Vila Nova de Gaia ([ˈvilɐ ˈnɔvɐ ðɨ ˈɣajɐ]; konata ankaŭ kiel Gaia) estas urbo de la Distrikto Porto, en la Norda Regiono de Portugalio (NUTS II) kiu kunformas la Metropolan Areon de Porto (la urbo Porto estas ĝuste antaŭe kaj trans la rivero Doŭro). Pro siaj 302 092 loĝantoj ĝi estas la dua urbo plej granda de la lando laŭ nombro de loĝantoj. Ĝi estas sur la maldekstra bordo de la rivero Doŭro. En Gaia estas la vinkeloj de la fama Portovino.
Vila Nova de Gaia
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio • urbego
La urbo estas subdividita en 24 submunicipoj. La municipo limas norde kun Porto trans la rivero Doŭro, nordoriente kun Gondomar, sude kun Santa Maria da Feira kaj Espinho kaj okcidente kun la marbordo de la Atlantiko. Estas sablaj strandoj kiel jenaj: Granja, Aguda, Miramar, Valadares, ktp.