Vikipedio:Geografia lokigo

Ŝablono
vdr

Ĉi tiu paĝo celas kunordigi la petojn pri aldono aŭ korekto de geografiaj lokigoj.

Kiel oni povas peti, ke certa artikolo ricevu informon pri geografia lokigo? Tio sufiĉe facilas. Vi povas aldoni, eble je la komenco la jenan kodon.

{{Coordinate|NS=|EW=|type=|region=}}

Tio aŭtomate metas la tekston Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi en la kaplinio de la artikolo kaj metas koncernajn artikolojn en la Kategorio:Vikipedio:Lokigo mankas. Spertuloj nun iom post iom povos aldoni la koordinatojn al la artikoloj. La region-kodo povas esti eltrovata almenaŭ je la nacia ebeno (ISO 3166-1[1]) relative facile.

Se informkesto aŭ alia ŝablono kun geolokigo jam aldonas la menciitan indikon kaj kategorion, la koncerna aldono ne necesas!

Vidu ankaŭ redakti

  1. Tie troveblas en la tabelo en la ĉapitro "Aktualaj kodoj", en la tiea tabelo sub "Alpha-2 ISO 3166-1".