Vikipedio en baza angla lingvo

la enciklopedio Vikipedio en simpligita angla lingvo

La Vikipedio en baza angla lingvo (angle Simple English Wikipedia) estas la en Baza Angla lingvo verkata eldono de la libera reta enciklopedio Vikipedio. Ĝi estas unu el kvar Vikipedioj skribita en speco de angla lingvo, la aliaj estas la anglalingva Vikipedio, la skota Vikipedio kaj la anglosaksa aŭ malnovangla Vikipedio (kvankam la lasta estas plejparte nekomprenebla al denaska parolanto de la - moderna - angla ).

Vikipedio en baza angla lingvo
Priskribo La ĉefpaĝo de la vikipedio en baza angla lingvo
Retadreso simple.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo baza angla
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 23-a de aprilo 2024
Artikolnombro 250 823
Profundeco 59.2
Paĝoj 817 769
Redaktoj 9 475 752
Uzantoj 1 438 533
Aktivaj uzantoj 1 583
Administrantoj 18
Dosieroj 36
vdr

Fondita la 17-an de novembro 2003, la retejo celas disponigi enciklopedion por "homoj kun malsamaj bezonoj, kiel studentoj, infanoj, plenkreskuloj kiuj lernas malfacile, kaj personoj kiuj provas lerni la anglan". Kiam la Vikipedio en baza angla lingvo komenciĝis, la anglalingva Vikipedio jam havis 150 000 artikolojn, kaj sep aliaj Vikipedioj en aliaj lingvoj havis ĉiuj pli ol 15 000 artikolojn. Ĉar la aliaj Vikipedioj jam havis tiom da artikoloj, plejparte da artikoloj en Vikipedio en baza angla lingvo prenas artikolojn de aliaj Vikipedioj kaj plifaciligas ilin. Plej ofte ili ne estas novaj artikoloj. Komence de junio 2013, la retejo atingis nombron de pli ol 100 000 artikoloj, kaj havas pli ol 293 000 registritajn uzantojn, el kiuj 775 aktivas.

Laŭ la aserto en la paĝo pri tiu ĉi vikipedio en tiu vikipedio "Se iu ne povas kompreni ideon en la regula anglalingva Vikipedio, li povas legi la artikolon en la baza angla version"; kaj ke "La baza angla vikipedio estas ofte uzata de:

Lingvaĵo redakti

La baza angla lingvo estas planlingvo. Temas pri laŭintence simpla, baza variaĵo de la angla lingvo, kreita de Charles Kay Ogden en 1930 por esti komuna dua lingvo por homoj ne regantaj la "normalan" anglan lingvon. La lingvo estas parto de la angla lingvo tiel malgranda, ke ĝi havas nur 850 vortojn (kaj 78 internaciajn vortojn) (vidu vortostoko de Baza Angla). Sed spite de tio, laŭ Ogden, ĝi povu esprimi ĉion ajn, kiun la plena angla povas esprimi. Verbojn, substantivojn ktp., por kiuj mankas vorto en la sistemo, oni devas esprimi per anstataŭigo, parafrazo, difino aŭ analizo. La lingvaĵo de la Vikipedio nomata "simpla angla" tamen ne estas vera planlingvo, sed malpli normigita, relative facila, relative simpla variaĵo de la angla lingvo uzanta pli da vortoj ol la planlingvo baza angla. Mankas difinoj pri la uzendaj vortoj kaj gramatikaĵoj kaj sekve apud facile kompreneblaj tekstoj troviĝas aliaj, kies lingvo ne esence diferencas de la ĝenerale uzata angla.

Artikoloj de la Vikipedio en baza angla lingvo kutime pli mallongas ol la samtemaj tekstoj en la anglalingva Vikipedio, kaj ofte prezentas nur bazan informon: Tim Dowling de la brita ĵurnalo The Guardian klarigis ke "la simpla angla versio inklinas algluiĝii al komune akceptitaj faktoj".[1] La interfaco estas ankaŭ pli simple etikedata: ekzemple, la ligilo "Hazarda artikolo" ("Random article") en la angla Vikipedio estas anstataŭata per ligilo "montru iun paĝon" ("Show Any Page"), uzantoj estas invitataj "ŝanĝi" ("change") anstataŭ "redakti" ("edit") paĝojn, kaj tiel plu. La projekto uzas ĉirkaŭ 2 000 komunaj anglalingvajn vortojn, kaj la lingvaĵo priskribiĝas ne esti la planlingvo baza angla, sed "esti [iusence] bazita sur fundamento de la planlingvo" de Charles Kay Ogden.[1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti