Simbolo de la GFU licenco.

GFDL (GNU Free Documentation License, Permesilo de GNU por Liberaj Dokumentoj) estas libera permesilo, jame uzata de Vikipedio. La jena ne-kompleta esperantlingva traduko celas helpi esperantlingvanojn kompreni ĝin. Tamen jure validas nur la anglalingva versio.

0. ENKONDUKO redakti

La celo de ĉi permesilo estas igi gvidlibron, tekstlibron aŭ alian funkcian kaj utilan dokumenton "libera" (en la senso de libereco, ne senpaga): por garantii al ĉiu la efektivan liberecon kopii kaj disdoni ĝin, ĉu modifinte ĝin ĉu ne, ĉu komerccele ĉu ne. Duaplane ĉi permesilo protektas por la aŭtoro kaj la eldonisto rimedon por ricevi krediton por sia laboro, ne estante konsiderataj kiel respondecaj pro modifoj faritaj de aliaj.

Ĉi permesilo estas ia "copyleft", (kopilasilo) kio signifas ke laboroj derivitaj de la dokumento devas siavice esti liberaj en la sama senco. Ĝi kompletigas la "GNU General Public License" (GNU Ĝeneralan Publikan Permesilon), kiu mem estas permesilo elpensita por la liberaj programaroj (softvaroj).

Ni elpensis ĉi Permesilon celante uzi ĝin por gvidlibroj de liberaj programaroj, ĉar liberaj programaroj bezonas liberan dokumentadon : libera programaro devus veni kun gvidlibroj donantaj la saman liberecon kiel la programaro mem. Sed ĉi Permesilo ne estas limigita al nur programaraj gvidlibroj; ĝi povas esti uzata por iu ajn teksta laboro, ne konsiderante pri kio ĝi temas nek ĉu ĝi estas publikigita kiel presita libro. Ni rekomendas ĉi Permesilon precipe por laboroj kies celo estas instruado aŭ referado.

1. APLIKEBLECO KAJ DIFINOJ redakti

Ĉi-tiu permesilo aplikiĝas al iu ajn gvidlibro aŭ alia laboro, per iu ajn rimedo, kiu entenas avizon lokitan de la kopirajtoposedanto dirante ke ĝi povas esti distribuita sub la vortoj de ĉi Permesilo. Tia avizo transdonas mondskalan senpagan permesilon, nelimigitan en daŭro, por uzi tiun laboron sub la kondiĉoj ĉi tie precizigitaj. La "Dokumento", ĉi sube, referas al iu ajn tia gvidlibro aŭ laboro. Iu ajn membro de la publiko ricevas la permeson, kaj estas nomata "vi". Vi akceptas la Permesilon se vi kopias, modifas aŭ distribuas la laboron laŭ rimedo postulanta permeson sub kopirajtoleĝo.

"Modifita Versio" de la Dokumento signifas iu ajn laboro entenanta la Dokumenton aŭ eron de ĝi, ĉu laŭvorte kopiita, ĉu kun modifoj kaj/aŭ traduko en alian lingvon.

"Akcesora Sekcio" estas nomita apendico aŭ ĉeftema sekcio de la Dokumento kiu traktas ekskluzive la rilaton de la eldonantoj aŭ aŭtoroj de la Dokumento al la Dokumenta ĝenerala subjekto (aŭ al rilataj temoj) kaj entenas nenion kiu povus fali rekte ene de tiu ĝenerala subjekto. (Sekve, se la Dokumento parte estas lernolibro de matematikoj, Akcesora Sekcio ne povas klarigi iun ajn matematikaĵon.) La rilato povus temi pri historia konekto kun la subjekto aŭ kun rilataj temoj, aŭ de leĝa, komerca, filozofa, etika aŭ politika pozicio koncerne tiujn.

La "Senŝanĝaj Sekcioj" estas iuj Akcesoraj Sekcioj kies titoloj estas elpensitaj, kiel estante tiuj de Neŝanĝeblaj Sekcioj, en la avizo kiu diras ke la Dokumento estas eldonita sub ĉi Permesilo. Se sekcio ne plenumas la suban difinon de Akcesora tiukaze ĝin oni ne rajtas nomi kiel Neŝanĝebla. La Dokumento povas enteni neniun Neŝanĝeblan Sekcion. Se la Dokumento ne montras iun ajn Neŝanĝeblan Sekcion tiam estas neniu.

La "Kovrilaj Tekstoj" estas iuj mallongaj teksteroj kiuj estas listigitaj, kiel Antaŭkovrila Teksto aŭ Malantaŭkovrila Teksto, en la avizo kiu diras ke la Dokumento estas eldonita sub ĉi Permesilo. Antaŭkovrila teksto povas esti maksimume 5 vortojn, kaj Malantaŭkovrila Teksto povas esti maksimume 25 vortojn.

"Travidebla" kopio de la Dokumento signifas maŝinlegeblan kopion prezentatan en aranĝo kies specifo estas disponebla al la ĝenerala publiko, kiu konvenas por revizio de la dokumento simple per komunuzaj tekstredaktiloj aŭ (kiam temas pri prezento de bildoj per rastrumeroj) per komunuzaj grafikaj redaktiloj aŭ (kiam temas pri desegnaĵoj) desegnilo por linia grafiko kiu estas ĝenerale disponebla, kaj taŭgas kiel enigo en tekstaranĝilojn aŭ por aŭtomata traduko al diversaj strukturoj kiuj taŭgus kiel enigoj en tekstaranĝilojn. Kopio kiu estas kreita laŭ ĉiu alia maniero kiel Travidebla dosieraranĝo, sed kies markado, aŭ manko de markado estas strukturita por malhelpi aŭ malkuraĝigi postan modifadon de legantoj ne estas Travidebla. Bilda formo ne estas "Travidebla" se estas uzata anstataŭ konsiderinda kvanto da teksto. Kopion kiu ne estas "Travidebla" oni nomas "Opaka".

Ekzemploj de taŭgaj tipoj por Travideblaj kopioj inkluzivas simplan ASCII sen markado, Texinfo-enigtipon, LaTeX-enigtipon, SGML aŭ XML uzante publike disponeblan DTD (DokumentTipan Difinon), kaj norm-konforman simplan HTML, PostScript aŭ PDF kiuj permesas modifadon. Ekzemploj de travideblaj bildaj tipoj inkluzivas PNG, XCF kaj JPG. Opakaj tipoj inkluzivas proprietajn tipojn kiuj povas esti legitaj kaj ŝanĝitaj nur per proprietaj tekstredaktiloj, SGML aŭ XML por kiuj la DTD kaj/aŭ prilaboriloj ne estas komunaj disponeblaj, kaj la maŝingeneritajn HTML, PostScript aŭ PDF kiujn kelkaj tekstredaktiloj faras por nur eligaj celoj.

La "Titolopaĝo" signifas, por presita libro, la titolopaĝon mem, kaj ankaŭ sekvantajn paĝojn kiel bezonitajn por enhavi, legeble, la neprajn materialojn kiujn ĉi tiu permesilo postulas aperi en la titolopaĝo. Por verkoj en formoj kiuj ne enhavas veran titolopaĝon, "Titolopaĝo" signifas la tekston apud la plej elstara apero de la titolo de la verko, kiu antaŭas la komenco de la teksta korpo.

Sekcio "Titolita XYZ" signifas nomitan subunuon de la dokumento kies titolo estas aŭ precize XYZ aŭ enhavas XYZ ene de krampoj post teksto kiu tradukas XYZ-on en alian lingvon. (Ĉi tie XYZ anstataŭigas sube menciitan specifan sekcian nomon, kiel "Agnoskojn", "Dediĉojn", "Aprobojn", aŭ "Historion".) Por "Konservi la titolon" de tia sekcio kiam oni modifas la dokumenton signifas ke ĝi restas sekcio "Titolita XYZ" laŭ ĉi tiu difino.

La dokumento eble inkluzivas malgarantiojn apud la avizo kiu deklaras ke ĉi tiu permesilo rilatas al la dokumento. Ĉi tiuj malgarantioj estas konsiderataj inkluzivataj per referenco, sed nur rilate al la forkonfeso de garantioj: iu alia implico de ĉi tiuj malgarantioj estas malvalida kaj ne efikas al la signifo de ĉi tiu permesilo.

2. SENŜANĜA KOPIADO redakti

Vi rajtas kopii kaj distribui la Dokumenton per iu ajn rimedo, ĉu komerce aŭ nekomerce, kondiĉe ke tiu Permesilo, la kopirajta avizo kaj informo diranta ke ĉi tiu Permesilo validas por la Dokumento estas reproduktataj en ĉiuj kopioj, kaj ke vi aldonu neniun alian kondiĉon ol tiuj de ĉi tiu Permesilo. Vi ne rajtas uzi teknikajn rimedojn por malhelpi aŭ kontroli la legadon aŭ pluan kopiadon de la kopioj kiujn vi faras aŭ disvastigas. Tamen, vi povas akcepti kompenson kontraŭ kopioj. Se vi disdonas sufiĉe grandan nombron da ekzempleroj vi devas sekvi ankaŭ la kondiĉojn en sekcio 3.

Vi ankaŭ rajtas pruntedoni kopiojn, sub la samaj kondiĉoj menciataj supre, kaj vi rajtas publike vidigi kopiojn.

3. KOPADO LAŬ KVANTO redakti

Se vi publikigas pli pl 100 presitajn kopiojn (aŭ kopiojn en amaskomunikiloj kiuj komune havas presitajn kovrilojn) de la Dokumento, kaj la licenca avizo de la Dokumento postulas Kovrilan Tekston, vi devas ĉirkaŭfermi la kopiojn en kovriloj kiu porta, klare legeble, ĉiujn ĉi tiujn Kovrilajn Tekstojn: Antaŭ-Kovrilaj Tekstoj sur la antaŭa kovrilo, kaj Malantaŭ-Kovrilaj Tekstoj sur la malantaŭa kovrilo. Ambaŭ kovriloj devas ankaŭ klare kaj legeble identigi vin kiel la eldonisto de tiuj kopioj. La kovrilo devas prezenti la plenan titolon kun ĉiuj vortoj de la titolo egale elstaraj kaj videblaj. Vi povas aldoni aliajn materialon sur la kovrilo krome. Kopiado kun ŝanĝoj limigitaj al la kovriloj, tiel longe kiel ili konservas la titolon de la Dokumento kaj kontentigas tiujn kondiĉojn, povas esti traktataj kiel senŝanĝa kopiado en aliaj aspektoj.

Se la bezonataj tekstoj por antaŭa aŭ malantaŭa kovrilo estas tro grandaj por esti bone legeblaj, vi metu la unuajn listigitan (tiom, kiom taŭgas laŭ prudenta juĝo) sur la kovrilon, kaj daŭrigi la reston sur apudaj paĝoj.

Se vi publikigas aŭ distribuas pli ol 100 netravideblajn kopiojn de la Dokumento, vi devas aŭ inkluzivi maŝine legeblan travideblan kopion kune kun ĉiu netravideblaj kopio, aŭ informi en aŭ per ĉiu netravidebla kopio komputil-retan lokon el kiu la ĝenerala ret-uzanta publiko havas aliron al elŝuto kompletan travideblan kopion de la Dokumento, libera de aldona materialo. Se vi uzas la lastan opcion, vi devos prudente antaŭplani, kiam vi komencas distribuon de netravideblajn kopiojn en kvanto, por certigi ke la travideblaj kopioj restos alirebla ĉe la donita situo ĝis almenaŭ unu jaron post kiam vi laste distribuis netravideblan kopion (rekte aŭ tra via agentoj aŭ komercistoj) de tiu eldono al la publiko.

Oni petas, sed ne postulas, ke vi kontaktu la aŭtorojm de la Dokumento sufiĉan tempon antaŭ redistribuado de ajna granda nombro da ekzempleroj, por doni al ili ŝancon provizi vin per aktualigata versio de la dokumento.


En la licenca teksto sekvas ĉapitroj

  • 4 (modifoj),
  • 5 (kombinado de dokumentoj),
  • 6 (kolektaĵoj de dokumentoj),
  • 7 (kunligo kun sendependaj laboraĵoj),
  • 8 (tradukado),
  • 9 (fino de la licenco) kaj
  • 10 (estontaj versioj de tiu ĉi licenco).

Tiuj-ĉi ĉapitroj en tiu-ĉi paĝo laŭ la nuna stato ne estas tradukitaj al Esperanto. Se vi lingve kompetentas kaj volas daŭrigi la tradukon, vi estas bonvena kontribui.

Eksteraj ligiloj redakti