Viktorio (Sejŝeloj)

la ĉefurbo de Sejŝeloj

Viktorio (angle VictoriaPort Victoria) estas la ĉefurbo de la respublika insularo Sejŝeloj. Ĝi situas ĉe la nordorienta marbordo de la plej granda sejŝela insulo, Mahé, kaj estas la plej granda urbo de la lando

Viktorio
angle Victoria, iam angle Port Victoria
ĉefurbo
Panoramo de Viktorio
Oficiala nomo: Victoria
Lando Sejŝeloj Sejŝeloj
Insulo Mahé
Oceano Hinda oceano
Situo Viktorio
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 4° 37′ 00″ S 55° 27′ 00″ O / 4.61667 °S, 55.45000 °O / -4.61667; 55.45000 (mapo)
Areo 444,0 km² (44 400 ha)
Loĝantaro 24 970 (2002)
Denseco 56,24 loĝ./km²
Fondo 1841
Horzono UTC +4
Situo sur Sejŝeloj
Situo sur Sejŝeloj
Situo sur Sejŝeloj
Situo enkadre de Hinda oceano
Situo enkadre de Hinda oceano
Situo enkadre de Hinda oceano
Situo rilate al Afriko
Situo rilate al Afriko
Situo rilate al Afriko
Vikimedia Komunejo: Victoria (Seychelles)
Retpaĝo: www.seychelles.travel
Portalo pri Afriko
Map

Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 24 701 loĝantoj sur areo de 20,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 229 loĝantoj/km². Laŭ la censo de 2002 ĝi havis 24.970 loĝantojn.

La havena urbo origine fondiĝis kiel administra centro de la britia kolonia registaro kaj nomiĝis laŭ la brita reĝino Viktoria. Ekde la deklaro de ŝtata sendependeco disde la kolonia potenco Britio en 1976, Viktorio konsideriĝas la plej malgranda nacia ĉefurbo de la Tero.

La plej gravaj komercaj varoj, tra la haveno transportataj eksterlanden, estas vanilo, kokoso, sapoj kaj guano. Al la urba areo ankaŭ apartenas internacia flughaveno, inaŭgurita en 1971, botanika ĝardeno kaj altlernejo.

Sekve de la Tertremo en Hinda Oceano en 2004 detruiĝis grava ponto en Viktorio.