Vilagarcía de Arousa

urbo en Hispanio

Villagarcía de Arosa[1][2] (en galega kaj oficiale, Vilagarcía de Arousa)[3] estas urbo kaj municipo de Hispanio. Ĝi situas en la komarko Salnés, apartenanta al la provinco Pontevedro en la aŭtonoma komunumo de Galegio. En 2014 en la urba ferno de Villagarcía de Arosa loĝis laŭ la censo de INE 19 631 loĝantoj. En 2014 la municipo havis 37 712 loĝantojn. Ĝi limas norde kun Catoira, oriente kun Caldas de Reyes, sude kun Villanueva de Arosa kaj okcidente kun la Rio de Arousa. Ĝi estas la naŭa municipo laŭ loĝantaro en Galegio. Distas 25 kilometrojn el la provinca ĉefurbo, Pontevedra.

Vilagarcía de Arousa

emblemo

municipo de Galegio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 36600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 37 689  (2023) [+]
Loĝdenso 800 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 36′ N, 8° 45′ U (mapo)42.5950581-8.74306467245Koordinatoj: 42° 36′ N, 8° 45′ U (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 47,14 km² (4 714 ha) [+]
Horzono UTC+01:30 [+]
Vilagarcía de Arousa (Provinco Pontevedro)
Vilagarcía de Arousa (Provinco Pontevedro)
DEC
Vilagarcía de Arousa
Vilagarcía de Arousa
Situo de Vilagarcía de Arousa
Vilagarcía de Arousa (Hispanio)
Vilagarcía de Arousa (Hispanio)
DEC
Vilagarcía de Arousa
Vilagarcía de Arousa
Situo de Vilagarcía de Arousa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vilagarcía de Arousa [+]
vdr
Vilagarcía el Monto Lobeira.

Ekonomio redakti

La haveno de Villagarcía de Arosa, kun 566.874 m², estas unu el la ĉefaj faktoroj de la ekonomio de tiu municipo kaj de ĝia komarko. Aktuale estas grava punkto por eksportado kaj importado de varoj, por fiŝkaptado kaj por distro.

Rilato kun angloj redakti

Unu el la kuriozaĵoj de tiu municipo estas la Angla Tombejo "Cementerio Naval Británico" aŭ "Cementerio de los ingleses", kiel populare oni konas ĝin kaj kio okazigis la kromnomon de "angloj" al la loĝantoj de Villagarcía de Arosa.

Tiu tombejo troviĝas en Rubianes, ĉe la ŝoseo kiu kunigas Villagarcía de Arosa kun Pontevedra, je malmultaj metroj de la Municipa Tombejo, en terpeco de 28 metroj por 32 m. Tiu tombejo datas de 1911, kiel konsekvenco de la haltoj kiujn faris la Royal Navy ĉe la urbo, la unua dokumentita datas de 1874 kaj la lasta en 1936. Ĝi fakte estas posedaĵo de la Brita Mararmeo, same kiel la aliaj britaj tombejoj de Galegio, nome en Korunjo kaj en Camariñas.

Referencoj redakti

  1. Toponimo en kastilia laŭ la Real Academia Española: Ortografía de la lengua española. Madrid: Espasa, 1999. ISBN 84-239-9250-0; "Apéndice 3", paĝoj 133-155.
  2. Villagarcía de Arosa estas ankaŭ oficiala toponimo inter 1920 kaj 1982 laŭ INE Base http://www.ine.es, antaŭe la municipo nomiĝis oficiale simple Villagarcía
  3. [1] Arkivigite je 2012-06-28 per la retarkivo Wayback MachineVariaciones de los municipios de España desde 1842. Ministerio de Administraciones Públicas Alirita la 21an de Aŭgusto de 2016 arkivita la 3an de Decembro de 2015.

Eksteraj ligiloj redakti