Vila Real de Santo António

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vila Real de Santo António (stacidomo).

Vila Real de Santo António estas urbo en la Portugala distrikto Faro kaj regiono Algarve. La komunumo havas areon de 62 km2 kaj ĉirkaŭ 20 000 loĝantojn. La urbo mem estas sidejo de la municipo kaj havis ĉirkaŭ 18 825 loĝantojn en 2021.

Vila Real de Santo António
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio • limurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8900
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 19 156  (2011) [+]
Loĝdenso 309 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 12′ N, 7° 25′ U (mapo)37.2-7.4166666666667Koordinatoj: 37° 12′ N, 7° 25′ U (mapo) [+]
Areo 62 km² (6 200 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Vila Real de Santo António (Faro)
Vila Real de Santo António (Faro)
DEC
Vila Real de Santo António
Vila Real de Santo António
Lokigo de Faro en Portugalio
Situo de Vila Real de Santo António

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vila Real de Santo António [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas dividita en tri freguesias. Temas pri unu de la malmultaj municipoj de Portugalio teritorie nesinsenkvaj, ĉar ĝi dividiĝas en okcidenta parto, nome la freguesia Vila Nova de Cacela, kaj orienta parto, kie estas la sidejo de la municipo (Vila Real) kaj Monte Gordo. La orienta parto limas norde kaj okcidente kun la municipo Castro Marim, oriente kun la rivero Gvadiano, kiu markas la landlimon kun Hispanio, kaj sude kun Atlantiko; la okcidental parto limas norde kaj oriente kun la municipo Castro Marim, okcidente kun Tavira kaj sude kun Atlantiko.

Transporto redakti

 
La pramo.

Vila Real disponas de busstacio de Rodoviarias, kaj de trajnstacio de Comboios de Portugal kiu konektas la urbon kun la cetero de la portugala fervoja reto pere de la linio Vila Real-Lagos.

La haveno disponas de prama servo kun la najbara hispana urbo Ayamonte, kun frekvenco de duonhoro kaj el Vila Real kaj el Ayamonte. Antaŭ la eniro de Hispanio kaj Portugalio en la Eŭropa Unio kaj de la subskribo de la Traktato de Schengen, en tiu haveno estis internacia landlimo kaj doganejo.

 
La lumturo.

Historio redakti

La konstruado de Vila Real de Santo António estis planita fine de la 18-a jarcento fare de la Markizo de Pombal, kiel garantio de loĝado kaj centralizado de la fiŝkaptado ĉe la hispana landlimo, konkurence kun la ĵus kreita haveno de La Higuerita (1756, aktuala Isla Cristina), kaj ĝi sukcedis iaman vilaĝon de fiŝkaptistoj nomita Santo António da Arenilha. Ĝia planto montras strukturon de regula kvadrato, same kiel la Baixa de Lisbono.

Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento, la urbo prosperis. La sektoro de fiŝkaptado (ĉefe de sardino kaj tinuso) pligrandigis la urbon, transformante ĝin en grava centro por fiŝkaptado kaj fiŝkonservado. Ĝi iĝis ankaŭ grava haveno por ŝipoj kiuj transportis mineralojn el la minoj de São Domingos, freguesia Corte do Pinto, en Mértola, Alentejo. Ĉio tio rezultis ankaŭ en teknika progreso; Vila Real estis la unua urbo en Algarve kiu disponis de gaslampoj, jam en 1886.

Aktuale la municipo Vila Real de Santo António vivtenas sin de turismo, same kiel ĉefa parto de la zonoj de algarva marbordo. Ĝiaj etendaj sablejoj ebligas bonkvalitajn strandojn kiuj ĉefe somere pleniĝas de turistoj kaj landaj kaj eksterlandaj.

Vidindaĵoj redakti

 
Preĝejo de Cacela Velha.
  • Avenida Infante D. Henrique (Passeio Pedonal) – longa marborda promeneja avenuo el la urbo ĝis la rivero kaj landlimo
  • Cacela Velha aŭ historia kerno de Cacela Velha
  • Casino de Monte Gordo
  • Kastelo de Cacela
  • Historia pombala urbocentro de Vila Real de Santo António
  • Lumturo de Vila Real de Santo António
  • Romia forno de Quinta do Muro
  • Fortikaĵo de Cacela
  • Hotel Guadiana
  • Monumentoj de Quinta da Nora kaj Herdade da Marcela
  • Preĝejoj de Monte Gordo kaj de Cacela Velha
  • Strandoj Lota, Manta Rota, Cacela Velha, Fábrica, Monte Gordo

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti