Vilao Wahnfried

muzeo en Germanio

Vilao Wahnfried ĉe la rando de la Kortega Ĝardeno je Bayreuth estas la iama loĝdomo de Richard Wagner (1813–1883).

Vilao Wahnfried
vilaomuzeo [+]

Koordinatoj49° 56′ 27″ N, 11° 34′ 55″ O (mapo)49.94094510272611.582061647959Koordinatoj: 49° 56′ 27″ N, 11° 34′ 55″ O (mapo)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Vilao Wahnfried (Bavario)
Vilao Wahnfried (Bavario)
DEC
Vilao Wahnfried
Vilao Wahnfried
Lokigo de Bavario en Germanio
Map
Vilao Wahnfried
Vikimedia Komunejo:  Haus Wahnfried [+]
vdr
Vilao Wahnfried

Post kiam Wagner en Bayreuth ne estis trovinta taŭgan domon, li akiris herbejan terpecon ĉe (nuna Richard-Wagner-Strato) tuj ĉe la Kortega Ĝardeno kiel konstruareo por sia onta loĝdomo. Reĝo Ludoviko la 2-a de Bavarujo subvenciis la konstruadon per ĝis 25.000 taleroj.

La konstruado komenciĝis en 1872 kaj finiĝis en 1874. En ĉi tiu jaro ekloĝis tie kun sia edzino Cosima kaj la gefiloj Daniela, Blandine, Isolde, Eva kaj Siegfried la 28-an de aprilo. En Vilao Wahnfried li finkomponis la operon Götterdämmerung kaj verkis pri Parsifal. Wagner treege suferis dum siaj lastaj vivojaroj ĉefe en vintro pro la malmilda klimato de Bayreuth, kio instigis lin resti kelkajn monatojn kun sia familio en Italujo. Dum sia lasta restado tie – ekde septembro de 1882 ĝis februaro de 1883 en Venecio – li mortis la 13-an de februaro 1883. Lia kadavro estis transportita al Bayreuth kaj entombigita en la ĝardeno de Vilao Wahnfried. Lia edzino Cosima estis post sia morto en la aĝo de 93 jaroj la 1-an de aprilo 1930 en Coburg bruligita kaj sia urno entombigita en la suda flanko de la tombomonteto.

Tombejo de Richard kaj Cosima Wagner malantaŭ la domo en la parko

Eksteraj ligiloj redakti