Viktor Knorre

germandevena rusa astronomo kaj ŝakisto

Viktor Knorre (naskiĝis la 4-an de oktobro 1840 en Mikolajivo, mortis la 25-an de aŭgusto 1919 en Berlino) estis germandevena rusa astronomo kaj ŝakisto.

Viktor Knorre
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1840 (1840-10-04)
en Mikolajivo
Morto 25-an de aŭgusto 1919 (1919-08-25) (78-jaraĝa)
en Berlino
Ŝtataneco Rusia ImperioGermana Imperiestra Regno
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Familio
Patro Karl Friedrich Knorre
Frat(in)o Eugen Karl von Knorre
Okupo
Okupo astronomo • ŝakisto
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr

Li naskis en familio da astronomoj de tri generacioj. Lia avo, Ernst Friedrich Knorre (1759 - 1810) foriris el Germanio por labori en la observatorio de Dorpat, parto de la tiam germanlingva universitato de Dorpat (hodiaŭ, Tartu en Estonio). Lia patro Karl Friedrich Knorre (1801 - 1883) estis direktoro de la astronoma observatorio de Mikolajivo ekde 1827.

Astronomo redakti

en 1862, Viktor Knorre iris studi pri astronomio en Berlinon, kun Wilhelm Julius Förster. Li laboris kiel kalkulisto en 1867 en la observatorio Pulkovo, kaj poste en la observatorio de Berlino, parto de la universitato de Berlino, kie lia patro jam iris proksimume en 1871.

En Berlino, li malkovris kvar asteroidojn.

Malkovritaj asteroidoj : 4
158 Koronis 4-a de januaro 1876
215 Oenone 7-a de aprilo 1880
238 Hypatia 1-a de julio 1884
271 Penthesilea 31-a de oktobro 1887

Ŝakludisto redakti

Viktor Knorre estis konata kiel bona ŝakludisto. Li partoprenis je pluraj ŝakturniroj en la 1860-aj jaroj.

Li donis sian nomon al la Varianto Knorre de la defensivo de la du ĉevaloj kaj al la Varianto Knorre de la hispana malfermo.

Eksteraj ligiloj redakti