Vikipedio:Lua/Petoj

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Petr Tomasovsky in topic Strangaj kategorioj en artikolo
Logo de la Lua-lingvo Lua

VP:LUA

Kategorioj
Ŝablonoj
  • {{LuaModuleDoc}} por la dokumentado de modulo, por aranĝi la keston kun ligiloj
  • {{Modula statuso}} por la dokumentadoj de modulo, por indiki la evoluan statuson de modulo
  • {{Kun Lua-modulo}} por la dokumentado de ŝablono, kiu uzas Lua-modulon aŭ eĉ entute baziĝas sur modulo
  • {{Uzanto Projekto/Lua}} por uzantopaĝoj
Vidu ankaŭ
Komentoj
  1. (per {{Kun Lua-modulo}})
  2. (per {{LuaModuleDoc}})
vdr


Sur ĉi tiu paĝo vi povas peti kreon, korektadon aŭ transprenon de Lua-modulo el alilingva vikipedio. Krome vi ankaŭ povas peti rekreon de ŝablono per Lua-modulo aŭ eblan helpon por tio.

260 Skripteraroj en la projekto!


Stato de modulo Geografiaĵoj redakti

Saluton. La modulo {{Geografiaĵoj}} kaj ĝiaj submoduloj jam funkcias bone, kiel bone videblas sur la diversaj testopaĝoj:

Sed pri kelkaj parametroj de {{geokesto}} resp. {{geokesto2}} mi dubas, ke ni devus transpreni ilin. En la fontokodo de la ŝablonoj troviĝas parametroj, kiuj ne estas menciitaj en la dokumentadoj. Kiel trakti ilin? Mi preferus ne transpreni ilin en la modulon, precipe se ili ne nur ne estas menciitaj en la dokumentado, sed eĉ neniam estas uzataj en iuj artikoloj. Ĉu bone? Krome la submodulo {{Geografiaĵoj/geokesto}} por la posteulo de "Geokesto" jam estas sufiĉe granda. --Tlustulimu (diskuto) 17:06, 6 Mar. 2016 (UTC)

internaj ligiloj redakti

Bonege, grandega laboro, nun ni povas provi. Unu detalo por Rochefort-sur-Brévon : estas ruĝa ligilo por la la rivero. Estis bona ideo en Geokesto eviti tro de ruĝajn ligilojn kaj tie krei ligilon nur se la rivero havas artikolon. --pino (diskuto) 18:20, 6 Mar. 2016 (UTC)
Saluton, Pino. Pri la problemo kun la internaj ligiloj mi ankoraŭ okupiĝos, sed ne tuj. Unue mi devos pripensi, kiam la ligiloj forestu kaj kiel tio estas aranĝebla en la Lua-modulo. --Tlustulimu (diskuto) 18:28, 6 Mar. 2016 (UTC)
Saluton, Pino. Kiel legeblas sur en:Wikipedia:Comparable Lua functions to wikitext la analizo, ĉu certa artikolo jam ekzistas, estas "multekosta" (angle "expensive") funkcio, nome mw.title.new( 'title', 'namespace' ).exists == true. Ĉar tio eventuale povus kaŭzi pli da problemoj ol solvi, mi ne emas uzi tion. Ĉu vi havas alian ideon? Se ne, ni ja povus ĉiam aŭtomate meti ligilon, se la parametra valoro ankoraŭ ne havas ligilan kodon kaj alie uzi tiun el la parametra valoro. Sed kelkaj uzantoj ne ŝatas tro da ruĝaj ligiloj en informkestoj. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 19:25, 15 Mar. 2016 (UTC)
La funkcio estas tre uzataj kaj tre utilaj, ĉu ni povus fari kelkajn provojn kun mw.title.new( 'title', 'namespace' ).exists == true ekzemple kun la parametro "rivero" antaŭ plue decidi. --pino (diskuto) 08:43, 19 Mar. 2016 (UTC)
Saluton, Pino. Pro la funkcimaniero de la modulo {{Geografiaĵoj}} testo kun unuopa parametro ne tiel facile eblas kiel vi eventuale imagas. Do, por tio necesus iu funkciada ŝanĝo, kiu verŝajne tre malfacilus. Kaj tial mi nun ne emas malŝpari mian tempon por tio. --Tlustulimu (diskuto) 09:45, 19 Mar. 2016 (UTC)
Saluton, Tlustulimu. Vi pravas, mi certe ne imagas la malfacilon de la afero tamen tiuj inteligentaj ligiloj estis vere motivo uzi Geokesto kaj mi vidas, ke la modulo:cycling/race farita de Molarus uzas multe similajn metodojn. Laŭ mi estas grava plue cerbumi pri la afero. Kvankam la situo ne povas resti tiel, decido estos necesa, minimume por povi forigi ruĝajn ligilojn. --pino (diskuto) 12:27, 19 Mar. 2016 (UTC)

Problemo kun referencaj parametroj redakti

Mi ĵus vidis, ke ankoraŭ estas problemo kun referencaj parametroj, kiel subite denove videblas ĉe la lasta ekzemplo sur Vikipedio:Lua/Moduloj/Geografiaĵoj/testoj/urbo. La tempolimo de Lua tie estas atingita. Nun ni havus du eblecojn:

  • rezigni pri la valoro auto de referencaj parametroj, per kiu la modulo aŭtomate transprenas ne nur Vikidatuman eron, sed eĉ la rilatan referencon
  • trovi solvon sen helpa ŝablono

Bedaŭrinde mi ne scias, kial la jena kodo dum testado ne funkciis, tiel ke mi ekuzis helpan ŝablonon:

    r = wikidata.claim({args={pk,id=wdid,references="jes"} })

Ĉu eble iu alia scias, kial aperis la Lua-erarmesaĝo Lua-eraro en Modulo:Wikidata, linio 374: attempt to call method 'extensionTag' (a nil value). kaj kiel ĝi povus esti evitata? --Tlustulimu (diskuto) 20:21, 6 Mar. 2016 (UTC)

Unue oni povus rezigni pri la valoro auto😕. --pino (diskuto) 21:57, 6 Mar. 2016 (UTC)
Franca kolego konsilias anstaŭi frame:extensionTag per frame:callParserFunction(). Laŭ li tie cimo en wikidata estas ebla. Por mi tute ne regas tiuj aspekto de Lua. --pino (diskuto) 09:55, 7 Mar. 2016 (UTC)
@Pino~eowiki: Mi ĵus provis frame:callParserFunction() anstataŭ frame:extensionTag kaj la erarmesaĝo ŝanĝiĝis al Lua-eraro en Modulo:Wikidata, linio 377: attempt to call method 'callParserFunction' (a nil value).. Solvo eĉ tio ne estis. :-( Ŝajne iu variablo fariĝis malvalida, do nil. Sed mi ne scias kiu kaj kial. --Tlustulimu (diskuto) 18:10, 8 Mar. 2016 (UTC)
@Tlustulimu: Malfacila problemo, eble ĉu vi povas min montri, kiel mi mem povas krei la eraron ? --pino (diskuto) 18:30, 8 Mar. 2016 (UTC)
Jen la ekzemplo, kiu aperigasaperigis la erarmesaĝon.
{{Informkesto urbo/provejo2
|nomo=Berlino
|wd=Q64
|regiono-ISO=DE
|situo sur mapo=Brandenburgio
|Mapo en angulo=
|denseco=auto
|priskribo de bildo=Siegessäule;;;Brandenburga pordego
|laŭ=LAU
|faldo de partoj=1
|referenco por loĝantaro=Paĝaro de la urbo
|referenco por areo=Paĝaro pri la grandeco de komunumoj
|referenco por areo-nomo=blabla
|referenco por plej alta punkto=auto
}}
'''Berlino''' havas areon de {{unuo|{{#invoke:Wikidata|claim|P2046|id=Q64}}|km²}}<ref name="blabla"/>.
Sed bonvolu legi rapide, ĉar mi emas testi ion. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 18:38, 8 Mar. 2016 (UTC)
  1. Paĝaro de la urbo
  2. Zum Wettstreit um den höchsten Gipfel Berlins,
  3. 3,0 3,1 Paĝaro pri la grandeco de komunumoj
Ĉar mi sufiĉe longe atendis ekde pli ol horo, mi ĵus aldonis iom da kodo al {{Wikidata}} kaj iomete ŝanĝis ĝian enplekton en {{Geografiaĵoj/provejo2}}. La erarmesaĝo malaperis, kiel bone videblas ĉi-paĝe. Nun mi rigardos, ĉu ankoraŭ io estas korektenda. :-) --Tlustulimu (diskuto) 20:05, 8 Mar. 2016 (UTC)
Mia korekto estis sufiĉe malgranda en {{Geografiaĵoj}}, nome de:
    r = wikidata.claim({args={pk,id=wdid,references="jes"} })
al la jeno:
    r = wikidata.claim({args={pk,id=wdid,references="raw"} })
La pli komplika parto necesis en la modulo {{Wikidata}}, ĉar ĝi ĉi-kaze devas redoni la referencon sen ĉirkaŭaj <ref> kaj </ref>. Tiujn etikedojn aldonas funkcio el la vokanta modulo. Alie tio funkciis nur per helpa ŝablono.
Ĉar nun jam malfruas, mi paŭzos ĝis morgaŭ. Eble mi ja morgaŭ trovos solvon por la kazo, ke iu Vikidatuma ero havas pli ol unu referencon. Se ne, mi devos daŭrigi verŝajne sekvontsemajne. Mi forestos dum kelkaj tagoj. Do, bonvolu bone pripensi petojn je "urĝaj" korektoj. Mi ne tuj povos reagi. --Tlustulimu (diskuto) 22:06, 8 Mar. 2016 (UTC)
Bonan vojaĝon! Mi rigardas kelkajn ekzemplojn. --pino (diskuto) 18:18, 10 Mar. 2016 (UTC)

Parametroj kun fina "_montrilo" redakti

Saluton. Mi hodiaŭ aldonis iom da parametroj kun fina _montrilo al {{Geografiaĵoj/geokesto}}. Ĉar estas sufiĉe da rilata kodo, kiun mi devas aldoni, mi daŭrigos morgaŭ. Se vi rimarkas iujn problemojn kun tiaj parametroj, bonvolu listigi ilin nur ĉi tie, sed laŭeble kun ligilo al la koncernaj paĝoj, kaj ne dise en la rilataj diskutopaĝoj. Tiam estus pli facile unupaŝe trovi solvon. --Tlustulimu (diskuto) 20:50, 17 Mar. 2016 (UTC)

  Farite Mi hodiaŭ aldonis plian kodon al {{Geografiaĵoj/geokesto}} por la ceteraj parametroj je fina _montrilo. La ekzemploj en la dokumentado de {{informkesto geografiaĵoj}} jam pli malpli bone funkcias. Mi ja aldonis tion, ĉar la parametra grupo estas menciita en la dokumentado de {{geokesto}}. --Tlustulimu (diskuto) 20:11, 18 Mar. 2016 (UTC)
Saluton. Mi ne vidas ekzemplon, kie la parametro estas uzata. Ĉu vi povas montri ekzemplon ?--pino (diskuto) 08:24, 19 Mar. 2016 (UTC)
Saluton, Pino. Se mi bone memoras, vi foje skribis, ke vi uzas tabulan komputilon. Pro foresto de musmontrilo (angle coursor) tie ne videblas tujhelpiloj (angle tooltips) kaj tial la efiko de parametroj je fina _montrilo por vi ne povas esti videbla. Do, ne havas sencon montri ekzemplon al uzantoj de tabula komputilo. La parametroj difineblas title-atributon ĉe la rilataj tabelaj linioj. Tamen ankaŭ ĉiu linio havas apartan defaŭltan tian tekston, kies difinoj troviĝas en {{Geografiaĵoj/geokesto}}. --Tlustulimu (diskuto) 09:38, 19 Mar. 2016 (UTC)
Saluton vi pravas ofte mi devas uzi nur tabulon komputilon, por vere labori estas malfacila. Tamen mi povas uzi veran komputilon se necese. Mi ankaŭ vidis la principon, mi petas nur vidi ekzemplon ? --pino (diskuto) 11:25, 19 Mar. 2016 (UTC)
Resaluton. Jen ekzemplo pri Ĉeĥio:
Mi aparte difinis la parametron rivero_montrilo. La tujhelpilo nur videblas sur sistemoj kun musmontrilo. --Tlustulimu (diskuto) 12:55, 19 Mar. 2016 (UTC)
Dankon Tlustulimu por la ekzemplo, mi povas vidi kaj provi. Funkcias. Sed estas ankaŭ eta detalo laŭ la dokumento de geokesto kaj provo kun Geokesto en la artikolo Ĉeĥio. La du parametroj rivero_tipo kaj rivero_montrilo devu povi funkcii kune.--pino (diskuto) 15:05, 19 Mar. 2016 (UTC)
La parametroj rivero_tipo kaj rivero_montrilo nun bone funkcias kune. Sed ambaŭ parametroj ne estas uzataj en la ekzemplo de {{geokesto}}, nur ĉi tie. Mankis io en {{Geografiaĵoj/geokesto}}. --Tlustulimu (diskuto) 20:58, 19 Mar. 2016 (UTC)

Alteco redakti

Ĉu mi uzu la ŝablonon {{Alto}} por variigi la surekranigon de la informoj pri alteco depende de regiono-ISO? Ĉe ĉiuj landoj, kies ISO-kodo ne troviĝas en la ŝablono, ni ja povus eldoni simplan m. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 09:48, 21 mar. 2016 (UTC)Reply

Jes, laŭ mi ŝajnas logika.--pino (diskuto) 15:18, 21 mar. 2016 (UTC)Reply
Jen ekzemplo, kiun mi metas en kaŝskatolon por ke ĝiaj koordinatoj ne ĝenu.

Problemo kun modulo Wikidata/bildoj redakti

Saluton. Mi hodiaŭ rimarkis, ke kelkfoje la modulo {{Wikidata/bildoj}} aperigas erarmesaĝojn. Mi testis la jenon:

{{Informkesto urbo/provejo
|wd=Q657642
|regiono-ISO=HU
}}

{{#invoke:Wikidata/bildoj|bildoj|id=Q657642}}

{{#invoke:Wikidata/bildoj|bildoj|id=Q260950}}

La du unuaj kaŭzis erarmesaĝojn Lua-eraro en Modulo:Wikidata/bildoj, linio 189: attempt to index field '?' (a nil value)., dum ke la lasta funkcias bone kaj redonas du bildojn el Vikidatumoj. La kialon mi alifoje serĉos, ĉar jam malfruas. --Tlustulimu (diskuto) 18:47, 13 jun. 2019 (UTC)Reply

Saluton. Mi ĵus trovis pliajn P-kodojn ĉe Vikidatumoj, nome en diskutopaĝo de bildo (P18).
Mi ne listigis aŭdidosierajn P-kodojn. --Tlustulimu (diskuto) 16:04, 16 sep. 2019 (UTC)Reply
Por priskribo ekzistas priskribo de plurmediaĵo (P2096). Sed mi ne scias, ĉu ĝi estu uzata por ĉiuj antaŭe listigitaj proprietoj aŭ ne. Por la dato estu dato (P585). --Tlustulimu (diskuto) 19:12, 16 sep. 2019 (UTC)Reply
Por kolaĝo (fotaro) ekzistas fotaro (P2716), kiu ankoraŭ ne estas iel uzata en esperanta vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 19:15, 16 sep. 2019 (UTC)Reply

Strangaj kategorioj en artikolo redakti

Saluton. Mi ĵus kreis surbaze de modulo el la angla vikipedio la novan modulon {{webarchive}}. Sed nun ankoraŭ kategorioj en la submodulo {{Webarchive/data}} devus estis esperantigataj. Kiu havas proponon por tio? Tiaj kategorioj nun videblas je la fino de la artikolo Pjotr Bagration. Bonvolu respondi ĉi tie, antaŭ ol vi iel provas krei, ŝanĝi aŭ ielmaniere okupiĝi pri la "strangaj" kategorioj. --Tlustulimu (diskuto) 11:19, 16 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Kategorio:Webarchive template wayback links redakti

Kelke da demandoj al Kategorio:Webarchive template wayback links :

  1. por kio estas tia kategorio?
  2. se ĝi devus esti konservita, ĝi devus esti esperantigita al ekz. Kategorio:Ligiloj al rea vojo de ŝablono Retarkivo
  3. ĝi aldonas eksteran ligilon (funkciantan) al neekzistanta, rompita retadreso, vidu ekz. Tuaregoj - Bibliografio pri la historio de Timbuktuo kaj la tuaregoj je la niĝerkurbo Arkivigite je 2008-02-12 per la retarkivo Wayback Machine (la unua ligilo ne funkcias, la dua funkcias, sed kial konservi nefunkciantaj retadresoj en la paĝoj, se ekzistas funkciantaj?)
  4. se ĝi estas deviga, ĉu ĝi povus esti kaŝigita?

Petr Tomasovsky (diskuto) 13:57, 31 aŭg. 2021 (UTC)Reply

Modulo:Informkesto jam iomete laboras redakti

Saluton. Ekde kelka tempo la modulo {{informkesto}} jam laboras. Kelkaj testoj troviĝas en la paĝo Vikipedio:Lua/Moduloj/Informkesto/testoj. Ĉar eĉ la fona koloro jam bone aperas en la piedlinio, mi kuraĝis jam aldoni la Lua-subtenon al la pli longe ekzistanta modulo {{geografiaĵoj}}, kiu estas nun ĉefe uzata de la ŝablono {{informkesto geografiaĵo}}. Fuŝojn mi ne trovis en la tiea dokumentado nek en la rilataj testopaĝoj de la informkesto kaj modulo.

Post eventuale pliaj testoj mi emas modernigi la ŝablonon {{ŝanĝu ŝablonon}} per Lua-modulo. Eble mi eĉ foje alinomos ĝin al io kiel "Ligilaro", "Piedlinio" aŭ "Piedlinia ligilaro". Verŝajne poste eĉ la varianto {{ŝanĝu ŝablonon2}} fariĝos superflua. --Tlustulimu (diskuto) 22:34, 11 okt. 2019 (UTC)Reply

Saluton. Mi hodiaŭ matene eĉ kuraĝis ŝanĝi la ŝablonon {{ŝanĝu ŝablonon}} tiel, ke ĝi nun funkcias per Lua-modulo. Do, se vi ie trovas problemon, bonvolu mencii ĝin ĉi tie kun ligilo al koncernata artikolo kaj priskribo, kio estas fuŝa. Pri la varianto {{ŝanĝu ŝablonon2}} mi okupiĝos alifoje, precipe, ĉar ĝi estas uzata nur en tre malmultaj ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 18:45, 15 okt. 2019 (UTC)Reply
Saluton. Hodiaŭ mi finfine ekuzis la funkcion kesto en la subŝablono {{informkesto/+}} de {{informkesto}}. Krome mi nur iomete devis aldoni ion al la modulo {{informkesto}}. --Tlustulimu (diskuto) 11:02, 23 okt. 2019 (UTC)Reply

Modulo:Lingvonomo redakti

Saluton. Jam ekde kelkaj jaroj ni uzas la modulon {{Lingvonomo}}. Sed ne bonas, ke ĉe ĉiu aldono de plia lingvo kun nelatina skribo certaj partoj ne nur en ĝi, sed eĉ en la modulo {{Lingvonomo/dok}} devas esti alĝustigataj. Tial mi jam cerbumis, ĉu ni metu la koncernajn partojn en apartan, komune uzatan novan submodulon. Se jes, ĉu ĝi eble nomiĝu "Lingvonomo/nelat" aŭ tute alie?

Mi ĵus rigardis la germanan modulon de:Modul:Vorlage:lang. Sed ĝia kodo estas tiel malsimila al nia kaj tiel kompleksega, ke ĝi ne multe helpas al ni pri eventualaj novaj ideoj. --Tlustulimu (diskuto) 14:35, 10 nov. 2019 (UTC)Reply

Ligilo al Vikidatuma ero en la piedlinio de informkesto redakti

Saluton. Mi ĵus trovis interesan trajton en la kataluna vikipedio. Tie en informkestoj je la fino povas aperi ligilo al Vikidatuma ero de artikolo, per kiu eblas ion ŝanĝi en Vikidatumoj. Ekzempla uzo videblas en la tiea artikolo ca:Semolina Tomic. La bezonata Lua-funkcio renderLinkWikidata() troviĝas en ca:Mòdul:Infobox (uzata de la tiea ŝablono ca:Plantilla:Infotaula) kaj devus esti aldonata resp. alĝustigata al nia Lua-modulo {{Informkesto}}, al la tiea funkcio p._ligilaro. Mi ŝatus aldoni la trajton al la piedlinio de informkesto, nome maldekstre. Dekstre ja jam estas ligilo al projektopaĝo pri informkestoj. --Tlustulimu (diskuto) 20:07, 21 nov. 2019 (UTC)Reply

Saluton. Kvankam ekde 2019 neniu respondis ĉi tie, mi aranĝis la ligilon. Sed mi faris tion alie ol la kataluna Vikipedio. La skripto troviĝas en {{informkesto}} kaj estas ĉe la plej multaj informkestoj uzata en la tiea fontokodo ĉe la parto por la ŝablono {{ŝanĝu ŝablonon}} kun la parametro |vikidatumoj=jes. Tio bone funkcias ekde la 8-a de majo 2021. Ĝis nun ne estis kritikoj. --Tlustulimu (diskuto) 19:58, 7 jun. 2021 (UTC)Reply

Modulo:Map redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke kelkaj artikoloj, kiel ekz. Poluso de neatingebleco kaj Puerto Cabello, aperas en la zorgiga kategorio Paĝoj kun skripteraroj pro erarmesaĝo, kiun kaŭzas funkcio en la modulo {{Map}}. Sed fakte la modulo ne "kulpas". Ial iu uzis komon uzante la ŝablonon {{koord}}. Por tio do necesos iu truko, pri kiu mi provos okupiĝi sekvonttage, sed nur vespere. Dumtage mi laboros. Bonvolu ne provi ion "ripari", precipe se vi ne (bone) konas Lua-modulan programadon. Krome iu aldono al la ŝablono devos eĉ okupiĝi pri la komo tiel, ke eĉ la ligilo por "Geohack" ne plu enhavas komon. Ĝi nur "komprenas" decimalan punkton. --Tlustulimu (diskuto) 21:57, 8 dec. 2019 (UTC)Reply

Ĉe Puerto Cabello mi ĵus forigis la erarmesaĝon per simpla redakto. --Tlustulimu (diskuto) 16:30, 9 dec. 2019 (UTC)Reply