Viktor Kustaa (V. K.) TRAST (naskiĝis la 14-an de januaro 1878, Sankt-Peterburgo – mortis la 30-an de januaro 1953, Helsinko) estis finna filologo, pedagogo kaj tradukanto de slavaj literaturoj.

Viktor Trast
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1878 (1878-01-14)
en Sankt-Peterburgo
Morto 30-an de januaro 1953 (1953-01-30) (75-jaraĝa)
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Viktor Kustaa (V. K.) Trast naskiĝis en Sankt-Peterburgo en finna familio de ŝuisto (1878), en la tempo, kiam Finnlando estis parto de la cara Rusio kiel aŭtonoma grandprinclando (1809 - 1917). Li abiturientiĝis en 1897 kaj studis plu en Moskvo (1902-1904). Li akiris titolon de kandidato de filozofio (1902) kaj licenciulo de filozofio (1922). Sian doktoriĝan laboron pri la finna poeto Julius Krohn, eldonitan libroforme, li sukcese defendis en 1923. En 1912 li edziĝis al Enna Rosberg. Ekde 1926 li instruis la finnan lingvon kiel gepatran ĉe la knabina lernejo en Helsinko, pli frue (1907 - 1926) ankaŭ la lingvojn rusan kaj germanan en diversaj lokoj en Finnlando (Nurmes, Tornio, Iisalmi). En 1913 li mallonge laboris kiel respondeca redaktoro en loka gazeto. Apud studaĵo pri Adam Mickiewicz en la finna li eldonis ankaŭ gvidlibron tra Sankt-Peterburgo kaj ĉirkaŭaĵo kaj finnan-rusan konversacion.

Verkaro redakti

El la rusa:

El la pola:

V. K. Trast redaktis ankaŭ finnlingvan antologion el slavaj literaturoj Slaavilaisten kirjallisuuksien kultainen kirja (Ora libro de slavaj literaturoj; 1936).

Fontoj redakti