompo de tutmonde ŝlosita LTA kune kun bonintencaj redaktistoj erare aplikante rapidajn forigajn etikedojn. Mi kredas, ke duonprotekto solvus ambaŭ ĉi tiujn problemojn. Someone who's wrong on the internet (diskuto) 15:23, 4 apr. 2023 (UTC)Reply

While you're at it, could you block Thebuiquochuy (diskkontrforigitaj kontribuojWHOISRDNStraceRBLsforbaruforbarlibroGugloangla) and 2402:800:6313:2113:0:0:0:0/64 (diskkontrforigitaj kontribuojWHOISRDNStraceRBLsforbaruforbarlibroGugloangla)? Someone who's wrong on the internet (diskuto) 16:32, 4 apr. 2023 (UTC)Reply

LTA Pakkoruotsi redakti

@User:ThomasPusch @User:LiMr: BV laŭbezone malfaru kaj poste protektu paĝon Deviga_instruo_de_sveda_lingvo_en_Finnlando&oldid=8097052. Bv forbaru ulon User:Uimalampi (LTA Pakkoruotsi, ĉirkaŭvelado de forbaro, ĝena redaktado). Taylor 49 (diskuto) 04:16, 17 maj. 2023 (UTC)Reply

Mi skribis en mia diskutpaĝo, ke "mi vojaĝas de la 14-a ĝis 21-a de majo kaj en tiu tempo nek povas kontinue kontribui al vikipedio nek agi administrante", sed tamen mi ĵus sukcesis protekti la paĝon Deviga_instruo_de_sveda_lingvo_en_Finnlando kontraŭ iuj redaktoj de ne-administrantoj kaj tial provizore betonigis la plugvidon al la paĝo de Moldur "Sveda lingvo en Finnlando". Krome mi videtis ke User:Uimalampi jam estas globale forbarita. Do ŝajne ne plu necesas aldoni ion, ĉu? Sed tamen jes, mi petus ke LiMr, Tlustulimu aŭ alia administranto transprenu tiun taskon, ĉar mi pluvojaĝos. ThomasPusch (diskuto) 15:00, 17 maj. 2023 (UTC)Reply
Ĝuste, konton "User:Uimalampi" ne plu necesas loke forbari. Sed la ulo certe baldaŭ revenos. Taylor 49 (diskuto) 15:10, 17 maj. 2023 (UTC)Reply

Kani redakti

Saluton, mi estas Kani. Mi havas problemojn kun ensalutadoj. De kelkaj tagoj mi havis problemojn por ligi artikolojn inter alilingvaj vikioj. Tial mi ensalutis en Wikimedia kiel Kani, ricevis novan pasvorton kaj povis fari tiun menciitan taskon, nome ligi artikolojn. Kiam mi revenis al Vikipedio, tiu jam ne rekonas min kaj ne permesas min ensaluti kiel Kani cxar Kani jam ezkistas. Mi elsalutis el Wikimedia, klopodis por reensaluti en Vikipedion, sed vane, mi estas for kaj nefor samtempe. Cxu iu povas restarigi min, kaj respondi al mia retadreso? Gxi estas en mia uzantopagxo. Amike, Kani.--81.43.158.22 11:46, 21 maj. 2023 (UTC)Reply

Forgesu tion ĉi. Mi solvis la aferon. Dankon.--kani (diskuto) 22:23, 22 maj. 2023 (UTC)Reply
Saluton Kani! Mi alvenas tro malfrue por proponi iun solvon... Miaopinie ekzistis du eblecoj:
  1. Ensaluti en Wikidata kaj ŝanĝi pasvorton al tiu en Vikipedio
  2. Provi ensaluti en Vikipedio kaj uzi pasvorton de Wikidata
Dominik (diskuto) 05:57, 23 maj. 2023 (UTC)Reply

New special page to fight spam redakti

Please help translate to your language

Hello, We are replacing most of the functionalities of MediaWiki:Spam-blacklist with a new special page called Special:BlockedExternalDomains. In this special page, admins can simply add a domain and notes on the block (usually reasoning and/or link to a discussion) and the added domain would automatically be blocked to be linked in Wikis anymore (including its subdomains). Content of this list is stored in MediaWiki:BlockedExternalDomains.json. You can see w:fa:Special:BlockedExternalDomains as an example. Check the phabricator ticket for more information.

This would make fighting spam easier and safer without needing to know regex or accidentally breaking wikis while also addressing the need to have some notes next to each domain on why it’s blocked. It would also make the list of blocked domains searchable and would make editing Wikis in general faster by optimizing matching links added against the blocked list in every edit (see phab:T337431#8936498 for some measurements).

If you want to migrate your entries in MediaWiki:Spam-blacklist, there is a python script in phab:P49299 that would produce contents of MediaWiki:Spam-blacklist and MediaWiki:BlockedExternalDomains.json for you automatically migrating off simple regex cases.

Note that this new feature doesn’t support regex (for complex cases) nor URL paths matching. Also it doesn’t support bypass by spam whitelist. For those, please either keep using MediaWiki:Spam-blacklist or switch to an abuse filter if possible. And adding a link to the list might take up to five minutes to be fully in effect (due to server-side caching, this is already the case with the old system) and admins and bots automatically bypass the blocked list.

Let me know if you have any questions or encounter any issues. Happy editing. Amir (talk) 09:41, 19 jun. 2023 (UTC)Reply

Rekontroli ĉi tiun redakton redakti

Saluton. De hodiaŭ, sube de artikoloj aperas stranga tabeleto Rekontroli ĉi tiun redakton ŝajne instige al rekontrolado. Tamen oni ne klarigas ĝian utilecon. Se oni rekontrolas, okazas nenio; ne eblas lasi komenton kaj insiste (inside) aperas ruĝa invito al malaprobo de la revizio. Ĉu oni povas forigi tion?--kani (diskuto) 11:35, 30 jun. 2023 (UTC)Reply

Almenaŭ ŝanĝi la kolorojn.--kani (diskuto) 16:37, 3 jul. 2023 (UTC)Reply
Mi komprenis la novaĵon simple kiel iom ŝanĝitan variaĵon de la antaŭa butonoparo "Marki ĉi tiun version" "aprobi" aŭ "malaprobi", kaj simple plu post kontrolo "aprobis" aŭ "malaprobis" redaktojn kiel antaŭe. Mi ne jam ricevis la impreson ke la krie ruĝa ligilo pri malaprobo signifus ke pli da homoj tentiĝas premi ĝin, ol en la antaŭa butonoparo "Marki ĉi tiun version" "aprobi" aŭ "malaprobi", kie ambaŭ eblecoj estis same nigra-blanka. Ĉu iu havas la impreson, ke la krie ruĝa ligilo pri malaprobo signifus ke pli da homoj tentiĝas premi ĝin, do ke la malaproboj plimultiĝas??? ThomasPusch (diskuto) 12:57, 7 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Semajna kontrolo redakti

Saluton. Mi jam vidas, ke malmultaj administrantoj havas tempon patroli tiun ĉi areon. Ĉiuokaze mi profitas la okazon por anonci, ke mi dum preskaŭ unu monaton ne povos plenumi taskon kiun mi atribuis al mi mem: nome revizii ĉiujn artikolojn de novuloj kiuj alvenas ĉiusemajne. Tiel lunde mi kontrolas ĉu estas forigendaj artikoloj, plibonigendaj, mi aldonas kategoriojn, ligilojn ktp. Ĉirkaŭ la 10a de aŭgusto mi revenos al tiuj taskoj, sed dume indus ke iu faru ilin.--kani (diskuto) 21:01, 15 jul. 2023 (UTC)Reply

Dankegon al vi pro via senlaca laborego. RG72 (diskuto) 16:41, 7 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Kiuj nomoj akcepteblas kiel vikpediaj salutonomoj? redakti

Interalie por @LiMr, Tlustulimu, RG72, Kani, Moldur, KuboF, kaj Taylor 49: En vikipedio:problemaj uzantoj, antaŭ du tagoj Taylor 49 demandis, ĉu "Votre Provocateur" estas akceptebla nomo por vikipediista konto (vidu tie!). Ankoraŭ ne klaras, ĉu la homo kiu kaŝas sin sub la pseŭdonimo Votre Provocateur, vere volas ĉefe provoki Vikipedion kaj redakti malice - tio komprebeble sufiĉus por forbaro. Ĉiukaze la uzanto simple komentis la demandon de Taylor 49 per re-demando "Kial ne?". Klaras al mi, ke ni praktike ne toleras malferme vulgarajn aŭ rasismajn salutonomojn en ajna lingvo, kaj mi supozas ke en la internacia Vikipedia projekto ankaŭ ekzistas skribita gvidlinio pri tio. Sed mi ne scias, ĉu eĉ estas iu ajn skriba noto esperantlingva pri tio, kiuj specoj de nomoj ne akcepteblas. ThomasPusch (diskuto) 20:39, 6 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Mi persone respondis al sinnomita provokisto. Sendepende ĉu estas rajto aŭ ne, mi proponus malakcepti tiun salutnomon. Fakte laŭ mi, la problemo ne estas en la vorto "provokisto" (kiun mi povus akcepti), sed la vorto "via". Tio signifas, ke li venas batali kontraŭ NIN (kio ne estus akceptebla). Mi eĉ proponus salutnomon simple "provokisto", por kontentigi lin. kani (diskuto) 00:10, 7 aŭg. 2023 (UTC)Reply
La 4-an / 5-an de aŭgusto, la homo aldonis unu paĝon pri la Ŝtata Universitato de Kuban, sen fake farita informkesto (tiun aldonis Sj1mor), sed krudan tekston en sufiĉe bona Esperanto, kopiitan ekzakte de la germana vikipedio, kaj la saman tagon li/ŝi aldonis la ekzakte saman tekston ankaŭ interalie en la eŭska kaj estona (mi rigardis nur la lingvokodojn tre similajn al "eo"). Ĉar tre malverŝajnas ke iu homo perfekts skribas kaj la estonan en nordorienta Eŭropo, la eŭskan en sudokcidenta Eŭropo kaj Esperanton, tri relative specifajn lingvojn, mi konjektas ke li simple uzas bonan aŭtomatan tradukilon, kaj ankaŭ ne necese parolas la germanan, el kiu li tradukigis. Mi rigardis en la sumaj agadoj de la uzanto, tie estas multe da redaktoj en la latva, multete en la rusa - do mi konjektas ke li estas denaske latvo, kiu kiel ĉiuj plenkreskaj latvoj ankaŭ flue skribas en la rusa. En vikidatumaro li lerte aldonis priskribojn en multaj lingvoj, do li scias kiel vikipedio ĝenerale funkcias. Ĉiukaze la sumaj vikipediaj agadoj ne supozigas ke li/ŝi fakte celas provoki specife la esperantistajn uzantojn de vikipedio, ĉar lia/ŝia franca salutnomo estas la sama en ĉiuj lingvoj - do li/ŝi same minacas al la estonoj kaj la eŭskoj, kaj multe pli minacas al la latvoj kaj rusoj, ĉar tie pli montreblas la salutonomo. Tamen mi subtenas la respondon de Kani, ke ĝenerala nomo "provokisto" aŭ se la homo insistas pri unu nomo en ĉiuj vikipedioj, "provocateur", tolereblas, sed ne kun la cela minaco "via", "votre". Se la aliaj vikipedioj toleras la francan atako-minacon, mi supozas ke li/ŝi ne interesiĝas, por la esperantlingva branĉo havi alian salutnomon ol en la aliaj projektoj, kaj se ni forbaras lin pro neadekvata salutnomo, la homo supozeble simple malinteresiĝos pri la esperanta branĉo, kies reagon li/ŝi momente ŝajne lingve testas. ThomasPusch (diskuto) 12:10, 7 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Hm, mi ne scias kion diri ĉi-kaze. Mi mem estas persono tre tolerema kaj ne eltenas nur malkaŝajn esprimojn de ksenofobio kaj vulgareco, ĉar la unua estas maltolerenda en la socio kaj la dua simple estetike terure. Ĉi-foje temas pri nura vorta provoko, ĝis nun neniel konfirmita per agoj, do eble temas pri unu el sennombraj uloj kiuj deziras ŝajni io alia ol li estas — kiel furnuklokovritaj junuloj kun surskribo "seks-instruisto" sur T-ĉemizo aŭ magraj divanaj batalantoj kun foto de muskoloza specarmeano sur avataro en Fejsbuko. Sed se la komunumo konsideros tiun ĉi nomon (do ankaŭ ĝian uzanton) netolerebla, mi ne multe bedaŭrus, ĉar lia kontribuo estis mizera kaj apenaŭ ni perdos multon. RG72 (diskuto) 16:40, 7 aŭg. 2023 (UTC)Reply

> mem estas persono tre tolerema kaj ne eltenas nur malkaŝajn esprimojn de ksenofobio kaj vulgareco
ies kondutmaniero: Ĉu vi mem likvidos viajn vandalaĵojn ... Ĉu vi komprenas ke vandalismo estas punenda per forbaro?. Taylor 49 (diskuto) 00:11, 17 nov. 2023 (UTC)Reply
Kara, via penado akuzi min pri ĉio ajn kaj plendi pri mia konduto ĉie ajn post kiam mi kandidatiĝis kiel administranto en Vikivortaro estas amuza, sed apenaŭ interesas iun. Homoj venas ĉi tien por kune krei enciklopedion, ne por kontentigi ies potencamon aŭ prizorgi ies personajn (mal)ŝatojn. RG72 (diskuto) 04:15, 17 nov. 2023 (UTC)Reply

LTA Kalvuloj redakti

@User:Kani @User:LiMr: Bv ŝlosu la paĝon Uzanto-Diskuto:ThomasPusch (forigante eblajn novajn mesaĝojn de la ulo) kaj forbaru adresaron Specialaĵo:Kontribuoj/176.72.0.0/16 por tri monatoj. Taylor 49 (diskuto) 10:48, 9 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Mi forbaris, sed ŝlosi mi ankoraŭ ne lernis. kani (diskuto) 11:04, 9 aŭg. 2023 (UTC)Reply
(@Kani, @User:Salatonbv kaj la aliaj) En la menuo "Pli" sub "Alinomi". Taylor 49 (diskuto) 12:20, 9 aŭg. 2023 (UTC)Reply
  Farite - Mi protektis la paĝon Uzanto-Diskuto:ThomasPusch. LiMr (diskuto) 12:42, 9 aŭg. 2023 (UTC)Reply
@User:Kani (kaj @Uzanto:Taylor 49, kiu ja proponis la tri monatojn): Dankon ke vi forbaris la anoniman IP-konton por tri monatoj. Ni interkonsentis, ke la forbaro de la uzanto teknike nomata "LTA Kalvuloj" aŭtomate validas por ĉiuj novaj nomaj kontoj porĉiam, kaj por novaj anonimaj IP-kontoj por almenaŭ jaro, prefere tri jaroj, se estas sufiĉa suspekto ke nova konto apartenas al la malnova konato. Tial tri monatoj estas bona komenco, sed laŭ mi ne sufiĉas - 12 semajnoj tre rapide pasas... Vi sentu vin kuraĝa forbari tiajn kontojn por almenaŭ jaro, prefere tri jaroj, se vi havas sufiĉan suspekton ke li havas similajn kontribuojn kiel la aliaj kontoj! Estas demokrata pravigo por tio, ne estas arbitra ago nur de vi. Mi nun vastigas la forbaron al tri jaroj, kaj dankas ke vi tuj ekforbaris la IP-konton. ThomasPusch (diskuto) 08:56, 8 sep. 2023 (UTC)Reply
Antaŭ kelkaj tagoj mi forigis tri artikolojn de la sama ulo same fuŝajn kiel aliaj. Li eĉ demandis al mi kial mi forigis ilin, kaj mi respondis per siaj multaj misoj kaj mankoj. Li denove klopodis kaj mi denove forigis. Ŝajne li ne insistis. Sed tuj mi ricevis averton de Wikipedia, ke iu klopodis uzi mian konton. Mi ne scias ĉu unu afero rilatas al la alia. kani (diskuto) 11:44, 8 sep. 2023 (UTC)Reply

La fuŝulo revenis kun nova IP-adreso: jen. ThomasPusch aŭ alia administranto: Mi petas vin tuj protekti la paĝon Mumintroloj kontraŭ anonimaj redaktoj (inkluzive la diskutpaĝon), kaj fari necesajn forbarojn. Dankon! - Moldur (diskuto) 04:56, 25 okt. 2023 (UTC)Reply

@Moldur: Kvankam mi nun survojas kaj povas malmulte redakti, mi ĵus sukcesis protekti la paĝon kaj forbari la anonimulon. Estus bone se iu alia ankoraŭ povus kontroli ĉu li ankoraŭ plantis "ŝercojn" en aliajn paĝojn. Ĉiukaze la truo jam estas fermita, kaj de tie ne venos pliaj kontribuoj. ThomasPusch (diskuto) 14:39, 26 okt. 2023 (UTC)Reply

Kredeble sama persono revenis: kontribuoj. Pluraj artikoloj sen vikiigo, sen intervikiaj ligoj, sen ajnaj fontoj, pri finnlandaj temoj, en stilo sufiĉe simila al la konata homo. Ankoraŭ neniuj gravaj fuŝoj, sed restu sub observado. - Sincere, Moldur (diskuto) 08:14, 25 nov. 2023 (UTC)Reply

Ĉu estas viva diskutejo? redakti

Mi delonge ne vizitis e-o-vikion: Kia diskutejo vivas? VladimirPF (diskuto) 06:19, 30 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Teorie ĉiuj, praktike nur iomete. Aliaj interretaj paĝoj forlogis grandan parton de aktivaj vikipediistoj, same en alilingvaj Vikipedioj. Se vi estas pacienca, skribu al diskutpaĝoj kaj atendu. Se ne, skribu al nun aktivaj personoj, sed ne certas, ke ili povos helpi en speciala temo. --Crosstor (diskuto) 06:40, 30 aŭg. 2023 (UTC)Reply
Dankon. Mi ne estas pacienca kaj mi provos turmenti ĉiujn. @RG72 kolego, ĉu vi ne kontraŭas, se mi tuŝos vin? VladimirPF (diskuto) 07:17, 30 aŭg. 2023 (UTC)Reply
Saluton kaj bonan revenon! Mi estas ĉiam je via dispono)) RG72 (diskuto) 07:30, 30 aŭg. 2023 (UTC)Reply
Mi havas malbonan karakteron: mi ŝatas demandi, ofte demandi. Kaj mi malbone posedas Esperanton. VladimirPF (diskuto) 07:40, 30 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Maladministrigo de RG72 redakti

Lau lia misuzo de siaj administrantaj rajtoj laŭ ideologiaj motivoj mi iniciatis diskuton pri maladministrigo de RG72 [9] Fenikals (diskuto) 15:20, 25 nov. 2023 (UTC)Reply

Agoj de Fenikals redakti

@Fenikals nuligis mian kontribuon [10] al Vikipedio:Administrantoj/forigo de rajtoj/RG72. En la kontribuo mi akuzis lin en resumo, kian li ne rajtas fari. Mi petas:

  1. nuligi agon de Fenikals.
  2. klarigi al li, ke la lanĉinto de juĝoprocezo ne rajtas resumi temon.
  3. puni lin pro nuligo de kontribuo de kontraŭuloj.

VladimirPF (diskuto) 13:52, 13 dec. 2023 (UTC)Reply

Fina solvo redakti

Karaj, necesas fini la aferon, kiu evidente jam tedis ĉiujn (inkluzive min mem), sed ne mi iniciatis ĝin, do tio ne estas mia kulpo. Temas pri mia maladministrantigo, iniciita de Fenikals la 25-an de novembro 2023 kaj ĝis nun formale ne finita. En respektiva diskuto mi detale klarigis mekanismon de tiu ĉi (mal)pure politika kampanjo, celanta enkonduki cenzuron en Vikipedio, post kio mi kun granda esplorista intereso observis evoluon de la eventoj. Laŭe al miaj atendoj (kaj analizo de Eric Hoffer), grupeto da fanatikuloj sukcese mobilizis siajn adeptojn (iuj el kiuj ne vizitis Vikipedion dum tri jaroj kaj pli) dum ordinaraj uzantoj dubis, hezitis kaj ofte simple preferis ne partopreni tiun ĉi malpuran ludon.

Reage al persistaj postuloj de la iniciintoj, stevardo forigis miajn administrantajn rajtojn kaj Fenikals rapide forigis min el ĉiuj rilataj listoj. Mi daŭrigis la eksperimenton, klariginte al la stevardo radikojn kaj mekanismon de tiu ĉi politika kampanjo. Mi klarigis ankaŭ ke li krude rompas regulojn de nia Vikipedio. Li unue provis elturniĝi, argumentante ke tiuj reguloj estis akceptitaj delonge, de malmultaj uzantoj kaj ke ĝenerale la reguloj estas ŝanĝeblaj, sed post vidi ridindecon de tiuj ĉi "argumentoj" koncentriĝis je unusola aserto: "mi nur plenumis decidon de via komunumo".

La plej ridinda afero estas ke ĝis nun mankas tiu ĉi "decido de la komunumo" surbaze de kiu okazis la decido de la stevardo kaj respektiva ago. La diskuto ĝis nun ne estas finita, la sekcio Resumo restas malplena. Plenigi ĝin devus administrantoj, sed la diskuton partoprenis nur 4 administrantoj, el kiuj unu voĉdonis kontraŭ (dirinte ke la proceduro mem estas kontraŭregula), 1 sin detenis kaj 2 konkludis ke la voĉdono mem estas kontraŭregula, do malvalida. Iliaj konkludoj estas fakte la lastaj en tiu ĉi diskuto.

Mi plurfoje diris ke tiu ĉi posteno tute ne gravas por mi, ĉar mi ne estas obsedita je la povo kiel iniciatintoj de tiu ĉi kampanjo kaj havas sufiĉe da ĝi ekster Vikipedio. Sed historia sperto montras ke la fanatikuloj neniam haltas en sia subpremado de disidentoj kaj ne eblas haltigi la agresinton per pacigo. Ekzemple Taylor49 jam oponis kandidatiĝon de VladimirPF kiel administranto de Vikinovaĵoj kun aprezinda argumento: "pro proksimeco al RG72 kaj risko ke Ruslando akiros kontrolon de vikinovajxoj". Anstataŭ wiki-Munkena interkonsento mi proponas fari honestan elekton: rezisti aŭ kapitulaci.

Do ĉiu administranto klare esprimu sian opinion:

  • jes, la maladministrantigo de RG72 estis laŭregula kaj valida
  • ne, la maladministrantigo de RG72 estis kontraŭregula kaj malvalida

Por mi ne gravas la rezulto. Gravas nur ke nia Vikipedio funkciu surbaze de reguloj — klaraj, sekvendaj, validaj ĉiam kaj por ĉiuj. RG72 (diskuto) 04:44, 19 jan. 2024 (UTC)Reply


Mi ankaŭ opinias: la maladministriĝo estas ago de politika cenzuro. Dum menciita diskuto ne estis prezentitaj incidentoj de uzo de administraj rajtoj rompantaj regulojn de eo-vikio. VladimirPF (diskuto) 15:16, 19 jan. 2024 (UTC)Reply

Voĉdonu pri dokumento "Charter of the Universal Code of Conduct Coordinating Committee" redakti

 

Taylor 49 (diskuto) 13:46, 19 jan. 2024 (UTC)Reply

Forpasinta vikipediano redakti

Atingis min sciigo, konfirmita de retejo ratsit.se, ke forpasis sveda esperantisto Gunnar Gällmo, kiu ankaŭ estis kontribuanto en nia Vikipedio. Mi petas administranton ŝlosi lian uzantpaĝon Uzanto:Gunnar Gällmo. Dankon! - Moldur (diskuto) 20:49, 21 jan. 2024 (UTC)Reply

  Farite ThomasPusch (diskuto) 23:14, 24 jan. 2024 (UTC)Reply

Report concerning 37.39.173.13 redakti

Special:Contribs/37.39.173.13. Removing content from the page. Yahya (diskuto) 15:44, 23 jan. 2024 (UTC)Reply

@Yahya: Thank you ... dankon! 37.39.173.13 has been locally blocked from editing for one year. ThomasPusch (diskuto) 22:36, 24 jan. 2024 (UTC)Reply

Forigo de multaj grafikaĵoj ĉi tie publikigitaj laŭ permeso de UEA redakti

 
multaj vikipediaj materialoj jen entombigitaj

Kvankam mi preskaŭ ĉiutage estas en la komunejo (sed ne sukcesas regule patroli ĉiujn diskutejojn esperantlingvajn), mi ĝis nun ne rimarkis la kampanjon de Robin van der Vliet agiti favore al forigo de la komuneja ŝablono "libera havaĵo laŭ permeso de UEA" kaj la sekvan buĉon de granda nombro de esperantistaj grafikaĵoj publikigitaj en la komunejo laŭ permeso de la permesilo. El la komuneja vidpunkto facile eblas kompreni vidpunkton ke la permesilo de UEA ne estis konforma kun la striktaj komunejaj normoj, sed ĉiukaze ĉiuj grafikaĵoj perdiĝis kaj ne estas reatingeblaj. Mi ne scias ĉu entute en nia projekto okazis diskuto pri kiel procedi por eviti tian perdon, aŭ kiu partoprenis en tia diskuto, sed ĉiukaze mi forte ĉagreniĝas pri la perdo de valora materialo. Mi certas ke oni povintus eviti tian perdon, per laŭregula transporto de la dosieroj al la loka branĉo, la esperanta Vikipedio, sed nun estas tro malfrue: teorie oni povas en la komunejo same kiel en ĉiu lingva branĉo peti pri malforigo de dosiero, sed mi neniam spertis ke tia peto estus akceptinta. Robin van der Vliet fine de januaro 2019 skribis al UEA kaj alvokis la homojn adresitajn urĝe fari OTRS-tikedon por eviti ke la permesilo estu buĉata, kaj kiam post ses semajnoj neniu kiu ricevis la noton de Robin (li ne diris kien ekzakte li sendis ĝin, probable retpoŝte aŭ papere al la CO) komprenis la urĝeco fari tion, tiam ene de du semajnoj ĉiu estis for. Mi tre malkontentas pri la fiaskiga kampanjo, kiu detruis multe pli da materialo ol sukcesas detrui unuopaj neesperantistaj vandaloj, kiuj konsekvence estas blokitaj, kaj suspektas ke la komunikado pri la fiaskiga kampanjo estis tute nesufiĉa. Almenaŭ nun mi volas atentigi pri la forte kontraŭvikipedia agitismo, kvankam nun probable tro malfruas ankoraŭ ion savi.

--ThomasPusch (diskuto) 00:08, 25 jan. 2024 (UTC)Reply

PS: Diskuteblus en kiu parto de la Vikipedia diskutejo plej bonus publikigi tiun noton. Sed fakte tute ne gravas la formalaĵo: gravas al mi atentigi pri bedaŭrinda mis-projekto... --ThomasPusch

Mi tute perdiĝas en la anglalingva teknika atako de neesperantistoj, kun la ekskuzo ke temas pri reguloj de Wikipedia. Mi ne scias kion oni povas fari. Mi jam baraktis per aldono de fotoj pri kiuj mi tute estis rajtigita fare de esperantistoj, sed tamen anglalingvaj policanoj forigis ilin. kani (diskuto) 00:37, 25 jan. 2024 (UTC)Reply

Nu, Robin van der Vliet estas esperantisto, kaj li devintus esperantlingve en la koncerna projekto atentigi pri tio ke li mem anglalingve premos buĉi la UEA-permesilon kaj sekve ĉiujn dosierojn licencigitajn per ĝi. Oni povas indigniĝi, ke homo en la CO kiu ricevis la noton de Robin ne tuj starigis "task force" por lernado kiel funkcias "the policies of wikimedia commons" kaj kiel funkcias "OTRS-etikedoj" - eble la homo metis la noton kiel tagorderon al la sekva estrar-kunveno de UEA post kvar monatoj... Sed en la vikimedia komunejo ĉiu problemo devas esti solvita plej laste post sep tagoj! Tiun malpaciencon ni ne povas ŝanĝi, sed povas antaŭvidi, kaj necesas urĝe kaj priorite atentigi pri la problemo, kiun kaŭzis principema esperantista vikipediisto (laŭ la komuneja vidpunkto, prave), kaj same urĝe kaj prioritate realigi fulmrapidan savoplanon. Eble Robin naive pensis ke UEA fulmrapide reagos, aŭ li volis demonstri kiom maltrorapidaj estas la kanaloj de UEA - tute ne gravas, gravas ke li ne protektis la materialon kontraŭ forigo pro lia propra aktivismo ... simple mi mem kiel sola administranto tute ne rimarkis la urĝan kaj prioritan atentigon pri la problemo en la esperantlingva vikipedio, ĉar mi estis okupita pri tedaj administraj taskoj kaj ne sufiĉe atentis legi la ĝustan diskutejon en ĝusta momento - tial mi demandis ĉu iu alia rimarkis diskuton esperantlingvan pri la problemo memfarita. Mi konscias ke estus cinike komenti la supozeble bonan intencon de Robin nederlandlingve per With friends like that you don't need enemies, ne, pardonu, Met zulke vrienden heb je geen vijanden nodig - do "Kun tiaj amikoj vi ne bezonas malamikojn". Mi kutime kolege tute aprezas la esperantajn kontribuojn de Robin, kaj tute ne volas akuzi lin, sed tiu lia kampanjo bedaŭrinde rezultis kiel vandalismo. ThomasPusch (diskuto) 00:45, 25 jan. 2024 (UTC)Reply

PS: Solvo por aldono de fotoj pri kiuj oni tute estis rajtigita fare de esperantistoj, estas paranoje alŝuti ilin al la esperantlingva vikipedio, kun ĉiuj necesaj licencoj kaj laŭ ĉiuj regularoj, kaj nur eventuale en dua paŝo ŝovi la dosierojn de nia branĉo al la komunejo - tiam ĉe ni konserviĝas kopio, kiu malvidebliĝas kiam la dosiero estis ŝovita komunejen, sed kiun esperantistaj administrantoj ĉiam povas "mal-forigi". Kompreneble tio estas kontraŭ la ĝenerala, naiva ideo de la vikimedia komunejo ke plej elegantas ĉion meti en komunan arenon, kie ĉiu ajn povas ĉerpi de ĝi, sed tute bonas alternative al la radikalaj konceptoj de la komunejo stoki dosierojn en la loka branĉo, kion cetere esperantistoj faras kompare malmulte, sed ekcese tion faras la anglalingva loka vikipedio - Tamen, se oni vidas ke oni mem buĉos esperantan materialon en la komunejo, tiam bonas kaj atendeblas amplekse averti pri neceso de savoplano en la esperanta vikipedio, ne nur meti anglalingvan proponon de forigo en iun kaŝitan diskutpaĝeton de la komunejo, kiun nuniu esperanta uzanto iam ajn trovos. ThomasPusch (diskuto) 00:45, 25 jan. 2024 (UTC)Reply

Mi ne vidis kondiĉojn de PD-UEA, tamen se UEA oficiale ne anonsis la permeson per OTRS, la permesilo estas falsa. Krom tio, se la ilustraĵoj ne estis faritaj pro oficiala kontrakto laŭ kiaj aŭtorrajtoj restas ĉe UEA - la permesilo estas falsa.
Por oficialigi la ilustraĵojn necesas esplori aŭtorrajtajn leĝojn por ciu konkreta ilustraĵo funkciata en ĉiu konkreta lando, kie la ilustraĵo estis produktita.
Konklodo estas jena: necesas ĉiujn eo-ilustraĵojn kun dubindaj aŭtorrajtoj alŝuti nur en eo-vikio. VladimirPF (diskuto) 13:40, 25 jan. 2024 (UTC)Reply
Klarigo: Ŝajnas ke iu esperanta administranto kaj aktiva komuneja uzanto antaŭ multaj multaj jaroj demandis al la tiama ĝenerala direktoro de UEA pri permeso uzi la grafikaĵojn (titolbildoj de la revuo Esperanto, kiuj sekve dekoris la artikolojn de la temoj kiuj estis bildigataj, fotoj por biografiaj kaj por kongresaj artikoloj), kaj Osmo Buller sekve eksplicite permesis la uzon en Vikipedio, probable per retpoŝto al esperantlingva administranto. Sed tio ankoraŭ ne estas OTRS-etikedo: tio estus sendi la saman retpoŝton al speciala retpoŝta adreso de la vikimedia fondaĵo. Ke Robin memstare retpoŝtis al UEA kaj "petis ke ili rigardu en la komunejon kaj pripensu ĉu eblas helpi" ne signifas ke li klarigis al UEA kiel oni sendas OTRS-etikedon, kaj ke li fakule juĝis ke la ĝenerala direktoro de UEA "is not in the position to authorize the use of those works" de UEA, estas forte dubinda juĝo: La ĝenerala direktoro de UEA ekzistas ĝuste por tiaj formalaj aproboj. Plej saĝe estintus, se Robin diskutintus la planon mem peti forigon de la komuneja ŝablono "PD-UEA" en la vikipedia teknika diskutejo aŭ eĉ en la paĝo "vikipedio:forigendaj artikoloj kaj kategorioj", kvankam tie oni plejparte diskutas pri kategorioj en la loka vikipedio en Esperanto, sed ne necese devas limiĝi al tio (klaras ke la komuneja ŝablono "PD-UEA" unuavice koncernas la vikipedion en Esperanto): tiam iu saĝulo havintus la ideon, "unue ni premu la nunan UEA (ĉar Osmo jam ne plu oficis) pri OTRS-etikedo, se klaras ke ĝi alvenis ne plu necesas forĵeti ion, ne faru tiel ke vi denuncas la ŝablonon kaj kiam la tagoj ĝis ekzekuto jam nombriĝas tiam provu ankoraŭ fulmrapide akiri OTRS-etikedo de UEA, ĉar tiam la tempo ne sufiĉos!", aŭ se neniu venintus al la evidente plej bona sinsekvo de paŝoj (se ekzemple Robin unue angle alvokis buĉi la komunejan ŝablonon kaj poste anoncis sian agon en esperanta vikipedio), kiam almenaŭ pluraj uzantoj sciintus pri la baldaŭa eksplodo kaj havintus ankoraŭ tempon provizore savi la afektotajn dosierojn sur siaj komputiloj kaj de tiu deponejo unu post la alia alŝuti al la esperanta vikipedio per licenco de justa uzo (bedaŭrinde ekzistas ĉiam pli komfortaj helpiloj transporti lokajn dosierojn al la komunejo kaj proponi la tujforigon loke, sed ne estas helpiloj inverse). Do por la malnovaj esperantaj administrantoj kaj por UEA la aŭtororajtoj tute ne estis dubindaj, sed por la komuneja administrado simple formale mankis la dokumentado per Vikipedio:OTRS (en "meta" instalita en novembro 2004, en la angla vikipedio en julio 2006 - mi havas neniun informon de kiu jaro estis la ŝablono PD-UEA, eble ĝi estis de antaŭ ol OTRS ekuziĝis). ThomasPusch (diskuto) 22:48, 25 jan. 2024 (UTC)Reply
Mi tion komprenas. Problemo estas en tio, ke por pleja amaso de laikoj estas malevidentaj aŭtorrajtaj kialoj.
Mi opinias, ke necesas sin turni al la estraro de UEA por rekomenci la proceson.
Mi proponas levi la problemon post semajno kaj mi provos kontakti la estraron. VladimirPF (diskuto) 09:34, 26 jan. 2024 (UTC)Reply
Mi ne antaŭe sciis pri tio. Ŝajne temas pri fuŝo de UEA, kaj estas tasko de UEA okazigi riparon: realŝuti la bildojn kun taŭga permesilo. Kaj postrestas leciono: ne piratkopiu. Nek el PIV, nek el aliaj verkoj. Nek en vikipedio, nek en vikivortaro, nek en alia projekto. Taylor 49 (diskuto) 23:13, 2 feb. 2024 (UTC)Reply

Egido por artikolo Ŝtata Banko de Barato redakti

Mi petas egidon de vandalo por artikolo Ŝtata Banko de Barato. La artikolon regule rompas la sama vandalo. VladimirPF (diskuto) 13:21, 25 jan. 2024 (UTC)Reply

Mi tuj okupiĝos pri la vandalo. ThomasPusch (diskuto) 22:48, 25 jan. 2024 (UTC)Reply
  Farite @VladimirPF: Kvankam supozeble ĉiam temis pri la sama vandalo, necesis tamen forbari naŭ uzantonomojn/IP-adresojn. Se la sama vandalo ankoraŭ enŝteliĝas per pliaj IP-adresoj kaj vi hazarde vidas tion, vi povas ankaŭ rekte atentigi min - tiam ago ankoraŭ pli rapidas. Dankon pro via atento! ThomasPusch (diskuto) 23:05, 25 jan. 2024 (UTC)Reply
Mi jam rimarkis ke la vandalo uzas diversajn IP-adresojn, sed mi forgesis esplori lian kontribuon en aliaj artikoloj. Mi komuniku al @MathXplore pri la artikolo - li dum longa tempo kontraŭstaras al la vandalo. VladimirPF (diskuto) 09:11, 26 jan. 2024 (UTC)Reply
[11] ĉu vi ne ŝlosis la paĝon? Oho, mi trovis paĝon por petoj ŝlosi paĝojn. VladimirPF (diskuto) 09:22, 26 jan. 2024 (UTC)Reply
Bona ideo, kaj   Farite (por anonimaj uzantoj) kaj ankoraŭ vandala IP-adreso forbarita. Protekti la paĝon ankaŭ por ensalutitaj uzantoj tro limigus la redaktoeblecojn de la paĝo, sed protekti ĝin de redaktoj de anonimaj uzantoj ne estas cenzura ago, ĉar ĉiu ajn ne-vandalo povas senprobleme krei por si salutonomon. ThomasPusch (diskuto) 13:39, 26 jan. 2024 (UTC)Reply

Unuigo de artikoloj en Wikidata redakti

Saluton!

Mi trovis artikolon pri Esperantisto, kiu ankaŭ havas artikolojn en la ĉeĥa kaj pola Vikipedioj, Hieronimo Wierzchowski-Korczak. Sed ili ne estas ligitaj, ĉar la pola kaj ĉeĥa estas ligataj en Wikidata al d:Q22262424, kaj la esperanta al d:Q12348886. Mi ne kapablas unuigi ambaŭ artikolojn; ĉu iu spertulo povas tion fari?

Kaj se iu konanto de tiuj lingvoj povas plibonigi la artikolon, per la informoj de tiuj Vikipedio, eĉ pli bone! Tonyo (diskuto) 19:19, 28 jan. 2024 (UTC)Reply

  Farite - mi unuigis la du Vikidatumoj-erojn. - Moldur (diskuto) 21:47, 28 jan. 2024 (UTC)Reply
Kolego, ĉu en interfaco de vikidatumoj vi havas dekstre de steleto ilon por kunigi datumerojn? VladimirPF (diskuto) 10:12, 29 jan. 2024 (UTC)Reply
Ne necesas iu ilo por kunigi. Mi nur forprenis la esperantan artikolon el la ero Q12348886 , kaj aldonis ĝin al la ero Q22262424 ; kaj kontrolis ambaŭ erojn por vidi ĉu iuj gravaj informoj valoras esti transprenataj el la ne plu uzata ero Q12348886 al la nun sole uzenda Q22262424 . - Moldur (diskuto) 07:30, 30 jan. 2024 (UTC)Reply
Vi ne plene pravas: estas ilo kia korekte kunigas du datumeron kaj necesas uzi ĝuste la ilojn. Tamen, estas via elekto. VladimirPF (diskuto) 11:11, 30 jan. 2024 (UTC)Reply
  Farite Ne nur ligado, sed plena kunigo. Taylor 49 (diskuto) 23:04, 2 feb. 2024 (UTC)Reply
@Taylor 49, Moldur, kaj VladimirPF: Ĉe mi en vikdatuma paĝo supre dekstre apud la serĉa trabo estas la vortoj Legi Listo de etikedoj Vidi historion ☆ Pli,
kaj klakante sur la vorteton Pli aperas angla invito "Merge with...", kie oni povas entajpi la Q-nombron de la alia ero kiun oni volas kunligi, kaj tiam vikipedio jam kunmetas la informojn tiel ke sekve nur estas bone iom kontroleti ke la aŭtomatismo kreis nenion evidente stultan - tion supozeble celis Taylor per la vortoj "plena kunigo". Mi eĉ ne plu scias ĉu mi antaŭ multegaj jaroj iam en la vikidatumaj preferoj metis iun hokon por ebligi tiun "merge with" aŭ ĉu ĝi ĉiam estis, sed ĉiukaze ne estas io mirakla, sed tute utila helpilo. Kaj mi certas ke principe ĉiu ajn povas havi tiun helpilon: se vi rigardas tie kie mi ĵus priskribis kie ĉe mi estas la helpilo - ĉu ĉe vi ĝi ankaŭ estas tie? ThomasPusch (diskuto) 22:49, 26 feb. 2024 (UTC)Reply
Plena kunigo: d:Q12348886 postrestas nur kiel alidirektilo. Taylor 49 (diskuto) 22:53, 26 feb. 2024 (UTC)Reply
@ThomasPusch: Ĉe mi videblas nur Legi Vidi historion ☆. - Moldur (diskuto) 21:01, 27 feb. 2024 (UTC)Reply
@Moldur: Provu fari jene. Iru al vikidatumoj, en la plej supra linio al preferoj, tie al aldonaĵoj : tiam vi devus vidi malantaŭ granda " " en blua cirklo titolon Wikidata-centric kaj sub ĝi tuj eblecon   Merge: This script adds a tool for merging items. Se tie ne estas hoko en la kesto (kredeble ne estas), klaku sur la kvadraton, tiam devus esti hoko. Eta vsjo (Это все), jen ĉio (se bone funkcias). ThomasPusch (diskuto) 21:19, 27 feb. 2024 (UTC)Reply
Cetere: Pri tiu helpilo ankaŭ supre aludis VladimirPF, kiam li demandis "ĉu en interfaco de vikidatumoj vi havas dekstre de steleto ilon por kunigi datumerojn?". Nur, se vi ĝis nun ne havis tie ion, tiam probable la priskribo "dekstre de steleto" ne estis sufiĉe klariga (kiu steleto????). ThomasPusch (diskuto) 21:27, 27 feb. 2024 (UTC)Reply
Jes, tio nun funkcias. Koran dankon! - Amike, Moldur (diskuto) 21:33, 27 feb. 2024 (UTC)Reply
Ne dankinde. Mi ĝojus se ankaŭ Tonyo ankoraŭ malkovrus la trukon, sed li lastfoje estis en vikipedio la 25-an de februaro kaj ankoraŭ ne vidis sian noton... Sed vere utilas instrue helpi unu al la alia, kiam iu konas iun proceduron kiun alia ne konas - mi same ofte bezonas helpon, kiam miaj konoj ne sufiĉas...   ThomasPusch (diskuto) 11:52, 1 mar. 2024 (UTC)Reply
Thomas pravas ke mi ne rigardis la diskuton de antaŭ tempo (fakte, mi forgesis pri ĝi, kia kapo!). Mi ne certas ke mi sukcesos fari venontfoje, sed mi provos ;-)
Eble mi devos baldaŭ peti helpon pri la inverso: mi suspektas ke en artikolo en la nuna Vikipedio pri alia iama esperantisto oni miksas detalojn de du malsamaj homoj, nome Leo Wiener kaj Leono Vienano. Mi nun esploras ĉu ja temas pri du malsamaj homoj, kaj en tiu kazo ni devos fari la inverson kaj modifi la ligilojn; se mi trovas malfacilaĵojn mi demandos denove.
Dankon!! Tonyo (diskuto) 12:14, 2 mar. 2024 (UTC)Reply

Banderoloj redakti

Antaŭ kelkaj tagoj ekaperis en centoj, mi supozas aŭ timas en miloj, da artikoloj foton super la artikolo sen iu ajna indiko. Kelkaj el ili montras pejzaĝon tipan de geografiaĵo, urbo ktp., sed aliaj sen ajna informo, estas konfuza, ĉar povas montri tute marĝenan aspekton. Kiu decidis akcepti tiun robotan amasaldonon? Ĉu eblas korekti ĝin? kani (diskuto) 23:43, 9 mar. 2024 (UTC)Reply

Ankaŭ mi rimarkis tion kun miro. Amasa aldono farita sen komunuma akcepto kaj anticipa diskuto estas nuligenda. RG72 (diskuto) 06:03, 11 mar. 2024 (UTC)Reply
Kelkaj aperis kun indiko en la redakta paĝo, kaj eblas forigi tiujn almenaŭ unu post unu, sed aliaj aperas robote kaj ne eblas forigi ilin, kvankam ili tute kontribuas per nenio al la artikolo, ekzemple en la ĵusaj Port Hedland kaj Karratha, des pli kiel falsa enkonduko. Krome tio okazas nur en la esperantlingva versio, do iu esperantisto cerbumadis por trudi tion al la komunumo. kani (diskuto) 19:34, 11 mar. 2024 (UTC)Reply
Jes estas mi la fia respondeculo, pardonu ke mi ne scipovis kiel peti komunuman aprobon pri la ŝanĝo laŭ oficialaj vikiaj proceduroj.
Temas pri vikidatuma parametro P948 kiu nomiĝas "page banner" aŭ "ligbutono por Vikivojaĝoj". La bildoj estas jam donitaj en vikidatumoj sed ĉiuj povas aldoni aŭ forigi bildon. Mi konstatis ke tiu aperis por urboj/setlejlokoj kaj do mi aldonis la alvokon en la komenco de tiuj informkestoj. Tiu ankaŭ havas la avantaĝon ke ĝi devigas havi nur unu solan informkeston en artikolo (eĉ komponita de pluraj informkestoj kesteritaj).
Mi senkulpe pensis ke tiu aldono estu bonvena al artikoloj, ĉefe pri geografiaĵoj, ne nur estetike sed ankaŭ informe komuniki ion tipan aŭ karakterizan pri la diskutita temo (vikidatumoj jam ebligas tion laŭ ĝia dezajno). Se iu opinias ke la bildo ne estas taŭga, do tiu estas bonvena trovi alian el la bandaroloj de vikidatumoj kaj kun tio ŝanĝi la vikidatuman parametron de la artikolo.
Plie mi pensis ke tiu estu bonvena por la nemalhaveblaj milo da artikoloj, eĉ tiuj sen informkesto, se oni povas trovi taŭgan longan bildon, kaj mi faris tion al multaj.
Mi pardonpetas pro mia hasto, fojfoje mi ja estas tro entuziasma, sed mi ne sciis kiel kaj kie konsulti kaj verŝajne mi ricevis pozitivan subtenon kaj teknikan helpon de aliaj redaktistoj. Sj1mor (diskuto) 20:00, 11 mar. 2024 (UTC)Reply
Mi opinias, ke robota aldono de miloj da bildoj sen kontroli unu post unu ĉu ĝi utilas aŭ ne utilas, estis persona agado kontraŭkolektiva. Ĉefe kiam multaj el ili ne havas markilon en la redakta paĝo, pro kio oni rajtas nek forigi, nek movi ilin al ne tiom elstara loko. Ekzemple la banderolo de Insulo Sanmigelo estas bela, sed estis jam kvar aliaj fotoj (ĉiuj) en la artikolo kiuj montras saman pejzaĝojn. Kiel movi ĝin? Mi proponas forigi la robotan aldonon kaj remeti la samon unu post unu kun indiko en la redakta paĝo, kiu permesu al vikipediistoj interagadi. La kontraŭo estas diktatora amasaldono nekontrolebla de la komunumo.--kani (diskuto) 20:40, 14 mar. 2024 (UTC)Reply
Ne serĉante, mi ofte trafas artikolojn kie la banderolo estas absolute forigenda, kaj maksimume movebla se oni aldonu klarigon. Ekzemple Portalegre, Elvas (kie la foto estas tute de lima ponto ne proksima al Elvas sed estas inter tiu kaj alia urbo (Olivenza), fakte la sama ponto aperas en tiea banderolo), Angolo, Azio, Centra Azio, Kirgizio, Turkmenio, Sieraleono, Somalio.--kani (diskuto) 21:40, 14 mar. 2024 (UTC)Reply
Mi forigis la banderolon el la menciitaj artikoloj. Dominik (diskuto) 08:32, 15 mar. 2024 (UTC)Reply
Dankon.--kani (diskuto) 10:41, 15 mar. 2024 (UTC)Reply
Mi daŭre trafas banderolojn absolute neutilajn, kiuj pro ilia strieca formato, neklara ĝenerala rilato al la artikoltemo aŭ pro manko de klariga piednoto ili estas forigindaj. Ĉu mi povas scii kiel fari tion? Ĉar ne estas indiko en la redakta paĝo, oni ne povas translokigi ilin al alia ne tiom elstara loko en la paĝo. Ekzemple ĉe Kolombio, Nikaragvo, Centra Ameriko, Gvatemalo, Hispana lingvo, Pacifiko, Sankta-Marta, Sudameriko, Mediteraneo, Eŭropo, Nordameriko, Ameriko, Grandaj Antiloj, Kubo, Kariba Maro, Departemento La Guajira, Hispanio, Kataluna lingvo, Galega lingvo, Balearoj, Andoro, Unuiĝinta Reĝlando, Aragono, Alenquer ktp. Dume aliaj banderoloj estas interesaj kaj utilaj.--kani (diskuto) 15:43, 24 mar. 2024 (UTC)Reply
Se temas pri la supraj larĝaj bildegoj je la komenco de artikoloj surbaze de ligbutono por Vikivojaĝoj (P948), eble estus bone krei por tio helpan ŝablonon kun iu class-atributo en HTML. Tiam oni povus eĉ per propra difino de CSS kaŝi tion. Aŭ eble la ĝenerala aldono estu malfarata. Mi ne scias, kion vi preferus.
Se temas pri permane aldonitaj bildoj, oni eble foje petu la aldoninton, ke li pli bone pripensu la utilon. Tlustulimu (diskuto) 16:09, 24 mar. 2024 (UTC)Reply
@Tlustulimu:@Sj1mor:Saluton kaj dankon pro la tuja reago. Mi bedaŭrinde ne havas la teknikajn sciojn por P948, ŝablono, class-atributo en HTML kaj propra difino de CSS. Mi trafis tiajn nenecesajn banderolojn en dekoj da artikoloj kien mi veturis, dum ankaŭ aliaj malpli dekoj estis akcepteblaj; sed mi timas, ke tiuj aperas en miloj da artikoloj, kien ili alvenis robote kaj sen kontrolo pri ties utilo. Mi parolas ĉiam pri tiuj kiuj ne aperas en la redaktopaĝo, ĉar tiuj estus ŝanĝeblaj aŭ forigeblaj permane. Mi preferas, ke la ĝenerala aldono estu malfarata, sed ankaŭ tion mi ne scias fari nek ĉu vere ĝi estus la plej taŭga solvo. Poste oni povus aldoni unu post alia tiun banderolon utilan kiam evidentas la enhavo, ne estu jam apude alia simila bildo kaj ĝi ĝenerale utilu anstataŭ krei neutilan kolorbordon aŭ eĉ konfuzon pri kio temas. La aldoninto ŝajne ricevos tiun reagon kaj esprimiĝu. Mi ne scias ĉu li iel konsultis la komunumon pri la aldono aŭ ĉu vere tio necesas nun.--kani (diskuto) 18:39, 24 mar. 2024 (UTC)Reply
Estimata Kani, mi provas kompreni vian pensadon. Mi tute ne volas disputi, kaj ne faros. Mi simple volas klarigi ke mi nur ebligis tion kion estis jam donita en vikidatumoj. Mi ricevis recenzon de @ThomasPusch kaj poste @Tlustulimu helpeme ŝanĝis ŝablonon geografiaĵo. La ŝablonoj ja estas tie por ebligi amasdatuman kontrolon. Mi simpleanime pensis ke mi faras ion bonan por la vikipedio, pli estetike ol datume. La aspekto ja gravas, ĉu ne?
Notindas, ke ĉiu artikolo, senescepte, havas tion parametron (banderolo P948) do estas propreco de la paĝo mem kaj endas ke ties valoro-bildo taŭgu al la temo diskutata. La vikidatumoj estas uzitaj de ĉiuj vikipedioj kaj vikiprojektoj, kaj estas komuna resuso de datumoj. Verŝajne iuj bildo pli trafas ol aliaj, kaj ĉiu rajtas ties opinio. Mi respektas la vian. Memkompreneble ĉio estas ŝanĝebla, inkluzive de la bildoj, kaj se oni trovas pli trafan bildon oni rajtas ŝanĝi.
Mi opinias ke trafa banderolo povas esti bona aldono al preskaŭ ĉiu artikolo kaj mi samopinias kun Tlu ke oni bezonas iun mekanismon por pli bone kontroli.
Pacon kaj kunlaboron. Amike, S Sj1mor (diskuto) 19:14, 24 mar. 2024 (UTC)Reply

Mi vidis la novajn banderolojn unue en paĝoj pri urboj, kie panoramaj bildoj tendence pli sencas ol pri aliaj temoj (ekzemple pri lingvoj mi ankoraŭ tre dubas ĉu entute sencas apliki tiun dezajnan ideon: la paĝo hispana lingvo aspektas tre stranga kun multaj kapsikoj super la paĝo, tio eble bonus por kuirlibro, sed mi malfacile povas imagi panoraman bildon taŭgan por ne-materia aĵo kia estas lingvo aŭ muzika temo). Sed kvankam ankaŭ mi devis alkutimiĝi al la dezajna novumo, mi ĝenerale subtenas la ideon je granda kvanto uzi taŭgan banderolan bildon en formato 1:10 aŭ 1:12 el vikidatumoj, samkiel ni ankaŭ aŭtomate uzas specimenan bildon de "normala" formato (3:4 aŭ 3:2) el vikidatumoj (p18) en informkesto urbo. Estas tiom da urboj kaj urbaj artikoloj en la mondo, ke estas vere utile defaŭlte uzi bildon el vikidatumoj en informkesto urbo - kaj adapti aŭ vikidatumojn aŭ la lokan informkeston se escepte la rezulto aspektas stulte. Pri "informkesto urbo" la nemeto de bildo el vikidatumoj eblas tutfacile per meto de "| bildo = neniu" en la informkestan spacon en la artikolo, kaj pri p18 kompreneble ankaŭ eblas meti alian bildon per "| bildo = foto.jpg ". Pri la banderoloj supozeble tute sufiĉas ebligi meton de "| banderolo = neniu" en la informkestan spacon en la artikolo. Tiam oni povas mem aranĝi ĉu aldoni panoraman bildon kun priskribo, aŭ alian larĝan bildon en la lokon tute supre aŭ tute sube aŭ tute rezigni pri bildo laŭ P948 en tiu paĝo. Kion Dominik nun faris, estis buĉi la informon pri p948 en vikidatumoj, sed tio povas esti problema, ĉar malfacilas havi superrigardon kie en Vikivojaĝoj aŭ en aliaj projektoj la panoramaj bildoj el vikidatumoj estas enplektitaj, kaj mi certas ke ankaŭ Dominik ne volus fuŝi paĝon en Vikivojaĝoj en iu alia lingvo, nur pensante pri niaj esperantaj vikipediaj tekstoj. Krome ni ankoraŭ pripensu ĉu aŭtomata aldono de supra banderolo en tekstoj aliaj ol geografiaj temoj entute sencas.

Sed per individua ebligo de meto pri "| banderolo = neniu" en la informkestan spacon en la artikolo oni laŭ mi jam solvas la plej multajn problemojn. Mi en la tagoj antaŭ mia lastsemajna ferio ankoraŭ renkontis du specifajn problemetojn, kiuj fakte estis sistemaj kaj kiujn la novaĵo de Sj1mor ne kaŭzis sed nur videbligis: unu estas se fuŝe multe tro longa (aŭ "ne sufiĉe larĝa") bildo metiĝis en vikidatumoj (tiun problemon de vikidatumoj mi renkontis en la japana urbo Hitaĉiota, tie mi mem distranĉis foton al taŭgaj dimensioj kaj bonigis ankaŭ vikidatumojn - kvankam la banderolan bildon tie nun uzas nur ni, ĉar vikivojaĝoj en neniu lingvo havas apartajn paĝojn pri Hitaĉiota). Kaj dua problemeto estas, se ĉiukaze jam du, tri aŭ kvar panoramaj bildoj metiĝis supre de la paĝo, kaj kun aŭtomate metita banderolo iĝis katastrofe tro multe. Tiam tamen la banderolo tute ne estas la problemo, sed la ĉiukaze tro multaj panoramaj bildoj supre de la paĝo - tie ĉiukaze estu maksimume unu larĝa bildo. Mi certegas ke se eblas subpremi aŭtomatan montron de "bildo" "p18" en {{informkesto urbo}}, garantiite same eblas subpremi aŭtomatan montron de "banderolo" "p948" en informkesto urbo. Kaj se tio funkcios, eblos ankaŭ apliki tiun solvon al aliaj informkestoj. Ĉiukaze, mi persone kontraŭus malfari ĉion eksperimente elprovitan dum la lastaj semajnoj, ĉar baze mi pensas ke la ĝenerala ideo amplekse uzi vikidatumojn estas bona (eĉ se jam nun ofte la esperanta vikipedio pli avangardas en tio ol la "plej grandaj lingvoversioj") - tio estas ekzakte la fundamenta ideo de la mult-projekta datumbazo vikidatumoj. ThomasPusch (diskuto) 20:27, 24 mar. 2024 (UTC)Reply

Mi ĵus kreis novan helpan ŝablonon {{banderolo-P948}}, kiu jam estas enplektita en {{informkesto urbo}}. Por malaktivigi banderolon, mi aldonis la parametron "sen banderolo", kies valoro "jes" devus malaperigi ĝin. Mi jam testis tion en Aŭstino dum antaŭrigardo, sed ne konservis la rezulton. Tlustulimu (diskuto) 21:48, 24 mar. 2024 (UTC)Reply
Dankon. Mi uzis ĝin. Foje la banderolo ripetas absolute la saman foton kiu jam estis tie. Por aliaj informkestoj? kani (diskuto) 23:42, 24 mar. 2024 (UTC)Reply
Ne dankinde, kara Kani  . Mi ankaŭ aldonis la helpan ŝablonon al multaj pliaj informkestoj kaj eĉ informon pri la nova parametro "sen banderolo" al la dokumentadoj de la informkestoj. Tlustulimu (diskuto) 07:04, 25 mar. 2024 (UTC)Reply

Uzanto-Diskuto:Vanthorn‎‎ redakti

Saluton, karaj administrantoj kaj burokratoj. Mi ĵus protektis Uzanto-Diskuto:Vanthorn‎‎ kontraŭ IPuloj. Lia paĝo lastatempe estis tre ofte atakata trole. Krome mi kaŝis ĉiujn trolajn versiojn, kiuj estas en la historio de la diskutopaĝo. Estu bone, se ĉiuj estu iom pli atentemaj. - Amike Tlustulimu (diskuto) 16:10, 8 apr. 2024 (UTC)Reply

Krome mi ĵus kaŝis eĉ uzantonomon en la protokolo por novaj uzantoj, ĉar laŭ gugla tradukilo ĝi sonas ofende. Tlustulimu (diskuto) 16:20, 8 apr. 2024 (UTC)Reply

Kantonoj de Ekvadoro redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la tutvikia roboto forprenis multajn bildetojn eble de flagoj el Kantonoj de Ekvadoro. Krome la artikolo meritas foje revizion. Sed la lasta parto de la artikola historio pro la ŝanĝado estas jam ĥaosa. Kion fari? Tlustulimu (diskuto) 19:00, 8 apr. 2024 (UTC)Reply

Vikipedio:Vikidatumoj/Novaĵoj redakti

Saluton. Ĉar Vikipedio:Vikidatumoj/Novaĵoj jam sufiĉe longe estis tro granda kaj tial malhelpis la amasmesaĝan roboton aldoni ion tie, mi ĵus alinomis la malnovan paĝon al arkivo Vikipedio:Vikidatumoj/Novaĵoj/Arkivo. Poste mi metis {{Arkivo}} en la novan preskaŭ malplena paĝon. Espereble sekvontfoje la roboto sukcesos ion aldoni. Atenti tiajn paĝojn ankaŭ devus esti tasko de administrantoj, ne nur forigado kaj forbaroj. - Amike Tlustulimu (diskuto) 16:18, 15 apr. 2024 (UTC)Reply

Saluton. Mi ĵus vidis, ke en Vikipedio:Vikidatumoj/Novaĵoj‎ ĵus aperis nova mesaĝo. Do, mia "riparo" sukcesis. Estus bone, se sekvontfoje eble eĉ alia administranto rimarkus la problemon antaŭ ol ĝi okazus. La malnova paĝo ŝovita en arkivon antaŭ semajno estis simple tro granda kaj tial roboto ne plu povis aldoni ion. Tlustulimu (diskuto) 15:04, 22 apr. 2024 (UTC)Reply