Vikipedio:Komparo de versioj

Komparo de versioj, aŭ ligilo al redakto, aŭ diferenco inter versioj, aŭ diferencpaĝo (angle diff, de la vorto difference) estas klara metodo objektive montri la fakton, ke uzanto faris iujn agojn en Vikipedio (escepte de forigoj, alinomadoj kaj forbaroj, por kiuj estas protokoloj). Ekzemplo: [1]. Sur diferencpaĝo estas montritaj uzantnomo de la redaktinto, tempo de redakto kaj diferencoj inter la versioj tuj antaŭ kaj tuj post la redakto.

Plejmulto de sinturnoj al administrantoj kun petoj analizi agojn de alia uzanto (ekzemple, vandalismo, ofendoj, redaktomilito, spamo, grava malobservo de neŭtrala vidpunkto, aliaj nekorektaj agoj) bezonas montron al la agoj mem. Sinturno al administranto kun vortoj kiel «[uzanto:Х] okupiĝas pri vandalismo» ne donas sufiĉajn informojn kaj tre malfaciligas analizadon de situacio (speciale se la Uzanto:Х krom vandalismon faras ankaŭ maskantajn neŭtralajn redaktojn). Ĝusta agmaniero estos sinturni provizante informojn pri konkretaj agoj de uzanto — do, indiki diferencon inter versioj.

Kiel ricevi diferencon inter versioj redakti

Super tiu artikolo, en kiu necesas trovi koncernan redakton, elektu la langeton «vidi historion». Tie indiku du versiojn. Por tio laŭvice muspremu du rondetojn en la listo de versioj: du malplenaj rondetoj iĝos plenaj. Premu ajnan el la du butonoj «kompari la elektitajn versiojn». Ligilo en la adreslinio de la foliumilo estos ĝuste la serĉata ligilo al redakto. Diferencpaĝojn eblas foliumi per la ligoj «Iru al antaŭa ŝanĝo»/«Iru al sekvanta ŝanĝo». Historioj de iu artikolo kaj de ĝia diskutpaĝo estas sendependaj ĉiu de alia.

Plej ofte por montro al konkretaj agoj de uzanto oni uzu diferencon inter du lastaj redaktoj. Komparo de «malproksimaj» unu de la alia versioj ordinare estas uzata por ĝenerala pritakso de kelkaj ŝanĝoj. Elektante por komparo «malproksimajn» versiojn, notu, ke inter la interesantaj redaktoj povas esti redaktoj de aliaj aŭtoroj.

Viglaj diskutoj redakti

Neniam proponu al aliuloj foliumi ies redaktojn por trovi, kion faris koncerna uzanto. En artikoloj kaj diskutpaĝoj, kie okazas vigla diskuto, estas malfacile trovi necesan redakton (des pli se ĝi estis antaŭ kelkaj tagoj). Tamen se tion ne faros vi, tion faros neniu (kaj kiu, finfine, tion plej bezonas?).

Kaj negativaj asertoj pri uzanto sen pruvoj (tio estas sen ligiloj al diferencpaĝoj) estos malobservo de la vikipedia regulo pri neallasebleco de ofendoj. En tiaj momentoj pripensu: ĉu indas meti plendon? Kaj se vi decidis tion fari — ne pigru! Ju pli detala estos argumenta kompleto de redaktoj, des pli evidenta estos la esenco de la okazaĵo, kaj des pli verŝajne vi atingos la celon.

Vidu ankaŭ redakti