Vikipedio:Malforigo

Aŭtora portalo
vdr

Kelkfoje iu emas malforigi paĝon, kion ja nur povas fari administrantoj. Antaŭe okazu interkonsento, ĉu la malforigo vere devos okazi.

Ne ekzistas nova artikolo redakti

Se estas interkonsento kaj la titolo ankoraŭ libera, iu administranto malforigu la artikolon. Se estas bezono, li prefere tuj alinomigu ĝin.

Nova artikolo okupas la titolon redakti

Sed povas okazi, ke la antaŭa titolo intertempe jam estas okupata de nova artikolo.

Tiam la procedo estas la jena:

  1. La nova artikolo estu (provizore) alinomata, por ke la titolo denove liberiĝu.
  2. La forigita, malnova artikolo estu malforigata. Tio pro teknikaj kialoj nur eblas sub tiu titolo, kiun ĝi havis dum la forigo.
  3. La malforigata, malnova artikolo estu alinomigata al alia titolo, por ke la titolo denove liberiĝu.
  4. La nova artikolo estu denove alinomata al la antaŭa titolo.

Antaŭ ol oni ekas, estu interkonsento pri la celaj titoloj, prefere de ĉiuj koncernataj paĝoj, por eviti tedajn diskutojn dum la procedo.