Viktoro Emanuelo la 2-a (Italio)

Viktoro Emanuelo la 2-a (itale Vittorio Emanuele II di Savoia "il Re Galantuomo") naskiĝis la 14-an de marto 1820 en la tiama ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj, Torino, kaj mortis en Romo la 19-an de januaro 1878. Li estis reĝo de Sardio (de la 23-a de marto 1849) kaj de 1861 unua reĝo de Italio.

Viktoro Emanuelo la 2-a
Reĝo de Italio
Regado 17-a de marto 1861 - 9-a de januaro 1878
Antaŭulo Karlo Alberto de Savojo vd
Sekvanto Umberto la 1-a
Kronado 17-a de marto 1861
Persona informo
Vittorio Emanuele II
Naskonomo Vittorio Emanuele Maria Alberto Eugenio Ferdinando Tommaso di Savoia
Naskiĝo 14-a de majo 1820
en Torino, Regno de Sardio
Morto 9-a de januaro, 1878
en Romo, Itala reĝlando
Mortis per malsano vd
Tombo Panteono de Romo
Religio katolikismo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Subskribo Viktoro Emanuelo la 2-a (Italio)
Memorigilo Viktoro Emanuelo la 2-a (Italio)
Familio
Dinastio Savoja dinastio
Patro Karlo Alberto de Savojo
Patrino Maria-Terezo de Aŭstrio-Toskanio
Gefratoj Ferdinando de Savojo vd
Edz(in)o Adelaido de Aŭstrio
Infanoj Klotildo
Umberto la 1-a
Amadeo
Odono
Maria-Pio
Karlo-Alberto
Vittorio Emanuele
Vittorio Emanuele
Profesio
Okupo politikistomonarkosuvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Viktoro Emanuelo estis la unue-naskito de Karlo Alberto de Savojo-Karinjano kaj de la granda dukino Maria-Terezo de Aŭstrio-Toskanio. Li naskiĝis en la palaco de sia patra familio en Torino, de kie la patro prenis lin al Florenco, kie li pasigis siajn unuajn jarojn. Li estis edukita pliparte en la franca lingvo, kio eble kaŭzis lian simpation al Francio.

 
Flago de Italio 1861–1946

Li partoprenis en la Unua Itala Sendependeca Milito kontraŭ Aŭstrio-Hungario sub ordono de sia patro kaj poste en la malvenko de Novara (23-a de marto 1849); pro la sekva abdiko de sia patro li ekhavis la respondecon pri sia regno; li iĝis princo de Piemonto, duko de Savojo kaj reĝo de Sardio. Lia forta rolo en la intertraktado kun la aŭstria marŝalo Radetzky mildigis la humiligon de Piemonto post la malvenko.

Kontraŭe li mem humiligis kaj detruis Ĝenovon, kiu estis ribelinta al la Sardia Regno ("Sabaŭda Regno") kaj pro tio estis sieĝata, bombadata kaj fine lasita al la rabado fare de la pafistoj de generalo Alfonso La Marmora, revenantaj de la malvenko. Viktoro Emanuelo, ĝojigita pro la repreno de Ĝenovo, skribis en aprilo 1849 franclingvan leteron al La Marmora, en kiu li nomis la sendependeman popolon de Ĝenovo "neinda kaj naŭza bando de kanajlo" (vile et infecte race de canailles).

En 1859 li en la Dua Itala Sendependeca Milito perforte haltigis Giuseppe Garibaldi, kiu estis konkerinta la sudon de Italio, kaj malhelpis lin ataki Romon, kiun protektis la franca imperiestro Napoleono la 3-a.

En 1861 li estis proklamita la unua reĝo de ekestanta Italio, kaj iĝis simbolo de la nova sendependeco. Kun alia, kultura simbolo de sendependeco, la komponisto Giuseppe Verdi, la popolo ligis lin klarigante ties nomon akronimo de la reĝa nomo: "Viktoro Emanuelo Reĝo De Italio".

En 1866 li gvidis la Trian Italan Sendependecan Militon, batalante flanke de Prusio kontraŭ Aŭstrio-Hungario; rezulto estis la aneksado de Venetio al Italio. Post vana provo pace solvi la krizon pri Romo li profitis la malvenkon de Francio en la francia-prusia milito (1870-1871); li subtenis, kvankam kun hezito, la kampanjon de la pafistoj kontraŭ Porta Pia, je la 20-a de septembro 1870, kaj solene eniris Romon la 2-an de julio 1871.

Viktoro Emanuelo restis reĝo ĝis sia morto en 1878, kaj poste lia filo Umberto la 1-a heredis la Domestrecon de Savojo.

Esencan organizan subtenon en la sendependiĝo li spertis de siaj ministroj kaj konsilistoj Massimo D'Azeglio kaj Camillo Benso di Cavour.

Idaro redakti

Li edziĝis en Stupinigi je la 12-a de aprilo 1842 kun la granda dukino Adelaido de Aŭstrio (1822-1855), kaj ili havis 8 gefilojn :

Post la morto de sia edzino, li edziĝis denove sed "morganate" en Romo je la 7-a de novembro 1869 kun sia amorantino, la kantistino Rosa Teresa Vercellana Guerrieri (1833-1885), kiu naskis al li 5 gefilojn :

  • Emanuele Filiberto Guerrieri (1851-1894), unua grafo de Mirafiori e Fontanafredda.
  • Vittorio Emanuele Guerrieri (1848-1905), dua grafo de Mirafiori e Fontanafredda.
  • Donato Etna (1858-1938).
  • Vittorio Emanuele Rho-Guerriero (1861- ?).
  • Maria Pia Rho-Guerriero.
 
Savoja Blazono post 1831
Antaŭe:Duko de SavojoPoste:
Karlo Alberto1849 - 1878Umberto la 1-a
Antaŭe:Reĝo de SardioPoste:
Karlo Alberto1849 - 1861
Antaŭe:Reĝo de ItalioPoste:
1861 - 1878Umberto la 1-a

Eksteraj ligiloj redakti