Karl Artur Vilhelm MOBERG, (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1898 en Moshultamåla, paroĥo de Algutsboda, Smolando, mortis la 8-an de aŭgusto 1973 en Grisslehamn), Stokholmo, estis komence sveda ĵurnalisto, kaj poste verkisto, dramisto, historiisto kaj debatisto. Li fariĝis la plej juna ĉefredaktoro de Svedio en 1921. Li estas ĉefe konata pro sia verko "Utvandrarserien" (La Elmigruloj).

Vilhelm Moberg
Persona informo
Vilhelm Moberg
Naskonomo Karl Artur Vilhelm Moberg
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1898 (1898-08-20)
en Moshultamåla
Morto 8-an de aŭgusto 1973 (1973-08-08) (74-jaraĝa)
en Väddö
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per drono vd
Tombo Norda tombejo, apud Stokholmo vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Familio
Infanoj Eva Moberg • Alfhild Birgitta Råd vd
Profesio
Okupo ĵurnalistohistoriistoverkistodramaturgo • aŭtobiografo vd
Verkado
Verkoj La Elmigruloj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Vilhelm Moberg, 1967.
Busto de Moberg en Växjö, ĉe la Sveda Elmigrula Instituto.

Moberg estis la patro de la verkistino kaj dramistino Eva Moberg, naskiĝinta en 1932, kiu iniciatis kaj animis debatojn pri diversaj sociaj temoj, i.a. seksegaleco, nukleaj centraloj, emancipado, Eŭropo, ktp.

Precipe famiĝis lia kvarvoluma, epopea romano titolita "La Elmigruloj", kiun li verkis inter 1949 kaj 1959. Surbaze de historiaj fontoj, la verkisto redaktis sian romanon pri la svedoj, kiuj elmigris al Minesoto fine de la 19-a jarcento (vidu Sveda elmigrado al Usono). Temas pri la humana aventuro de pluraj kamparanoj el la sveda regiono Smolando : unu el la ĉefpersonoj, Kristina, estis eble inspirita de la avino de la verkisto.

En 1998, cent jarojn post la naskiĝo de Moberg, la svedoj proklamis "La Elmigruloj" kiel la plej bona sveda romano de la tuta 20-a jarcento.

Biografio redakti

La familio kaj la komenco redakti

Moberg naskiĝis en soldata-kamparana medio. Li estis la kvara el ses-infana familio, sed nur tri el ili atingis la plenkreskan aĝon [1]. Moberg iris al baza lernejo ekde printempo 1906 ĝis la printempo 1912, sed instruado estis ricevebla nur kvar monatojn en ĉiu jaro [2]. En 1907, la familio transloĝiĝis en la infanaĝan domon de lia patrino en la vilaĝo.

Infanaĝe, Moberg pasiiĝis pri legado. Jam 13-jara, li ricevis premion en skribkonkurso, kiun magazino organizis por la junuloj. Kiel junulo, li havis regulan kronikon en la magazino "Såningsmannen" (Semanto) [3] kaj en la loka gazeto "Smålandsposten"[4]. Kiel infano, kaj poste adolesko, li sinsekve laboris en agrikulturo, arbarkulturo kaj kiel vitroblovisto.

En 1913, Moberg fariĝis membro de la Klubo de la socialista junularo en Algutsboda kaj, junaĝe, li estis aktiva en loka grupo por sobreco. En 1916, post hezito, kiam lia onklo kaj onklino elmigris al Usono, li finfine rezignis fari same.

Dum la unua Mondmilito Moberg studis en la alta Popollernejo de Grimslöv. Li lernis aŭtodidakte, kiam li ne havis eblecon frekventi lernejojn. Poste, li fariĝis arbara laboristo antaŭ ol lerni en praktika lernejo de Katrineholm (Katrineholms Praktiska Skola). En 1918, li suferis pro la hispana gripo kaj estis malsana dum ses monatoj[5].

En majo 1919, Moberg laboris kiel staĝanto en la gazeto "Vadstena Läns Tidning" en Ostrogotio. Per tio li havis la eblecon, inter 1919 kaj 1929, publikigi rakontojn, kiuj baziĝis sur propra sperto kaj travivaĵoj. Li fariĝis ties ĉefredaktoro en 1920. Tiuj rakontoj estis publikigitaj sub la pseŭdonomo "Ville i Momåla".

En Oktobro 1920, li komencis skribi en "Arvika Nyheter", sed li sukcesis reveni al "Vadstena" kiel ĉefredaktoro de la magazino. Li poste verkis humuran kaj satiran artikolserion sub la titolo "I vapenrock och linnebyxor" (Sub la tola tuniko kaj la pantalono); ĝi aperis en la gazeto "Växjöbladet" kaj havis certan sukceson[6]. Li revenis al "Vadstena", sed post malakordo kun la posedanto de la gazeto, li fariĝis, en aŭtuno 1922, loka ĉefredaktoro de "New Växjö blade" en Alvesta. En tiu periodo, ĉe "Vadstena", li renkontiĝis kun Margareta Törnqvist. Ili geedziĝis en septembro 1923[7].

Unuaj literaturaj verkoj redakti

Migraj teatroj ludis lian unuan komedion teaktaĵon kaj poste teatroj de Stokholmo, Gotenburgo kaj Växjö. Per la mono de la teatraĵoj, li povis liberiĝi por verki, en 1926 "Raskens". Per ĝi, Moberg sukcesis famiĝi kiel romanverkisto.[8]

Plej gravan verkon faris Moberg en la jaroj 1930 per trilogio pri Knut Toring : "Sänkt sedebetyg" (Malbona kondutnoto), "Sömnlös" (Sendormeco) kaj "Giv oss jorden!" (Donu al ni la teron !). Ĝi estas rakonto pri Knut Toring, eldonisto de gazeto en urbo, edzo kaj patro de du infanoj. Ĉiam malfeliĉa pro nostalgio al sia naskiĝa Smolando, la heroo iel similas al Moberg : Moberg kaj lia edzino transloĝiĝis el Smolando, de Alvesta al Stokholmo en 1929 sed ne ŝatis ĝin dum ne estis eble reveni al sia provinco.[9].

Moberg verkis ankaŭ historiajn romanojn pri Smolando : "Mans kvinna" (Viro Virino), "Brudarnas källa".

"Rid i natt! " (Rajdanta en la nokto! ), aperinta en 1941 montras la engaĝiĝon de Moberg kontraŭ naziismo kaj ĉia totalismo, kaj lian kritikon pri la koncedemo de Svedio al Germanio dum la dua Mondmilito.

En 1944 aperis 800-paĝa "Soldat med brutet gevär" (Soldato kun rompita fusilo). Same kiel multaj romanoj de Moberg, ĝi komenciĝas en Smolando kie la heroo Valter Sträng, kiel adoleskanto, fariĝas pacisto, socialisto kaj abstinulo. Post pluraj jaroj kiel laboristo, li povas lerni en popola altlernejo, suferas je hispana gripo... tiel ke leganto povus kredi, ke temas pri aŭtobiografia romano. Tamen enestas multaj malsimilaĵoj. Moberg uzis tiun eblecon por kritiki aferojn, kiujn la social-demokratoj, sine de la registaro, dum la milito, prenis sur sin : la cenzuro de la gazetaro, tio konservante la monarkion kaj la ŝtatreligion[10].

En 1970-1971 aperis duvoluma "Min svenska historia, folket för berättad" (Mia historio pri Svedio, la homoj diris)

La Elmigruloj redakti

 
La statuo de Karl Oskar kaj Kristina, herooj el la "La Elmigruloj", en Karlshamn. Skulptaĵo de Axel Olsson.

La plej fama verko de Moberg estas ankoraŭ nun sendube "Utvandrarserien" (La Elmigruloj), kiu priskribas grupon da elmigrantoj en la periodo kiam okazis amasa fuĝo de homoj el la sudo de Smolando al Minesoto, en Usono, meze de la 19a jarcento. Tio estis tiam la sorto de 1,2 milionoj da aliaj svedoj el kiuj multaj parencoj de la aŭtoro. En junio 1948, Moberg transloĝiĝis kun sia tuta familio al Usono kaj tie vizitis svedajn komunumojn por havigi al si informojn. En Saint Paul, Minesoto, li trovis gazetojn, kiuj ebligis al li esplori la komencan periodon de la sveda enmigrado en Usono [11]. Tio konsistigis la bazan materialon, kiun li bezonis. Li restadis en Carmel, Kalifornio, kaj el tio li eltiris la du unuajn partojn. La trian parton li aperigis en 1954. Moberg decidis verki kvaran parton, kiu estis publikigita en1959[12].[13]

La dramverkisto Moberg redakti

La unua sukceso de Moberg kiel dramverkisto estis "Kassabrist", teatraĵo pri la kasistoj en diversaj entreprenoj, kiuj fraŭde prenis monon, sed por helpi la aliajn.

Moberg estis inter la unuaj, kiuj skribis teatraĵojn speciale por radiofonio. Sekve de invito de la direktoro de Radio Theater Per Lindberg, li skribis "Marknadsafton" (Nokta merkato).

Eĉ en siaj teatraĵoj, Moberg pritraktis aktualajn sociajn problemojn, ekzemple "Vår ofödde son" (Nia naskota filo) pri aborto. En la komedio "Jungfrukammare"(1937), li pritraktis aktualajn debatojn pri malmoraleco de la literaturo.

Pluraj teatraĵoj de Moberg estis filmitaj, unuafoje en 1932, "Kärlek och kassabrist" (Amo kaj manko de disponebla mono) pri kiu li ne estis kontenta. "Rid i natt!" (filmo — Rajdo en nokto) fariĝis sukceso same por la spektantaro kiel por la kritikistaro.[14]

Komentariisto Moberg redakti

Moberg, kiu jam 15-jara aliĝis al la junaj socialddemokratoj, ofte esprimis en siaj romanoj respublikajn kontraŭreĝajn opiniojn. Li partoprenis en la jaroj 1950 en debatoj pri la sveda monarkio, pri burokratio kaj koruptado, ankaŭ por subteni civitanojn kiuj estis viktimoj de maljusteco. Same kiel la sama generacio de svedaj aŭtoroj, kiaj Ivar Lo-Johansson, Harry Martinson kaj Moa Martinson, Moberg priskribis la vivon de la senposedigitoj, iliajn tradiciojn, kutimojn, kaj la ĉiutagan lukton. Liaj romanoj estas gravaj dokumentoj pri la socia historio kaj konsistigas spurojn pri la diversaj sociaj kaj politikaj movadoj en Svedio.

Dum la oficiala historio priskribas iamajn historiajn svedajn reĝojn Gustavus Adolphus kaj Karolo la 12a kiel heroojn, Moberg vidis fakte en ili "tiranojn", "militkrimulojn" kaj "amasmurdistojn".

En la jardeko 1960, li estis unu el la plej akraj krikitantoj de la ĉefministro Olof Palme, i.a. pro tio, ke li flateme rilatis kun la reĝo okaze de lia 90a naskiĝdatreveno kaj kantis la reĝan himnon "Kungssången". Laŭ Moberg, tio estis hipokritaĵo, ĉar Palme pretendis esti respublikano[15]

Moberg esprimis ankaŭ fortan opozicion al la totalismaj movadoj kiuj kreskis kaj finfine superregis en la jardekoj 1920 kaj 1930, kaj li vigle kontraŭis samtempenaci-socialismon, komunismon kaj faŝismon. Li kontribuis al sukceso de pacismo en la jardeko 1930. Tamen, pli poste, li proponis aliĝon de Svedio al NATO[16]. Dum la dua Mondmilito, li aparte kritikis la naziajn farojn sed ankaŭ la svedan registaron, kiu daŭrigis politikon de paciĝo kun Germanio.

 
Tombo de Vilhelm Moberg en la tombejo North Burial Ground.

Moberg ankaŭ pledis por abolo de la monopolo de la televido, multe antaŭ ol tio efektiviĝis.[17]. En la jardeko 1950, li partoprenis en lukto kontraŭ tio, kion li konsideris kiel putriĝo de la sveda juro. Tiu engaĝiĝo kulminis sur du interligitaj kampoj, la afero Kejne kaj la afero Haijby en rilato kun seksaj skandaloj. Moberg estis kondamnita al ĉiutagaj monpunoj pro tio, ke li ŝtelis dokumentojn, i.a., kaj diskonigis ke la sveda polico kunlboris kun Gestapo. Moberg deklaris ke estas morale juste ŝteli dokumentojn por malkaŝi krimojn de svedaj aŭtoritatoj.

Granda debato okazis en kulturaj medioj kiam la dekstrula verkisto Johan Norberg asertis en la libro Motståndsmannen Vilhelm Moberg (“Rezisto de homo”, 1997), ke Moberg estis liberalulo.

La lastaj jaroj redakti

Dum siaj lastaj jaroj, Moberg havis la "sindromon de la blanka paĝo", t.e. angoro pro timo malbone verki, tiagrade ke li estis deprimita. Li fine sin mortigis la 8an de aŭgusto 1973 per sindronigo en proksima lago[18]. Pli frue, en la sama tago, li finis leteron al sia edzino per la vortoj: "Estas la sepa horo dudek. Mi iras serĉadi en la lago por la eterna dormo. Pardonu, mi ne povis elteni." Moberg estis entombigita en la tombejo de Norra begravningsplatsen, unu el a plej grandaj de Svedio, en la komunumo Solna asociita kun Stokholmo[19].

La Ĉambro Moberg redakti

La ĉambro de Moberg en la Sveda Instituto pri Elmigrado en Växjöenhavas liajn originalajn manuskriptojn, eltiraĵojn, notojn kaj fotojn tiel, ke vizitantoj havas senton pri kuneco kun Vilhelm Moberg en lia laborejo. Tiu unika kolekto de memoraĵoj pri Moberg enhavas ankaŭ skulpturon de Axel Olsson, nomita "Les Émigrants", kiu enscenigas la ĉefajn heroojn de "La Elmigruloj". La Societo Vilhelm Moberg, kie sidejo estas en la Sveda Elmigrula Instituto, celas diskonigi la publikaĵojn, la esploradon kaj la publikan intereson pri la verkaro de Moberg.

Bibliografio redakti

Romanoj redakti

"Raskens". 1927
"Långt från landsvägen". 1929
"De knutna händerna". 1930
"A. P. Rosell, bankdirektör".1932|
"Mans kvinna". 1933.
"Sänkt sedebetyg". 1935.
"Sömnlös". 1937.
"Giv oss jorden!". 1939.
"Rid i natt!". 1941.
"Soldat med brutet gevär". 1944.
"Brudarnas Källa". 1946.
"Utvandrarna". 1949.
"Invandrarna". 1952.
"Det gamla riket". 1953.
"Nybyggarna". 1956.
"Sista brevet till Sverige". 1959.
"Din stund på jorden". 1963.
"Förrädarland". 1967.

Alia prozo redakti

  • 1921 I vapenrock och linnebyxor
  • 1941 Svensk strävan
  • 1943 Sanningen kryper fram
  • 1945 Segerstedtstriden
  • 1946 Hatets och kärlekens diktare: Ragnar Jändel
  • 1950 Den okända släkten
  • 1951 Fallet Krukmakaregatan
  • 1953 Att övervaka överheten
  • 1955 Därför är jag republikan
  • 1956 Komplotterna: affärerna Unman och Selling
  • 1966 Bondeåret. En krönika
  • 1968 Berättelser ur min levnad
  • 1970 Min svenska historia Del I
  • 1971 Min svenska historia Del II
  • 1973 I skrivande stund
  • 1973 Otrons artiklar
  • 1984 I egen sak
  • 1990 Vårplöjning och andra berättelser
  • 1995 Att upptäcka Amerika
  • 1996 I det fria ordets tid

Dramoj kaj popularaj komedioj redakti

  • "Kassabrist". (1926)
  • "Marknadsafton". (1929)
  • "Kyskhet (teatraĵo)" (1937)
  • "Änkeman Jarl" (1940)
  • "Vår ofödde son" (1945)
  • "Lea och Rakel" (1954)
  • "Domaren (libro)" (1957)
  • "Äktenskapsdramer" (1957)
  • "Sagoprinsen" (1962)

Historio redakti

  • "Den okända släkten". 1950.
  • "Min svenska historia, berättad för folket". 1970-71.
    • Del 1: "Från Oden till Engelbrekt".1970.
    • Del 2: "Från Engelbrekt till och med Dacke". 1971.

Politiko redakti

  • "Svensk strävan". 1941.
  • "Sanningen kryper fram : fyra inlägg för dagen". 1943.
  • "Därför är jag republikan". 1955.
  • "Otrons artiklar : läsning i blandade ämnen". 1973.
  • "I egen sak : obekväma inlägg i det offentliga samtalet". 1984. Modifita fare de la verkisto Otto von Friesen.

Filmscenaro redakti

  • "Domaren". Filmo 1960.

Premioj kaj honorigoj redakti

  • De Nios stora pris (granda literatura premio Nios). 1939.
  • BMF-plaketten (Plako BMF). 1953.
  • La asteroido 7360 Moberg ricevis lian nomon.

Notoj redakti

  1. von Platen (1993), p. 41.
  2. von Platen (1978), p.46.
  3. Holmes (2001), p.20...
  4. von Platen (1993), p. 59 kaj ceteraj.
  5. Holmes (2001), p. 1-20.
  6. von Platen (1993), p. 114f .
  7. Holmes (2001), p. 20-23.
  8. Holmes (2001), p. 25-27.
  9. Holmes (2001), p. 72-89.
  10. Holmes (2001), p. 122-142.
  11. Andrew Peterson Sällskapet: Moberg och Andrew Petersons dagböcker Arkivigite je 2012-08-06 per la retarkivo Wayback Machine .
  12. Holmes (2001), p. 143-173.
  13. La muzika komedio "Kristina från Duvemåla" de la eksa sveda popmuzik-grupo ABBA baziĝas sur "La Elmigruloj".
  14. Holmes (2001), p. 198-230.
  15. Johan Norberg : "Motståndsmannen Vilhelm Moberg". Stokholmo : Timbro. 1997. p. 125-139. ISBN 91-7566-340-6.
  16. Johan Norberg, "Vilhelm Moberg – en svensk rebell", "http://www.liberalismen.com/moberg.shtml Arkivigite je 2006-11-14 per la retarkivo Wayback Machine "Vilhelm Moberg – en svensk rebell" (Vilhelm Moberg — sveda ribelulo).
  17. Johan Norberg, "Vilhelm Moberg – en svensk rebell".
  18. Stanley Hochman. McGraw-Hill Encyclopedia of World Drama (2 eld.). McGraw-Hill. (1984). p. 397. ISBN 978-0-07-079169-5..
  19. Blekinge Museum http://www.blekingemuseum.se/lansbibl/forfattare/mobeforf.asp Arkivigite je 2012-02-23 per la retarkivo Wayback Machine.