Vikipedio:Gvidilo por apliko de neŭtrala vidpunkto

Manualo por apliko de NPOV

Tiu ĉi teksto estas libera traduko el la angla versio.

NPOV(Neutral Poit of View) estas la mallongigo por Neŭtrala vidpunkto (aŭ ankaŭ Neŭtrala opinio), kio estas la oficiala koncepto de la plurlingva Wikipedia-projekto (kaj kio cetere estas maksimume praktikata en ĉiuj bonaj mondkonataj grandaj enciklopedioj). Neneŭtraleco de enciklopediaj artikoloj ja estas vojo al plena objetiveco en priskribo de aferoj. Kiam oni iun Vikipedian artikolon markas per POV (uzante la ŝablonon {{neneŭtrala}} kun klarigo kaj argumentoj kial), oni volas per tio diri: „tiu ĉi teksto estas antaŭjuĝema, do ĝi ne estas neŭtrala, kiel postulas la oficiala politiko de Wikipedio; ĝi montras nur unun el multaj eblaj klarigoj, ĝi ne montras ĉiujn aspektojn de la afero.“

Ĉiu havas sian opinion, sian vidpunkton. Malgraŭ ke 99% de la mondo povas vidi iun aferon tute same kiel vi vidas tion, tamen tiu via vidpunkto al la afero estas nur unu el multaj eblaj vidpunktoj, kiujn eblas racie subteni. Ekz. kion oni komprenas per la vorto liber(al)ulo, aŭ liberala? Iu povus diri, ke tiu ĉi politika vidpunkto signifas, ke registaro devus aktive agi por certigi decan konduton, aliaj homoj subtenas kontraŭan vidpunkton, nome ke liberaluloj insistas pri maksimumigo de ebloj por individuo kaj minimumigo de ebloj por intervenoj fare de la registaro. Povas do ekzisti racie koncipita enciklopedia artikolo kun la nomo Liberalismo kaj allasi tiajn ĉi supozojn pri la liberalismo? Jes, kaj tiu ĉi manualo diros al vi kiel.

Unuavice traktu pri la neŭtraleco kun la aliaj vikipediistoj redakti

La unua paŝo dum traktado pri antaŭjuĝemo (unuflanka opinio, neneŭtraleco) de vi mem kun la aliaj vikipediistoj estas ekkompreni vian propran opinion (vian unuflankecon de vidpunkto, vian propran antaŭjuĝon pri la afero), kiu fontas el via kredo, ke „ĉiu ajn, kiun mi konas, tion scias kiel mi tion scias“. Sed ĉar kunredakti iun artikolon kun iu, kiu havas pri la afero tute diferencan opinion (vidpunkton, unuflankecon de la rigardo, alian neneŭtralecon), ofte necesas havi ĉemane iun pruvon. Tio inkludas ne nur pruvon, kiu subtenas vian propran opinion, sed ankaŭ pruvon por tio, kiom da homoj havas la saman opinion, kaj kiuj tiuj homoj estas (unuavice ĉiam plenigu la alineojn ==Literaturo==, ==Eksteraj ligoj== kaj eventuale ==Aliaj fontoj==, kie estu videble la titoloj de cititaj verkoj, libroj, nomoj de la aŭtoroj, de la eldonejo, loko de eldono, jaro de eldono, eventuale ISBN numero). Tiaj ĉi informoj ebligas al skribantoj-kunredaktantoj kaj ankaŭ al partoprenantoj de la diskuto, veni al praktika resumo kaj decido. Tio inkludas, ĉu unu opinio estos prezentita kiel la unua, ĉu du diversaj opinioj meritas esti traktataj tute egalvalore, ĉu diferencaj opinioj apartenas al diversaj artikoloj, kaj se estas tiel, kiujn nomojn la novaj artikoloj havos.

Havi la ĉefan vorton redakti

Kutima fonto de obstineco en diskutoj pri NPOV (pri dezirata neŭtraleco) estas la kredo, ke unu grupo de homoj „havas la ĉefan vorton“ kaj estas do la aŭtoritato, kiu rajtas difini la problemon:

“La vorto Liberalismo estis artefarite elpensita fare de politikaj filozofoj. Politikaj filozofoj estas ekspertoj pri liberalismo, kaj ne unu homo nun vivanta, kredas, ke la liberalismo estas la samo kiel la indiferentismo.“

Sed fakte, tuta vico de tie ĉi uzitaj vortoj estas plursignifaj. Kaj tio ne estas nur pro tio, ke unu sama persono uzas la terminon „liberala“ en politika-movada signifo, kaj en alia kazo en ekspand-ingredienta kuirej-recepta signifo. Iam tio signifas, ke homoj povas uzi la samajn vortojn, kaj pensas per tio diversajn aferojn.

La reala fakto estas ekz., ke la dekstrula rusa nacieca partio nomas sin Liberala demokratia partio de Rusio, kaj tiu nomo havas neniujn kontentigajn klarigojn en traduk-vortaro. Nek la unua, nek la dua opinio estas en kongruo kun la opinioj de la originaj liberuloj, kiuj oponis al klerikalismo kaj al merkantilismo (=politika movado de la 16-a ĝis 18-a jarcento, kiu serĉis fonton de riĉeco en merkato kaj en amasigo de kapitalo). Sed en enciklopedio, la pensoj, al kiuj multaj nuntempaj homoj kredas, aŭ kredis en pasinto, meritas ne nur mencion pri ili, sed ankaŭ respektoplenan flegadon kaj detalan priskribadon. Multaj el supre priskribitaj problemoj povas esti solvitaj helpe de disambiguigoj, do per la artikoloj kun la ŝablono {{disambig}}.

Kaj samtempe la fakto, ke vi ne konsentas kun la maniero, kiel la vorto estas uzita, aŭ difinita, aŭtomate ne implicas, ke ni havas tie ĉi POV-problemon (=problemon kun iu malamika antaŭjuĝeco, kiu estas neneŭtrala). Vi devas ankaŭ certigi, ke via aserto pri alternativaj kazoj de uzado estas kaj signifaj, kaj verigeblaj, nome helpe de konvena atribuado kaj citado.

Atribuo kaj citaĵo(ligo) redakti

Atribuado specifas, kiu staras malantaŭ la aserto. En tiu ĉi ekzemplo:

“Laŭ plimulto de Aŭstralanoj The beatles estas la plej bona rok-muzika grupo kiu iam ajn ekzistis. (laŭ Rock and Roll Survey 1998)“

la frazo atribuas al „plimulto de Aŭstralanoj“ la aserton, ke la grupo The Beatles estas la plej bona, kiu iam ajn ekzistis.

La citaĵo diras al la leganto, kie eblas verigi (do eblas ankaŭ uzi la esprimojn referenco, ligo) la informon, ke la atribuo estas preciza. La substrekita teksto estas do citaĵo (referenco, ligo).

Sed atentu bone pri la ĝeneralaj asertoj (ekz.: „La kritikistoj diras...“). Ĝi estas nur evitema „irado ĉirkaŭ la verŝita kaĉo“, ĉar faras tian aserton formale malpli obskura kaj malpli kontroversa ol ĝi en realo esatas. Ĝenerale, kiam io bezonas atribuon, ĝi estu dirita tute precize.

Rigardu ankaŭ al redakti

Vikipedio:Citado de fontoj; en:Wikipedia:Cite sources
Vikipedio:Veriigeblo; en:Wikipedia:Verifiability


Neŭtrala lingvo redakti

Aserto skribita en neŭtrala lingvo staras plej proksime al la objektiva vero pri la afero. Ekzemplo de neŭtrala aserto:

“En la jaro 1980 doktoro Stanley Pons kaj doktorino Martin Fleischmann, ambaŭ el Universitato Utah, ŝokis la mondon, kiam ili raportis, ke ili malkovris la manieron, kiel havigi energion el nuklea fuzio dum la ĉambra temperaturo.“

Malgraŭ ke malmultaj sciencistoj kredas pri la precizeco de la raporto fare de s-ro Pons kaj s-ino Fleischmann, (netradukita restis: „let alone responsible“), probable oni povus trovi neniun, kiu ne konsentus kun la aserto en la antaŭ frazo.

Kiel politikan ekzemplon ni prenu la situacion en Jerusalemo. La Israela registaro konsideras Jerusalemon la ĉefa urbo, sed multaj aliaj registaroj ne. Kaj la aliaj registaroj faris tian konsekvencon, ke ili lokigis siajn ambasadorejojn en alia israela urbo. La neakordo pri tio, kiu estas la ĉefurbo de Israelo eksplodigis flam-debaton sur (la angla) Vikipedio.Sed la faktoj, kiel prezentite supre, estis tiaj, ke ĉiuj povis kun ili konsenti. Kaj la solvo de la problemo? Tenu vin ĉe la faktoj.

Kiam la faktoj ne estas en la ĝenerala subkonscio, aŭ kiam rilataj informoj estas nur subjektiva pritakso, kiel rezulto de speciala voĉdonado, tiukaze la informo devus esti atribuata kaj citata.


Akuzado redakti

Atribuado kaj citado estas speciale gravaj, kiam oni postulas damaĝ-kompenson de iu persono (ekz.: „Michael Jackson seks-mis-uzas malgrandajnn infanojn.“) Notu bone, ke multaj akuzoj ne estas plene verodiraj, nek tute senbazaj. Akuzantoj ofte havas pruvon pri reala atako, sed ili priskribas ĝin en hiperbolo (troigite). Bona maniero, kiel regi tian situacion povas esti tiu ĉi:

“La patrino de la knabo akuzis Jacksonon, ke li kuŝis kun la knabo en unu lito kaj nomis tion ´mis-uzo de infano´ .“

Per aliaj vortoj, simpla komun-kuŝado en lito ne estas la samo kiel ´mis-uzo de infano´, kiel komprenas tion plimulto de homoj, eĉ se multaj konsentas, ke tion ĉi fari estas nedeca, nekonvena agado. Sed se eksonas „mis-uzo de infano“ sur radio-ondoj kaj kiam tio fariĝas raporto, ne devus esti tia informo ellasata. La solvo estas, ilin komune kun la aliaj kontroverzaj asertoj, meti inter la citilojn.

Evidentas, ke falsa akuzo estas nehonesta kaj neneŭtrala (ne estas NPOV). Se vi suspektas, aŭ vi scias, ke iu akuzo ne estas honesta, provu ĝin „neŭtraligi“. Bedaŭrinde kun mankanta kulpo-konfeso de la akuzanto, la nehonestecon estas malfacile pruvi. Sed ofte ekzistas evidenta motivo, kial la akuzinto mensogas, aŭ troigas. Se vi rimarkos tion, atentigu pri tio, kaj ankoraŭ pli bone – faru pri tio aludon.

“La patrino de la knabo akuzis Jacksonon, ke li kuŝis kun la knabo en unu lito kaj nomis tion ´mis-uzo de infano´ . Ekde la lasta monato, kiam oni apartigis tiun ĉi virinon disde ŝia edzo, ŝi restis sen mono. Jackson pasintjare pagis 1 milionon da dolaroj al tiuj, kiuj raportis ´mis-uzon de infano´.“

Tio estas probable la plej bona solvo, kiel tion priskribi. Ne estas neŭtrale, kiam vi skribas: „Kompreneble, ŝi verŝajne mensogas.“

Aludado redakti

Susurado aŭ aludado povas esti konsiderata malforta, sensignifa, sed tio estas potenca instrumento kaj temas pri misuzo, kiel oni kutime en la aferon enkondukas antaŭjuĝemon. Pripensu tiun ĉi kazon:

“Parlament-prezidanto estis akuzita, ke li ´ne havas vertebraron´ kaj pro nepreteco uzi armitajn fortojn por defendo de niaj rajtoj. Lastan monaton li mem allasis ke li estas maldekstrulo.“

La mencio pri lia politika maldekstra orientiĝo en tiu ci konteksto havas la taskon implici, ke la informo estas relevanta (do ke ĝi havas grandan signifon, ke ĝi estas tre grava). Rezulto de tiuj ĉi, en alia kunteksto neŭtralaj, asertoj unu apud la alia estas la antaŭjuĝo, ke ĉiuj maldekstre orientitaj civitanoj estas fiuloj (=wimps – mia takso, mi trovis tiun ĉi vorton en neniu vortaro). Aludoj de tia ĉi speco garantias, ke ĉiu tuj kontraŭ ili plendas. Ne uzu aludojn kaj ankaŭ ilin ne toleru.

Antaŭjuĝo en atribuado – pripensu lingvajn nuancojn redakti

Eblas al si imagi sian propran antaŭjuĝemon, kiam oni atribuas. Pripensu tiun ĉi frazon kiel ekzemplon:

“Duane Gish diris, ke Tero kaj ĝia vivanta kreitaro estis kreita fare de Dio.“

Tio ĉi estas tute neŭtrala aserto, tiel kiel ĝi staras. Sed kio okazus, se ni la vorton „diris“ ŝanĝus per:

notis
klarigis
referencis al tio
deklaris
proponis

Ĉiuj tiuj ĉi vortoj havas diversajn apudajn signifojn, kiuj povus gvidi al antaŭjuĝemo, depende de la kunteksto. La vortoj „notis“, „referencis al tio“ kaj precipe la vorto „klarigis“ implicas (=portas kun si la signifon), ke la Teron vere kreis Dio, kion multaj homoj konsideras nekorekta aserto. Kiam vi elektas vortojn, imagu, kiel la frazon legos iuj homoj kun aliaj POV (=punkto de rigardo) kaj elektu la vortojn diligente. Kiam ajn vi skribos „diris“, „skribis“ aŭ „konstatis“, tio estas la elektoj, kiuj estas kutime la plej fidinda kaj la plej sekura solvo.

Rigardu ankaŭ al redakti

Vikipedio:Vortoj, kiujn vi evitu
==Spaco kaj ekvilibro==

Artikolo povas esti skribita en neŭtrala llingvo kaj ĉiam ankoraŭ povas havi ellasitajn gravajn opiniojn (POV-ojn, punktojn de rigardo). Tia ĉi artikolo povas esti per iu konsiderata (kaj per iu ajn signita per „NPOV“, do iu enmetos la ŝablonon {{neneŭtrala}}) ne-neŭtrala kaj tiel markita „en rekonstruo“, aŭ „sur la artikolo oni ankoraŭ laboras“ – povas tio esti senespera mem-propagando. Ofte la aŭtoro de la artikolo prezentas nur unu POV (unusolan punkton de rigardo, unusolan opinion), ĉar ĝi estas la nura kion li/ŝi scias. La korekto tiu ĉi kaze estas, ke ni aldonos al la artikolo la ŝablonon {{neneŭtrala}}. Malbona solvo estus forigi la ŝablonon el la artikolo.

Diversaj opinioj sed ne meritas la saman grandon de la spaco. Artikoloj devas esti interesaj, por ke ili altiru atenton de legantoj. Por ke artikoloj estu konvenaj por enciklopedio, la pensoj kaj ideoj menciitaj en la artikoloj devas esti gravaj. Grando de la spaco, kiun ili meritas dependas de ilia graveco,kaj ankaŭ kiom da interesaj aferoj eblas pri la priskribata objekto diri.

Rigardu ankaŭ al redakti

en:Wikipedia:Important, Wikipedie:Důležité
en:Wikipedia:Interesting, Wikipedia:Zajímavé

Eksperteco redakti

Diversaj ekspertoj povas havi diversajn opiniojn (punktoj de rigardo) al multaj komunaj sciencaj, teĥnikaj, aŭ sociaj problemoj. Tio speciale evidentas en kazo de konjekturo (scienca konjektado, ekz. pri prognozo de estonta graveco de globa varmiĝo). Vikipedio devus informi pri ĉiuj pli gravaj opinioj pri la afero. Sed tio okazu laŭproporcie al fidindeco de la ekspertoj, kiuj por tio havas diversajn hipotezojn.

Unu el skaloj de gravec-kriterioj estas kredeblo de ekspertoj, kiuj estas portantoj de tia opinio. Kio faras la ekspertojn fidindaj? Iuj kriterioj inkludas:

- reputacio de eksperto, reputacio de la tradicio, kadre de kiu li/ŝi laboras, reputacio de la grupo, aŭ institucio por kiu eksperto laboras
- ĉu la eksperto uzas normalajn metodojn de donita scienca fako, aŭ komplete diferencajn metodojn
- ĉu la eksperto ne paneis (=morale ne kolapsis) dum reakcioj je kritiko
- ĉu la eksperto havas signifoplenajn subtenantojn por liaj/ŝiaj asertoj
- ĉu la eksperta rigardo (opinio, punkto de rigardo, POV) estas la sama en diversaj artikoloj (ekz. evolucio versus kreado).

Per aliaj vortoj, la populareco de la ideo ankoraŭ ne determinas ĝian gravecon. Malmultaj homoj eble konscias, ke la kredo estas erara, sed iam nur tial, ke oni ne konscias pruvon kontraŭ tio. Se vi ne estas en menciita scienca fako eksperto, via intuicio, ke la artikolo estas antaŭjuĝema, ne devas esti fidinda. Havu la menson malfermitan kaj postulu de la aliaj pruvojn.

La vid-punkto, kiu havas malgrandan subtenon ĉe koncernaj ekspertoj, sed kun tre populara apelacio (ekz. la kredo je vereco de astrologio estas per granda majoritato de sciencistoj kaj astronomoj konsiderata kiel neracia kaj nekorekta) devus esti menciita, sed kiel tiaj, t.e. ni devus klarigi kaj priskribi la vid-punkton el la populara flanko, kaj ankaŭ ni devus priskribi opiniojn de larĝa majoritato de ekspertoj.

Moralaj kaj politikaj vid-punktoj redakti

Certaj temoj havas, nature, malpli da „eksperteco“ kaj pli da „opinieco“. Tio okazas speciale en kazo de temoj kiel moralo, aŭ religio, bazitaj sur kredo, kiel ankaŭ politiko.

Ni devus poste priskribi la tutan liston de opinioj (vidpunktoj), laŭ ilia graveco, kaj se tio eblas, precizigi, kiu kian vidpunkton tenas. Ekzistas certaj kazoj, kiam granda majoritato de politikaj partioj, politikistoj kaj de ĵurnalistoj havas certan opinion pri iu afero (tenas komune certan vidpunkton), dum laŭnombre minoritata grupo ne. Ambaŭ politikaj opinioj devus esti priskribitaj.

Ekzistas ĉi tie unu ĝenerala problemo, kiam nature oni tendencas konsideri la majoritatan opinion (la ĝenerale akceptatan vidpunkton) en unu lando kiel „normala“, dum la opinioj (la vidpunktoj), kiujn oni havas (tenas) en aliaj landoj oni konsideras „nenormalaj“, stultaj, aŭ misgvidaj. Tiel ekz. artikolo skribita el Usona vidpunkto povas juĝi pri ´la Eŭropa ŝato por solvado de problemoj por sociala ŝtato´ kiel misgvido, aŭ esprimi tiun ĉi opinion, tiun ĉi vidpunkton nerekte. Tio sama povas esti vero el Eŭropa vidpunkto pri ´justico en Usono Skribantoj de artikoloj en Vikipedio devus do batali kontraŭ tiu ĉi sia natura tendenco de sia vidpunkto al iu afero en unu grupo de homoj kiel de „majoritato“ kaj el la „natura“ vidpunkto, kaj doni pli da spaco kaj pli da vidpunktoj.

La plej grava afero redakti

Pli grava afero, ol kapabli skribi neŭtrale sen pensoj pri la neŭtraleco, estas labori komune kun la aliaj direkte al la celo. Redaktu kuraĝe la paĝojn, kiuj estas tendencaj (antaŭjuĝemaj, neneŭtralaj), estu kuraĝaj kaj postulu helpon en tiu ĉi afero, kaj ne ekscitiĝu, kiam la aliaj redaktas (origine) viajn artikolojn.

Konsciu, ke vi povas havi POV (personan tendencan vidpunkton, vi povas havi neneŭtralan antaŭjuĝeman tendencon) pri la afero, sen tio, ke vi kapablus tion konscii, ke vi eble ion malbone lernis, aŭ ke vi eble ion erare memorigis. Konsciu bone, ke eĉ se iu estas dum legado de tia tendenca artikolo terurigita kiel malproksime la artikolo estas de neŭtraleco, aliaj vikipediistoj, kiuj venos kun alia POV (alia persona vidpunkto) povas havi bonan kialon, por ke ili tion ŝanĝu. Ofte tiel la neŭtrala artikolo povas fariĝi ankoraŭ pli neŭtrala.

Rigardu la tendencemon de artikol-teksto kiel problemo kun la artikolo, ne kiel problemo kun la homo, kiu ĝin skribis! Se vi agos kontraŭe, vi faros homojn obstinaj, kaj tiuj (senkonscie, senkomprene, do senkulpe) obstinaj homoj rigardos vin kiel fi-ulon. Lernu per tio, forgesu pri la rebato per persona atako kontraŭ la (senkonsciaj, senkulpaj) obstinuloj. Kun la vikipediistoj, la uzantoj, al kiuj vi ne sukcesis ekspliki la situacion, kaj kiuj, ŝajnas, rompas NPOV (la neŭtralecan artikol-vidpunkton), skribu la problemon sur la paĝo Vikipedio:Perantoj. Nur ne forgesu fari veran provon pri honesta diskuto. Se vi al la obstinuloj (kiuj ne respektas, aŭ tute senkupe ne komprenas la problemon kun la postulata neneŭtraleco) donos komplezon, ĝentilecon kaj respekton, vi povas esti surprizitaj, kiom da vikipediistoj turniĝos kaj ne plu poste estos tiom obstine tendencaj (POV, neneŭtralaj).

Rigardu ankaŭ al redakti

Wikipedia mediators, Vikipedio:Perantoj


La aferoj, kiujn vi ne evitos redakti

Iuj vikipediistoj, en la nomo de NPOV (neŭtraleco), provas eviti kiun ajn starpunkton (montri ajnan vidpunkton), ke li/ŝi trovas aliajn atakemaj aŭ problemaj, eĉ se tio estas objektiva vero (oni kondutas kiel struto – „kaŝas sian kapon sub la sablon“ por nenion vidi). Sed ja tio ĉi ne estas la intenco de NPOV-politiko (de la politiko, ke la artikoloj nepre estu neŭtrale prezentitaj)! Iuj grupoj de vikipediistoj ŝatus preferi, ke iuj faktoj estu skribitaj eŭfemisme, aŭ nur en ilia propra terminologio, aŭ ili ŝatus tute subpremi la fakton mem. Antaŭ tiaj tendencoj kaj provoj vi ne kliniĝu, kaj ne cedu de la neneŭtrala vidpunkto.

Rigardu ankaŭ al redakti

Neneŭtraleco/Ekzemploj; en:Wikipedia:Neutral point of view/Examples